En supra ĉambro, lulo ... lulo ...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon:
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P. S.
Ni ne apliku al Virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo: