<<  TENTADO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

NE INTENCE

Akcidente, ― ne intence, ―
Mi sur vian ŝuon paŝis;
Bedaŭrinde en la ŝuo
Ĉarma piedkal' sin kaŝis.

Tuj instinkte, ― ne intence, ―
Vi frakasis mian ĉapon;
Bedaŭrinde sub la ĉapo
Mi ja ankaŭ havis kapon.

Konsekvence, ― ne intence, ―
Vi tre elegante lamis,
Mia kapo doloregis
Kaj mi vin duoble amis.

Kaj lamante, ― ne intence, ―
Vi faletis, ― mi vin tenis,
Tiam ... tiam ... ĉu intence?
Vi en miaj brakoj svenis .....