Eliza Orzeszko: La Interromita Kanto

Ĉapitro I

Ĝi estis unu el tiuj dometoj, kiuj ŝajnas rideto de la kamparo, aŭ ĝia eĥo, falinta inter la urbajn stratojn kaj domojn. Malgranda, blanka, kun balkoneto sur du kolonoj, ĝi staris en nezorgata ĝardeno, kiu ĝuste pro la nezorgado ŝajnis verda kaj freŝa densejo. Ĝi tute ne posedis korton; de la strato apartigis ĝin parto de la ĝardeno kaj tabula ĉirkaŭbarilo tiel alta, ke oni povis vidi nek de la strato la dometon, nek de la fenestroj de la dometo la straton. De malproksime ― angulo kvieta kaj hela; de proksime ― preskaŭ ruino, kies muroj kurbaj de maljuneco, malzorge blankigitaj per kalko, duone kaŝiĝis en la verdaĵo de supren rampanta fazeolo. Krom la fazeolo iom da floroj kreskis antaŭ la balkoneto, sur kiu staris du mallarĝaj kaj malnovaj benkoj.

La ĉambroj de la dometo estis malgrandaj kaj malaltaj, la plankoj maldelikataj, la kamenoj malgraciaj, el verdaj kaheloj.

Tra la pordo de la kuirejo enkuris en unu el la ĉambroj Klaro Wygrycz kantante, ĉar ŝi kantis ĉiam, kiam ŝi estis kontenta.

Ŝi havis perkalan veston kun ruĝaj kaj grizaj strioj, tolan antaŭtukon; ŝiaj manikoj estis falditaj ĝis la kubutoj.

Per la manoj ĵus lavitaj, ankoraŭ ruĝaj de la malvarma akvo, ŝi rapide demetis la antaŭtukon, kunvolvis ĝin kaj metis en tirkeston de malnova komodo, pensante: „Mi jam devas ĝin lavi, ĝi estas tre malpura“ Poste ŝi malfaldis la manikojn kaj metis en sian korbon pecojn de tondita perkalo, tondilojn, fadenojn, fingringon. Ŝi ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj de la bretaro ŝi prenis libron, kiun ŝi ankaŭ metis en la korbon kune kun peceto da pano, alportita el la kuirejo. Tiam ŝi ekkantis valsan melodion: La, la, la! la, la, la! kaj kuris sur la balkonon. Tie ŝi haltis, rigardis la fazeolon kaj la florbedon. La fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj, sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj. Klaro deŝiris unu kaj enŝovis ĝin inter siajn nigrajn harojn, kiuj frizi ĝis sur la frunto kaj falis en liberaj bukloj sur la nukon kaj ŝultrojn. La ruĝa floro ŝajnis inter ili malgranda flameto.

La knabino ne estis perfekte bela, sed ŝi posedis la freŝecon de deknaŭ jaroj kaj la ĉarmon de siaj vivaj movoj, rigardoj kaj ridetoj. Ŝi ridetis ankaŭ nun rigardante la ĝardenon. Ŝi sentis sin gaja, ŝi jam plenumis ĉiujn devojn kaj estis tute libera dum du horoj. La patro estis en la oficejo, la frato en la lernejo, la fratino en la kudrejo; la tagmanĝo, jam tute preta, atendis ilian revenon en la forno.

Ordiginte la loĝejon kaj kuirinte la tagmanĝon, ŝi estis iom malsata. Tial ŝi prenis en la korbon peceton da pano.

Ŝi manĝos en la siringa laŭbo ― la plej amata loko, en la fino de la ĝardeno, ĉe la krado, kiu ĉirkaŭas la princan parkon.

Ĉiufoje, kiam ŝi pasigis tie unu horon aŭ du tute sola, nur kun sia laboro kaj kun siaj pensoj, ŝi fariĝis gaja.

La viva kiel fajrero knabino amis la solecon. La juna kapo havis siajn zorgojn. Kaj nenie ŝi sentis sin tiel sola, nenie ŝi povis pensi tiel senĝene, kiel en la siringa laŭbo. Tie, malantaŭ la malalta krado, estis ombra aleo de maljunaj arboj, kiuj disiĝis kontraŭ la laŭbo, montrante post vasta herbaro malgrandan, sed belan palacon, kun du turoj kaj kun tri vicoj de altaj, mallarĝaj fenestroj. Pro la silento, kiu ĉiam regis ĉirkaŭe, la griza, grandioza palaco ŝajnis io mistera. La fenestroj ĉiam estis fermitaj, la ĝardenon vizitis neniu, krom la ĝardenistoj, kiuj ordigis la vojojn kaj herbarojn. Proksime de la laŭbo estis malgranda pordego, ĉiam fermita. Parko bela kaj zorge konservata, sed sen promenantoj.

Klaro sciis, ke la posedanto, princo Oskaro, neniam loĝas tie. Cetere, tute ne interesis ŝin, ĉu la palaco havas, aŭ ne havas loĝantojn, sed pro instinkta komprenado de beleco, ŝi ĉiam plezure rigardis la luksan konstruaĵon.

Nun, sidante sur mallarĝa benko, inter du siringaj arbetoj, ŝi ne rigardis la palacon, ne admiris ĝian belecon. Ŝi diligente kudris. Antaŭ ŝi sur malgranda tablo unupieda staris la korbo kun pecetoj de perkalo kaj kun libro inter ili. Ne venis ankoraŭ la tempo legi kaj admiri. La laboro estis urĝa. Ŝi aĉetis antaŭ nelonge perkalon por ses ĉemizoj por la frateto, kaj la kvara ne estis ankoraŭ finita. Kiam la ses estos pretaj, ŝi komencos rebonigi la tolaĵon de la patro kaj poste ŝi devos kudri veston por si, ĉar la du, kiujn ŝi posedis, estis jam eluzitaj.

Tiom da elspezoj! Eĉ plej malkara vesto kostas multe. La malgranda salajro de la patro devas sufiĉi por ĉio. Ĝis nun ŝi sukcese gardis la egalpezon de la budĝeto, sed la patro ne ĉiam havas ĉion, kion li bezonas pro sia aĝo kaj malsanemo: nutran manĝaĵon, fruktojn...

La penso pri la manĝo rememorigis al ŝi la peceton da pano, kiun ŝi havis en la korbo; ŝi demordis iom, metis la panon sur la tablon kaj daŭrigis la kudradon.

En la sama momento en la aleo, kiu ĉirkaŭis la parkon, iris de la palaco viro alta kaj tre gracia; en hejma sed eleganta vesto, en malgranda felta ĉapelo sur siaj malhele blondaj haroj. La ovalo de lia vizaĝo estis delikata kaj pala, la vangoj glate razitaj; la malgrandaj lipharoj ombris la maldikajn lipojn, iom ironiajn, iom enuajn. Li estis tridekkelkjara, liaj movoj estis junaj, lertaj, iom malzorgetaj.

Li iris en la komenco kun klinita kapo, sed poste li levis ĝin por rigardi kaj admiri la arbojn de la parko. Ili staris senmovaj, en la kvieta aero kaj en la oro de l'suno. La aŭtuno jam flavigis la foliojn. De l'tempo al tempo la sekaj folioj kun kraketo dispeciĝis sub la piedoj de la iranto, kiu, malrapidigante la paŝojn, direktis la rigardon al la du verdaj muroj de la aleo: de l'pintoj, oraj kaj ruĝaj de l'suno, ĝis la dikaj trunkoj, kovritaj de muskoj, kvazaŭ de verdaj ĉifitaj puntoj.

Ĉarma anguleto, li pensis, kvankam malgranda kaj en malgranda urbo. Sed eble ĝi estas ĉarma ĝuste tial, ke ĝin plenigas tia silento, kian ne eblas trovi en la grandaj urboj, eĉ en la plimulto da grandaj princaj kamparoj.

Longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla. Tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi. Inter ĉi tiuj arboj oni dezirus vidi idilion. Ĉu nur vidi? Eble ankaŭ ludi rolon en idilio same naiva kiel la fabeloj pri amo de la paŝtistoj, same sekreta kiel la nestoj, kaŝitaj en la verdaĵo.

Tiaj revoj ne estas tre saĝaj, la loko naskigas ilin, ili malaperos kiel vantaj sonĝoj, lasante malĝojon sur la fundo de la koro dum kelkaj horoj. Cetere, kio estas saĝa en la mondo?

En la brua vivo de l' homoj oni trovas tiom da saĝo kiom da malsaĝo; tia opinio estas eĉ tro optimista. La procento da saĝo estas tre malgranda; la vero same rilatas la malveron. Montru al mi en la mondo homon ― miraklon, kiu ne konas ŝajnigon, kaŝemon, koketecon, flatemon! La viroj estas flatemaj, la virinoj koketaj, oni eĉ povas iafoje trovi ambaŭ bonajn ecojn ĉe unu persono. Amikeco de la viroj, amo de la virinoj estas ŝerco de la naturo, montranta al la homoj idealojn, por ke ili restu dum la tuta vivo infanoj, persekutantaj papiliojn.

Sed oni ne povas ĉiun trompadi senfine. La sperto, eĉ ne tre longa, konvinkas, ke la kaptita papilio fariĝas baldaŭ abomena kadavreto. Tiam oni eksopiros al kvieta soleco, odoranta idilion ― la blagon de la poetoj. Ĉar en la realo la idilia paŝtistino havas grandajn ruĝajn manojn kaj magnetan inklinon al la monujo de sia paŝtisto.

Tie ĉi, malproksime de la mondo, bone estus legi Rochefoucauld'on. Kia malhela kaj preciza pentro de la malhela vivo! Oni nepre devas veni ĉi tien kun Rochefoucauld kaj legi sub la arboj... Sed ĉu estas tie ĉi benkoj?

Por vidi, ĉu en la maljuna ombra aleo estas loko, kie li povus sidiĝi kun Rochefoucauld, li levis la kapon kaj ekmiregis.

Kelke da paŝoj antaŭ li, tuj malantaŭ la krado, knabino en perkala vesto kun ruĝaj kaj grizaj strioj sidis sur mallarĝa benko sub siringa arbeto kaj diligente kudris. Ruĝa floro flamis en ŝiaj nigraj haroj, nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko kaj sur la kolumo de la korsaĵo. De meza kresko, delikata kaj gracia, kun pala vizaĝo kaj ruĝega buŝo ŝi estis plena de freŝeco kaj ĉarmo.

La rapideco de ŝia kudrado ne malhelpis ŝin preni de tempo al tempo pecon da pano, kuŝanta sur tableto el du dikaj, fendiĝintaj tabuloj. Ŝi demordis peceton kaj maĉante ĝin reprenis la laboron. La pano estis bruna, la dentoj, kiuj profundiĝis en ĝin, egalaj kaj blankaj, kiel perloj. Du, tri minutojn ŝi kudras, kaj ree la mano kun brilanta fingringo etendiĝas al la peco, pli kaj pli malgranda, sed la laboro progresas. La kunkudrado de du pecoj de perkalo estos baldaŭ finita. Ankoraŭ unu mordo, ankoraŭ kelkaj steboj kaj fine la blankaj dentoj tratranĉas ne la panon, sed la fadenon: la knabino rektiĝas, rigardas la laboraĵon kaj sendube ŝi trovas, ke ĝi estas bona, ke la pano estis bongusta, ke la vetero estas bela, ĉar el ŝia buŝo elflugas gaja valsa melodio.

― La, la, la! la, la! la, la, la!

La junulo iris antaŭen kelkajn paŝojn de la arboj, tra kies branĉoj li observis la knabinon. La sekaj folioj ekkraketis sub liaj piedoj.

La knabino sin turnis al la sono, kaj timo larĝigis ŝiajn brilantajn pupilojn. Du, tri jarojn ŝi jam venas ĉi tien, sed neniam ŝi vidis promenanton en la parko. Sed la timo ne daŭris longe.

La eksteraĵo de la juna homo faris bonan impreson. Li estis ĝentila homo, ĉar kiam liaj okuloj renkontis la rigardon de la knabino, li levis la ĉapelon kaj malkovris belan frunton kun profunda sulko inter la brovoj. Ĉi tiu sulko sur juna frunto estis rimarkinda, same kiel la longforma blanka mano, levanta la ĉapelon.

Kelke da sekundoj li ŝajnis ŝanceliĝi aŭ konsideri, poste li rapide proksimiĝis al la krado kun la ĉapelo en la mano kaj demandis tre ĝentile:

― Permesu demandi vin, fraŭlino, kiu loĝas en ĉi tiu bela dometo?

Lia rigardo montris la duonruinon, dronantan en la fazeola verdaĵo.

Klaro, iom konfuziĝinte, respondis:

― Ni loĝas tie...

Sed tuj ŝi korektis:

― Mia patro, Teofilo Wygrycz, mi, mia frato kaj fratino.

La maniero de ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto.

― Agrabla loko, rimarkis la juna homo.

― Oh, tre! ― ŝi jesis kun la okuloj plenaj de ravo; ― tiom da verdaĵo kaj kvieto!

― Nesto trankvila, ― li diris kaj aldonis: ― Kiu plantis antaŭ la domo la belajn kreskaĵojn, kiuj tiel pentrinde ĝin ombras?

Kontenta de la laŭdo, ŝi respondis kun brilantaj okuloj:

― Ĉu ne belege kreskas en ĉi tiu jaro la fazeolo? Mi plantas ĝin kun mia fratino ĉiun printempon, sed neniam ankoraŭ ĝi estis tiel alta kaj densa...

― Vere, ĝi estas mirinde alta kaj densa. Sed mi vidas florbedon. Ĉu ankaŭ la florojn vi plantis aŭ semis?

― Iom da levkojo kaj rezedo... nur malmulte, mi kaj mia fratino ne havas tempon kulturi pli multe.

― La fratino estas pli maljuna?

― Kontraŭe, kvar jarojn pli juna...

― Ŝi do estas?...

― Dekkvinjara...

Ili eksilentis; ŝi ree konfuziĝis, mallevis la vizaĝon al la laboraĵo kaj komencis kudri; li apogis sin al la krado, rigardis ŝin kaj restis. Ŝia konfuzo devenis ĝuste de la maniero, per kiu li ŝin rigardis.

Li ĵus demetis la ĉapelon, kaj sub la frunto kun profunda sulko liaj bluaj okuloj ŝerce ridetis. La teniĝo, la maniero paroli iom malrapide kaj skandante la silabojn, la rideto de la okuloj de la nekonato tute ne estis neĝentilaj, sed lia memfido kaj aristokrata ŝajno konfuzis la knabinon. Krom tio ŝi sciis, ke juna fraŭlino ne rajtas longe paroli kun nekonataj viroj, sed bruligis ŝin la scivolo: kiu li estas? De kie kaj kiel li aperis en ĉi tiu loko, ordinare senhoma? Ŝi pensis: kiamaniere demandi? ― sed ŝi trovis nenian konvenan esprimon. Ŝi do kudris, kaj amaso da pensoj rapidis en ŝia cerbo unu post alia: Eble li foriros? Eble mi devas leviĝi kaj foriri? Ne, tio estus malĝentila; kial forkuri? Mi ja estas en mia propra laŭbo. Li reiru, de kie li venis! Kiu li estas? Li estas beleta... Lia voĉo estas tre agrabla...

Li, post kelkaj silentaj minutoj, reparolis per voĉo vere tre agrabla, mola kiel veluro:

― Kion vi faras?

Ne levante la kapon kaj okulojn, ŝi respondis:

― Ĉemizon por mia frato...

Ŝi ne vidis la rideton de la nekonato.

― Ĉu via frato estas plenaĝa?

― Oh ne, dek jarojn pli juna ol mi...

― Vi do estas la plej maljuna?

― Jes.

― Sed mi rimarkis en viaj respondoj mankon... Vi parolis pri via patro, pri viaj gefratoj... sed la panjo?

Ŝi silentis momenton kaj respondis mallaŭte:

― De kvar jaroj ni ne havas plu la patrinon... ŝi mortis...

― Kaj vi anstataŭas ŝin...

Ne levante la kapon, ŝi respondis:

― Mi penas tion fari... mi tre deziras... laŭ eblo...

La ŝerca rideto malaperis de la buŝo kaj okuloj de la nekonato. Li apogis pli forte la brakon al la krado kaj diris post momento:

― Mi vidas libron en via korbo... ĉu vi amas la legadon?

― Jes, mi tre amas legi.

― Kion vi legas?

Li etendis la manon super la krado; post momenta ŝanceliĝo ŝi donis al li la libron.

― Vere, stranga homo! Li staras kaj tute ne intencas foriri!

Li parolas kun mi kaj... li ne prezentas sin! Tio ne estas konvena, kvankam aliflanke... li estas tre ĝentila!

La libro havis dikan, eluzitan bindaĵon; ĝi kredeble estis legata multfoje kaj de multaj personoj. La nekonato malfermis ĝin, trarigardis la paĝojn kaj haltis ĉe la versoj, apud kiuj li trovis krajonan signon.

― Ĉu vi faris la signon?

― Jes, ― ŝi respondis tute mallaŭte.

― Ĉu ili tiel plaĉas al vi?...

Duonlaŭte li komencis legi la versojn:

Tiel vi nin mirakle portos hejman limon!
Dume transportu mian sopiran animon
Al la arbar' ― montetoj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj...

[El „Sinjoro Tadeuŝ“ de Mickiewicz, traduko de A. Grabowski]

Kvankam nur duonlaŭte, li legis tre bone. La knabino estis strange impresita: ŝi neniam aŭdis versojn, legatajn voĉe, kaj nun ili estis legataj per voĉo velura, plena de karesoj kaj iom malĝoja.

Li interrompis la legadon kaj ekpensis: ― Jen mi estas tre malproksime de Rochefoucauld... en tute alia regiono... ― Kaj li daŭrigis:

Kiujn la neĝeblanka poligon' ornamas,
Kie per virga ruĝo timiano flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.

La okuloj de Klaro, ŝi ne sciis kial, pleniĝis de larmoj. Tio okazis ĉiam, kiam ŝi aŭdis muzikon. Ŝi ekhontis kaj iom koleris: li ne nur parolas kun ŝi, sed eĉ legas ŝian libron, kvazaŭ ili jam de longe konus unu la alian! kaj li tute ne diris sian nomon.

Ŝi kuraĝiĝis kaj, metinte la laboraĵon sur la genuojn, demandis kun serioza, eĉ severa mieno:

― Ĉu vi loĝas malproksime de ĉi tie?

Ŝi mem rimarkis, ke ŝi demandis pli laŭte, ol ŝi volis, kaj ke ŝi tro sulkigis la brovojn. Sed tio ĉiam okazas tiamaniere: kiam oni devas montri grandan kuraĝon, oni ĉiam troas!

Li levis la okulojn de la libro kaj respondis:

― Tre proksime...

Li legis ankoraŭ du versojn:

Inter tiaj kampoj, apud rivereto
En betula arbaro, sur eta monteto...

Kvazaŭ pripensinte dum la legado, li fermis la libron kaj diris kun saluto:

― Mi ankoraŭ ne prezentis min al vi. Mi ne supozis, ke nia interparolado daŭros tiel longe. Sed nun mi sentas, ke mi deziros ripeti ĝin...

Momenton li konsideris, mallevinte la okulojn, poste li diris:

― Mi estas Julio Przyjemski, mi loĝas en ĉi tiu granda domo.

Li montris la princan parkon. La knabino gajiĝis: la reguloj de la konveneco estis plenumitaj, sed la sciigo iom mirigis ŝin.

― Mi pensis, ke en la palaco neniu loĝas...

― Ĝis nun, ekster la servistoj, neniu loĝis en ĝi, sed hieraŭ venis ĝia posedanto por pasigi ĉi tie iom da tempo.

― La princo? ŝi ekkriis.

― Jes; la princo, kiu pro monaj aferoj restos ĉi tie ―

Ŝi meditis momenton kaj demandis:

― Kaj vi venis kun la princo?

― Jes, ― li respondis ― mi venis kun princo Oskaro.

― Vi gastas, verŝajne, ĉe la princo?

― Tute ne, fraŭlino. Mi loĝas ĉe la princo, mia akompanas lin ĉie kaj ĉiam...

Post momenta medito li aldonis:

― Mi estas kunulo kaj plej intima amiko de la princo.

Ŝi ekpensis: kredeble li estas sekretario aŭ rajtigito de la princo! Ŝi sciis, ke grandaj sinjoroj havas sekretariojn kaj rajtigitojn. Cetere, kion ŝi povis scii pri la oficistoj de la princaj kortegoj! Ili sendube estas multaj kaj diversaj. Sed ŝi estis kontenta, ke la juna homo, kun kiu ŝi ĵus koniĝis, ne estis gasto de la princo. Ŝi ne sciis kial, sed ŝi estis tre kontenta, eksciinte pri tio.

― Ĉu la princo estas juna? ― ŝi demandis.

Przyjemski momenton ŝanceliĝis kaj poste respondis kun rideto, kiu ŝajnis stranga al ŝi:

― Jes kaj ne; li vivis ne longe, sed li travivis multon...

Ŝi jese balancis la kapon.

― Ho jes! Mi imagas, kiom da feliĉo kaj plezuro enhavis lia sorto!

― Ĉu vi tiel opinias?

― Kompreneble. Mia Dio! Tiel riĉa, li povas ĉiam fari, kion li volas!

Li turnis distrite per siaj maldikaj fingroj la paĝojn de la libro kaj respondis:

― Sed malfeliĉe por li... multaj aferoj ĉesis al li plaĉi.

― Sendube, ― ŝi respondis post momento... multaj aferoj, kiuj ŝajnis en la komenco aŭ de malproksime bonaj, estas efektive tute aliaj...

― Vi jam tion komprenas? ― li demandis iom mire.

Ŝi respondis kun gaja rideto:

― Mi vivis ne longe, sed mi travivis multon...

― Ekzemple? ― li demandis ŝerce.

― Pli ol unu fojon mi tre deziris ion, mi revis ĝin, kaj poste mi konvinkiĝis, ke ĝi ne indis revojn kaj dezirojn...

― Ekzemple? ― li ripetis.

― Ekzemple, mi deziris havi amikinon, sed intiman, koran, kun kiu mi povus vivi komunan vivon.

― Kion signifas: vivi komunan vivon? ―

― Tio signifas: havi ĉion komunan. Havi komunajn pensojn pri ĉio, helpi unu la alian, havi la samajn ĝojojn kaj ĉagrenojn...

― Bela programo! Ĉu vi efektivigis ĝin?

Ŝi mallevis la okulojn.

― Mi neniam sukcesis. Jam du fojojn mi estis certa, ke mi havas tian amikinon kaj mi estis ekstreme feliĉa, kaj poste...

― Ĉu vi permesas al mi fini anstataŭ vi?... Poste vi konvinkiĝis, ke unue: la amikinoj estis multe malpli saĝaj ol vi, oni do ne povis havi komunajn pensojn; due: ke ili ne amis vin sincere... Ĉu jes?

Ne ĉesante kudri, ŝi jese balancis la kapon.

― Mi ne scias, ĉu la amikinoj estis malpli saĝaj ol mi, sed mi estas certa, ke ili ne amis min sincere.

Li daŭrigis malrapide:

― Ili kalumniis vin, insidis kontraŭ vi... pro bagatelo sentis sin ofenditaj, kaj ili mem senĉese vin ofendis...

Ŝi ekstreme ekmiris kaj levis la kapon:

― De kie vi tion scias?

Li ekridis.

― La princo travivis la samon, sed laŭ pli vasta skalo. En la komenco li estis ekstreme sentema kaj naiva, li kredis la amikecon, amon, feliĉon... un tas des choses de tia speco; sed poste li rimarkis, ke unuj enuigas lin, ke li enuigas la aliajn; ke sur la fundo de ĉiu koro kuŝas egoismo, ke ĉiu amikeco kaŝas en si perfidon... Jen kial li estas samtempe juna kaj maljuna...

Ŝi aŭskultis lin atente kaj poste flustris kun kompato:

― Malfeliĉa! Tiel riĉa kaj tiel mizera!

Przyjemski ekmeditis. Apogante sin al la krado, li mallevis la rigardon; la sulko inter liaj brovoj profundiĝis, la vizaĝo ŝajnis laca kaj dolora. Ŝi momenton rigardis lin, kaj poste kun viva ekbrilo en la okuloj ekkriis:

― Tamen ekzistas aferoj ĉiam bonaj, belaj kaj agrablaj, kaj la princo, kvankam li tiom travivis, devas esti tre feliĉa...

Levante la palpebrojn, li demandis.

― Kiuj aferoj?

Per rapida gesto ŝi montris la ĝardenon malantaŭ la krado.

― Ekzemple, tia ĝardeno! Ho Dio, kiom da fojoj sidante ĉi tie mi pensis pri la feliĉo povi ĉiam, kiam oni tion deziras, promeni kaj sidi sub tiaj arboj, rigardi la belajn florojn, loĝi en domo de tiel bela arĥitekturo... Mi estas jam feliĉa, kiam mi sidas ĉi tie kaj nur rigardas la silueton de ĉi tiu palaco kun linioj tiel harmoniaj kaj elegantaj, la arbojn, la herbaron... En aprilo tiom da violoj ornamas la herbaron, ke la verdaĵo malaperas sub ili, ĉio estas violkolora, kaj la bonodoro atingas eĉ nian dometon...

― Vi estas tre sentema al beleco...

Kun vivaj gestoj ŝi komencis gaje rakonti:

― Kiel mi laboris kaj penis antaŭ ol ni povis ekloĝi en ĉi tiu dometo!... Mi ekvidis ĝin okaze. Mi iris sur la strato, la pordego de la ĉirkaŭbaro estis malfermita kaj apud ĝi oni vendis fruktojn. Mi eliris por aĉeti kelke da ili por mia patro kaj mi ekvidis la ĉarman dometon en la ĝardeneto, tuj apud alia, pli vasta kaj pli bela ĝardeno. Mi varmege ekdeziris posedi la dometon, por ke la patro kun la infanoj loĝu en la verdaĵo, en tiel agrabla kvieto... kaj mi kun ili... Malfacila estis la afero. Mi devis trovi la posedanton; persone paroli kun li; li estas riĉa homo, loĝas en la centro de la urbo, en grandega domo. Mi estis tie kelke da fojoj, antaŭ ol li konsentis trakti kun mi la aferon. La prezo estis tro alta por ni, ni devis prokrasti la aĉeton, la transloĝiĝo kostis multe... unuvorte, mil da malfacilaĵoj kaj malhelpoj. Mi venkis ĉion, kaj dank' al Dio ni loĝas ĉi tie... Jam de tri jaroj...

― Vi do estis deksesjara, kiam vi plenumis ĉi tiujn heroaĵojn?

Ŝi ekridis.

― Heroaĵo certe ĝi ne estas, sed forta decidemo estis necesa. Mi estas certa, ke la sanon de mia patro subtenos nur la ĉi tiea pura aero kaj kvieto. Se ni restus en nia antaŭa loĝejo, en malpura kaj brua kvartalo, kiu povas scii, kio okazus! Kaj ĉi tie la stato de mia patro almenaŭ ne plimalboniĝas kaj ni ĉiuj fartas bone.

― Bone! ― ripetis Przyjemski, ― vi do estas tute feliĉa, de kiam vi loĝas ĉi tie?

Daŭrigante la kudradon, ŝi malĝoje ekskuis la kapon.

― Tute? Ne, ĉar la farto de la patro kaj la estonteco de la infanoj maltrankviligas min...

― Kaj la via?

Ŝi levis al li siajn okulojn, plenajn de mirego:

― Mia estonteco? Kio povas okazi? Mi jam estas plenaĝa kaj sendependa...

― Vi estas pli feliĉa ol la princo...

― Kial?

― Ĉar seniluzia, multfoje vundita estas lia koro, sencelaj la horoj kaj tagoj...

― Kompatinda! ― ŝi flustris kaj post momento ekparolis vive:

― Tamen ŝajnas al mi, ke la princo povus esti feliĉa, se li nur volus, aŭ scius kion fari. Eble mi estas tro memfida, sed se mi estus li, mi scius direkti mian koron kaj vivon.

― Kion vi farus?

― Mi suprenirus en ĉi tiun turon... Kaj mi rigardus atente la tutan urbon. Mi vidus ĉiujn, kiuj suferas aŭ bezonas ion kaj...

Ŝi haltis kaj neatendate demandis:

― Ĉu vi iam vidis medaleton de Pariza Dipatrino?

― Ŝajnas al mi... eble... mi ne memoras bone...

― Sankta Virgulino staras, kaj el ambaŭ ŝiaj manoj fluas amase radioj, kiuj konsolas, lumigas kaj defendas kontraŭ la malbono... se mi estus princo, mi surirus la turon kaj etendinte la brakojn mi verŝus riverojn da radioj... Ho Dio, kiel feliĉa mi estus!...

La vortojn ŝi akompanis per gestoj: ŝi montris la pinton de la turo, poste ŝi mallevis la brakojn kaj skuis ilin, kvazaŭ ŝutante ion teren.

Przyjemski aŭskultis; liaj okuloj sub la profunda sulko fariĝis dolĉaj kaj brilaj.

― Bele, tre bele! ― li flustris al si mem.

Sed tuj, kun ironia nuanco li ekparolis:

― Sankta kredo al la savanta efiko de la filantropio! Mi ĝin ne deprenos. Oni devas nenion aldoni al vi... nenion depreni... Mi ne scias... pri la princo, sed mi mem...

Iom levante la ĉapelon, kiun li ĵus remetis sur la kapon, li aldonis:

― Mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi koniĝi kun vi...

Karmina ruĝo kovris la vizaĝon de Klaro. Ŝi komencis rapide, rapide meti la laboraĵon en la korbon.

― Jam estas tempo reveni hejmen...

― Jam? ― li demandis bedaŭre.

Li ekrigardis ŝian libron:

― Ĉu vi afable konsentos prunti al mi ĉi tiun libron ĝis morgaŭ!

― Tre volonte, kun plezuro, ― ŝi respondis ĝentile.

― Mi redonos ĝin al vi morgaŭ... Kiam vi en la sama horo venos en la laŭbon. Ĉu vi konsentas?

― Jes, sinjoro ― ŝi respondis senŝanceliĝe, ― mi venas ĉi tien ĉiutage, se la vetero estas bela...

― Ĝi estu bela morgaŭ!...

Infana voĉo eksonis de la domo:

― Klaro, Klaro!

Sur la balkono aperis knabeto dekjara en gimnazia vesto kaj svingante la manojn al la laŭbo, vokis kaj kriis:

― Klaro, Klaro! Jen mi revenis! La patro ankaŭ venas, Franjo tuj alkuros el la kudrejo. Venu rapide kaj donu la tagmanĝon! Mi mortas de malsato!...

― Mi venas, mi venas! ― ekkriis Klaro kaj salutinte la novan konaton estis forkuronta, kiam li haltigis ŝin per la vortoj:

― Vian manon, mi petas, por adiaŭo...

Ne ŝanceliĝante, kun ĝentila saluto ŝi etendis la manon; nur kiam ĉi tiu mano gracia, sed iom malglata, troviĝis en la blanka mola mano, kiu delikate sed longe premis ĝin, karmina ruĝo kovris ŝian tutan vizaĝon, de la nigraj bukloj sur la frunto, ĝis la kolumo de la korsaĵo.