<<  OPTIMISMO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

TENTADO

Por liberiĝi de tento plej bone
estas cedi al ĝi.

Oscar Wilde

Sur viaj lipoj nestas
De l' kisoj arda gento
Kaj plej frivole festas
La feston de la Tento.
Mi sentas jukajn brulojn
Kaj ... fermas la okulojn.

Hel-tinte trile glitas
De l' rido gaja gamo
Kaj sorĉe ĝi invitas
Al dolĉa lud' de l' amo.
Mi timas korŝancelojn
Kaj ... ŝtopas la orelojn.

Pri ĉarma ĝen' mensogas
Plej ĉaste ruĝa vango
Kaj kareseme logas
De l' brak' ebura blanko.
Mi mokas la principojn
Kaj ... kisas viajn lipojn!