<<  PRINTEMPA VARIANTO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

PRINTEMPAĴOJ

Mia kara, knara liro,
Ni agordu viajn kordojn
Kaj malfermu ĉiujn pordojn,
Ke envenu ... la Inspiro!

Ĉar por kanto kaj versfaro
Estas temo, estas tempo:
Laŭ kalkul' de l' kalendaro
Ĵus alvenis la printempo.

Vigle, vigle! Fine ĉesas
Plumba sonĝ' de vintra dormo;
Por poeto nun necesas
Ion diri en versformo...

* * *

„Kio estas kruda lumo
De elektraj arkolampoj
En komparo kun la suno
Super verdiĝantaj kampoj!

Lasu do l' asfaltpavimon
Kaj forgesu modajn dandojn!
Mia kor' ne konas limon,
Se mi havas bonajn plandojn.

Plej ĝentile min invitis
Nudaj nimfoj de l' river'
Kaj plezure mi vizitis
Ilin dum printempvesper'.

Ho miraklo de l' natur'!
Ne vidiĝis nimfa kufo
Kaj ĉe l' akvo kvakis nur
Gardostare blinda bufo ...

Sed poeta verv' decidas
(Kaj kredeble ne eraras):
Se la nimfon ni ne vidas,
Ŝin ni des pli bone ... flaras!“

* * *

Poezi', ― ho Poezio,
Vi plenigas niajn korojn,
Kaj alsorĉas ravajn horojn
La Printempa Iluzio.