<<  Sesa Oficiala Aldono al Universala Vortaro Akademio de Esperanto: La Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Sepa Oficiala Aldono al Universala Vortaro

prizorgita de Gaston WARINGHIEN

1958


Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

I. Enkonduko

En Novembro 1955 la Direktoro de la Akademia Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, Prof. G. WARINGHIEN, entreprenis fari inventaron de la Fundamenta kaj Oficiala Vorttrezoro (vidu: Scienca Revuo, Vol. 7-a, N-ro 4-a de la 15-a de Novembro 1955, paĝo 137). Fundamenta estas vorto trovebla en la “Fundamento de Esperanto”. Ĝi estas neŝanĝebla. Oficiala estas vorto aldonita al la “Universala Vortaro” per decido de la Akademio aŭ de la antaŭa Lingva Komitato.

La “Fundamento de Esperanto” fakte konsistas el 4 partoj: la “Antaŭparolo”, la “Gramatikoj” (en 5 lingvoj), la “Ekzercaro” kaj la “Universala Vortaro”. En la unuaj tri partoj troviĝas pluraj radikoj, kiuj ne estas entenataj en la U.V. kaj la Akademio nun decidis per tiu ĉi “Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro” pri la fundamenteco de tiuj radikoj.

Parte ili krom tio jam estis oficialigitaj per unu el la antaŭaj Oficialaj Aldonoj. Al la radikoj de la U.V. oni do devas aldoni 118 aliajn, kiuj estas troveblaj en la 3 aliaj partoj de la Fundamento. Ili estas entenataj en la sekvonta

II. 1-a Listo: Fundamentaj radikoj

Al ili apartenas:

A. — 83 komunaj vortoj,

el kiuj 47 jam estas entenataj en unu el la Oficialaj Aldonoj (kies numero estas montrita interkrampe) kaj tie difinitaj aŭ tradukitaj. Por la aliaj la difino estas aldonita.

a nomo de la litero a, unua litero de la Esperanta alfabeto

absolut' (1)

aktiv' (1)

alfabet' (1)

arĥaism' vorto aŭ esprimo ne plu uzata en la komuna lingvo

aŭtor' (1)

aŭtoritat' (1)

bo nomo de la litero b, dua litero de la Esperanta alfabeto

bal' (1)

co nomo de la litero c, tria litero de la Esperanta alfabeto

centim' (1)

ĉo nomo de la litero ĉ, kvara litero de la Esperanta alfabeto

ĉial el ĉia kaŭzo, motivo

ĉies apartenanta al ĉiu

ĉiom tutkvante

do nomo de la litero d, kvina litero de la Esperanta alfabeto

diplomat' (1)

diplomati' arto, profesio kaj aro de la diplomatoj

dogm' (2)

doktor' (1)

dokument' (1)

e nomo de la litero e, sesa litero de la Esperanta alfabeto

energi' (1)

fo nomo de la litero f, sepa litero de la Esperanta alfabeto

fi (1)

fizik' (1)

fotograf' (1)

go nomo de la litero g, oka litero de la Esperanta alfabeto

geografi' (1)

ĝo nomo de la litero ĝ, naŭa litero de la Esperanta alfabeto

ho nomo de la litero ho, deka litero de la Esperanta alfabeto

ĥo nomo de la litero ĥ, dekunua litero de la Esperanta alfabeto

i nomo de la litero i, dekdua litero de la Esperanta alfabeto

ide' (1)

instituci' (1)

jo nomo de la litero j, dektria litero de la Esperanta alfabeto

ĵo nomo de la litero ĵ, dekkvara litero de la Esperanta alfabeto

ko nomo de la litero k, dekkvina litero de la Esperanta alfabeto

kilometr' (1)

kompetent' (1)

kongres' (1)

kontrol' (1)

kopek' (1)

lo nomo de la litero l, deksesa litero de la Esperanta alfabeto

literatur' (1)

mo nomo de la litero m, deksepa litero de la Esperanta alfabeto

metr' (1)

milion' (2)

no nomo de la litero n, dekoka litero de la Esperanta alfabeto

naiv' (1)

nenial el nenia kaŭzo, motivo

neniom nulkvante

o nomo de la litero o, deknaŭa litero de la Esperanta alfabeto

po nomo de la litero p, dudeka litero de la Esperanta alfabeto

paradoks' (2)

paralel' (1)

patent' (1)

pfenig' (1)

prefiks' (1)

princip' (1)

projekt' (2)

ro nomo de la litero r, dudekunua litero de la Esperanta alfabeto

rezultat' (1)

so nomo de la litero s, dudekdua litero de la Esperanta alfabeto

sankci' (1)

scen' (1)

sistem' (1)

sofism' (1)

special' (1)

sufiks' (1)

ŝo nomo de la litero ŝ, dudektria litero de la Esperanta alfabeto

to nomo de la litero t, dudekkvara litero de la Esperanta alfabeto

teatr' (1)

telegraf' (1)

teori' (1)

ties apartenanta al tiu

tragedi' (1)

u nomo de la litero u, dudekkvina litero de la Esperanta alfabeto

ŭo nomo de la litero ŭ, dudeksesa litero de la Esperanta alfabeto

vo nomo de la litero v, dudeksepa litero de la Esperanta alfabeto

valor' (1)

zo nomo de la litero z, dudekoka litero de la Esperanta alfabeto

zoologi' (1)

B. — 35 propraj nomoj

angl' (nomo de ano de popolo)

Ann' (virina antaŭnomo)

Anton' (vira antaŭnomo)

Aŭgust' (vira antaŭnomo)

Berlin' (urbnomo)

Bert' (virina antaŭnomo)

Bulonj' (urbnomo)

Elizabet' (virina antaŭnomo)

Ernest' (vira antaŭnomo)

Esperant' (nomo de lingvo)

Eŭrop' (nomo de kontinento)

franc' (nomo de ano de popolo)

Georg' (vira antaŭnomo)

german' (nomo de ano de popolo)

hebre' (1-a Oficiala Aldono; nomo de ano de popolo)

hispan' (nomo de ano de popolo)

Jozef' (vira antaŭnomo)

Kalvin' (vira nomo)

Klar' (virina antaŭnomo)

London' (urbnomo)

Ludovik' (vira antaŭnomo)

Luter' (vira nomo)

Nikodem' (vira antaŭnomo)

Nikola' (vira antaŭnomo)

Pariz' (urbnomo)

Paŭlin' (virina antaŭnomo)

Petr' (vira antaŭnomo)

pol' (nomo de ano de popolo)

rus' (nomo de ano de popolo)

Sofi' (virina antaŭnomo)

Stefan' (vira antaŭnomo)

Ŝiller' (vira nomo)

Teodor' (vira antaŭnomo)

Vaŝington' (vira nomo)

Vilhelm' (vira antaŭnomo)


RIMARKO 1. En la Universala Vortaro troviĝas ekster la alfabeta ordo 10 propraj nomoj, jam konsideritaj en la inventaro de tiu parto de la Fundamento:

Aleksandr' (vira antaŭnomo)

Emili' (virina antaŭnomo)

Henriet' (virina antaŭnomo)

Izrael' (vira nomo)

Johan' (vira antaŭnomo)

Mari' (virina antaŭnomo)

Miĥael' (vira antaŭnomo)

Nov-Jork' (urbnomo)

turk' (nomo de ano de popolo)

Varsovi' (urbnomo)

III. 2-a Listo: Oficialaj radikoj

Ĉiuj agantnomoj finiĝantaj per -log' kaj -nom' kaj respondaj al jam oficialigitaj sciencnomoj finiĝantaj per -logi' kaj -nomi' devas esti rigardataj kiel oficialaj. Al la Radikoj de la Oficialaj Aldonoj oni devas do aldoni 16 aliajn, kies responda sciencnomo troviĝas en la Oficiala Aldono montrita interkrampe: ili estas samsignifaj kun la respondaj formoj en -logiisto-nomiisto.

agronom' (1)

antropolog' (1)

biolog' (1)

entomolog' (2)

etimolog' (2)

etiolog' (1)

fiziolog' (1)

genealog' (2)

grafolog' (1)

meteorolog' (2)

mineralog' (2)

mitolog' (1)

ornitolog' (3)

paleontolog' (2)

patolog' (2)

zoolog' (1)

RIMARKO 2. La vorto ekonomi' ne estas konsiderita, ĉar la responda radiko ekonom' havas kaj ĉe Zamenhof kaj en la naciaj lingvoj tute alian sencon ol ekonomiisto.

RIMARKO 3. Laŭ la voĉdono de la Lingva Komitato, publikigita en cirkulero de la 12-a de Majo 1923, la radikon analogi'(o) de la 1-a Oficiala Aldono oni ŝanĝis al analog'(a) kaj analogi' ne plu estas oficiala.

IV. 3-a Listo: Oficialaj radikoj

Kelkaj analogaj agantnomoj respondaj al abstraktaj nomoj finiĝantaj per grekdevenaj pseŭdosufiksoj, kiel -grafi' kaj kelkaj aliaj, estas samtempe oficialigitaj. Do nova grupo de 15 radikoj estas aldonita al la Oficiala Listo:

aŭtokrat' (3)

bibliograf' (2)

biograf' (2)

etnograf' (2)

geograf' (1)

geometr' (1)

homeopat' (1)

kartograf' (2)

kosmograf' (2)

oligarĥ', oligark' (3)

paleograf' (2)

plutokrat' (3)

teokrat' (2)

tipograf' (1)

topograf' (2)

V. Konkludoj

La nuna voĉdono de la Akademio modifas la kalkulon de la Fundamentaj kaj de la Oficialaj Radikoj.

1. Fundamentaj Radikoj

La nombroj estas la jenaj:

Fontoloko Komunaj vortoj Propraj nomoj Sumo
U.V. 2612 29 2641
Ekster U.V. 83 35 118
Sumoj 2695 64 2759

2. Oficialaj Radikoj

Post la aldono de la 2-a kaj la 3-a Listoj la nombro estas nun: 1777.

La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2759 + 1777 = 4536.