<<  AL MIZANTROPOJ Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

KONSOLADO

Forviŝu viajn larmojn, ― jen mia nazotuk', ―
En tiuj ondoj dronus eĉ virto de eŭnuk';
Mi cedas kavalire, do estu vi anĝelo,
Kaj ne plu ni disputu pri stulta bagatelo!

Mi amis vin hieraŭ kaj morgaŭ amos vin,
Mi kisis vin infano kaj kisos vin avin',
Mi ŝatis plenajn formojn de via juna aĝo
Kaj vian maljunecon mi portos kun kŭraĝo.

Ne estas mia koro frivola papili',
Ĉar oni amas firme en mia famili',
Kaj jen: praavo mia, la gentopatro Paŭlo,
Pro amĉagreno frua eterne restis fraŭlo!

Do fidu miajn vortojn, ― mi estas inda fil'
De gento famiĝinta sen sabro, sen pafil',
Kaj en blazono mia ni legas la devizon:
"Prefere ol vin perdi mi perdus la ĉemizon!"

Forviŝu do la larmojn, la honton de l' jarcent',
Kaj kredu nun sincere je mia nobla sent';
Mi pagis vian robon, mi pagos la mantelon ...
Ĉu bone? ― Jes, ni ankaŭ aĉetos la ĉapelon!