<<  MORGAŬ MATENE! Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

MISKOMPRENO

Sinjoro Dik por maskofest'
Sin ŝerce kiel kok' kostumis
Kaj ― (eble dank' al sia krest') ―
Kun Kolombino amindumis.

Tre plaĉa estis la vesper'
Kaj ambaŭ tute ne enuis;
Eĉ Dik, feliĉa pri l' konker',
Kun ŝi por morgaŭ rendevuis.

"Vizitu min en mia nest'",
Ŝi petis lin kokete,
"Sed ne kun via kokovest'!
Vi venu pli diskrete ..."

Kaj Dik kun ĵurlevita brak'
Promesis am-sopire:
"Elektu mem, kun jak' aŭ frak',
Mi venos laŭdezire."

Jen la decid' de l' tribunal':
Ŝi diris nur "Nu, dece!"
Kaj granda estis la skandal',
Ĉar iris li ... nudece.