<<  Kvara Oficiala Aldono al Universala Vortaro Akademio de Esperanto: La Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Kvina Oficiala Aldono al Universala Vortaro

(Radikoj akceptitaj de la Lingva Komitato)
prizorgita de Louis BASTIEN

PARIS, ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO, 1934


Kvina Oficiala Aldono al Universala Vortaro
(Radikoj akceptitaj de la Lingva Komitato)

I. Oficialaj vortradikoj aldonitaj al Universala Vortaro
Kun angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola tradukoj.

bulteno Perioda informilo | societo | bulletin | bulletin | periodischer schriftlicher Bericht | boletín (periódico) | bollettino | buletyn.

fono Efektive ebena aŭ, pro malproksimeco, ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkonstrastas | background | fond (de tableau, etc) | Hintergrund | fondo (de un cuadro, etc.) | fondo (su cui si stacca qc.) | tło.

kabineto 1-e Ĉambro destinita al intelekta laboro | cabinet | cabinet (de travail) | Arbeitszimmer | gabinete (de estudios) | gabinetto (studio) | gabinet. 2-e Speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn | cabinet | cabinet (de collections) | Sammlungszimmer | gabinete (colección objetos curiosos) | gabinetto (stanza d’esposizione) | gabinet. 3-e Ministraro | cabinet | cabinet (ensemble des ministres) | Regierung | gabinete (ministerio) | gabinetto (consiglio dei ministri) | gabinet.

plagiato Nelojala faro de tiu, kiu prezentas sub sia propra nomo verkon aŭ parton de verko, kies aŭtoro li ne estas | plagiarism | plagiat | geistiger Diebstahl | plagio | plagio | plagjat.

II. Teknikaj vortradikoj enkondukitaj en la Komunan Vortaron

aviado (Aera navigacio). Arto aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol aero | aviation | aviation | Fliegerei, Flugwesen | aviación | aviazione | awjacja.

bremso (Mekaniko) Mekanika aŭ elektra aparato por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon de maŝino | brake | frein | Bremse | freno (de una máquina) | freno | bremzo.

pilo (Fiziko) Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de kemia energio | (electric) pile | pile (électrique) | galvanische Säule | pila (eléctrica) | pila elettrica | baterja galwaniczna.

slipo Kartona aŭ papera folieto, facile ordigebla, sur kiun oni skribas iun noton | slip, card (for index) | fiche (de classement) | (Kartei-)Zettel | ficha (cédula de cartulina o papel) | scheda | kartka.

La Direktoro de la Sekcio “Komuna Vortaro”: L. BASTIEN

La Prezidanto: M. ROLLET DE L’ISLE