„Salte-dance, hop kaj hop!
            
      Jen alvenas en galop'
            
         Rajdoside sur skarabo
            
         La Printempo, ĉarma knabo.
            
         Junaj herboj, florburĝonoj
            
         Jam borderas lian vojon
            
         Kaj ĉielaj violonoj
            
         Sorĉe zumas novan ĝojon!“
            
         Tiel do, aŭ proksimume,
            
         Poezio ekspluatas
            
         La Printempon; ― interdume
            
         Pli praktike mi konstatas,
            
         Ke venteto-petolulo
            
         Helpas miajn priokupojn:
            
         Li ĉe ĉiu stratangulo 
            
         Blovas sub knabinajn jupojn ...
            

         Jen printempsezona ĝuo!
            
         Mi admiras la naturon,
            
         Se ĝis super la genuo
            
         Ĝi malkovras belan kruron.