(Liriko laŭ la germana poeto Heinrich Heine)
         „El miaj larmoj kreskas
            
         Violoj kaj lekantoj
            
          Kaj tra sopiroj miaj
            
          Tremetas birdokantoj ...“
            
(Praktika respondo de la holanda komercisto Van Dal)
         „Nu bone, ― viajn florojn
            
         Disvendu kun profito
            
         Kaj viajn birdojn manĝu
            
         Kun bona apetito!“