<< Ĉapitro I Eliza Orzeszko: La Interromita Kanto

Ĉapitro II

Longe antaŭ la tagmezo, Julio Przyjemski, sidante sur benko en la parko kun la libro en la mano, rigardis ofte la dometon, staranta en la fazeola verdaĵo meze de la najbara ĝardeno. La malalta krado kaj la disiĝo de la arbaj branĉoj permesis vidi klare ĉion, kio okazas ĉirkaŭ la dometo.

Unue li ekvidis viron altan, maldikan, kun griziĝantaj haroj, kiu iris sur la balkonon, en eluzita palto, en ĉapo kun steleto, kun malgranda paperujo sub la brako. Post li kuris Klaro kaj, metinte ambaŭ manojn sur liajn ŝultrojn, parolis kun li, proksimigis sian frunton por kiso kaj revenis internen. La maldika, griza viro ekiris malrapide al la pordeto de la ĉirkaŭbaro. Li ankoraŭ ne trairis la duonon de la vojo, kiam haltigis lin laŭta vokado el la domo:

― Paĉjo, paĉjo!

Knabineto en mallonga vesto, en blua tuko sur la kapo, alkroĉiĝis al lia brako kaj kune ili eliris el la ĝardeno. Przyjemski ridetis.

― La paĉjo iras en la oficejon, la fratineto en la kudrejon... Benedikto estas lertulo!... Hieraŭ mi diris al li: „Eksciu!“ ― kaj hodiaŭ matene li jam sciis ĉion. Tridek rubloj monate... ĝi estas mizero. Kompreneble. La idilioj ja ekzistas por malsataj poemamantoj. Ŝi manĝas nigran panon kaj... portas poemojn en la korbo.

Li rigardis la libron, kiun li havis en la mano. Ĝi ne estis La Rochefoucauld, sed la malnova libro en eluzita bindaĵo, kiun li pruntis hieraŭ de Klaro. Jen ree kelkaj versoj signitaj per krajono. Ni legu:

Malmultaj nubetoj sur ĉielo grandioza,
Blua supre alte, okcidente roza...

Li medite levis la okulojn.

― Antaŭ multaj, multaj jaroj mi legis ĉi tion, mi estis tiam ankoraŭ infano. Bela poemo! Precipe ĉi tie, sub ĉi tiuj arboj ĝi estas tre konforma legaĵo... Mi ne redonos al ŝi la libron hodiaŭ kaj mi tralegos ĝin de la komenco ĝis la fino... Mi tre volus scii, kion ŝi faras en ĉi tiu momento, malantaŭ la fazeola verdaĵo?

Li tuj tion eksciis. Klaro aperis sur la balkoneto, portante ion pezan en la disetenditaj manoj. Przyjemski kliniĝis antaŭen por pli bone vidi kaj konstatis, ke la juna knabino, kun la manikoj falditaj ĝis la kubutoj, portis kuveton plenan de malpura akvo, kiun ŝi elverŝis malproksime de la domo, malantaŭ la branĉoriĉa pomarbo kaj ribaj arbetoj. Kiam ŝi reiris kun malplena kuveto, li rimarkis, ke ŝia vesto estis kovrita per tola antaŭtuko.

― Nedubeble ŝi lavas la tolaĵon, ŝi ja portas la kuveton. Ŝi, tiel delikata kaj inteligenta... Kiel ŝi parolis hieraŭ pri Sankta Virgulino... tre bele... tre bele!

Li legis, meditis, foriris, revenis, foriris por kelkaj horoj kaj post tagmezo li ree estis en la parko preskaŭ en la sama horo, en kiu li hieraŭ renkontis Klaron.

Li sidiĝis sur la benko kun la sama libro en la malnova bindaĵo kaj ĉiumomente levis la okulojn, rigardante la najbaran ĝardenon. Fine li kliniĝis rapide antaŭen por pli bone vidi tra la branĉoj.

Du personoj venis sur la balkonon. Unu estis maljunulino en nigra vesto, kun nigra tuko sur la tute grizaj haroj; la alia, Klaro, en vesto kiel por iri en la urbon, en malhela manteleto kaj pajla ĉapelo, ornamita per rubando. Ili malsupreniris de la balkono, rapide trairis la ĝardenon kaj malaperis malantaŭ la ĉirkaŭbaro.

― Basta! ― diris Przyjemski kun rideto, ― ŝi foriris kaj ne venos plu ĉi tien. Mi fortimigis la birdeton. Domaĝe estas, ĉar ŝi estas ĉarma!...

Li fermis nerve la libron kaj iris al la palaco; la sulko pliprofundiĝis sur lia frunto.

Klaro de la frua mateno meditis: ĉu iri, aŭ ne iri? Preparante la matenmanĝon por la patro kaj infanoj, reordigante la loĝejon, kuirante la tagmanĝon, lavante sian antaŭtukon, ĉiumomente ŝi demandis sin: ĉu iri, aŭ ne iri en la siringan laŭbon, kie sinjoro Przyjemski tuj aperos trans la krado. Ŝi ne povis labori kiel ordinare, ĉar ĉiumomente ŝi pensis pri la hieraŭa renkonto.

Stranga okazo! Renkonti homon fremdan, tiel longe paroli kun li, eĉ prunti al li libron! Mi neniam aŭdis iun tiel belege legantan. Kiel ĉarma li estas! Stranga estas la sulko sur lia frunto, tiel profunda, kaj sub ĝi la okuloj tiel bluaj, tiel bluaj, jen maltimaj kaj ridantaj, jen malĝojaj! Kiel ĉarma li estas! Unufoje li tiamaniere ekrigardis min, ke mi estis forkuronta... Mi sentis min kvazaŭ ofendita de li, sed poste li komencis rakonti pri la princo tiel interesajn aferojn... Kiel ĉarma li estas. Kiel li diris: „Oni devas nenion aldoni al vi, nenion depreni!“ Kiel ĉarma li estas.

La flamo de la fajrujo kovris ŝian vizaĝon per varmega purpuro; ŝi ofte stariĝis antaŭ la malfermita fenestro, tra kiu la vento karesis ŝiajn vangojn. Ju pli proksima estis la tempo, kiam ŝi ordinare iris en la laŭbon, des pli granda iĝis ŝia maltrankvileco. Fininte ĉion, ŝi demetis la antaŭtukon, prenis el la ŝranko la korbon kun la laboraĵo kaj demandis sin lastfoje: ĉu iri, aŭ ne iri?

Rigardinte la korbon, ŝi rememoris la pruntedonitan libron.

Ĉu ŝi ne devas iri por repreni la libron? Kompreneble; kion alie farus la nova najbaro? Li devus resendi ĝin, tio estus embarasa por li.

Ŝi do iros.

La laŭbo apartenas al ŝi, ŝi havas la rajton sidadi tie, kaj la sinjoro povas veni, aŭ ne veni, ― tio estas por ŝi indiferenta!

Kiel ĉarma li estas! Se ŝi ree parolus iom kun li, kial tio estus ne konvena?

La decido tiel ĝojigis ŝin; ke kurante al la pordo, ŝi kantis:

― La, la, la! la, la, la!

Sed antaŭ ol ŝi venis al la pordo, en ĝi aperis maljunulino, dikkorpa kaj peza, en nigra vesto. Ŝia vizaĝo estis rondforma kaj ankoraŭ freŝa, ŝiaj arĝentaj haroj estis kovritaj per nigra lana tuko.

Klaro ĝoje kisis ŝian manon en lana duonganto.

― Sidiĝu, kara sinjorino... ― ŝi invitis.

― Mi ne havas tempon ― respondis la maljunulino malfacile spiregante, dum ŝi pene tiris ion el sia poŝo. Fine aperis el ĝi du ruĝaj pomoj kaj manpleno da bombonoj.

― La pomoj por la paĉjo, la bombonoj por la infanoj, ― ŝi diris, metante sur la tablon la alportitajn donacojn.

Ŝiaj grandaj bluaj okuloj ridis sub la grizaj brovoj kaj bonkora rideto ornamis ŝiajn dikajn lipojn. Klaro ree kisis ŝian manon.

― Kial vi ne volas sidiĝi?

― Mi rapidas, mi venis peti, ke vi iru kun mi. Vi estas nun libera kaj povas akompani min en la butikojn. Mi devas aĉeti novajn ŝuojn; rigardu la miajn...

Ŝi iom levis la nigran jupon kaj montris al Klaro grandan, platan piedon, en blanka ŝtrumpo kaj eluzita ŝuo.

― Sen vi mi ne aĉetos. Oni trompos min, vendos Dio scias kian sentaŭgaĵon, mi vane elspezos mian monon. Mi bezonas ankaŭ garnaĵon por miaj kufoj, ili jam estas tute ĉifitaj. Sen vi mi nenion aĉetos. Vian mantelon, rapide, kaj ni iru!

Klaro aŭskultis ŝin, mallevinte la kapon. Ŝi tre malĝojiĝis, sed tuj ŝi levis la okulojn kaj diris:

― Bone, mi iras, mi prenos nur mian mantelon kaj ĉapelon.

Post momento ili forlasis la loĝejon. Klaro ŝlosis la pordon kaj metis la ŝlosilon en la poŝon de sia vesto. La patro havis ankaŭ ŝlosilon. Kiam ili iris tra la ĝardeno, la maljunulino diris:

― Ni ŝanĝos la monon en la magazenoj kaj mi donos al vi por la lernejpago de Staĉjo. Oni jam devas pagi?

― Mi dankas vin, sinjorino ― flustris Klaro. ― Sen via helpo, ĉu ni povus eduki Staĉjon en la gimnazio?...

― Ne parolu pri tio. Oni devas helpi unu la alian. Ĉu vi ornamos miajn kufojn per la nova garnaĵo, diru?

― Kun plej granda plezuro!

Ĉe la pordo de la ĉirkaŭbaro Klaro rigardis malantaŭen al la siringa laŭbo, apogita al la altaj branĉoriĉaj arboj.

― Adiaŭ! ― ŝi pensis kaj subite sentis sin tre malfeliĉa.

Aĉetinte ĉion necesan por la maljuna amikino kaj bonfarantino, Klaro rapidis hejmen. En la pordo de la ĝardeno ŝi renkontis unu el la amikinoj, pri kiuj ŝi hieraŭ rakontis al Przyjemski kaj kiuj seniluziigis ŝin.

Ŝi tiam ploris iom, sed ne koleris kontraŭ la knabino, kiu ŝajnigante amikecon, priridis ŝin kun siaj konatoj, nomante ŝin lavistino, malpurulino k. t. p.

La intimeco ĉesis, sed Klaro pardonis ŝin kaj de tempo al tempo ili kunvenis unu kun la alia.

La blondulino, freŝa kaj rozkolora kiel printempo, en eleganta vesto, en belega ĉapelo, ornamita per floroj, ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis.

La kisoj malagrable impresis Klaron, ĉar ŝi sciis, ke ili estas falsaj, sed ŝi afable akceptis ilin.

Paŭlino ĵus venis kaj, trovinte la pordon fermita, estis forironta.

Invitite de Klaro resti, ŝi respondis, ke ŝi ne havas tempon, ke ŝi venis nur por unu momento, ĉar post unu horo ŝi faros eksterurban ekskurson kun multenombra societo. Ili iros arbaron, kunprenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone.

Domaĝe estas, ke Klaro ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson...

― Ho ne! ― interrompis ŝin Klaro, rigardante la helan kaj elegantan tualeton de sia samaĝulino, ― mi ne povas forlasi la domon por tiel longe.

― Kaj la patro?

― La patro dormas post la tagmanĝo kaj mi helpas Staĉjon en liaj lernekzercoj.

Klaro tre dezirus adiaŭi la amikinon, sed ne trovas pretekston. Paŭlino rakontas, ke ŝi pasigis la hieraŭan tagon en la najbaraĵo, ĉe la intendanto de la princa palaco. Ŝia panjo estas amikino de la edzino de la intendanto.

― Mi ĉiam konsilis al vi koniĝi kun familio Perkowski, ili loĝas tiel proksime... sed vi ne volis. Estis tre gaje hieraŭ, ni eĉ dancis iom, oni nur bedaŭris, ke sinjoro Przyjemski ne venis.

Klaro eksentis kvazaŭ baton en la brusto, sed ŝi tuj ekregis sian kortuŝiĝon. Paŭlino daŭrigis la babiladon:

― Princo Oskaro venis antaŭ kelkaj tagoj kun sia sekretario, Julio Przyjemski, granda favorato de la princo. Ĉe Perkowski sinjoro Przyjemski estis kelkaj fojoj pro negocaj aferoj; kompreneble li ja devis paroli kun la intendanto de la palaco. La geedzoj Perkowski invitis lin al la hieraŭa vespero kaj, ni diru la veron, ili eĉ aranĝis la vesperkunvenon por honori la sekretarion de la princo. Kaj li ne venis! Domaĝo estas, ĉar mi tre deziris vidi sinjoron Przyjemski! Oni diras, ke li estas juna nigraharulo, beleta kaj tre gaja...

― Nigraharulo! ― ripetis Klaro.

Sed Paŭlino devis rapidi kaj rakontinte ĉion plej gravan, adiaŭis Klaron per ĉirkaŭprenoj kaj kisoj.

― Vere, domaĝe estas, ke vi ĉiam restas hejme... Ĝis revido, ĝis revido! Mi devas tagmanĝi antaŭ la ekskurso!

Klaro, enirante hejmon, ripetis: „Nigraharulo?“ ― kaj ridis: Li tute ne estas nigrahara, sed malhele blonda. Gaja? Tute ne; kontraŭe, iom melankolia. Paŭlino, kiel ĉiam, babilas pri ĉio, eĉ se ŝi nenion scias. Iu diris al ŝi: gaja nigraharulo, kaj ŝi ripetas tion al ĉiuj...

Sendube gesinjoroj Perkowski invitis lin al la ekskurso, same kiel hieraŭ al la vesperkunveno, kaj li akompanos ilin. Kiu rifuzus?... Kiel gaje estos ekster la urbo, en arbaro! Mi dezirus esti kun ili.

Varmega estis, certe, la deziro, ĉar ŝi apogis ambaŭ kubutojn sur la malnova komodo kaj premis la manplatojn al la okuloj, plenaj de larmoj. Du minutoj pasis tiamaniere. Ekvidinte la patron, revenanta el la urbo, Klaro viŝis la okulojn kaj kuris renkonte al li.

Pasis la tago, finiĝis la vespero. En la dometo, kovrita de fazeoloj, la malgrandaj fenestroj estingiĝis; lumo brilis nur en la ĉambreto de Klaro.

Ŝi kudris ankoraŭ, sed post la deka horo ŝi lasis la laboraĵon sur la tablo, intencante baldaŭ reveni, kaj elkuris sur la balkoneton.

Allogis ŝin el la ĉambro la mallaŭtaj murmuretoj de la fazeolaj folioj, balancataj de la vento, kaj la steloj, kiuj briletis antaŭ ŝiaj fenestroj.

La balkono havis du ŝtupojn, truplenajn kaj ŝanceliĝantajn. Klaro eksidis sur unu el ili, apogis la mentonon sur la manplato kaj rigardadis la belan, kvietan vesperon. Regis plena silento. Neniu veturis en tiel malfrua horo sur la strato izola, preskaŭ eksterurba. De la centro de la urbo flugis malklara bruo, mutigata de la interspaco kaj unutona. La arboj grandeguloj en la princa parko jen skuiĝis, jen silentis senmovaj kaj staris, kvazaŭ nigra muro. La aŭgusta ĉielo estis plena de steloj, ― la nokta mallumo similis vesperan krepuskon, kaj oni povis distingi la konturojn eĉ de malproksimaj objektoj.

Klaro ekvidis la amatan laŭbon, la interrompon en la granda aleo de la parko kaj tra la interrompo, en la fundo de la perspektivo la murojn de la palaco same mallumajn, kiel la apudaj arboj. Sed sur la nigra fono brilis vico da lumoj, kiuj en la komenco ŝajnis al Klaro steloj, briletantaj malantaŭ la arboj, sed tuj ŝi rimarkis, ke tio estis lumigitaj fenestroj.

De kiam Klaro loĝis en la najbaraĵo de la palaco, lumo aperis la unuan fojon en la fenestroj. Tio estis tute natura, ĉar nun la posedanto estis tie.

Ĉu la princo estas tie sola malantaŭ la lumigitaj fenestroj, aŭ eble la sekretario estas kun li? Sendube li ofte, eble ĉiam akompanas la princon. Eble sinjoro Przyjemski ne revenis ankoraŭ de la ekskurso, kiun aranĝis gesinjoroj Perkowski. Eble la societo estas ankoraŭ en la arbaro. Ili ja ne bezonas rapidi. Belega estas la vetero kaj ĉiuj kredeble estas gajaj. Ili promenas en la arbaro, en kiu nun la filikoj estas tiel grandaj kaj la eriko floras...

Jam antaŭ kelkaj minutoj Klaro apogis la kubutojn sur la genuoj kaj kaŝis la vizaĝon en la manplatoj. Sidante tiamaniere, ŝi revis pri la apudurba arbaro, en kiu ŝi estis kelkfoje. Nun ŝi vidis ĝin tre klare kun ĉiuj detaloj: la verdan densejon, en kiu serpentas vojeto, ĉe ambaŭ flankoj maldikaj betuloj kun arĝenta ŝelo, lilikolora eriko, griza musko, folioriĉaj filikoj... Du personoj iras sur la vojeto: sinjoro Przyjemski kaj Paŭlinjo... Ili pasas flanko ĉe flanko kaj senĉese parolas unu kun la alia... Li rigardas ŝin per siaj bluaj okuloj sub la stranga sulko sur la frunto kaj diras: „Oni devas nenion aldoni al vi... nenion depreni.“

Ĉion tion, la arbaron kaj la paron, iranta en la arbaro, ŝi vidis sub la mallevitaj palpebroj klare, kvazaŭ en hela tago, sed nokto fariĝis en ŝia koro.

Subite ŝi ekaŭdis veluran voĉon, kiu tuj super ŝi skandis la silabojn:

― Bonan vesperon, fraŭlino!

Ne eble estas diri, kio en tiu momento estis pli forta en ŝi: la miro aŭ la ĝojo. Ĉion ŝi povis atendi, sed ne ekaŭdi ĉi tiun voĉon kaj ekvidi la homon, kiu staris nun antaŭ ŝi, la ĉapelo en la mallevita mano. Malgraŭ la krepusko ŝi rimarkis sur lia vizaĝo amikan kaj iom ŝerceman rideton.

― Mi promenis en la ĝardeno, mi ekvidis vin sur la balkono kaj mi ne povis kontraŭbatali la tenton diri al vi: „Bonan vesperon“ Bela vespero, ĉu ne vere? Precipe nun ĝi fariĝas tre bela. Pri kio vi tiel meditas?

En la komenco ŝi ne aŭdis, kion li diris, tiel forte batis ŝia koro. Post momento ŝi ankoraŭ ne sufiĉe rekonsciiĝis por respondi lian demandon.

Starante sur la ŝtupo de la balkono, ŝi montris al li per gesto la mallarĝan benkon.

― Sidiĝu, sinjoro, mi petas vin.

― Ĉu ne pli bone estos ĉi tie... sub la steloj.

Per la mano kun la ĉapelo li montris la ĉielon kaj eksidis sur la ŝtupo de la balkono, kiu ekŝanceliĝis sub lia pezo. Klaro ankaŭ sidiĝis iom pli malproksime. Baldaŭ ŝi retrovis sian maltimon kaj ĉeeston de spirito. La sento, kiu nun ekregis ŝin, estis grandega ĝojo, kiu sonis en ŝia voĉo, kiam ŝi demandis:

― Kiamaniere vi eniris en nian ĝardenon.

― Tra la pordeto de la ĉirkaŭbaro ― tute ordinara vojo.

― Mi neniam vidis ĝin malfermita: kaj mi tute forgesis pri ĝia ekzistado.

― La pordhokoj kaj la seruro estis rustiĝintaj kaj funkciis malbone, sed mi venkis la malfacilon... pri kio vi pensis?

Ŝia ordinara malkaŝemo kaj ŝia pli kaj pli granda ĝojo diktis al ŝi jenan respondon, kiun ŝi gaje diris:

― Mi demandis min, ĉu via societo jam revenis de la ekskurso aŭ estas revenanta...

Kun miro li levis la kapon.

― Kiu societo?.

― Gesinjoroj Perkowski kaj vi. Mia amikino rakontis al mi, ke ili invitis vin al bela eksterurba ekskurso... Sed kial vi ne ĉeestis ilian hieraŭan vesperkunvenon? Oni malpacience atendis vin.

Przyjemski longe nenion respondis, kaj kiam li komencis paroli, rido iom eksonis en lia voĉo.

― Mi estis nek en la vesperkunveno, nek en la ekskurso. Sed se vi permesos, ni parolos pri io alia kaj pli interesa, ol... gesinjoroj Perkowski. Mi tre dankas vin por la libro, kiun vi pruntis al mi, sed mi ankoraŭ ne redonas ĝin. Mi legos ĝin ankoraŭ kelke da tagoj. Belega poemo! Mi konis ĝin, sed nur supraĵe. Dank' al vi mi pli intime konatiĝos kun ĝi. Kaj nun, diru al mi, kiel vi pasigis la hodiaŭan tagon kaj ĉu ĝi ne ŝajnis al vi longa. Kion vi faris hodiaŭ?

― Kion mi faras ĉiutage; por kio rakonti pri tio!

― Tute kontraŭe; rakontu, mi tre, tre petas vin...

Ŝi gaje ekridis.

― Tre volonte, tre volonte mi ĝin rakontos. Mi reordigis la loĝejon, kuiris la tagmanĝon, lavis mian antaŭtukon, vizitis butikojn kun amikino... Kion ankoraŭ? Mi helpis mian fraton en la lernado, verŝis teon, kudris...

Ŝi parolis senĝene, eĉ kun plezuro. Li demandis:

― Vi do nenion legis hodiaŭ?

― Mi legis iom, kiam la patro dormis ankoraŭ, kaj Staĉjo jam ellernis la lecionojn. Franjo okupiĝis pri la temaŝino, kaj mi iom legis. Mi ricevas librojn de sinjorino, kiu estis mia instruistino en la edukejo.

― Vi estis en edukejo?

Klaro rakontis, ke ŝia patrino, kiu estis instruistino, mem instruis ŝin ĝis la dekdujara aĝo. Poste ŝi sendis ŝin en edukejon, kie ŝi ne povis fini la kursojn, ĉar post la morto de sia patrino ŝi devis resti hejme pro la patro kaj la infanoj, ankoraŭ tute junaj tiam. Ŝi forlasis la edukejon tre ĉagrenita, sed nun ŝi tute, tute ne bedaŭras tion, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme, ke oni ne povas lasi la patron kaj la infanojn sen protektado.

― Tiel serioza! ― ekridetis Przyjemski.

― Serioza! ― ŝi ridis; „tute ne! Mi scias mem, kio mankas al mi... sed mi faras, kion mi povas...“

― Por esti anĝelo gardanto ― finis li duonvoĉe.

Ĉi tiuj dolĉaj vortoj atingis ŝian koron; ŝi mallevis la kapon kaj eksilentis.

Sed lin la rekomenco de la interrompita interparolado tute ne embarasis. Iom kliniĝinte al ŝi, li demandis:

― Kiu estas la maljunulino, kun kiu vi hodiaŭ eliris?

― Kiel vi scias tion?

― Mi vidis vin de la aleo, kie mi sidis, tenante la libron en la mano kaj pensante pri vi.

La eta maljunulino estis sinjorino Dutkiewicz, vidvino de veterinaro kaj baptopatrino de la patrino de Klaro, ŝi estas tre estiminda persono, tre bona kaj komplezema, ilia vera amikino kaj bonfarantino, multfoje ŝi helpis ilin dum malfacilaj tempoj kaj nun ŝi pagas por la edukado de Staĉjo.

― Ŝi do estas riĉa persono? ― demandis Przyjemski.

― Jes, riĉa! ― fervore jesis Klaro; ― ŝi loĝas sola en tri ĉambroj, havas servantinon...

― Luksa vivo ― rimarkis li, kaj ŝi daŭrigis:

― Ŝia edzo havis grandajn enspezojn kaj lasis al ŝi grandan havon. Ŝi mem rakontis al mia patro, ke ŝi posedas kapitalon da dek kvin mil rubloj...

― Granda riĉaĵo, ― jesis Przyjemski.

― Tre granda, ― diris Klaro, ― sed ŝi bone uzas ĝin. Ŝi helpas nin, ŝi helpas multajn aliajn personojn...

― Kial ne?

― Jes; kaj tio estas granda feliĉo por ŝi; alie, sola, sen infanoj, ŝi havus nenian celon en la vivo.

Li interrompis Klaron:

― Sed ĉar ŝi posedas dek kvin milojn, grandan riĉaĵon, ŝi povas imiti Sanktan Virgulinon Parizan!

Li apogis la kubuton sur la supra ŝtupo, klinis la kapon kaj profunde ekmeditis. Klaro rimarkis kaj komprenis liajn sentojn. Ŝi eksilentis, ne kuraĝante plu paroli. Tio daŭris du, tri minutojn. Przyjemski rektiĝis kaj kun levita kapo rigardis la stelojn. En ilia lumo Klaro ekvidis, ke lia sulko inter la brovoj estis tre profunda. Post momento li diris mallaŭte:

― La steloj falas.

Klaro, ankaŭ mallaŭtigante senvole la voĉon, respondis:

― En aŭgusto ĉiam falas multe da steloj.

Kaj post momento ŝi aldonis:

― Oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos... Jen sinjoro, ankoraŭ unu falis!... Kaj tie! Kaj tie! Ili falas, kvazaŭ pluvo.

Rigardante la ĉielon, de kiu tie ĉi kaj tie falis oraj fajreroj kaj tuj estingiĝis en la subĉiela krepusko, li diris malrapide:

― Esprimu do deziron... la steloj falas amase kaj vi sukcesos eldiri ĝin, antaŭ ol ĉiuj estingiĝos.

Klaro silentis; li turnis la kapon al ŝi. Ili sidis nun tiel proksime unu de la alia, ke ŝi vidis klare la brilon de liaj okuloj.

― Pri kio vi petus la falantan stelon?

Penante paroli libere, ŝi respondis:

― Mi estas terura egoistino. Se mi kredus, ke la falantaj steloj plenumas la homajn dezirojn, mi petus senĉese: resaniĝu la patro, lernu diligente la infanoj kaj estu bonaj!...

― Kaj por vi? ― li demandis.

Granda estis la miro de Klaro.

― Por mi? Mia peto esprimus ja ĝuste mian varmegan deziron... mi do petus tiamaniere por mi mem.

― Abomena egoismo! ― li diris ― sed ĉu efektive vi ne dezirus, ke la ora steleto sendu al vi iam... ian feliĉon grandan, senliman, kiu aliformigas la koron en flaman stelon, vivantan alte, alte super la tero?

Ŝi sentis, ke ŝia koro jam fariĝas flama stelo, kaj ĝuste tial ŝi respondis ŝerce:

― Se mi devus nepre peti pri io por mi mem, mi komunikus al la steloj mian deziron fari ekskurson kaj pasigi tutan duontagon en la arbaro. Mi adoras la arbaron.

Poste ŝi aldonis:

― Kaj pri kio vi petus la falantan stelon?

― Mi?

Li komencis paroli meditplena:

― Mi petus la oran stelon pri la kredo, ke ekzistas sur la tero koroj bonaj, puraj kaj fidelaj; mi petus la stelon, ke tia koro apartenu al mi...

Post mallonga silento li daŭrigis:

― Mi dirus: Hela stelo, helpu min forgesi la mallumajn sonĝojn, kiuj tiel ofte turmentis min...

Ŝi aŭskultis la voĉon, ŝi ensorbis la vortojn, plenajn de maldolĉa melankolio. Ĉarma estis la voĉo, malĝojaj la vortoj, nekompreneblaj sed timigaj...

Li ekstaris kaj diris, ŝanĝante la tonon:

― Ni promenu iom en la ĝardeno, mi petas vin.

Obeeme ŝi sekvis lin al la siringa laŭbo sur la herbo malseka de roso, inter du vicoj de ribaj arbustoj.

― Vi petus la falantan stelon pri sano por via patro... Ĉu li ne estas tute sana?

― Jes! jam delonge...

― Kiun malsanon li suferas?

― Brustan...

― Tio estas tre malĝoja; ĉu li kuracigas sin?...

― Antaŭ kelkaj jaroj li tion faris, sed nun li neniam venigas kuraciston. La kuracado kostas multe kaj malmulte efikas, kredeble pro lia malfacila kaj laciga ofica laboro. La plej grava afero estas konformiĝi al la higienaj postuloj: frue kuŝiĝi por la dormo, trinki lakton, manĝi multe da fruktoj.

Przyjemski diris:

― La lasta postulo estas facile plenumebla. Loĝante en sufiĉe granda ĝardeno apud alia ankoraŭ pli granda... En la princa ĝardeno estas bonegaj fruktoj...

Klaro ekridetis en la krepusko. Stranga homo! Ŝia patro bezonas fruktojn; la ĝardeno de la princo posedas multe da ili... sed kia estas la rilato de ĉi tiuj du faktoj?

Li silente rigardis ŝin, kvazaŭ atendante ion. Poste li komencis paroli per indiferenta tono:

― Hodiaŭ mi vizitis kun la princo la persikejon, ananasejon, varmigejon, kiuj estas plenaj de bonaj fruktoj, kaj la princo diris al mi, ke mi sendu la superfluon al gesinjoroj Perkowski kaj al ĉiuj miaj konatoj en la urbo...

Ree li ĉesis paroli kaj rigardis ŝin.

Ŝi diris:

― La princo estas tre afabla homo.

Kaj tuj ŝi montris la palacon.

― Kiel bela estas nun la palaco kun la lumigitaj fenestroj!

Hodiaŭ vespere, kiam mi turnis la unuan fojon la okulojn al la palaco, la fenestroj ŝajnis al mi steloj, brilantaj tra la foliaĵo.

Ili staris ĉe la krado, apud la laŭbo. En la kvieta aero delikate murmuris la arboj, kaj poste, kvazaŭ respondante la akordon de la naturo, muziko eksonis de la palaco, de la lumigitaj fenestroj. Iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano kaj tuj interrompis.

― Ĉu iu ludas en la palaco? ― flustris Klaro.

Przyjemski respondis:

― La princo. Li tre amas muzikon kaj ni ofte ludas kune.

― Ĉu vi ankaŭ ludas?

― Violonĉelon; li akompanas fortepiane kaj reciproke. Ĉu vi amas la muzikon?

En la palaco ree eksonis la akordoj kaj ĉi foje daŭris pli longe, kuniĝante kun la murmuro de la arboj. Baldaŭ ĉesis la muziko de la naturo, sed la fortepiano daŭrigis la kanton.

― Mi ne povas aŭskulti muzikon sen kortuŝiĝo, ― diris Klaro.

― Ĉu vi ofte aŭskultis ĝin?

― Post la morto de mia patrino, kiu ofte ludis vespere por la patro, mi aŭdis la muzikon ĉe konatoj du, tri fojojn...

Przyjemski ekkriis kun miro:

― Ĉu tio estas ebla? Aŭdi muzikon du aŭ tri fojojn dum kvar jaroj! Kiel vi povas vivi sen muziko?...

Ŝi respondis kun rideto:

― Ĝi ne estas grava afero, ĝi estas nur plezuro...

― Kompreneble, ― li jesis ― negrava estas la afero vivi sen plezuroj... precipe en via aĝo...

― Vi estas prava, ― ŝi konsentis ― jam de longe mi ĉesis esti infano.

Li rigardis supren.

― Ĉu la steloj falas ankoraŭ?

Ŝi respondis, turninte la okulojn al la ĉielo:

― Oh jes! Ili falas ankoraŭ! Jen unu, super la granda arbo... jen nun alia, ĝuste super la palaco. Ĉu vi vidis ĝin?

― Mi vidis... Nun diru: mi deziras aŭdi belan muzikon.

Ŝi komencis ridi, sed li insistis.

― Diru, mi petas vin: „Ora stelo, faru, ke via tera fratino aŭdu hodiaŭ belan muzikon!“ Ripetu tion, se plaĉas al vi...

Nekapabla kontraŭbatali lian volon, kun rideto sur la tremantaj lipoj ŝi komencis ripeti:

― Ora stelo, faru, ke via fratino...

Sed ŝi haltis, ĉar en la aero ekflugis muziko. Tio ne estis plu apartaj akordoj, sed harmoniaj, seninterrompaj tonoj. Admiro aperis sur ŝia vizaĝo, turnita al la steloj. Rideto malfermetis ŝian buŝon, ora brilo plenigis ŝiajn okulojn, malgraŭ la krepusko. Ŝi staris kvazaŭ najlita al la tero, aŭdante ekstaze la muzikon. Lia parolado fariĝis flustro:

― Vi vidas, kiel rapide la steloj plenumas la dezirojn de siaj teraj fratinoj! Sed rilate al vi mia komparo ne estis bona. Oni ekstreme trouzis ĉi tiun komparon, kiu nun rememorigas ion tute alian... Jen nova penso!... Ĉu vi scias, kiu estis Heine?

― Germana poeto, ― ŝi flustris.

― Jes; mi rememoris nun versaĵon de Heine, per kiu mi adiaŭos vin...

Li mallevis la kapon, kvazaŭ por ĝuste rememori la versaĵon. La muziko fariĝis pli kaj pli melodia kaj klara; la arboj mallaŭte ekmurmuris. Kun la muziko de la fortepiano kaj naturo kuniĝis velura, karesema voĉo:

Vi estas kiel la flor'
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma!...
Mi rigardas vin... kaj mia kor'
Konsumiĝas per tremo malvarma...
Al ĉielo etendus mi for
Miajn manojn... petegus mi larma,
Ke Di' lasu vin por sia glor'
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma!...
[Traduko de Leo Belmont]

Elparolante la lastajn vortojn, li prenis ŝian manon, kliniĝis kaj delikate kisis ĝin, apenaŭ tuŝetante per la lipoj. Post momento li diris:

― Atendu iom. Mi tuj ludos por vi kun mia amiko...

Li metis la ĉapelon kaj rapide foriris.

Tra la pordeto de la krado li eniris en la ombroplenan ĝardenon kaj malaperis inter la arboj. Ĉirkaŭ Klaro dum kelkaj minutoj regis plena silento, ĝis ree eksonis la muziko, ĉifoje de du instrumentoj. Malantaŭ la lumigitaj fenestroj de la palaco fortepiano kaj violonĉelo ludis harmonie grandan verkon, kies tonoj plenigis la ombrojn de la parko, miksiĝis kun la mallaŭta murmuro de la arboj, kaj ĉirkaŭis per ebriiganta ĉarmo la knabinon, apogita al la krado kaj kaŝanta la vizaĝon en la manoj.