<<  AMO ĈIAMA Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

PROFITULO

Dum grizaj tagoj de l' mizero
Vi froste kaŭris en mansardo,
Vi nutris vin per ranca lardo
Kaj banis vin en suptelero;

Vi tiam portis lanfulardon
Sur kruda bluzo, sen ĉemizo,
Dum en butik', spicistkomizo,
Vi vendis pipron kaj mustardon.

Ĉu miri nun pri sortkaprico,
Ĉar en palaco vi ripozas?
Se vi riĉiĝis, ni supozas,
Ke juste estis via vico.

Vi havis bonan vivdevizon,
Krom tio, ankaŭ, dum milito
Vi povis vendi kun profito
Al ĉiuj ŝtatoj ... ŝiman rizon ...