Nia amo estis dolĉvelura
Kiel suka karno de persiko
Dum ni june nestis en matura
Kampo de tritiko.
Kun zefir' babila de l' vespero
Vete mi karesis viajn harojn
Dum spegule portis la rivero
Viajn dudek jarojn.
Sed la tempo per ĵaluza dento
Ĉarmojn ŝiris post rikolt' somera;
De l' virin' plej forta argumento
Estas efemera!
Nun vi time, sorton-antaŭsente
Min observas kaj demandas ŝtele:
„Ĉu dum vintro ankaŭ, vi konsente
Amos min fidele?“
„Certe, jes! ― Ni restos geamatoj!
Ĉar vi tiel senkompare fritas
Kolbasetan farĉon en tomatoj,
Ke ... mi ne hezitas!“