<<  Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro Akademio de Esperanto: La Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro

prizorgita de Émile GROSJEAN-MAUPIN

PARIS, ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO, 1921


I. Sekcio por la Komuna Vortaro: Raporto de la Direktoro

Altestimata S-ro Prezidanto,

Nur tiun ĉi jaron povis la L. K. rekomenci sian laboradon interrompitan de la dummilitaj kaj postmilitaj malhelpaĵoj. Certe kun granda plezuro la Esperantistaro konstatos la viglecon kaj fervoron de la tiuĉijara agado de siaj Lingvaj Institucioj kaj la ŝatindajn jam ricevitajn rezultatojn. Estas tre ĝojiga fakto, ke multaj L. K.anoj partoprenis en la efektiva laboro, sed tio estas ankoraŭ pli grava kaj pli esperiga, ke, respondante al la demandoj kaj proponoj de la Sekcio por la Komuna Vortaro, ili klare pruvis per siaj respondoj kaj rimarkoj, ke, plene konsentante kun la ĵusa Akademia Deklaracio kaj prave atentante la danĝeron de malunueco kaj anarkio, montritan de la Akademio, ili ĝuste komprenas la nunajn bezonojn de nia afero kaj klare konscias la devojn, kiujn la kreskado de nia lingvo trudas al la Lingvaj Institucioj.

Jen estas la ideoj plej ofte esprimitaj aŭ aluditaj de la respondintoj:

Nepre bezonata estas kompletigo de nia vortaro; sed tiu ĉi kompletigo devas fariĝi metode, unuece kaj interkonsente anstataŭ esti forlasata al la blinda hazardo de la cirkonstancoj kaj al la nesingardaj kapricoj de la sensciuloj kaj nekompetentuloj.

“La tempo alvenos, eble jam alvenis, skribas Usona Komitatano, kiam la Esperantistoj ne plu konsentos permesi al ĉiuj verkistoj, kleraj kaj nekleraj, bone instruitaj kaj neinstruitaj, senzorge proponi kaj uzi novajn vortojn, eĉ el radikoj intereŭropane konataj. Ĉiu devus memori, ke la internacia lingvo estas por la homoj de la tuta mondo, kaj se unu kaj alia homo povas gaje fari ĉiujn ajn aldonojn kaj ŝanĝojn sen antaŭa konsultado kun la L. K. aŭ akademio, Esperanto baldaŭ disfalos same, kiel disfalus la angla aŭ franca aŭ iu ajn alia nacia lingvo sub tia traktado.”

Efektive samaj kaŭzoj ĉiam estigas samajn efikojn: La libera natura senkonscia kaj senscia evoluado de la naciaj lingvoj, kiu igis ilin ĉiujn malsimplaj, mallogikaj, malregulaj, kapricaj kaj esceptoplenaj, baldaŭ kondukus ilin al pereiga disfalo en diversajn lokajn dialektojn kaj apartajn korporaciajn ĵargonojn, se la unuecon kaj komunan kompreneblecon de la lingvo ne defendus kaj konservus potencaj konsciaj konservaj fortoj, tio estas la libraj verkantoj, la instruistoj, la lingvaj literaturaj kaj sciencaj institucioj kaj la ŝtataj administracioj.

Ĉar la unueco de Esperanto ankoraŭ ne povas esti subtenata de la instruistoj nek protektata de la Ŝtato; ĉar, aliflanke, pro la diversnacieco kaj diverslingvaneco de la Esperantistaj aŭtoroj kaj vortaristoj, niaj libroj kaj vortaroj, respegulante la diferencajn lingvajn, pensajn kaj sentajn kutimojn de la verkantoj, anstataŭ esti, kiel en la naciaj lingvoj, unuigilo kaj konservilo, plej ofte estigas kontraŭe diversecon kaj malunuecon, pro tio la Esperantistaj Lingvaj Institucioj, almenaŭ ĝis la tempo, kiam ĉiu aŭtoro konsentos trudi al si mem volan konscian severan disciplinon, estas kaj estos la sola konserva kaj unuiga forto, kiu povas kontraŭbatali la dividajn pereigajn fortojn. “Oni povas troigi la respekton a la libera natura vivado”, asertas Sveda Akademiano.

Kaj ĉiuj same konkludas: Ni nepre bezonas regulojn kaj gvidilojn; la propra kaj deva rolo de la Lingvaj Institucioj estas faciligi, reguligi kaj internaciigi, tio estas unuformigi la evoluadon de la lingvo. Vera libereco ne estas senbrida, senpripensa kaj senkontrola kaprico, sed estas konscia, prudenta, laŭregula, metoda elekto. La Esperantistaro bezonas konstantan kaj efikan helpon por la laŭnorma pliriĉigo de la lingvo kaj precizajn konsilojn por la malfacila elekto de la novaj radikoj kaj formoj. Nur la Lingvaj Institucioj, en la nuna stato de nia afero, povas plenumi tiun taskon, nur ili povas sciigi la Esperantistojn kaj precipe la verkantojn pri la internacieco aŭ neinternacieco de la radikoj, nur ili povas admoni kaj konsili pri la taŭgeco aŭ netaŭgeco, utileco aŭ neutileco de la proponeblaĵoj. Estas pli saĝe antaŭforigi la malsanon ol nesingarde atendi ĝin kaj nur klopodi por kuraci ĝin, kiam ĝi ekzistas, enradikiĝis kaj graviĝis. Estas pli facile kaj pli certe detrui en la nesto la ovojn de malutila birdo ol tro malfrue vane persekuti la fortiĝintajn forflugantajn birdidojn, t. e. la jam presitajn malbonaĵojn.

“Mi tre bedaŭras, diras sprite iu Komitatano, ke la L. K. kaj Akademio fermas la pordon nur post kiam la ŝtelisto jam ŝtelis la ĉevalon el la ĉevalejo.” “Oni troigas, skribas Germana Respondanto, la regulon, ke la Akademio kaj la L. K. ne rajtas fari proprajn proponojn. Kial do ne admoni la Esperantistaron kontraŭ la malbonaj formoj?” “Ni mankas je direktantaj principoj kaj reguloj en la elektado de novaj radikoj”, diras Franca Komitatano, kaj alia samnaciulo aldonas: “La Direktanta Organo de la Lingvo Internacia devus proponi al la L. K.anoj kaj al la aŭtoroj la radikojn, kiujn ĝi opinias la plej konsilindaj por plenigi la mankojn de nia vortaro.”

Mi petas la permeson rememorigi, ke la Akademia Sekcio por la Komuna Vortaro, antaŭe konsentante kun tiuj ĉi admonoj kaj postuloj, jam oficiale konsilis kelkajn principojn por unuformigo de la metodo sekvota en la elekto de novaj vortoj (Vidu Ofic. Gaz., 25 Majo 1921: Oficialaj Komunikoj.), kaj ĝi intencas proponi al la Akademio publikigi, laŭ la deziro de la L. K., liston de preferindaj aŭ rekomendindaj radikoj. Oni povas esperi, ke tiuj ĉi rekomenditaj formoj kaj radikoj, eĉ se ili ne estas ĝis nun uzitaj, baldaŭ eniĝos en la uzadon tiamaniere, ke la L. K. rajtos pli poste oficialigi ilin kaj enmeti en la propran esperantlingvan vortaron.

Fine la Komunvortara Sekcio intencas peti de la Akademio, ke ĝi denove proponu al pli detala ekzameno kaj pli funda esploro de la L. K. kelkajn radikojn, kies signifo ne estas sufiĉe precize kaj plenakorde fiksita, kvankam ili estas oficiale akceptitaj. Mi citas ekzemple la radikojn Administraci', Akcesor', Binokl', Blok', Emfaz', Flagr', Konfekci', Ŝose', Verv', k.t.p. Certe multa laboro restas farota kaj la tasko de la Akademia Sekcio por la Komuna Vortaro estas malfacila kaj multpena, sed tiu ĉi tasko estos multe faciligata kaj helpata per la evidenta bonvolo, per la kuraĝiga aprobo kaj per la ĉiukonsenta apogo de la L. K. Tia konsento kaj aprobo estigos sen ia dubo tre favorajn rezultatojn por la sukceso kaj prospereco de nia afero.

Ni nun parolu pri la jam farita, kaj pri la jam komencita laboro:

1. Per sia unua cirkulero la Akademio demandis al la L. K. ĝian opinion pri la litero Ĥ kaj pri la duonteĥnika sufikso OidOjd. Pri ambaŭ demandoj, precipe pri la unua, mi ricevis tre interesajn rimarkojn, kiujn mi bedaŭras, ke mi ne povas citi tie ĉi. La plimulto de la respondintoj preferas la formon Oid kaj aprobas la laŭvolan anstataŭigon de la litero Ĥ per la litero K en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero R.

2. Al la alvoko de la Komunvortara Direktoro proponanta internacian esploradon pri Proverboj, Komparoj k.t.p. sufiĉe multaj kompetentaj kaj penemaj Esperantistoj jam favore respondis. Kelkaj fruktodonaj ideoj estas prezentitaj, la plano de la laboro kaj la metodo por la esploro preciziĝis, kaj oni povas esperi, ke diversaj naciaj subkomisionoj, direktataj de kompetentuloj, eĉ de eminentuloj, estos baldaŭ definitive organizataj kaj komencos la proponitan esploron. Nederlanda Komitatano jam sendis tre gravan kaj admirindan preparan laboron pri la Holandaj proverboj. Al ĉiuj miaj sindonaj kunlaborantoj mi sendas mian koran dankon.

3. Fine mi povas sciigi, ke la tuta proponita prepara listo por la 3a Aldono estas akceptita de granda plimulto de la L. K.anoj.

Tamen multaj el niaj kolegoj, eĉ akceptante la tutan liston, aldonas tre atentindajn rimarkojn kaj ĝustajn kritikojn koncerne la vortojn kun la pseŭdosufiksoj Acio, Icio, Ucio, kaj la verban finiĝon ii. Pro klare montritaj motivoj ili principe firme malaprobas la radikojn Apelaci', Arbitraci', Civilizaci', Deklaraci', Erudici', Evoluci', Kontribuci', Konversaci', Navigaci', Revelaci', Revizi', Rezignaci', Spekulaci', Sugesti', k.t.p., preferante la pli simplajn formojn Apel'Apelac', Arbitrac', Civiliz', Deklar', Erudit', Evolu', Kontribu', Konvers', Navig', Revel', Reviz', Rezignac', Spekul', Suĝest'. k.t.p.

Esceptante nur kelkajn apartajn radikojn aŭ formojn, kiuj eble estas konservindaj pro diversaj motivoj montritaj en la noto de la 30a de Junio, komunikita de la Prezidanto al ĉiuj L. K. anoj, la Direktanto de la Akademia Sekcio por la Komuna Vortaro plene samopinias, kiel la suprediritaj L. K.anoj kaj li esperas, ke liaj altestimataj Kolegoj aprobos la jenajn konsiderojn kaj la rimedon, kiun li proponas por kontentigi kaj konsentigi ĉiujn.

Ni ne lasu nin trompi per la vorto “oficiala”. Ĝi ne signifas, ke ĉiu oficiala vorto estas propre esperantlingva kaj povas esti ĉiaokaze uzata. Oni ne devas forgesi, ke nia “Oficiala” vortaro efektive konsistas el du malsamaj partoj:

1. La propraj Esperantlingvaj radikoj;

2. Multaj ĝenerale (aŭ, pli ĝuste, eŭropane) internaciaj radikoj, kiuj, ne apartenante propre al nia lingvo, restas fremdaj vortoj kaj, laŭ la 15a Fundamenta regulo, nur “povas esti uzataj” de la Esperantistoj. Preskaŭ ĉiuj radikoj kun pseŭdosufiksoj estas fremdaj internaciaj vortoj, kiuj, eĉ oficialigitaj, tamen ne estas asimilitaj kaj alproprigitaj al la Esperantlingva vorttrezoro. “Oni devas diferencigi, skribas tre prave iu Germana Komitatano, inter vortoj plenrajte enkondukindaj kaj vortoj tolerindaj.”

Angla Akademiano rimarkigas, ke ĝenerale la Internaciaj vortoj estas internaciaj pli laŭ formo ol laŭ signifo. Tiu ĉi tre simpla sed tre grava rimarko pravigas la oficialigon de la internaciaj vortoj, kiun kelkaj rigardas kiel danĝeran aŭ almenaŭ senutilan: la oficialigo de tiaj vortoj servas por fiksi kaj internaciigi ilian signifon.

Jam en la 2a Oficiala Aldono Prof. Cart kaj iliaj tiamaj kunlaborantoj tre prave dividis la oficiale aprobitajn radikojn en du listojn proksimume korespondantajn al la supremontritaj. La radikoj de la 1a Oficiala Aldono estos sammaniere dupartigitaj en la baldaŭ publikigota Akademia Plena radikaro anoncita en mia 1a cirkulero, kaj estas tre dezirinde, ke tia dupartigo estu poste klare montrata en ĉiuj estontaj vortaroj.

Multaj L. K.anoj postulas, ke oni senbalastigu kaj kribru nian vortaron. Ni ĝuste povos profiti la okazon por kontentigi tiun tute pravan peton, ĉar la suprealudita dupartigo estas la plej bona kaj taŭga rimedo por efektivigi la deziratan kaj dezirindan senbalastigon.

Prof. E. GROSJEAN-MAUPIN, Direktoro de la Akademia Sekcio por Komuna Vortaro

Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro

II. Radikoj propre Esperantlingvaj aŭ propriĝintaj

(Ĉiun radikon sekvas seplingvaj tradukoj laŭ la jena ordo: ANGLA-FRANCA-GERMANA-HISPANA-PORTUGALA-ITALA-POLA.

La signo — montras, ke la traduko mankas.

Pro neesto ĉe la presisto de tiaj apartaj literoj, la hispanaj kaj polaj supersignitaj literoj estas anstataŭigitaj per sensupersignaj literoj.)

abdik' to abdicate | abdiquer | dem Throne entsagen, abdanken | abdicar | abdicar | abdicare | abdykować | demeti la reĝecon.

absorb' to occupy wholly, to absorb | aborber (l’esprit) | den Geist ganz in Anspruch nehmen, absorbieren | ocuparlo todo, absorber | occupar todo, absorver | occupar il pensiere, assorbire la mente | absorbować.

abund' abundant | abondant | reichlich, in Fülle | abundante | abundante | abbondante | obfity | malmanka.

adapt' to adapt | adapter | anpassen, adaptieren | adaptar | adaptar | adattare | adaptować.

aklam' to acclaim | acclamer | zujauchzen, durch Zuruf abstimmen, Beifall zurufen | aclamar | acclamar | acclamare | aklamować.

akuz' to accuse | accuser | anklagen, beschuldigen | acusar | accusar | accusare | oskarżać.

aplik' to apply | appliquer | anwenden | aplicar | applicar | applicare | zastosować.

ard' to be ardent, to glow | être ardent | glühen | arder | arder | essere ardente | pałać.

blok' block, lump | bloc | Block, Klotz | maza | — | blocco, masso | blok.

blokad' blockade | blocus | Blockade | bloqueo | bloqueio | blocco | —.

budĝet' budget | budget | Budget | presupuesto | orcamento | bilancio preventivo | budżet.

cirkul' to circulate | circuler | zirkulieren | circular | circular | circolare | cyrkulować.

cistern' cistern | citerne | Zisterne | cisterna | cisterna | cisterna | cysterna.

dedukt' to deduce (deduction) | déduire (déduction) | deduzieren, folgern (Deduktion) | deducir | deduzir | dedurre | —.

dekadenc' decadence | décadence | Dekadenz | decadencia | decadencia | decadenza | dekadencja.

depon' to deposit | mettre en dépôt, déposer | deponieren | deponer | depor | depositare | deponować.

diletant' dilettante | dilettante | Dilettant | diletante | deleitante | dilettante | dyletant.

dogan' customs | douane (droits de) | Zoll | aduana | alfândega | dogana | komora celna.

eklips' eclipse | éclipse | Eklipse, Verfinsterung | eclipse | eclipse | eclisse | zaćmienie.

fili' branch (of firm, of office) | succursale | Filiale | sucursal | sucursal | succursale, filiale | filja.

garn' to garnish | garnir | garnieren | guarnecer | garnacer | guarnire | garnirować.

grimp' to climb | grimper, gravir | klettern | trepar | trepar | arrampicarsi | wdrapać się.

gruz' gravel, grit | gravier, grouine | Gries, Kies | arena gruesa, cascajo | areia grossa, cascalho | arena grossa, ghiaia | gruz.

hezit' to hesitate | hésiter | zaudern | hesitar | hesitar | esitare | wahać się.

hirt' bristly, rough | hérissé | struppig | erizado | hirto | irto | szorstki.

indukt' to infer (induction) | induire (induction) | induzieren (Induktion) | inducir (inducción) | induzir (indução) | indurre (induzione) | —.

invad' to invade | envahir | als Feind einbrechen, mit Gewalt besetzen | invadir | invadir | invadere | wtargnąć.

kandelabr' candelabrum | candélabre | Kandelaber | candelabro | candelabre | candelabro | kandelabr.

karier' career | carrière (profession) | Karriere, Laufbahn | carrera | carreira | carriera | karjera.

kirl' to whirl | battre en tournant, touiller, faire tourbillonner | quirlen | voltear el molinillo | agitar com o molinete | agitar, frullare | mieszać.

kolektiv' collective | collectif | kollektiv | colectivo | collectivo | collettivo | —.

komandit' sleeping partnership | commandite | Kommandite | comandita | commandita | accomandita | komandyta.

konfidenc' confidence | confidence | vertrauliche Mitteilung | confidencia | confidencia | confidenza | —.

konsult' to consult | consulter | konsultieren | consultar | consultar | consultare | —.

kont' account | compte | Konto | cuenta | conta | conto | —.

kvast' tassel | gland (ornement), pompon, houppe | Quaste | borla, hilacha | borla, pennacho | nappina, fiocchetto | kvast.

laik' layman | laïc | Laie | laico | leigo | laico | laik.

maksim' maxim | maxime | Maxime, Grundsatz | máxima | maxima | massima | maksyma.

malt' malt | malt | Malz | malta | malte | malto | słód.

medi' sphere of life, circle, medium | milieu, ambiance | Umwelt, Umgebung, Kreis | medio (en que se vive) | meio, medio | mezzo, ambiente | —.

melankoli' melancholy | mélancolie | Melancholie, Trübsinn | melancolía | melancolia | malinconia | melancholja.

nekrolog' necrology, an obituary notice | nécrologie | Nekrologie, Nachruf | necrología | necrologia | necrologia | —.

nominal' nominal | nominal (financ) | nominell | nominal | nominal | nominale | —.

proced' to proceed | procéder | verfahren | proceder | proceder | procedere | —.

prononc' to pronounce | prononcer | aussprechen | pronunciar | pronunciar | pronunziare | —.

puf' stuffing, puff | bouffant, bourrelet | Puff, Bausch | fofo, abofollade | fofô | sboffo, rigonfiamento | —.

recenz' to criticize, to write a review of | faire la critique, rendre compte d’une œuvre | rezensieren, besprechen, referieren | criticar | recensear | recensire, criticare (un’opera) | oceniać.

reĝim' regime | régime (forme de gouvernement) | Regime, Regierungsform | régimen | regimem | regime, forma di governo | —.

rit' rite | rite | Ritus | rito | rito | rito | —.

rok' rock | roc | Fels | roca | rocha, rochedo | roccia, rupe | skała.

soci' social body, community | corps social, société, collectivité | Gemeinwesen | comunidad | communidade, congregação | corpo sociale, società, collettività | społeczeństwo.

sond' to sound | sonder | sondieren | sondar | sondar | sondare, indagare, scandagliare | sondować.

split' splinter | écharde, esquille, éclat, fragment | Splitter | astilla | farpa, cavaco | scheggia | drzazga.

stopl' stubble | éteule, étouble | Stoppel | rastrojo | haste de cereal | stoppia | ścierń.

stump' stump | tronçon, moignon | Stumpf | muñón, tarugo | toro, troço, pedaço | troncone, moncherino | pieniek.

tegol' tile | tuile | (Dach)ziegel | teja | telha | tegolo, tegola | dachówka.

tost' toast | toast | Toast, Trinkspruch | brindis | brinde | brindisi | toast.

turb' whipping top | toupie | Kreisel | peón | turfa | trottola | —.

unik' unique | unique | einzig | único | unico | unico | —.

vad' to wade, paddle | passer à gué, marcher dans l’eau, patauger | waten | vadear, patullar | passar a vau | guadare, sguazzare | brodzić.

vari' to vary | varier | abwechseln, sich ändern | variar | variar | variare | wcrwa.

III. Internaciaj radikoj uzeblaj laŭ la regulo 15

administraci' administration | administration | Administration | administración | administração | amministrazione | —.

admiralitat' admiralty | amirauté | Admiralität | almirantía | almirantado | ammiragliato | —.

aeroplan' aeroplan | aéroplane | Flugzeug | aeroplano k.t.p..

aflikt' to distress, grieve, afflict | affliger | betrüben, quälen | afligir | afligir | affliggere | —.

aĝi' agio | agio | Agio | agio | agio | aggio | —.

akcesor' accessory | accessoire | nebensächlich, dazukommend | accesorio | accessorio | accessorio | —.

anarĥi', anarki' anarchy | anarchie | Anarchie | anarquía | anarchia | anarchia | —.

anticip' to anticipate | anticiper | vorausnehmen, voraustun, vorausgreifen, anticipieren | anticipar | antecipar | anticipare | —.

apartament' apartments | appartement | Appartement | apartamiento | aposento | appartamento | apartament.

apelaci' legal appeal, appellation | en appeler | appellieren | apelar | appelar | appellarsene | apelować.

arbitraci' arbitration | arbitrage | Schiedspruch, Arbitrage | arbitraje | arbitragem | arbitrato | arbitracja.

arĥaik', arkaik' archaic | archaïque | altertümlich | arcaico | archaico | arcaico | —.

arĥeolog', arkeolog' archæologist | archéologue | Archäolog, Altertumsforscher | arqueólogo | archeologo | archeologo | archeolog.

arĥeologi', arkeologi' archæology | archéologie | Archäologie, Altertumskunde | arqueología | archeologia | archeologia | archeologja.

arĥipelag', arkipelag' arcipelago | archipel | Archipel | archipiélago | archipelago | arcipelago | archipelag.

arĥitekt', arkitekt' architect | architecte | Architekt | arquitecto | architecto | architetto | architekt.

arĥiv', arkiv' archiv | archives | Archiv | archivo | archive | archivio | archivum.

aspir' to aspire | aspirer à, tendre à | streben nach | aspirar | aspirar | aspirare a, agognare | aspirować.

ateist' atheist | athée | Atheist | ateo | ateo | ateista | —.

atribut' attribute | attribut (signe distinctif) | Attribut | atributo | atributo | attributo | atrybut.

aŭtokrati' autocracy | autocratie | Autokratie | autocracia | autocracia | autocrazia | autokracja.

barelief' low-relief | bas-relief | flacherhabene Arbeit, Bas-Relief | bajo relieve | baixo relevo | bassorilievo | —.

barier' barrier | barrière | Barriere, Schranke | barrera | barreira | barriera | —.

bilet' ticket | billet | Billet, Fahrkarte, Eintrittskarte | billete | bilhete | biglietto | —.

binokl' binocle, double eyeglass, opera-glass | jumelle (de théâtre, etc.) | Binocle, Opernglas | gemelos de teatro | binoculo | binoccolo | —.

centraliz' to centralize | centraliser | zentralisieren | centralizar | centralizar | accentrare | centralizować.

civilizaci' civilisation | civilisation | Zivilisation | civilización | civilização | civilizzazione | cywilizacja.

civit' city | cité | Stadt | ciudad | cidade | città | —.

ĉifr' cipher | chiffre (écriture secrète) | Chiffre | cifra | cifra | scrittura cifrata | —.

debet' debit | compte débiteur, débit, débet | Debet, Soll | debe, débito | — | debito | —.

deklaraci' declaration | déclaration | Deklaration, Erklärung | declaración | declaração | dichiarazione | deklaracja.

dekoraci' scenery, decorations | décors, décoration | Dekoration | decoración | decoração | scenario, decorazione | dekoracja.

delegaci' delegation | délégation | Delegation | delegación | delegação | delegazione | delegacja.

demagogi' demagogy | démagogie | Demagogie | demagogia | demagogia | demagogia | —.

demonstraci' demonstration | démonstration (preuve) | Beweis, Demonstration | demostración | — | dimostrazione | demonstracja.

dign' dignity | dignité (sentiment) | Würde | dignidad | dignidade | dignità | —.

disĉipl' disciple | disciple | Jünger | discípulo | discipulo | discepolo | —.

edikt' edict | édit | Edikt, Erlass | edicto | edicto | editto | edykt.

efekt' effect | effet (vive impression) | Eindruck, Effekt | efecto (producido en el animo) | effeito (impressão moral) | effetto (impressione viva) | efekt.

efemer' ephemeral | éphémère | vergänglich, ephemer | efímero | ephemero | effimero | efemeryczny.

emfaz' emphasis | emphase | Emphase | énfasis | emphaze | enfasi | emfaza.

eminenc' Eminence (title) | Eminence (titre) | Eminenz | Eminencia | Eminencia | Eminenza | —.

emoci' emotion | émotion | Gemütsbewegung, seelische Erschütterung | emoción | emoção | emozione | emocja.

erotik' erotic | érotique | erotisch | erótico | erotico | erotico | erotyczny.

erudici' erudition | érudition | Gelehrsamkeit | erudición | — | erudizione | erudycja.

erupci' eruption | éruption | Eruption, Vulkanausbruch | erupción | erupção | eruzione | —.

etiket' etiquette | étiquette (cérémonie) | Etikette, Zeremoniell | etiqueta (ceremonia) | etiqueta, cerimonia | etichetta, cerimoniale | etykieta.

evoluci' evolution | évolution | Evolution, Entwicklung | evolución | evolução | evoluzione | —.

feri' holidays | vacances | Ferien | vacaciones | feria | feria, vacanza | wakacje.

fisk' fisc | fisc | Fiskus, Staatskasse | fisco | fisco | fisco | —.

flagr' to blaze, flash, flare | flamboyer | flackern, flammen, blitzen | arrojar llamas | — | fiammeggiare, divampare | migotać.

flustr' to whisper | chuchoter | flüstern | cuchichear | — | bisbigliare, sussurrare | szeptać.

furor' vogue | fureur, vogue | Furore, rasender Beifall | furor | furor | furore, voga, gran successo | —.

geolog' geologist | géologue | Geolog | geólogo | geologo | geologo | —.

hierarĥi', hierarki' hierarchy | hiérarchie | Hierarchie | jerarquía | hierarchia | gerarchia | hierarchja.

hura hurrah | hourra | hurrah | hurra | hurra | urrà | —.

idealism' idealism | idéalisme | Idealismus | idealismo | idealismo | idealismo | idealizm.

ideografi' ideography | idéographie | Ideographie, Begriffsschrift | ideografía | ideographia | ideografia | —.

idiotism' idiom (lingual peculiarity) | idiotisme | Idiotismus | idiotismo | idiotismo | idiotismo | idjotyzm.

imperialism' imperialism | impérialisme | Imperialismus | imperialismo | imperialismo | imperialismo | —.

impertinent' impertinent | impertinent | impertinent, frech | impertinente | impertinente | impertinente | —.

inaŭguraci' inauguration | inauguration | Inauguration, Einweihung | inauguración | inauguração | inaugurazione | inauguracja.

indik' to indicate | indiquer | kennzeichnen, anzeigen, hinweisen auf | indicar | indicar | indicare | wskazywać.

intervju' interview | interview | interview | interview | interview | interview | interview.

jesu' Jesus | Jésus | Jesus | Jesús | Jesus | Gesù | —.

jud' jew | juif | Jude | judío | judeu | giudeo, ebreo | żyd.

judaism' judaism | judaïsme | Judentum | judaísmo | judaismo | giudaismo | judaizm.

jur' jurisprudence, science of law, law | science du droit, droit | Jurisprudenz, Jura | jurisprudencia, derecho (ciencia) | direito (sciencia) | giurisprudenza | —.

ĵaket' jacket | jaquette | Jackett | sayo | jaqueto | giacchetto | —.

kariol' cariole | carriole | Karriole, Karren | carriola | kariol, carruagem noruegueza | carrozzino, carrozzella | — | durada simpla norvega veturilo.

kateĥist', katekist' catechist | catéchiste | Katechist | catequista | catechista | catechista | katecheta.

kateĥiz', katekiz' to catechise | catéchiser | katechizieren | catequizar | — | catechizzare | —.

klak' to clack | claquer | klappen, klatschen | chasquear | tagarellar | schioccare | klekotać.

klasifik' to classify | classifier, classer | klassifizieren | clasificar | classificar | classificare | —.

kompromit' to compromise, to endanger | compromettre | kompromittieren, blossstellen, auf’s Spiel setzen | comprometer | comprometter | compromettere | kompromitować.

konfekci' ready-made clothes, confection (clothing) | confection | Konfektion | confección | confecção | confezione | konfekcja.

konkord' concorde | concorde | Eintracht | concordia | concordia | concordia | —.

konkurenc' concurrence | concurrence | Konkurrenz | competencia, concurrencia | concurrencia | concorrenza | konkurencja.

konservativ' conservative | conservateur (politique) | konservativ | conservador | conservador (politica) | conservatore | —.

kontribu' to contribute | contribuer | beitragen | contribuir | contribuir | contribuire | —.

kontribuci' contribution | contribution (de guerre) | Kontribution, Kriegssteuer | contribución | contribuição | contribuzione | kontrybucja.

konversaci' conversation | conversation | Konversation, Gespräch | conversación | conversação | conversazione | konwersacja.

korupt' to bribe, to corrupt | suborner, corrompre | bestechen, korrumpieren | corromper, sobornar | corromper, subornar | corrompere, subornare | przekupić.

legitim' to legitimize, to establish the identity | légaliser | legitimieren | legalizar, legitimar | legitimar | legittimare, legalizzare | legitymować.

lekci' lecture | conférence, cours, leçon, lecture | Lektion, Vorlesung | lección | — | lezione | prelekcja.

maksimum' maximum | maximum | Maximum, Höchstwert | maximum | maximum | maximum, massimo | —.

manifestaci' manifestation | manifestation (politique) | Kundgebung, Manifestierung | manifestación | manifestação | manifestazione | manifestacja.

menci' to mention | mentionner | erwähnen | mencionar | — | menzionare | wzmiankować.

mens' intellect, mind | intelligence, entendement, esprit | Verstand | mente | mente | mente | umysł.

minimum' minimum | minimum | Minimum, Mindestwert | minimum | minimum | minimum, minimo | —.

modif' to modify | modifier | modifizieren | modificar | modificar | modificare | modyfikować.

naturalism' naturalism | naturalisme | Naturalismus | naturalismo | naturalismo | naturalismo | naturalizm.

navigaci' navigation | navigation | Schiffahrt, Navigation | navegación | navigação | navigazione | nawigacja.

observatori' observatory | observatoire | Observatorium, Sternwarte | observatorio | observatorio | osservatorio | obserwatorjum.

obtuz' obtuse, dull, muffled | obtus (forme), sourd (son) | stumpf, dumpf | obtuso, sordo | — | ottuso, sordo | głuchy.

oligarĥi', oligarki' oligarchy | oligarchie | Oligarchie | oligarquía | oligarchia | oligarchia | —.

ornitologi' ornithology | ornithologie | Ornithologie | ornitología | ornithologia | ornitologia | —.

pacifism' pacifism | pacifisme | Pacifismus | pacifismo | pacifismo | pacifismo | —.

pacifist' pacifist | pacifiste | Pacifist | pacifista | — | pacifista | pacyfista.

pamflet' satirical pamphlet | pamphlet, libelle | Schmähschrift, Pamphlet | librito satírico | pamphleto | libello | —.

pasaĝer' passenger | voyageur, passager | Passagier | pasajero | passageiro | passeggiero | pasażer.

plutokrati' plutocracy | ploutocratie | Plutokratie | plutocracia | plutocracia | plutocrazia | plutokracja.

probabl' probable | probable | mutmasslich, wahrscheinlich | probable | provavel | probabile | prawdopodobny.

profan' profane | profane | Profan | profano | profano | profano | —.

proletari' proletarian | prolétaire | Proletarier | proletario | proletario | proletario | proletarjusz.

reakci' reaction | réaction | Reaktion | reacción | reacção | reazione | reakcja.

realism' realism | réalisme | Realismus | realismo | realismo | realismo | —.

referenc' reference | référence | Referenz, Auskunft, Zeugniss | referencia | referencia | referenza, attestato | —.

rekrement' recrement, husks, draff | résidu, déchet, marcs, drèche | Rückstand, Trester, Treber | merma, bagazo, hez | bagaço | rimasuglio, residuo | wywary.

revelaci' revelation | révélation | göttliche Offenbarung | revelación | revelação | rivelazione | —.

revizi' to revise | réviser | revidieren | revisar | rever | rivedere | rewidować.

revizor' government inspector, inspector-general | inspecteur général | obere Inspektor | revisor, inspector | revisor, inspector | riveditore, ispettore | rewizor.

rezign' to resign | renoncer à, résigner | entsagen, verzichten | resignar, renunciar | resignar, renunciar | rassegnare, rinunziare | rezygnować.

rezignaci' resignation | résignation | Entsagung, Ergebung | resignación | resignação | rassegnazione | rezygnacja.

rigor' rigorous | rigoureux | streng, rigoros | riguroso | rigoroso | rigoroso | —.

skol' school (of thought, opinion, art, etc) | école (ensemble des disciples) | Schule | escuela | — | scuola | szkoła.

sociolog' sociologist | sociologue | Sociolog | sociológo | sociologo | sociologo | —.

spekulaci' speculation | spéculation (commerce, finance) | Spekulation | especulación | especulação | speculazione | spekulacja.

spekulativ' speculative | spéculatif | spekulativ | especulativo | especulativo | speculativo | spekulatywny.

spontane' spontaneous | spontané | spontan | espontáneo | espontaneo | spontaneo | spontaniczny.

stenograf' to stenograph | sténographier | stenographieren | estenografiar | estenographar | stenografare | stenografować.

stenografi' stenography | sténographie | Stenographie | estenografía | estenographia | stenografia | stenografja.

sugesti' suggestion | suggestion | Suggestion | sugestión | sugestão | suggestione | suggestja.

ŝose' high road, made road | chaussée | Chaussee | calzada | calçada | strada in rialzo, strada a fondo artificiale | szosa.

ŝveb' to hover | planer | schweben | cernerse, spaziare | — | librarsi sulle ali, stare sospeso nell’aria | bujać.

teĥnik', teknik' technical | technique | technisch | técnico | technico | tecnico | techniczny.

tragik' tragic | tragique | tragisch | trágico | tragico | tragico | tragiczny.

tuberkul' tubercle | tubercule | Tuberkel | tubérculo | tuberculo | tubercolo | gruzelek.

tuberkuloz' tuberculosis | tuberculose | Tuberkulose | tuberculosis | tuberculose | tubercolosi | gruźlica.

verv' animation | verve | Verve | numen | veia, estro, inspiração | verve | werwa.

viktim' victim | victime | Opfer (passiv), Schlachtopfer | víctima | victima | vittima | ofiara.

NOTO: Iom multaj L. K.anoj rimarkigis, ke la formo de kelkaj el la internaciaj radikoj, kiuj konsistigas la 2an parton de la 3a Aldono, enhavas pezajn senutilajn pseŭdosufiksojn kaj ne estas la plej bona; ekz.: apelaci', emoci', erudici', konversaci', revelaci', sugesti', k.t.p.

Mi jam detale respondis al tiu ĉi rimarkigo en mia raporto al la Praha Kongreso; tamen estas taŭge, ke mi tie ĉi ankoraŭ rememorigu miajn kolegojn, 1. ke, preparante la 3an Aldonon, mi ne rajtis elekti mem la formojn, kiujn mi opiniis plej bonaj, sed devis enmeti nur la sole aŭ plej multe uzitajn formojn; 2. ke la mallaŭdataj formoj estas nur tolereblaj kaj UZEBLAJ internaciaj formoj, sed tute ne estas devigaj; 3. ke tiuj, kiuj ne aprobas la cititajn formojn, plene rajtas uzi aliajn pli mallongajn aŭ pli taŭgajn, egale internaciajn, formojn, kiuj kredeble iom post iom venkos kaj forpuŝos la malpli taŭgajn.

Prof. E. GROSJEAN-MAUPIN, Direktanto de la Sekcio por la Komuna Vortaro