<<  Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro Akademio de Esperanto: La Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro

(Radikoj akceptitaj de la Lingva Komitato)
prizorgita de Théophile CART

PARIS, ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO, 1919


Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (↓1)

(RADIKOJ AKCEPTITAJ DE LA LINGVA KOMITATO)

I. Enkonduko

Letero al la Prezidanto de la Akademio.

Estimata Sinjoro Prezidanto,

Verkante raporton pri niaj lastaj vortaraj laboroj sin trudas al mi ĉiumomente la franca fablo de La Fontaine “La muelisto, lia filo kaj la azeno”. El multaj flankoj konsilojn ni ricevas kaj admonojn, sed malaj ili estas inter si, kaj reciproke ili sin detruas. Devo nia estas do ĉion trankvile ekzameni kaj poste iri firme nian vojon, ne serĉante kontentigi “ĉiun kaj nian patron” kaj ne perdante tempon en vanaj diskutoj.

Ĉu oni deziras ekzemplojn? Kelkaj postulas, ke la L. K. oficialigu la finiĝojn acio, icio, ucio (↓2); aliaj proponas, ke oni aliformigu ilin en aco, ico, uco; la ceteraj volas ilin nepre forigi el ĉiuj esperantaj vortoj! Kelkaj plene apobas la finiĝon oido, aliaj preferas energie ojdo. Unu proponas, ke ĉiuj sciencoj finiĝu per io kaj ke de nun ni diru “matematikio”, “fizikio”, tial ke ni diras ĥemio, aŭ, laŭ aliaj, kemio; sed al multaj tre malplaĉas tiu ĉi finiĝo io! Abomena estas al iuj la fakto, ke en nia lingvo kelkaj vortoj finiĝas per ulo, ino, ilo kaj ili proponas, ke oni sisteme kripligu eĉ tute internaciajn vortojn, anstataŭante tiujn ĉi finaĵojn per olo, eno, elo; sed la plimulto, ĝis preskaŭ unuvoĉeco, opinias male. — Kaj vere! Kelkaj malmultaj L. K.-anoj akceptas la “Fundamenton”, sed ribelas kontraŭ la tie ĉi de Zamenhof uzita, liberala kaj praktika metodo.

Kun vera ĉagreno oni konstatas, ke la pli akraj kritikistoj ofte tute ignoras aŭ ne konas BOIRAC, Plena Vortaro, — kaj certe neniam legis ĝian antaŭparolon, — KABE, Vortaro, kaj precipe ZAMENHOF, Lingvaj Respondoj. Por ili Esperanto ne estas ankoraŭ ekzistanta, sed nur farota lingvo! Mi rapidas diri, ke la tre granda plimulto ne opinias tiamaniere; sed bedaŭrinde la aprobantoj, — eĉ kiam ili ne aprobas blindokule. — plej ofte silentas kaj tute ne voĉdonas.

II. Sufikso “ism'”.

La sufikso ISM' (teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj) estas oficiale akceptita.

Necese estas rimarkigi, ke tio tute ne signifas, kiel ŝajnas opinii du aŭ tri aprobantoj, ke, forprenante la finaĵon ism', oni ĉiam ricevas esperantan radikon aŭ rajtas krei ĝin kun speciala signifo. Tio ĉi ne estas pli vera por la vortoj atavismo, feminismo, optimismo, pesimismo, silogismo, solecismo, sofismo, turismo, k.t.p., ol tio estus — forprenante la finaĵojn ist', in', il', ul', an', k.t.p., — por la vortoj feministo, optimisto, sofisto, turisto, balzamino, doktrino, vazelino, bacilo, asimili, okulo, formulo, banano, turbano, sultano, k.t.p. En ĉiuj tiuj ĉi vortoj la silaboj ism', ist', in', k.t.p. estas konsiderotaj ne kiel esperantaj sufiksoj, sed kiel finaĵoj ĉu internaciaj, ĉu de l' devena lingvo, kiujn, laŭ la Zamenhofa modelo, oni ne volis kripligi.

III. Internaciaj Vortoj.

La publikigo de iu listo de “internaciaj vortoj”, ŝajnis senutila al kelkaj kolegoj. Kaj vere estas, ke ne apartenas al la L.K. “oficialigi” tiajn vortojn, kiuj per si mem (laŭ §15) estas jam esperantaj. Aliparte, ĉar fatale ne plena, tia listo ne estas, nek povas esti limiga: de neniu ĝi forprenas la rajton uzi vortojn internaciajn, kiujn ĝi ne entenas. Sed, ne “oficialigante” tion, kio ne bezonas “oficialigon”, tamen ŝajnis utile kaj eĉ necese, liveri al tiuj, kiuj ne povas per si mem juĝi, ĉu vorto estas internacia aŭ ne, sufiĉe plenan liston de vortoj, kiuj troviĝas ne nur en ilia nacia vortaro, sed en ĉiuj vortaroj kaj estas jam komune uzataj de niaj plej bonaj verkistoj (↓3).

En tiu ĉi listo ne troviĝas la vortoj, kie ismo vere estas sufikso, tial ke tiu ĉi sufikso estas akceptita de la L. K., nek la vortoj en cio, toro, kiam la fundamenta ideo jam estas montrata de ekzistanta esperanta radiko. Tamen la Akademio tute ne kondamnas la uzon de tiaj vortoj kaj ĝi restas fidela al la principoj esprimitaj de d-ro ZAMENHOF en lia artikolo pri Pseŭdosufiksoj per tiuj ĉi vortoj:

«Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj “cio”, “toro” k.t.p. (ekzemple “civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finaĵo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”, “redaktisto”, anstataŭ “civilizacio”, “redakcio”, “redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple “redakcio”, “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene; apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure Esperantaj”; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la §15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco, ni por kelkaj vortoj, havos por kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol malutili al si per ia nesufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa» (Ofic. Gaz., dec. 1911).

Definitiva Listo de Internaciaj Vortoj, kiuj laŭ §15 de l'Fundamento estas Esperantaj

A

agit'i (fig.)

akrobat'o

alg'o

alĥemi'o

alibi'o

alternativ'o

ametist'o

amfiteatr'o

amortiz'i

amulet'o

anagram'o

anakronism'o

anapest'o

aneks'i

anemon'o

anomali'o

antitez'o

antologi'o

aort'o

apostrof'o

apoteoz'o

apozici'o (gram.)

arabesk'o (arĥ.)

arnik'o

arteri'o

asimil'i (trans.)

asonanc'o

atavism'o

ateism'o

aŭtobiografi'o

aŭtograf'o

aŭtokrat'o

azil'o

B

bacil'o

bakteri'o

balad'o (poezio)

balistik'o

balon'o

balzamin'o

banan'o

bandaĝ'o

bandit'o

barak'o (domaĉo)

barikad'o

basen'o (de haveno, de fontano, de maro, k.t.p.)

batist'o (speco de tuko)

bazalt'o

bazilik'o (arĥ.)

beril'o (min.)

bibliografi'o

bilard'o

biografi'o

bisturi'o

bojkot'i

bomb'o

braman'o

breĉ'o

brigad'o

bronkit'o

burlesk'a

burnus'o

C

celeri'o

celuloz'o

centigram'o

centilitr'o

cikl'o

ciklon'o

ciklop'o

cinik'a

cirkumfleks'o

D

dali'o (bot.)

debat'o

decilitr'o

decigram'o

decimal'a

decimetr'o

dekagram'o

dekalitr'o

dekametr'o

demagog'o

demokrat'o

demonstrativ'a

departement'o

diabet'o

dialektik'o

diapazon'o

didaktik'a

diktator'o

dilem'o

dinamik'o

dinamit'o

dinamometr'o

disciplin'o

ditiramb'o

divan'o

dogm'o

drakm'o

dualism'o

E

eklog'o

ekip'i

eksces'o

ekskluziv'e

ekskomunik'i

ekspluat'i

elf'o

enciklopedi'o

endivi'o (bot.)

entomologi'o

epifani'o

eskort'o

etimologi'o

etnografi'o

eŭkaristi'o

eŭnuk'o

evolu'i

F

fakir'o

faktor'o

familiar'a

fanatik'a

fanfar'o

feminism'o

feminist'o

feniks'o

fiakr'o

fjord'o

floren'o

fonograf'o

formal'a

forum'o

fresk'o

fris'o (arĥ.)

G

galantin'o

garnitur'o

gem'o (min.)

genealogi'o

geodezi'o

gladiator'o

gnom'o

goril'o

gotik'a

grafit'o

grip'o

grog'o

grotesk'a

gutaperk'o

Ĝ

ĝendarm'o

ĝin'o (trinkaĵo)

H

halebard'o

harem'o

harmonik'o

harmonium'o

harpi'o

hazard'o

heksametr'o

hektogram'o

hektolitr'o

hektometr'o

heliotrop'o

hermafrodit'o

hetman'o

hidrostatik'o

hidr'o

hidroterapi'o

hieroglif'o

higrometr'o

hipertrofi'o

hipodrom'o

hisop'o

horoskop'o

humer'o (anat.)

I

idiom'o

ignor'i (ŝajnigi nescion)

imperativ'o (gr.)

imperfekt'o (gr.)

impresari'o

indikativ'o (gr.)

infinitiv'o (gr.)

inkluziv'e

inspekt'i

instal'i

instanc'o (jur.)

intendant'o

K

kabriolet'o (veturilo)

kalejdoskop'o

kalibr'o

kalif'o

kalomel'o (farm.)

kame'o

kanton'o

karamel'o

kardinal'o (ekl.)

karikatur'i

kartografi'o

kartuŝ'o (arĥ.)

katakomb'o

katedral'o

kaŭci'o (jur.)

kazemat'o

kazin'o

kirŝ'o (trinkaĵo)

klinik'o

kodicil'o

kokon'o

kolodi'o (ĥem.)

komplot'o

kompot'o

kompromis'o

koncept'o (filoz.)

konciz'a

kondor'o

konfederaci'o

konferenc'o (kunveno)

konflikt'o

konglomerat'o

kongregaci'o

konjak'o

konkav'a

konkret'a (ne abstrakta)

konservatori'o

konsistori'o

konstituci'o

konsul'o

kontraband'o

konveks'a

konvenci'o

korelativ'a

korife'o

kosmetik'o

kosmogoni'o

kosmografi'o

kosmopolit'a

kreol'o

kreozot'o

kres'o (bot.)

krestomati'o

kript'o (arĥ.)

kriteri'o

krizantem'o

kronologi'o

kronometr'o

ksilofon'o (muz.)

kvadratur'o

kvadril'o

kvestor'o

kvocient'o

L

lagun'o

lama'o (pastro)

laŭreat'o

legat'o

liberal'a

litr'o

logaritm'o

logogrif'o

M

majolik'o

major'o (batalionestro)

makadam'o

malakit'o

malari'o

mamut'o

mandaren'o (viro)

manipul'i

manometr'o

mansard'o

manufaktur'o

marasm'o

matador'o

maŭzole'o

medikament'o

medium'o

mentor'o

meridian'o

metempsikoz'o

meteor'o

meteorologi'o

metrik'o (versf.)

metronom'o

metropol'o

mikrob'o

mikrofon'o

mikrometr'o

mikroskop'o

miligram'o

milimetr'o

milion'o

mimoz'o

mineralogi'o

mirabel'o

miriametr'o

mistik'a

monogram'o

monomani'o

monoteism'o

mozaik'o

N

naftalin'o

negativ'a

neologism'o

nepotism'o

neŭtr'a (gram., fiziol.)

neŭtral'a

nihilism'o

nihilist'o

nikotin'o

nimb'o

nomad'o

norm'o

numismatik'o

O

obelisk'o

objektiv'a

obligaci'o (fin.)

obol'o

oktav'o

okult'a

oniks'o

opozici'o

optativ'o (gr.)

optimism'o

orgi'o

orkide'o

orografi'o

ortodoks'a

ostracism'o

ozon'o

P

pagod'o

palanken'o

paleografi'o

paleontologi'o

panik'o

panoram'o

panteism'o

panteist'o

papirus'o

parabol'o

paradigm'o (gr.)

paradoks'o

paraf'o

parafraz'o

paralelogram'o

patologi'o

pentametr'o

perimetr'o

peristil'o

pesimism'o

pesimist'o

petard'o

piastr'o

pilastr'o

pistil'o (bot.)

pled'i

pleonasm'o

poliglot'o

polip'o

polis'o (asekuro)

politeism'o

pomp'o

ponton'o

popular'a

portal'o

portik'o

premis'o

prerogativ'o

preterit'o (gr.)

primitiv'a

prior'o (ekl.)

procedur'o

prostitu'i (trans.)

protagonist'o

protektorat'o

prototip'o

prozelit'o

prozodi'o

pseŭdonim'o

psikolog'o

psikologi'o

puritan'o

R

racionalism'o

racionalist'o

recitativ'o

rekord'o

rektor'o

relativ'a

renesanc'o (hist., art.)

respektiv'a

retor'o

reŭmatism'o

revu'o

rezult'i

rokok'o (arĥ.)

romanc'o (muz.)

romantik'a

rotond'o

S

sagu'o

sakristi'o

salv'o (milit.)

samovar'o

sarkofag'o

segment'o

sekt'o

sektor'o

semafor'o

sensaci'o

sentimental'a

seraf'o (anĝelo)

serajl'o

serenad'o

sfinks'o

sifilis'o

sifon'o

silogism'o

siluet'o

simptom'o

sinagog'o

sinoptik'a

sintez'o

skalp'i

skandal'o

skolastik'o

skrupul'o

social'a

sokl'o

solecism'o

solid'a (fiz. geom.)

spasm'o

spektr'o (fiziko)

sperm'o

spiritualism'o

spiritualist'o

sponde'o (versf.)

stalagmit'o

stalaktit'o

stoik'a

strategi'o

striknin'o

subjektiv'a

subjunktiv'o (gram.)

substanc'o

Ŝ

ŝah'o

ŝalup'o

ŝrapnel'o (milit.)

T

taburet'o

talisman'o

talk'o

talmud'o

tamburin'o

tamtam'o

tandem'o

tangent'o (trig.)

tarantel'o

tarantul'o (zool.)

tarok'o (kartl.)

teism'o

teist'o

teleskop'o

teokrati'o

teorem'o

teritori'o

tiar'o

tinktur'i

tog'o (romana vesto)

topografi'o

toreador'o

tors'o

transept'o (arĥ.)

transitiv'a (gr.)

trapez'o (geom.)

trigonometri'o

trofe'o

trop'o (gram.)

trust'o

tunik'o

turbin'o

U

ukaz'o

ulan'o

ultimat'o

V

variant'o

vazelin'o

vegetar'a

vermut'o

viadukt'o

viski'o (trinkaĵo)

vokativ'o (gr.)

IV. Komune Uzataj Vortoj

La samajn rimarkojn pri la diverseco de la opinioj, kiel ni faris okaze de la internaciaj vortoj, oni ankaŭ povus fari tie ĉi. Ni nur iru nian “Fundamentan” vojon!

Definitiva Listo de Komune Uzataj Vortoj Oficialigitaj de la Akademio (↓4)

A

abnegaci'o abnégation | abnegation | Entsagung.

abrupt'a brusque | abrupt | schroff.

adici'i additionner | to add up | addieren.

akapar'i accaparer | to corner | wucherisch aufkaufen.

akcident'o accident | accident | Zufall, Unfall.

akut'a aigu | acute, sharp | akut.

akvilegi'o ancolie | columbine | Aglei.

ald'o alto (voix) | alto (voice) | Altstimme.

aline'o alinéa | break (print) | Absatz (im Schriftw.).

anagal'o mouron (rouge) | scarlet pimpernel | Gauchheil (rotes).

angelik'o angélique (bot) | garden angelica | Engelwurz.

api'o ache (bot) | smallage | Eppich.

arbalest'o arbalète | crossbow | Armbrust.

asperg'i asperger | to sprinkle | besprengen.

atlas'o satin | satin | Atlasköper (Stoff, Seide).

aŭditori'o auditoire (local), amphithéâtre | auditorium | Auditorium.

B

balot'i voter | to ballot | ballotieren.

balzam'o baume | balsam | Balsam.

banal'a banal | banal, hackneyed | abgedroschen.

bosk'o bosquet | bosk | Lustwäldchen.

bracelet'o bracelet | bracelet | Armband.

brokant'i brocanter | to broke | schachern.

bronk'o bronche | bronchial-tube | Luftröhrenast.

C

cidoni'o coing | quince | Quitte.

cikad'o cigale | cicada | Cikade.

Ĉ

ĉar'o char | car | Karren.

D

determin'i déterminer | to determine | bestimmen.

diafan'a diaphane | diaphanous | durchscheinend.

diant'o œillet | pink | Nelke.

duŝ'o douche | shower-bath | Dusche.

E

ebur'o ivoire | ivory | Elfenbein.

ekvaci'o équation | equation | Gleichung (Math).

ekvilibr'o équilibre | equilibrium | Gleichgewicht.

erik'o bruyère | heath | Heidekraut.

erizipel'o erysipèle | erysipelas | Rotlauf.

F

falang'o (mil., anat.) phalange | phalanx | Phalanx, Fingerglied.

feŭd'o fief | feud | Lehen.

fuk'o varech | fucus | Seegras.

G

galant'o perce-neige | snowdrop | Schneeglöckchen.

garol'o geai | jay | Eichelhäher.

gimnazi'o lycée, collège | grammarschool | Gymnasium.

glazur'o vernis (de poterie) | glaze | Glasur.

grumbl'i grommeler | to grumble | nörgeln.

guberni'o gouvernement (province) | government (district) | Gouvernement.

H

helik'o escargot | snail | Weinbergschnecke.

hortensi'o hortensia | hydrangea | Hortensia.

I

ileks'o houx | holly | Stechpalme.

incens'o encens | incense | Weihrauch.

irid'o (bot.) iris | yellow flag | Schwertlilie.

K

kaban'o cabane | hut | Hütte.

kalendul'o (bot.) souci | marigold | Ringelblume.

kanaben'o linotte | linnet | Hänfling.

kaŭr'i être accroupi | to squat | kauern.

kep'o képi | cap (milit) | Käppi.

kling'o lame | blade | Klinge.

komplement'o (gram., mat.) complément | complement, object | Komplement, Objekt.

komplet'a complet | complete | vollständig.

konvolvul'o volubilis | convolvulus | Winde (bot).

korsaĵ'o corsage | bodice | Leibchen.

krabr'o frelon | hornet | Hornisse.

kulis'o (teatr.) coulisse | slip, wing | Kulisse.

kumin'o (bot.) cumin | cumin | Kümmel.

L

laktuk'o laitue | lettuce | Lattich.

lapis'o pierre infernale | lunar caustic | Höllenstein.

lift'o ascenseur | lift | Lift.

lozanĝ'o losange | lozenge (heraldry) | Raute.

lucern'o lampe (d’église) | lamp (in church) | Ampel.

lukt'i lutter | to wrestle | ringen.

M

marin'i mariner | to marinade, pickle | marinieren.

melis'o mélisse | balm mint | Melisse.

merlang'o (zool.) merlan | whiting | Weissling.

mespil'o (bot.) nèfle | medlar | Mispel.

mild'a amène, doux | gentle, mild | mild.

milv'o (zool.) milan | kite | Weih.

mitul'o moule (zool.) | mussel | Miesmuschel.

moru'o morue, cabillaud | codfish | Kabeljau.

N

niz'o épervier | sparrow-hawk | Sperber.

noktu'o chevèche | screech-owl | Kauz.

O

onobrik'o esparcette, sainfoin | esparcet | Esparsette.

oriol'o loriot | golden thrush | Pirol.

P

palinur'o langouste | rock lobster | Heuschreckenkrebs.

partitur'o partition | partition, score | Partitur.

pavian'o babouin | baboon | Pavian.

pension'o pension (de famille) | boarding-house | Pension, Kosthaus.

peoni'o pivoine | peony | Päonie.

pleŭronekt'o (zool.) rhombe, turbot | brill | Flunder.

pore'o poireau | leek | Porree, Lauch.

projekt'o projet | project | Entwurf, Plan.

propozici'o (gram.) proposition | sentence | Satz (-gefüge).

purgatori'o purgatoire | purgatory | Fegefeuer.

R

raj'o (zool.) raie | ray (fish) | Roche (n).

retin'o rétine | retina | Netzhaut.

rikan'i ricaner | to grin | grinsen.

rob'o robe | robe, gown | Robe, Rock.

S

septet'o septuor | septet | Septett.

seren'a serein | serene | ungetrübt, heiter.

sevrug'o (zool.) esturgeon | sturgeon | Sternhausen.

sfinkter'o sphincter | sphincter | Schliessmuskel.

sinap'o (bot.) moutarde | mustard-plant | Senf (-pflanze).

sindikat'o syndicat | sindicate | Genossenschaft.

sinedri'o sanhedrin | sanhedrim | Synedrium.

skorzoner'o scorsonère | black salsify | Schwarzwurzel.

sold'o sou | halfpenny | Sou (Münze).

sortiment'o assortiment | assortment | Sortiment.

stimul'i stimuler | to stimulate | anregen.

stult'a sot | silly | dumm.

T

tindr'o amadou | tinder | Zunder.

tink'o (zool.) tanche | tench | Schleie.

tram'o rail creux | tram (rail) | Tramschiene.

tram'veturil'o voiture de tramway | tramcar | Tramwagen.

tram'voj'o tramway | tramway | Trambahn.

trombon'o trombone | trombone | Posaune.

turism'o tourisme | touring | Reisesport.


(↑1) Vidu: Oficiala Gazeto. N-roj 68, 64, 62, 51, 50, 47, 46, 44, 43.

(↑2) Al tiuj ĉi Rektoro Boirac jam trafe respondis en Antaŭparolo de sia “Plena Vortaro”, p. XVI.

(↑3) Al tio ni devas aldoni, ke ofte ekzistas diferenco pri la skribmaniero, kaj ke tasko estas de la L. K. ĝin forigi.

(↑4) La pola kaj rusa tradukoj estas poste aldonotaj. — Kiam la notoj bot., zool., k.t.p. troviĝas en unu lingvo, ili ne estas ripetitaj. Ne estas eble, aliparte, en multlingva traduko doni ĉiujn eblajn tradukojn; tio estas afero de la naciaj vortaristoj, kiuj povas, laŭ konsilo de D-ro Zamenhof sin helpi per la alilingvaj tradukoj.