Se ie ajn en la ĝardeno 
            
         De l' vivo estas suna loko, 
            
         Memkompreneble vi sen peno 
            
         Okupas ĝin de praepoko. 
            
         Jam via patro, via avo
            
         Beate tie ĉi kvietis,
            
         Dum bona fil' de bona sklavo 
            
         Modeste en angul' vegetis.
            
         Mi ne riproĉas, akvokapo, 
            
         Ke vi misuzas tro da loko,  
            
         Sed ke tro brue post agapo 
            
         Al ni vi ruktas kun provoko,
            
         Ke kiel verbon en aktivo
            
         Vi funde konas nur „oscedi“, 
            
         Ke vi nenion dum la vivo 
            
         Persone faris, krom... heredi!
            
* * *
         Kaj nun, laŭ la Evangelio, 
            
         Mi tre respekte, sen minacoj, 
            
         Salutas vin, ho familio
            
         De l' kukurbacoj!