<< Ĉapitro XV Volter: Kandid

Ĉapitro XVI

Kio okazis al la du vojaĝantoj kun du junulinoj, du simioj, kaj kun la sovaĝuloj nomataj Grandoreluloj.

Kandid kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj neniu ankoraŭ sciis en la tendaro pri la morto de l' germana jezuito. La vigle atenta Kakambo estis zorginta pri plenigo de sia kofro je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj ioma kvanto da vino. Rajdante sur siaj andaluziaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie ili neniun vojon eltrovis. Fine bela herbejo tratranĉita de riveretoj aperis antaŭ ili. Niaj du vojaĝantoj paŝtas siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu kaj li mem ekmanĝas. «Ĉu estas eble, ke mi manĝu, diris Kandid, ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi dum mia vivo la belan Kunegond? Ĉu utilas, ke mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, ĉar mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la ĵurnalo de Trevu? (↓1) »

Tiel parolante, li tamen manĝis. La suno malleviĝis. La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn kiuj ŝajne estis eligataj de virinoj. Ili ne sciis, ĉu tiuj krioj atestis doloron aŭ ĝojon; sed ili rapidiĝante stariĝis kun tia maltrankviliĝo kaj tia timo, kiujn havigas ĉio en nekonata lando. Tiun brukriadon faris du junulinoj, tute nudaj, kiuj kvazaŭ flugetante kuris ĉe la rando de la herbejo, dum du simioj sekvis ilin, mordante iliajn sidvangojn. Kandid estis kortuŝata pro kompato: li lernis pafi ĉe la Bulgaroj, kaj li kapablis traffaligi nukseton en arbustotufo, ne tuŝante la foliojn. Li prenas sian dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas la du simiojn.

― Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭriganta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis tiujn du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi ĉe iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

― Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, diris fine Kandid al Kakambo, kiu rebatis:

― Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

― Iliaj amatoj! ĉu eble? vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

― Mia kara mastro, rebatis Kakambo, vi ĉiam estas pri ĉio mirigita; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.

― Ho ve, daŭrigis Kandid, mi memoras, esti aŭdinta majstron Panglos diri, ke similaj akcidentoj jam okazis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn vidis pluraj altranguloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.

― Nu, vi nun devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis ian edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.

Tiuj solidaj pripensoj instigis Kandid forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo, ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la enlandanoj, katenis ilin per ŝnuroj el ŝelo de arbo, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ili estis ĉirkaŭitaj de kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, frapilegoj kaj hakiloj el ŝtono: unuj boligis akvon en granda kaldrono; aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriis: «Ĝi estas jezuito, ĝi estas jezuito! ni estos venĝataj, kaj havos bonan manĝon; ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon! (↓2

― Mi jam diris al vi, mia kara mastro, ekkriis Kakambo, ke tiuj du junulinoj insidos al ni.

Kandid ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

― Ni certe estos ĉu rostataj, ĉu boligataj. Ha! kion dirus majstro Panglos, se li vidus, kiel kondutas primitivuloj? Ĉio estas bona, konsentite; sed mi konfesas, ke estas tre kruele esti perdinta F-inon Kunegond kaj esti rostota de Grandoreluloj.

Kakambo neniam perdis sian memregon. Li diris al la malĝojigita Kandid:

― Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiuj popoloj; mi tuj parolos al ili.

― Ne forgesu, diris Kandid, admone komprenigi al ili, ke ili kondutas terure malhumanece, kuirante homojn, kaj ke tio estas tute nekristana.

«Sinjoroj, diris Kakambo, ĉu do vi hodiaŭ intencas manĝi unu jezuiton? nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Se ni ne profitas nian rajton ĝin manĝi, estas pro tio cetere, ke ni havas bonan alian manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la rezultaĵon de sia venko. Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi kredas esti trapikontaj per rostostango jezuiton, kaj estas via defendanto, estas malamiko de viaj malamikoj, kiun vi estas rostonta. Rilate min, eksciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn: jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la regno de los padres; demandu, ĉu mia mastro ne mortigis jezuito-oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis al vi. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe liberigos nin, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.»

La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis, kunportante bonajn sciigojn. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afabloj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limapudoj de siaj ŝtatoj, kun ĝojego kriante: «Li ne estas jezuito, li ne estas jezuito!»

Kandid ne laciĝis admiri la motivon de sia liberiĝo. «Kia popolo! li diris, kiaj homoj! kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon esti per mia spado trapikinta la korpon de la frato de F-ino Kunegond, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil ĝentilojn, tuj kiam ili eksciis, ke mi ne estas jezuito.»


(↑1) Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevu (france: Trevoux) kaj Parizo de 1701 ĝis 1761. ― Trad.

(↑2) Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikadon de la Enciklopedio. ― Trad.