<<  PRINTEMPAĴOJ Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

MAJO

Man-en-mane ili iras
Tra l' dimanĉo plu kaj plu,
Ili miras kaj admiras
... Kion? ... Kiun?... nur sin du!
Majo, majo, majmonato,
Amatino kun amato...

Kial feste sin ornamas
La natur' kaj vokas nin?
Homoj, kiuj ĵus ekamas,
Tute ne rimarkas ĝin.
Mond' pereu, ― estu venko!
... Ili sidas sur la benko ...

majo


Ili flustras kaj susuras
Kvazaŭ temus pri mister',
Ili ĵuras kiel ĵuras
Nur herooj dum danĝer':
„Tie ĉi, ― aŭ aliloke, ―
Ni nin amos reciproke!“

Frua amo estas trompa,
Trompa estis la knabin',
Post paŭzeto interrompa
Li tutsola trovas sin
Kaj konkludas: „For malgajo!
Tru-la-la! ― Nun estas majo!“