<<  MISKOMPRENO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

RADIO, ...ADIAŬ

Pli insiste ol gekatoj
Dum printempa nokto logas
La radioaparatoj
De l' najbaroj monologas .....

Certe ankaŭ mi humile
Benas bonon de l' progreso,
Sed, se nun, laŭtparolile
Rendevuis al kongreso

Kaj en mia paca domo
Ĉiuj ondoj manifestas,
Mi, en mia propra nomo,
Rajte plendas kaj protestas.

Krome, ĉio ― ĉu muziko,
Konferenco, bankbilanco,
Episkopa fastprediko, ―
Tie ĉi fariĝas ... danco!

* * *

Teretaĝe unu kaptas
Ondojn el polusaj limoj
Kaj laŭ ili tuj adaptas
Blakbotomon de l' Eskimoj.

Ĉe l' tajloro same bruas,
Ĉar la tuta familio
Fokstrotante sin instruas
Pri l' Einstein'a Teorio!

Super mi studento prenas
Jurprelegon el Berlino
Kaj ― ĉar ĝin li ne komprenas ―
Li ĝin dancas kun fraŭlino!

Sube, flanke, supre, ― ĉie
Ĉirkaŭ mi radifuneloj
Komplotadas grake-krie
Kontraŭ paco de l' oreloj ...

Helpokrio:
(per radio)

Ho, mondfora insulano,
Diru, skribu tuj al mi,
Ĉu luebla nur kabano
Estas ie ajn ĉe vi,

Kie homo kun aŭdsento,
For de l' mod-epidemi',
Vivi povus sub tegmento
SEN RADIO!
Mi kun mi .....