(Kanzono)
(Teksto, kiu povas esti preteksto al kakofonia saksofonio.)
Kiam dum vespera hor'
Sur kanapo vi digestas,
Talpe venas kreditor'
Kaj frakase ekprotestas,
Ĉar pro spito aŭ malord'
Kvitancigi vi forgesas,
Tiam vi lin ĝis la pord'
Komplimentas kaj promesas:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes', ―
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun'
Kun radio brila, ―
Morgaŭ matene, jes, ― sed nun
Lasu min trankvila!
Kaj se via bopatrin'
Vin invitas, jam sen ĝeno,
Ke vi akompanu ĝin
Al balfesto ĝis mateno,
Vi, ― ĝentila kavalir', ―
Lace dorme nur oscedas
Kaj afekte kun sopir'
Ĵuras, kion vi ne kredas:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes', ―
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun'
Kun radio brila, ―
Morgaŭ matene, jes, ― sed nun
Lasu min trankvila!
Ĉu ne foje rememor'
Jam en vian kapon venis
Pri l' edziĝonokta hor',
Kiam varme vi ŝin tenis?
Kiel viro (ne ... hero'),
Vi sincere ŝin karesis,
Eble ŝi postulis tro
Kaj afable vi promesis:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes', ―
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun'
Kun radio brila, ―
Morgaŭ matene, jes, ― sed nun
Lasu min trankvila!
Kaj ni ĉiuj, sen escept',
Ĉiam bonon nur intencas,
Ni admiras en koncept',
Kion ni ne tuj komencas:
Ŝpari monon, fumi nur
Tre modere, ne plu trinki ...
Kaj ni tion ĵuras sur
La kontrakto de Helsinki:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes', ―
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun'
Kun radio brila, ―
Morgaŭ matene, jes, ― sed nun
Lasu min tranlcvila!