Kelkaj kun ĥimeroj sidas
Hejme apud sia forn'
Kaj la mondon ili vidas
Nur tra lens' de sia lorn';
Laŭ ilia perspektivo
Ĉion kovras ĉasta gaz',
Ili neas, ke la vivo
Pulsas sub ilia naz';
Ili kun sopir' fabelas
Pri modele dolĉa mond'
Kaj de l' homoj for sin ŝtelas
Kvazaŭ vivi estus hont'!
Jes, ni scias, ― post prapatro
Ankaŭ ni, se tentas log',
Ofte vagas trans la kadro
De malvasta dekalog',
Kaj sen nigraj okulvitroj
Ni konstatas, ― kial ne? ―
Ke grandparte la ĉapitroj
De l' Homara Epope'
Ne tre glore sin prezentas,
(Eĉ dum tempoj de l' kultur'),
Sed ni des pli bone sentas,
Ke ni estas homoj nur .....
Ke el polvo re- en polvon
Tiras nin la homnatur', ―
Kial do ni serĉus solvon
De la cirkla kvadratur'?
For do la grumblantan maskon,
La grimacon de l' cenzur',
Kaj plenumu vian taskon:
Esti homoj! ― Homoj nur!