<< Akto Tria Frederiko Schiller: La rabistoj

Akto Kvara

Sceno Unua

Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.

Rabisto MOOR, KOSINSKY, en malproksimeco.

Moor. ― Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?

Kosinsky. ― Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (Li foriras.)

Moor. ― Mi salutas vin, tero patrolanda! (Li kisas la teron.) Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj, riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (Li venas pli proksimen.) Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo... ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon, — kaj via venka standardo flirtis alte! (Li ridetas.) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja, — kaj nun — jen kuŝas la ruinoj de viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis! (kun kolero.) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis feliĉa knabo, — nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en malespero. (Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo.) Ŝin ne vidi, eĉ ne unu fojon, — kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus! (Li returnas sin.) Patro! patro! via filo alproksimiĝas, — for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (Li ekmarŝas rapide al la kastelo.) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto, — turmentu min per teruraj sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (Li haltas antaŭ la pordo.) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro! Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo... (Li eniras.)

Sceno Dua

Galerio en la kastelo.

Rabisto MOOR kaj AMALIO eniras.

Amalio. ― Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?

Moor. ― Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (Irante preter la pentraĵoj.) Tio ĉi ĝi ne estas.

Amalio. ― Vere! — Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.

Moor, ĉiam rigardante la pentraĵojn. ― Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, — li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.

Amalio. ― Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.

Moor. ― Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, — tio ĉi ne estas li.

Amalio. ― Mi miregas. Dekok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ.

Moor, rapide kaj kun momenta ruĝiĝo. ― Jen li estas! (Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.)

Amalio. ― Bonega homo!

Moor, tute fordoninte sin al la pentraĵo. ― Patro! patro! pardonu min! — Jes, bonega homo! — (Li viŝas al si la okulojn.) Dia homo!

Amalio. ― Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.

Moor. ― Ho, bonega homo, — kaj vi diras, ke li jam mortis?

Amalio. ― Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (Prenante kviete lian manon.) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.

Moor. ― Tute vere, tute vere, — sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudektri jaroj.

Amalio. ― Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.

Moor. ― Vi jam ion perdis?

Amalio. ― Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?

Moor. ― Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.

Amalio. ― Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!

Moor. ― Sed tiu ĉi portreto dekstre?

Amalio. ― Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?

Moor. ― Sed tiu ĉi portreto dekstre? — Vi ploras, Amalio! AMALIO, rapide eliras.

Moor. ― Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (Al la portreto de sia patro.) Vi, vi, — fajro flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin mortigis! (Li forkuras) . Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.

Francisko. ― For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe.) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! — liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (Subite eksaltante.) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. — Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (Li paŝas rapide tien kaj reen.) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, — ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, — pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (Li sonorigas.) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi

Mokas. ― Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

Danielo eniras.

Danielo. ― Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko. ― Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (Danielo foriras.) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.

Eniras Danielo kun vino.

Francisko. ― Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?

Danielo. ― Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko. ― Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo. ― Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko. ― Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?

Danielo. ― La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko, kaptante lin ĉe la brusto. ― Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo. ― La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.

Francisko. ― Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.

Danielo. ― Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.

Francisko. ― La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?

Danielo. ― Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko. ― Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke... kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo. ― Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko. ― Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, — ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo. ― Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko. ― Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo...

Danielo. ― Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko, pala. ― Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo, frapita. ― Kio, mia potenca sinjoro? — Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio — mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj — li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! — « Jes, bonega homo! » li respondis, viŝante al si la okulojn.

Francisko. ― Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon....

Danielo. ― Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.

Francisko. ― Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo. ― En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.

Francisko. ― Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.

Danielo, kunfrapas la manojn. ― Kompatema ĉielo!

Francisko. ― En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo. ― Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko. ― En la nomo de via blinda obeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.

Danielo. ― Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko. ― Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo. ― Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?

Francisko. ― Respondu al mia demando!

Danielo. ― Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!

Francisko. ― Jes aŭ ne!

Danielo. ― Ne! — Dio kompatu min!

Francisko, intencante eliri. ― Bone, vi ĝin bezonos (Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue.)

Danielo. ― Kompaton, sinjoro, kompaton!

Francisko. ― Jes aŭ ne!

Danielo. ― Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek-unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.

Francisko. ― Jes aŭ ne! por kio la babilado?

Danielo. ― Mi servados vin de nun ankoraŭ pli favore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, — ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.

Francisko. ― Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?

Danielo. ― Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon...

Francisko. ― Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, — mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.

Danielo. ― Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.

Francisko. ― Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, — vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.

Danielo, post kelka meditado. ― Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (Li foriras.)

Francisko. ― La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, — kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, — kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, — kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. Mortigo! Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli — la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita — la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon — kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio — ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri « nenio » oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto — la kota rondo de la homa destino, — sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, — ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (Li foriras.)

Sceno Tria

Alia ĉambro en la kastelo.

Rabisto MOOR de unu flanko, DANIELO de la dua.

Moor, rapide. ― Kie estas la fraŭlino?

Danielo. ― Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi. — Mi volonte permesas. Kion vi deziras?

Danielo. ― Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe... permesu al mi kisi vian manon!

Moor. ― Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (Ĉirkaŭprenas lin.) Mi povus vin nomi patro.

Danielo. ― Vian manon, vian manon! mi vin petas!

Moor. ― Vi ne devas.

Danielo. ― Mi nepre devas! (Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue.) — Kara, plej bona Karolo! Moor, ektremas, retrankviliĝas, indiferente. Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.

Danielo. ― Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis (frapante al si la kapon) , ke mi vin ne tuj en la unua momento... ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!

Moor. ― Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?

Danielo. ― He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, — kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj — ĉu vi memoras? — tie en la ronda ĉambro — ĉu efektive vi tion forgesis? ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure. aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj — la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis « Hoto! » kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri... kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, — ĝi estis la dekstra maneto, En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, — feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, — jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus — Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano — sed dank' al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.

Moor. ― Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.

Danielo. ― Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, — mi ĉiam amis vin plej multe, — kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo — Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, — jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, — tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, — ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro — certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, — fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.

Moor, ĵetas sin sur lian kolon. ― Jes, Danielo, mi ne volas ĝin plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?

Danielo, komencas plori. ― Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, — kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!

Moor. ― Kaj li plenumos, kion li promesis, — prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (altrudas al li pezan saketon) mi ne forgesis la maljunan homon.

Danielo. ― Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.

Moor. ― Mi ne eraris, Danielo! (Danielo volas sin ĵeti genue.) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?

Danielo. ― Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!

Moor, kun viveco. ― Ŝi min ne forgesis?

Danielo. ― Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, — tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro...

Moor. ― Kion vi diras? mia frato?

Danielo. ― Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato — iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (Li volas foriri.)

Moor. ― Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!

Danielo. ― Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii... Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, — sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.

Moor. ― Hm! kion vi tie murmuras?

Danielo, pli mallaŭte. ― Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro.

Moor. ― Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!

Danielo. ― Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (Li rapide foriras.)

Moor, post longa paŭzo. ― Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra malsaĝulo... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (Kurante kontraŭ la muron.) Mi povus esti feliĉa... Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (Li kuras furioze tien kaj reen.) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!

Kosinsky eniras.

Kosinsky. ― Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.

Moor. ― Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!

Kosinsky. ― Vi ŝercas.

Moor, ordone. ― Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (Kosinsky foriras.) Moor — Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, — vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, — sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.

Kosinsky eniras.

Kosinsky. ― La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.

Moor. ― Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?

Kosinsky. ― Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.

Moor. ― Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn — tie ĉe la korto de la kastelo — kaj poste ni forrajdos galope!

Sceno Kvara

En la ĝardeno.

AMALIO.

Amalio. ― « Vi ploras, Amalio? » Kaj tion li diris per voĉo... per tia voĉo..., estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, — la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, — la floroj odoris kiel tiam, — kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? « Vi ploras, Amalio? » Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!

Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.

Amalio, kun eksalto. ― Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas.) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (Ŝi elprenas la portreton de Karolo.) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, — kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto.)

Moor. ― Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (Amalio nenion respondas.) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan... (Li volas rigardi la portreton )

Amalio. ― Ne, jes, ne! Moor, resaltante, — Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?

Amalio. ― Ho, se vi lin konus!

Moor. ― Mi lin envius!

Amalio. ― Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor. ― Ha!

Amalio. ― Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom, multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo — io, kio similas vin, kion mi tiel amas...

Moor, (rigardas al la tero.)

Amalio. ― Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, — kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la

kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, — ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor. ― Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio. ― Li veturas sur malkvietaj maroj — la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj — la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo. Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor. ― La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio, paliĝante. ― Kio? Vi amas alian? — Ve al mi! kion mi diris!

Moor. ― Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, — ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio. ― Kiel mi envias vian Amalion!

Moor. ― Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio. ― Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?

Moor. ― Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. — Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas malfeliĉa knabino.

Amalio. ― Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor. ― Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio, kun ĝojo. ― Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.

Amalio, kantas kaj ludas sur liuto.

Ĉu Hektoro volas senrevene
Iri tien, kie kolerplene
Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
Kiu do instruos vian filon
Timi diojn, uzi batalilon,
Se por ĉiam, kovros vin la Ksanto?

Moor, silente prenas la liuton kaj ludas.

Karulin', haltigu vian ploron!
Al batalo lasu for Hektoron...

Li forĵetas la liuton kaj forkuras.

Sceno Kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO kuŝas sur la tero.

La rabistoj kantas.

Ŝtelo, buĉ', adulto, rabo —
Ĝi por ni nur ludo estas.
Morgaŭ pendos ni ĉe l' trabo,
Tial nun ni gaje festas.
Liberan vivon havas ni,
Plezuran kaj sen mastro;
En la arbaro noktas ni,
Ĉe neĝ' kaj vent' laboras ni,
Lun' estas nia astro.
Kaj nin protektas Merkuri',
Plej sprita kaj plej lerta di'.
Jen ĉe la pastro gastas ni,
Jen ĉe riĉul' alia.
Kaj zorgon pri la plu kaj pli
Ni lasas jam al Dio.
Kaj kiam ni per vina ban'
La gorĝon refreŝigas,
Fortiĝas tiam nia man'
Kaj kun sinjoro la Satan'
Ni nin fratece ligas.
Se krias patroj kun malben',
Patrinoj helpon vokas
Kaj falas fianĉin' en sven' —
Ni ĝuas kaj ni mokas.
Ha, kiam ili sub tranĉil'
En konvulsi' ĵetiĝas,
Al ni ekĝojas la pupil'
Kaj la orel' raviĝas.
Kaj kiam venas morta hor',
Diablo nin ektiras, —
Pagita estas jam labor',
Ni niajn plandojn ŝmiras.
Ni glutas bone el la vin'
Kaj flugas alten al la fin'.

Schweizer. ― Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. ― Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.

Schweizer. ― Se fariĝis al li io malbona — ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, fortiras Razmannon flanken. ― Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, al Grimm. ― Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. ― Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.

Schweizer. ― Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? « Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor ». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. ― Kion vi celas? parolu pli klare!

Spiegelberg. ― Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, al Grimm. ― Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. ― Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. ― Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, al la aliaj. ― Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, al Razmann. ― Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis. Razmann, ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. ― Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. ― La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, — kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (Li volas lin fortiri.')

Schweizer, furioze eltiras sian tranĉilon. ― Ha, kanajlo! Vi rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam ni diris, ke la malamiko venas! Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (Li trapikas lin per la tranĉilo.)

Rabistoj, tumulte. ― Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg! Disigu ilin!

Schweizer, ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron. ― Jen! kaj tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. ― Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.

Schweizer. ― Pri tio vi min lasu zorgi. (Al Razmann.) Kaj vi, senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj! Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis... (Oni pafas.)

Schwarz, eksaltante. ― Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (Oni pafas denove.) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. ― Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (Oni aŭdas ankoraŭ unu pafon.)

Schwarz. ― Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, — ni respondu al li! (Ili pafas.)

Moor kaj Kosinsky aperas.

Schweizer, irante renkonte al li. ― Bonvenon al vi, mia hetmano! Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (Li kondukas lin al la kadavro.) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu — de malantaŭe li volis vin mortigi.

Rabistoj, konsternite. ― Kio? la hetmanon?

Moor, kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite. ― Ho, nekomprenebla fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. ― Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (Li foriras malkontenta.)

Moor, meditante. ― Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis... forigu lin de miaj okuloj! (Oni forportas la kadavron de Spiegelberg.)

Grimm. ― Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. ― Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, — mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!

Rabistoj. ― Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. ― Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, — la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. ― Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. ― Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo... Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. ― Bonan nokton, hetmano. (Ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas.)

Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas.

Bruto

Mi salutas vin, ho paca tero!
Nun akceptu lastan la Romanon!
De Philippi de l' batalinfero
Mi al vi etendas mian manon.
Decidiĝis, Romo, via sorto,
De l' patruj' pereis la espero!
Mi nun frapas al la pord' de l' morto,
Mi jam ĉion perdis sur la tero!

Cezaro

Kiu tie vagas, fierulo,
Kvazaŭ hom' neniam kliniĝinta?
He, se min ne trompas la okulo,
Estas ĝi Romano ĵus mortinta!
Tiberan', de kie vi nun venas?
Ĉu la granda urb' ankoraŭ staras?
Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas,
Dum en ĝi neniu nun cezaras?

Bruto

Ha, vi kun dudektriobla vundo!
Kiu vin elvokis el sub tero?
Paŝu for al Orko la profunda,
Ne triumfu nune kun fiero!
Lastan sangon de libera homo
Ĉe Philippi sorbis nun la tero;
Super mia ĉerk' pereas Romo,
Min Minoso prenos — vin rivero.

Cezaro

Morta bato de la glav' de Bruto!
Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia!
Vi mortigis patron! Tero tuta
Estus ja post mi heredo via!
Vi atingis la plej grandan gloron,
Kiam vi trapikis patran koron.
Nun min jam nenio plu turmentos;
Mi returne iros kaj silentos.

Bruto

Patro, haltu! Sur la tuta tero
Mi nur unu solan homon konis
Kun al vi simila karaktero —
Vi al li la nomon filo donis.
Nur Cezaro Romon ruinigus
Kaj Cezaron Bruto nur mortigus.
Ambaŭ kune vivi ni ne povas!
Vi maldekstren — mi min dekstren ŝovas.

Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante.

Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?... Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ feliĉa.

Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos. (Forte tremante.) Via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino. (Kun pli forta tremado.) Kial mia Perillo faris el mi bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?

(Almetante la pistolon.) Tempo kaj eterneco — alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto, — diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas, kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, — nur tiu ĉi mia « mem » restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian « mi ». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo — mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi. (Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas.) Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos! (Li forĵetas la pistolon.) La turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino. (Fariĝas ĉiam pli mallume.)

Hermano venas el post la arboj.

Hermano. ― Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (Li aliras al la ruina kastelo kaj frapas.) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via manĝo estas pretigita.

Moor, senbrue repaŝante. ― Kion tio ĉi signifas? Voĉo, el la kastelo. — Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano. mia korvo?

Hermano. ― Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu. (Strigoj krias.) Terure trilas viaj dormokamaradoj, maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. ― Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. ― Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?

Voĉo. ― Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. ― La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo — nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo... Hu, hu, hu!

Voĉo. ― Ĉu vi ion vidas?

Hermano. ― Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita filo! (Li volas forkuri.)

Moor, elirante kontraŭ lin. ― Haltu!

Hermano, kriante. ― Ho ve!

Moor. ― Haltu, mi diras!

Hermano. ― Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor. ― Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. ― Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, eltirante la spadon. ― Kion mi aŭdos?

Hermano. ― Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin.... Mortigu min!

Moor. ― Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.

Voĉo, el la kastelo. ― Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano, kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor. ― Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (Li alkuras al la turo.) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. ― Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie! (Baras al li la vojon.)

Moor. ― Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (Li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto.)

Maljunulo. ― Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, resaltas kun teruro. ― Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. ― Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor. ― Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. ― Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!

Moor. ― Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. ― Mi estis enterigita, — tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi — jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor. ― Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. ― Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor. ― Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. ― Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron..

Moor. ― Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. ― Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, ekscitite deturnante sin de li. ― Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. ― Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. « Kio! » li ekkriis per terura voĉo, « ĉu vi volas vivi eterne? » Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis — mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, — sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. « Ĵetu malsupren tiun ĉi felon! » ektondris el lia buŝo, « li vivis sufiĉe », — kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.

Moor. ― Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.

Maljuna Moor. ― Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon. Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo! kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!

Moor. ― Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi? (Li ekpafas super la dormantaj rabistoj.)

La rabistoj, vekiĝante eksaltas. ― He, ho, ho! Kio fariĝis?

Moor. ― Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.

La rabistoj. ― Kion la hetmano diras?

Moor. ― Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego, turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.

La rabistoj, alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon. ― Via patro? via patro?

Schweizer, respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue. ― Patro de mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia ponardo.

Moor. ― Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon. (Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre.) Tiele mi malbenas ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo! Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron, — mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (Li leviĝas.)

La rabistoj. ― Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!

Moor. ― Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj! (Ili stariĝas genue.)

Schweizer. ― Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?

Moor. ― Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn! (Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la manon.) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min, kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi tiun ŝuldon....

Schweizer. ― Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi eterne nomi vin mia ŝuldanto!

Moor. ― Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (Schweizer leviĝas.)

Schweizer. ― Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?

Moor. ― La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi, Elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria; forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue! Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence; kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!

Schweizer. ― Sufiĉe, hetmano; — jen mia mano; aŭ vi vidos nin ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (Li foriras kun taĉmento.)

Moor. ― Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, — mi restas.