<<  BONA KONSILO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

LIBERTEMPO

Mara bordo kun hoteloj,
Pavilonoj kun terasoj,
Kie sur salikfoteloj
Lacertumas ĉiuj rasoj ...

Ŝajno, ŝajno, pantomimoj,
Nek senzorgo, nek ripozo!
Amelitaj modviktimoj,
Via paco estas ... pozo!

Ĉar monduma stulta kodo
Ankaŭ tie ĉi rigoras,
Kaj la sklavoj de la modo
Libertempe nur ... deĵoras

Kaj kompatas min, barbaron,
Kiu ŝatas nur kamparon
Sen deviga kostumŝanĝo
Post kaj antaŭ ĉiu manĝo!

Ho benata nest' vilaĝa,
Nelekata de l' kulturo,
Virga ĉarmo, ĝoj' sovaĝa
Hejmas meze de l' naturo;

Kaj neniu aŭtomato
Negre bruas en „dancingo“,
Nek radio-aparato
Kurzojn krias de l' sterlingo!

Pura estas ĉiu herbo,
Sanon portas ĉiu colo,
Korpo tie ĉi kaj cerbo
Ĝuas pacon de l' izolo ...

Mi sopiras nostalgie
Al ĉi tiu nesto, kie
Kampa vivo kaj ferioj
Ne jam estas „industrioj“!