<< Tri fratoj Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Steloj talaroj

Estis iam malgranda knabineto, sen patro, sen patrino, kaj ŝi estis tiel malriĉa, ke ŝi havis nek ĉambron kie loĝi, nek liton en kiu dormi. Fine restis al ŝi nur la vestoj sur la korpo kaj en la mano peco da pano, kiun donacis al ŝi kompatema koro; sed ŝi estis bona kaj pia. Ĉar ŝi estis forlasita de ĉiuj, ŝi ekmigris, fidante al Dio. Sur sia vojo ŝi renkontis mizerulon, kiu diris:

"Donu al mi ion por manĝi, mi estas tre malsata!" Ŝi donis al li sian tutan pecon da pano kaj diris:

"Dio benu vin," kaj iris antaŭen. Poste ŝi renkontis infanon, kiu ploris kaj diris:

"Donu al mi ion por kovri la kapon, malvarme estas al mi."

Ŝi demetis sian ĉapon kaj donis al ĝi. Post momento ŝi vidis infanon, kiu ne havis kaftanon; ŝi donis al ĝi sian; poste alia petis jupon, ŝi donis la sian. Fine ŝi venis en arbaron, estis jam mallume, venis ankoraŭ unu infano kaj petis ĉemizon. La pia knabino pensis:

"Estas malluma nokto, neniu vidos vin, vi povas doni vian ĉemizon," demetis ĝin kaj donis al la infano.

La knabino restis nuda. Subite la steloj komencis fali de la ĉielo: ili ne estis steloj, sed oraj moneroj; kaj kvankam ŝi fordonacis la ĉemizon, ŝi havis tute novan el plej delikata tolo. Ŝi kolektis la monerojn kaj estis riĉa ĝis la morto.