<< Ĉapitro XIV Volter: Kandid

Ĉapitro XV

Kiel Kandid mortigis la fraton de sia kara Kunegond.

«Dum mia tuta vivo mi memoros pri la terurega tago, en kiu mi vidis mortigataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, oni ne plu trovis tiun adorindan fratinon, kaj oni metis sur ĉaron mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri malgrandajn knabojn buĉitajn, por transporti nin al jezuita kapeleto, lokita du mejlojn for de la kastelo, kaj tie fari la enterigan ceremonion. Iu jezuito aspergis nin per benita akvo; ĝi estis terure salita; kelkaj gutoj eniris miajn okulojn: la pastra moŝto ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute resaniĝinta. Vi scias, mia kara Kandid, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krust, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendata al Romo. Lia patra generala moŝto bezonis rekrutaron da junaj germanaj jezuitoj. La suverenoj de Paragvajo akceptas kiel eble malplej da hispanaj jezuitoj; ili preferas la fremdulojn, kies regateco ŝajnas al ili pli certa. La respektinda generala patro juĝis min taŭga por iri labori en tiun vinberejon. Ni forvojaĝis, unu Polo, unu Tirolo kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron esti elektata sub-diakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni vigle militas kontraŭ la trupoj de la reĝo de Hispanio; mi certigas al vi, ke ili estos ekskomunikataj kaj venkataj. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegond estas en la najbaraĵo, ĉe la guberniestro de Bonaero?»

Kandid ĵuris, ke nenio estas pli vera. Iliaj larmoj denove ekfluis. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandid; li nomis lin sia frato, sia savanto.

― Ha! eble, li diris, mia kara Kandid, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegond.

― Tion mi deziras, diris Kandid, ĉar mi esperis edziĝi kun ŝi kaj tion mi ankoraŭ esperas.

― Vi, malrespektulo! respondis la barono, vi havus tian aroganton edziĝi kun mia fratino, kiu havas sepdek du gradojn da nobeleco! mi opinias, ke vi estas tre impertinenta, kuraĝante paroli al mi pri tiom senkonsidera intenco!

Kandid, mirkonsternite de tia parolo, respondis: «Mia respektinda patro, ĉioma ajn nobeleco ne povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi kun mi. Majstro Panglos ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe mi edziĝos kun ŝi.

― Pri tio mi mem decidos, fripono! diris la jezuito barono de Thunder-ten-tronckh; kaj samtempe li forte batis lian vizaĝon per la plato de sia spado.

Iuj Kandid elingigas la sian kaj ĝin alpuŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barona jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulitan, li ekploris: «Ho ve! Dio mia, li diris, mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas plej bona homo el la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri estas du pastroj.»

Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l' branĉoŝirmaĵo, alkuras. «Restas al ni vendi kare nian vivon, diris lia mastro al li; oni sendube estas enironta en la branĉoŝirmaĵo, ni mortu kun armiloj ĉemane.» Kakambo, kiu jam spertis aliajn similajn okazojn, ne perdis sian memregecon; li prenis la jezuitan robon per kiu sin vestis la barono, metis ĝin sur la korpon de Kandid, donis al li la kvadratforman ĉapon de la mortinto, kaj igis lin surĉevaliĝi. Ĉio ĉi tio estis farata dum tre mallonga tempo. «Ni kuru, mia mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas iu jezuito, kiu iras por komuniki ordonojn; kaj ni jam estos transpasintaj la landlimojn, antaŭ ol oni povos persekuti nin.» Li jam rapidegis, eldirante tiujn vortojn kaj hispanlingve kriante:

«Lokon, lokon por la respektinda patro kolonelo.»