AMALIO, en la ĝardeno, ludas sur liuto.
Francisko eniras.
Francisko. ― Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.
Amalio. ― Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo.
Francisko. ― Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas...
Amalio. ― Kaj kiam vi reiros?
Francisko. ― Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi.
Amalio. ― Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.
Francisko. ― Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun. vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, — tion vi ja neniam forgesos?
Amalio. ― Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!
Francisko. ― La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.
Amalio. ― Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi....
Francisko. ― Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero. ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, — Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li ordonos.
Amalio. ― Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?
Francisko. ― Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino — monaĥinejo kaj muroj.
Amalio. ― Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!
Francisko. ― Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, — per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.
Amalio, donas al li vangofrapon. ― Antaŭe prenu ĉi tion kiel doton.
Francisko, furioze. ― Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estu venĝita! Ne mia edzino — tiun ĉi honoron vi ne havos — La amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj — min amuzas la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda. Venu, — tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, — venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego, — nun tuj iru kun mi. (Li volas fortreni ŝin.)
Amalio, ĵetas sin sur lian kolon. ― Pardonu min, Francisko! (Dum li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko kaj rapide resaltas.) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, — kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, — kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for! (Ŝi forpelas lin.)
Amalio. ― Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj... En monaĥinejon, li diras, — dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, — la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo. (Ŝi volas foriri.)
Hermano timeme eniras.
Hermano. ― Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!
Amalio. ― Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?
Hermano. ― Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon. (Ĵetas sin teren antaŭ ŝi.) Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.
Amalio. ― Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (Ŝi volas foriri.)
Hermano, retenante ŝin. ― Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna Dio! Vi devas ĉion scii!
Amalio. ― Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, — iru hejmen en paco. (Ŝi volas forrapidi.)
Hermano. ― Aŭdu do nur unu solan vorton, — ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.
Amalio, revenas kaj rigardas lin kun miro. ― Kiel, amiko? Kiu en la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?
Hermano. ― Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!
Amalio, prenante lian manon kun kompato. ― Bona homo, ĉu unu vorto de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?
Hermano, leviĝas. ― Karolo ankoraŭ vivas!
Amalio, kriante. ― Malfeliĉa!#
Hermano. ― Tiel estas.... Ankoraŭ unu vorton, — via onklo...
Amalio, kun minaca mieno. ― Vi mensogas!
Hermano. ― Via onklo...
Amalio. ― Karolo ankoraŭ vivas!
Hermano. ― Kaj via onklo...
Amalio. ― Karolo ankoraŭ vivas?
Hermano. ― Ankaŭ via onklo... Ne elperfidu min. (Rapide forkuras.)
Amalio, staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe ekkrias kaj elkuras post Hermano. ― Karolo ankoraŭ vivas!
Loko sur la bordo de Danubo
La RABISTOJ kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur la deklivaĵo.
Moor. ― Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi. (Ĵetiĝas sur la teron.) Miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj. Mia lango estas kiel briko. (Schweizer malaperas nerimarkate.) Mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo el tiu ĉi rivero, sed vi ĉiuj estas morte lacaj.
Schwarz. ― Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.
Moor. ― Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej bonan esperon.
Grimm. ― Estos fruktoriĉa jaro.
Moor. ― Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ unu ŝvito en la mondo estus pagita. Unu?... Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.
Schwarz. ― Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn antaŭ la rikolto.
Moor. ― Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?
Schwarz. ― Mi ĝin ne konas.
Moor. ― Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj... sian ĉielon, por kapti gajnon, kaj... nuloj estas la rezultato, — estis neniu gajna numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.
Schwarz. ― Kiel belege la suno tie subiras!
Moor, longe rigardante. ― Tiel mortas heroo! Adorinde!
Grimm. ― Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.
Moor. ― Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel ĝi, morti kiel ĝi... (Kun pene kaŝata doloro.) Ĝi estis knaba revo!
Grimm. ― Certe.
Moor, surŝovas la ĉapelon sur la vizaĝon. ― Estis tempo.... Lasu min sola, kamaradoj.
Schwarz. ― Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian koloron!
Grimm. ― Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?
Moor. ― Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari mian noktan preĝon...
Grimm. ― Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj?
Moor, metas sian kapon sur la bruston de Grimm. ― Frato! Frato!
Grimm. ― Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.
Moor. ― Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!
Grimm. ― Fi! Fi!
Schwarz. ― Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon.
Moor. ― Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.
Schwarz. ― Nu, tio ĉi estis bone dirita.
Moor. ― Tiu ĉi tero estas tiel belega.
Grimm. ― Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.
Moor, forklininte la kapon. ― Kaj mi estas tiel malbela en tiu ĉi bela mondo... kaj mi estas monstro sur tiu ĉi belega tero.
Grimm. ― Ho ve! ho ve!
Moor. ― Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno, — kial mi sola devas suĉi inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita per la spirito de la paco! La tuta mondo estas unu familio kaj unu patro estas tie supre, — sed mia patro li ne estas, mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi ne ekzistas la dolĉa nomo « infano », neniam ekzistos por mi la sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora amiko. (Kun sovaĝa moviĝo.) Ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj, alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj, pendanta super la tombo de anima pereo sur la balanciĝanta kano de la malvirto... meze inter la floroj de la feliĉa mondo mi staras kiel krieganta Abadono!
Schwarz, al la aliaj. ― Nekompreneble! Neniam mi vidis lin tia.
Moor, malgaje. ― Ho, se mi povus reveni en la ventron de mia patrino! Se mi povus naskiĝi almozulo! Ne! nur tion mi volus, ho ĉielo, ke estu permesite al mi fariĝi kiel unu el tiuj taglaboristoj! Ho, mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, — por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de unu sola larmo.
Grimm, al la aliaj. ― Nur paciencon, la paroksismo komencas jam fali.
Moor. ― Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, — ho vi, tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos, neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble! (Schweizer kun akvo en la ĉapelo.)
Schweizer. ― Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa kiel glacio.
Schwarz. ― Vi sangas ja, — kion vi faris?
Schweizer. ― Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, — jen mi kuŝas, kaj apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la hetmano trinkos ĝin kun plezuro.
Moor, redonas al li la ĉapelon kaj viŝas al li la vizaĝon. ― Alie oni ja ne vidos la cikatrojn, kiujn la bohemaj rajdistoj signis sur via frunto, — la akvo estis bona, Schweizer, — ĉi tiuj bone vin ornamas.
Schweizer. ― He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.
Moor. ― Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, — kaj nur unu homon ni perdis, — mia Roller mortis per bela morto. Oni metus marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas kontentiĝi per nemulto. (Li viŝas al si la okulojn.) Kiom estis da malamikoj, kiuj restis sur la loko?
Schweizer. ― Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ kvardek ĉasistoj, — kune ĉirkaŭ tricent.
Moor. ― Tricent por unu! (Li deprenas sian ĉapelon.) Jen mi levas mian ponardon. Mi ĵuras per mia animo! Mi neniam vin forlasos!
Schweizer. ― Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ feliĉa kaj ne bedaŭros.
Moor. ― Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin forlasos!
Kosinsky eniras.
Kosinsky, al si mem. ― En tiu ĉi regiono, ili diris, mi lin trovos... He! hola! Kiaj vizaĝoj tio ĉi estas? eble? eble ili? ĝi estas ili! mi ekparolos al ili.
Schwarz. ― Atendu! kiu tie venas?
Kosinsky. ― Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ malĝuste?
Moor. ― Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?
Kosinsky. ― Viroj!
Schweizer. ― Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?
Kosinsky. ― Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.
Schweizer, al la hetmano. ― La knabego plaĉas al mi. — Aŭdu, bona amiko! vi trovis viajn homojn.
Kosinsky. ― Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.
Schweizer, donas al li la manon kun varmeco. ― Kara junulo, ni estu amikoj.
Moor, alproksimiĝante. ― Ĉu vi konas la hetmanon?
Kosinsky. ― Ĝi estas vi! Kun tiu ĉi mieno, — kiu povus ekvidi vin kaj serĉi alian? (Longe rigardas lin fikse.) Mi ĉiam deziris al mi vidi la homon kun la frakasanta rigardo, sidantan sur la ruinoj de Kartago, — nun mi tion ĉi jam plu ne deziras.
Schweizer. ― Fulma knabego!
Moor. ― Kaj kio kondukas vin al mi?
Kosinsky. ― Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio, krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.
Moor. ― Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!
Kosinsky. ― Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ tie, — mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, — nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, aŭdis tre multajn rakonti kiel ili tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!
Schweizer, kun eksalto. ― Hura! hura! Tiam nia Roller estos ja miloble kompensita! Perfekta kamarado-rabisto por nia bando!
Moor. ― Kiel estas via nomo?
Kosinsky. ― Kosinsky.
Moor. ― Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi.
Kosinsky. ― Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de dudek-kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.
Moor. ― Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.
Schweizer. ― Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo trans la Gangeson?
Moor. ― Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon...
Kosinsky. ― Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi prenos sur min la respondecon.
Moor. ― Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?
Kosinsky. ― Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al vi, nobla grafo!
Moor. ― Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de Robin — tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj — kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto,
Malhonoro. ― Ĉu vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?
Spiegelberg, malkontente irante tien kaj reen. ― He, kiel malsaĝe! kiel abomene, kiel nepardoneble malsaĝe! Ne tio ĉi estas la ĝusta maniero! Mi faradis alie.
Kosinsky. ― Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?
Moor. ― Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi majstre lernis parkere vian Seneka'n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro. — Pripensu bone, mia filo! (Li prenas lian manon.) Memoru, mi konsilas al vi kiel patro, ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin! Se vi povas kapti en la mondo ankoraŭ eĉ unu solan ĝojon... povus veni momentoj, kiam vi... vekiĝos, kaj tiam... estus tro malfrue. Ĉi tie vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro, — aŭ vi devas esti homo pli alta, aŭ vi estas diablo. Ankoraŭ unu fojon, mia filo! se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam forlasu tiun ĉi teruran ligon, en kiun eniras nur malespero, se ne pli alta saĝeco ĝin fondis. Oni povas trompiĝi, — kredu al mi, oni povas rigardi kiel fortecon de la spirito tion, kio fine estas ja nur malespero. Kredu al mi, al mi, kaj rapide forkuru.
Kosinsky. ― Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi.... Kuŝiĝu ĉi tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!
Moor. ― Mi aŭskultos.
Kosinsky. ― Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon — knabinon, ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj, — vi neniam amis, neniam estis amata...
Schweizer. ― Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.
Moor. ― Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, — morgaŭ, post kelka tempo, aŭ... kiam mi estos vidinta sangon.
Kosinsky. ― Sangon, sangon... aŭskultu do plue! Sango, mi diras al vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino germanino, — sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro.
Moor rapide leviĝas.
Kosinsky. ― Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter la prepariĝoj al la edziĝo — oni vokas min per ekspreso al la kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon, oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.
Schweizer. ― Kaj dume, — nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.
Kosinsky. ― Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la brakojn de mia Amalio, — sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego, — ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi... Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco, — ŝi ĵetis al mi karteton.
Schweizer. ― Ĉu mi tion ne diris?
Kosinsky. ― Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj... (ridante) mi estis savita.
Schweizer. ― Kion vi tiam faris?
Kosinsky. ― Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras rekte tien, — oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam... sed tiam elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la spadon.
Schweizer, ekbatas per la piedo la teron. ― Kaj li ricevis nenion, kaj vi foriris kun malplenaj manoj?
Kosinsky. ― Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson, kaj malhonore — rimarku ĝin bone! — per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.
Schweizer, leviĝante kaj akrigante sian spadon. ― Tio ĉi estas akvo al nia muelilo, hetmano! Estas io por ekbruligi!
Moor, kiu ĝis nun iradis malkviete tien kaj reen, rapide rektiĝas al la rabistoj. ― Mi devas ŝin vidi.... Al la vojo! rapide pretiĝu — vi restas, Kosinsky — rapide ĉion paku!
La rabistoj. ― Kien? kio?
Moor. ― Kien? Kiu demandas kien? (Minace al Schweizer.) Perfidulo, vi volas min reteni? Sed per la espero de la ĉielo!...
Schweizer. ― Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!
Moor, ĵetas sin sur lian kolon. ― Frata koro! vi min sekvos... Ŝi ploras, ŝi forfunebras sian vivon. Al la vojo! rapide! Ĉiuj! Al Frankujo! Post ok tagoj ni devas tie esti. (Ili foriras.)