<<  Kvina Oficiala Aldono al Universala Vortaro Akademio de Esperanto: La Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Sesa Oficiala Aldono al Universala Vortaro

(Radikoj akceptitaj de la Lingva Komitato)
prizorgita de William BAILEY

PARIS, ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO, 1935


Sesa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
(Radikoj akceptitaj de la Lingva Komitato)

I. Oficialaj vortradikoj aldonitaj al Universala Vortaro
Kun angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola tradukoj.

angoro 1-e Malsaneca sento de sufoko kun korpremateco | 2-e Sento de sufoko, kaŭzata de timego, maltrankvileco | vanguish | angoisse | (Quälende, Herzens-, Todes-) Angst | angustia | angoscia | duszność, tęsknota.

aperturo Malfermaĵo | aperture | ouverture | Oeffnung (z. B. Loch, Spalte u. ä.) | abertura | apertura | apertura.

aplombo Tre granda memfido; nekonsternebleco | self-assurance, imperturbability | aplomb | Selbstbewusstsein, -sicherheit (im Auftreten) | aplomo (serenidad) | disinvoltura | aplomb.

aŭguri Diveni per esotera povo | to augur | augurer | weissagen | augurar, agorar | indovinare il futuro | wróżyć.

aŭreolo 1-e Luma rondo ĉirkaŭ la kapo de sanktulo ĉe pentraĵoj | 2-e Prestiĝo | aureola | auréole | Heiligenschein (fig.) Ruhmesglanz | aureola (fig.) gloria, prestigio | aureola | aureola.

baleto Teatra senparola danco kun muziko kaj mimiko | ballet | ballet | Bühnentanz, Schautanz, Tanzstück | bailable (danza teatral), ballet | balletto | balet.

bankiero Posedanto | banko | banker | banquier | Bankherr, Bankhausbesitzer | banquero | banchiere | bankier.

honorario Neperioda pago por servo, plej ofte de persono, kiu praktikas liberalan profesion, ekz. advokato, kuracisto | honorarium | honoraires | Vergütung, Entgelt (für eine einzelne Leistung in einem geistigen Berufe) | honorarios | onorario (sost.) | honorarjum.

koncesio Oficiala rajtigo | license | concession | (amtliche)Genehmigung ( zum Betrieb eines Gewerbes) | concesión (otorgamiento gubernativo) | concessione | koncesja.

konduktoro Oficisto, kiu akompanas publikan veturilon, ne kondukante ĝin, sed plenumante difinitajn devojn, koncerne ĝian funkciadon | conductor (of a public vehicle) | conducteur | Schaffner | revisor | conduttore (di treno, tram, ecc.) | konduktor.

monotona 1-e Unutona; 2-e Enuiga kaŭze de manko de diverseco | monotonous | monotone | eintönig | monótono | monotono | monotonny.

strebi Energie streĉi la fortojn de la korpo aŭ de la spirito por atingi ian celon | to strive | s’efforcer | streben | ahincar | tendere, aspirare con tutte le forze a | dażyć.

susuri Eligi sonon malfortan kaj iom sekan, kiel de atlaso, silko, ĉifita papero, k. s. | to rustle | susurrer | rascheln, rauschen (Seide, Papier) | susurrar | sussurrare | wydawać zgrzyt, chrześcić.

ŝrumpi Kuntiriĝi kvazaŭ de sekiĝo | to shrivel, to shrink | se rider | (ein)schrumpfen | avellanarse, contraerse (como por desecación) | avvizzirsi, impicciolirsi, increspandosi | kurczyć się.

vizio Imagata objekto, kiun aperigas aŭ Dia revelacio, aŭ iluzio de la vidosento | vision | vision | Erscheinung, Wahnbild, “Gesicht” | visión (fantasía imaginación) | visione | wizja, zjawa.

II. Teknikaj vortradikoj enkondukitaj en la Komunan Vortaron
Kun angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola tradukoj.

arbusto (Botaniko) Arbo, kies trunko estas ligneca ĉe la bazo, kaj herbeca ĉe la supro | shrub | arbuste | Strauch | mata | arbusto | krzak.

gramofono (Akustiko) Aparato kiu, per disko, reproduktas sonojn | gramophone | gramophone | Sprechmaschine | gramófono | grammofono | gramofon.

grego (Zoologio) Kolekto da brutoj, birdoj aŭ (fig.) da homoj | flock | troupeau | Herde | grey, rebaño, manada | gregge | stado.

ingredienco (Kemio) Ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon | ingredient | ingrédient | Bestandteil (einer Mischung, z. B. von Speisen, Medikamenten) | ingrediente | ingrediente | ingredjencja.

vinkto (Industrio) Metala peco uzata por ripari porcelanaĵojn, k.t.p. | rivet | agrafe | Niet(e) | laña, grapa | giunto (sost.) | spoidło.

vivisekcio (Anatomio) Operacio praktikata sur vivanta besto por studi fiziologiajn fenomenojn | vivisection | vivisection | Tierversuch, Vivisektion | vivisección | vivisezione | wiwisekcja.

La Direktoro de la Sekcio “Komuna Vortaro”: W. BAILEY

La Prezidanto: M. ROLLET DE L’ISLE