Ĉiutage kun vespero
            
         Venas almozulo,
            
         Kaj li staras longajn horojn
            
         Ĉe la stratangulo.
            
         Viro eble kvindekjara
            
         Kun mizera masko,
            
         Tial, ke kompaton veki
            
         Estas lia tasko.
            
         Ftiza tuso temp-al-tempe
            
         Skuas lian kapon, ―
            
         Pli insiste li etendas
            
         Grasmakulan ĉapon.
            
         Li al bonaj virinetoj
            
         Bruan dankon maĉas, ―
            
         Post avaraj senkoruloj
            
         Li indigne kraĉas,
            
         Kaj senbrue, malrapide,
            
         Kiel li alvenas,
            
         Li, parenc' de noktaj ombroj,
            
         Lame sin fortrenas ...
            
         Ĉiutage dum noktmezo
            
         Brute sen kompato
            
         Ŝiras min el sana dormo
            
         Bruo sur la strato:
            
         L' almozulo kun kolegoj
            
         Dancas farandolon
            
         Kaj ebriaj ili grakas
            
         Venĝan karmanjolon (*)
            
(*) Karmanjolo: revolucia kanto.