<< Steloj talaroj Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Neĝulino kaj Rozulino

Malriĉa vidvino loĝis en izolita dometo; en la ĝardeno, kiu estis antaŭ la pordo, kreskis du rozujoj: unu havis blankajn, la alia ruĝajn rozojn.

La vidvino havis du knabinojn, kiuj similis la rozujojn, unu estis nomata Neĝulino, la alia Rozulino. Ili estis la plej bonaj, piaj, laboremaj kaj persistemaj infanoj en la tuta mondo: Neĝulino estis pli kvieta kaj dolĉa ol Rozulino. Rozulino preferis kuri sur la herbejoj kaj kampoj, serĉis florojn kaj kaptis papiliojn; Neĝulino pli volonte restis hejme kun la patrino, helpis ŝin en la mastrumaj laboroj, aŭ voĉe legis, kiam la laboro estis finita. La infanoj tiel amis unu la alian, ke ili ĉiam sin tenis per la manoj, kiam ili estis ekstere. Kiam Neĝulino diris: "Ni ne forlasos unu la alian," Rozulino ĉiam respondis: "Ĝis la morto," kaj la patrino aldonis: "Ĉio devas esti komuna por vi."

Ofte ili solaj kuris en la arbaro kaj kolektis ruĝajn berojn; la bestoj ne atakis ilin, kontraŭe ili proksimiĝis konfide: la leporeto manĝis brasikon el iliaj manoj, la kapreolo sin paŝtis ĉe iliaj piedoj, la cervo petolis antaŭ ili kaj la birdoj restis sur la branĉoj kaj kantis ĉiujn siajn kantojn. Nenia danĝero minacis ilin: se ili malfruis en la arbaro kaj tie atingis ilin la nokto, ili ĉiufoje ekkuŝis sur la musko kaj dormis ĝis la mateno: la patrino sciis tion kaj ne maltrankviliĝis.

Foje ili pasigis la nokton en la arbaro kaj kiam la matenruĝo vekis ilin, ili ekvidis belan infanon en blanka hela vesto, sidanta ĉe ilia kuŝejo.

Ĝi leviĝis, amike rigardis ilin kaj foriris inter la arbojn. Tiam ili rimarkis, ke ili dormis tute proksime de senfundaĵo kaj estus sendube falintaj tien, se ili estus farintaj en la mallumo unu paŝon plu. La patrino diris al ili, ke tio certe estis la anĝelo, kiu gardas la infanojn.

Neĝulino kaj Rozulino tiel pure ordigis la dometon, ke estis vera plezuro rigardi internen. Somere Rozulino zorgis pri la domo kaj ĉiumatene, antaŭ ol la patrino vekiĝis, starigis ĉe ŝia lito bukedon: de ĉiu rozujo po unu rozo. Vintre Neĝulino ekbruligis la fajron kaj pendigis kaldronon super ĝi; la kaldrono estis el flava kupro, sed brilis kiel oro, tiel bone ĝi estis purigita.

Vintre, kiam la flokoj falis, la patrino diris:

"Iru, Neĝulino, riglu la pordon," kaj poste ili eksidis ĉe la fajrujo, la patrino metis la okulvitrojn kaj legis voĉe el granda libro; ambaŭ knabinoj aŭskultis, sidis kaj ŝpinis; apud ili sur la planko kuŝis ŝafideto kaj post ili sur stango sidis blanka kolombeto, kaŝinte la kapon sub la flugilon.

Foje vespere, kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazaŭ petante akcepton. La patrino diris:

"Rapide, Rozulino, malfermu; tio kredeble estas migranto, kiu serĉas rifuĝejon."

Rozulino iris kaj malriglis la pordon pensante, ke ŝi ekvidos malriĉulon, sed ekstere staris urso kaj etendis al ŝi sian nigran kapon. Rozulino ekkriis kaj saltis posten: la ŝafideto ekblekis, la kolombeto ekflugis en la ĉambro kaj Neĝulino sin kaŝis post la lito de la patrino. La urso komencis paroli kaj diris:

"Ne timu, mi ne atakos vin; permesu al mi varmigi min iom ĉe vi, ĉar mi estas duone glaciiĝinta."

"Malfeliĉa urso," diris la patrino, "ekkuŝu ĉe la fajro kaj gardu vin, ke ne ekbrulu via pelto."

Ŝi alvokis la knabinojn:

"Neĝulino, Rozulino, ne kaŝu vin, la urso nenion faros al vi, ĝi ne havas malbonajn intencojn."

Ambaŭ proksimiĝis, iom post iom revenis ankaŭ la ŝafideto kaj kolombeto kaj ne timis ĝin. La urso diris:

"Batu iom la neĝon el mia pelto," kaj la knabinoj alportis la balailon kaj purigis la pelton de la urso: ĝi sin etendis ĉe la fajro kaj murmuris de plezuro. Baldaŭ ili amikiĝis kun ĝi kaj komencis petoli kun la grizulo. Ili ŝiris al li la haregojn, suriris ĝian dorson, rulis ĝin en la ĉambro aŭ prenis avelan vergon kaj batis ĝin; kiam ĝi murmuris, ili ridis. La urso tute ne protestis, nur se la infanoj tro fervoris, ĝi kriis:

"Neĝulino, Rozulino, ne mortigu vian fianĉon." Kiam venis la tempo dormi, la patrino diris al la urso:

"Restu ĉe la fajrujo, tie vi havas rifuĝejon kontraŭ la malvarmo kaj malbona vetero."

Ĉe la tagiĝo, la infanoj ellasis ĝin kaj ĝi ektrotis sur la neĝo en la arbaron. De tiu tago la urso venis ĉiuvespere en la sama horo, sin etendis ĉe la fajro kaj permesis al la infanoj ludi kun si laŭ ilia plaĉo; ili tiel kutimis al ĝi, ke ili ne riglis la pordon antaŭ la alveno de la nigra kunulo.

Kiam la printempo venis kaj ĉio estis verda, foje matene la urso diris al Neĝulino:

"Nun mi devas foriri, mi ne revenos dum la tuta somero."

"Kien vi iras, kara urso?" demandis Neĝulino.

"Mi devas iri en la arbaron kaj gardi miajn trezorojn kontraŭ la malbonaj nanoj: vintre kiam la tero estas glaciiĝinta, ili devas resti sube kaj ne povas eliĝi, sed nun kiam la suno varmigis la teron, ili traiĝos, malsupren iros, serĉos kaj ŝtelos; kio estas en iliaj manoj kaj kuŝas en iliaj kavoj, tio ne facile revenas al la taga lumo."

Neĝulino ĉagreniĝis pro la foriro de la urso; kiam ŝi malriglis al ĝi la pordon, la grizulo trapasante alkroĉiĝis al la pordohoko kaj peceto da felo elŝiriĝis: ŝajnis al Neĝulino, ke ŝi vidis oran brilon, sed ŝi ne estis certa.

La urso rapide forkuris kaj baldaŭ malaperis post la arboj.

Post iom da tempo la patrino sendis la infanojn en la arbaron kolekti sekajn branĉetojn. Ili trovis tie grandan dehakitan arbon, kaj ĉe la trunko io saltis en la herbo, sed ili ne povis distingi, kio ĝi estas. Kiam ili proksimiĝis, ili ekvidis nanon kun maljuna velkinta vizaĝo kaj kun blanka barbo, ulnon longa. La fino de lia barbo estis pinĉita en fendo de la arbo, kaj li saltis ĉi tien kaj tien kiel hundeto ĉe ŝnuro kaj ne povis sin liberigi. Li rigardis la infanojn per siaj ruĝaj fajraj okuloj kaj kriis:

"Kial vi staras tie? Ĉu vi ne povas helpi min?"

"Kio okazis al vi, hometo?" demandis Rozulino.

"Malsaĝa scivola ansero," respondis la nano, "mi volis fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo; ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj, niaj etaj manĝaĵoj karbiĝus ĉe grandaj ŝtipoj. Mi jam feliĉe enigis la kojnon kaj ĉio sukcesus bone, sed la malbenita kojno elglitis kaj la fendo tiel rapide fermiĝis, ke mi ne povis plu eltiri mian belan blankan barbon; nun ĝi estas kaptita kaj mi ne povas foriri. Kial vi ridas, naivaj pupoj! Fi! kia abomeno!"

La infanoj penis per ĉiuj fortoj, sed ne povis eltiri la barbon, tiel forte ĝi estis fiksita.

"Mi kuros por alvoki homojn," diris Rozulino.

"Frenezaj ŝafokapoj," diris la barbulo per sia raŭka voĉo, "alvoki homojn! Bela plano, vi du jam estas tro multe ..."

"Ne malpaciencu," diris Neĝulino, "mi trovos rimedon," prenis tondilon el la poŝo kaj fortranĉis la finon de la barbo. Liberiĝinte la nano tuj prenis la sakon plenan de oro, kiu estis kaŝita inter la radikoj de la arbo kaj murmuris:

"Maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo! La diablo rekompencu vin!"

Li metis la sakon sur la dorson kaj foriris, eĉ ne rigardinte la infanojn.

Post iom da tempo Neĝulino kaj Rozulino iris fiŝkapti. Kiam ili estis proksime de la rivereto, ili rimarkis, ke io, kvazaŭ granda akrido, saltas al la akvo kaj ŝajne volas sin dronigi. Ili kuris tien kaj rekonis la nanon.

"Kion vi faras?" demandis Rozulino, "ĉu vi volas vin ĵeti en la akvon?"

"Mi ne estas tiel malsaĝa," kriis la nano, "ĉu vi ne vidas, ke la malbenita fiŝo volas min entiri?"

La barbulo fiŝkaptis tie antaŭ ilia alveno kaj malfeliĉe la vento implikis lian barbon kun la ŝnuro: post momento granda fiŝo englutis la hoketon, kaj la malforta kreaĵo ne havis sufiĉe de fortoj por eltiri ĝin: la fiŝo venke trenis lin al si. Kvankam li kroĉis sin al ĉiuj junkoj kaj herboj de la bordo, sed tio helpis ne multe, li devis sekvi la movojn de la fiŝo kaj ĉiumomente minacis lin la danĝero fali en la akvon.

La knabinoj venis ĝustatempe, ili tenis lin kaj penis liberigi de la ŝnuro la barbon, sed vane, ĉar la ŝnuro kaj la barbo estis tute kunplektitaj. Ĉar ne ekzistis alia rimedo, la knabinoj prenis tondilon kaj fortranĉis la finon de la barbo. Ekvidinte tion, la nano diris:

"Ĉu tio estas via kutimo, vi malsaĝaj bestoj, tiel malbeligi iun? Antaŭe vi jam tondis al mi la barbon kaj nun vi fortranĉas la plej belan parton: mi ne povos min montri al la miaj. Perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj!"

Li prenis sakon da perloj kaŝitan en la junko kaj dirinte plu nenion fortrenis ĝin kaj malaperis post la arboj.

Post nelonga tempo la patrino sendis la knabinojn en la urbon por aĉeti fadenojn, kudrilojn, laĉojn kaj rubandojn. La vojo kondukis ilin tra dezerta kampo, kie kuŝis multe da ŝtonegoj. La infanoj rimarkis grandan birdon, kiu rondflugis super ili, pli kaj pli malleviĝis kaj fine sin ĵetis teren ĉe ŝtonego. En la sama momento eksonis trapenetranta, terura krio. Ili kuris tien kaj ekvidis teruritaj, ke aglo kaptis ilian malnovan konaton, la nanon, kaj volis lin forporti. La kompatemaj infanoj tuj ektenis la hometon kaj tiel longe batalis kontraŭ la aglo, ĝis ĝi fine ellasis la kaptaĵon. Kiam la barbulo iom trankviliĝis, li komencis krii per sia malagrabla voĉo:

"Ĉu vi ne povis agi pli delikate? Vi tiel tiris mian manikan surtuton, ke vi tute ĉifonigis ĝin, vi mallertaj maldelikatuloj!"

Li prenis la sakon kun la multvaloraj ŝtonoj kaj sin kaŝis en sian kavernon sub la ŝtonegoj. La knabinoj jam kutimis al lia nedankemo, daŭrigis sian vojon kaj faris la aĉetojn en la urbo. Revenante ili surprizis sur la dezerta kampo la barbulon, kiu elŝutis la multekostajn ŝtonojn sur puran lokon, ĉar li estis certa, ke en tiel malfrua horo neniu venos tien. La subiranta suno lumigis la brilajn ŝtonojn, kiuj tiel belege radiis ĉiujn kolorojn, ke la infanoj haltis kaj mire rigardis.

"Kial vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝoj?" kriis la nano, kaj lia cindregriza vizaĝo fariĝis cinabreruĝa. Li volis daŭrigi la insultojn, sed subite eksonis laŭta murmuro kaj el la arbaro eltrotis nigra urso. Terurite la barbulo volis forkuri, sed li ne sukcesis atingi la truon: la urso jam estis apud ĝi. La nano kriis de timo:

"Kara sinjoro urso, indulgu min, mi donos al vi ĉiujn miajn trezorojn, rigardu, la belajn ŝtonojn, kiuj kuŝas tie. Lasu al mi la vivon, vi eĉ ne sentos inter la dentoj tian etulon. Prenu ĉi tiujn ambaŭ sendiajn knabinojn, jen delikata peco por vi, manĝu ilin, la grasajn koturnojn."

La urso ne atentis liajn vortojn, donis al li nur unu baton per la piedego kaj la barbulo falis senviva.

La knabinoj forkuris, sed la urso kriis al ili:

"Neĝulino kaj Rozulino, ne timu, atendu, mi iros kun vi."

Ili rekonis ĝian voĉon kaj haltis, kaj kiam la urso proksimiĝis, la ursa felo defalis kaj antaŭ ili staris bela juna viro en ora vesto.

"Mi estas filo de reĝo," li diris, "la sendia nano ŝtelis miajn trezorojn kaj sorĉis min sovaĝa urso, fine mi liberiĝis per lia morto. Nun li ricevis la bone merititan punon."

Li fianĉiĝis kun Neĝulino, kaj lia frato kun Rozulino kaj ili dividis la grandajn trezorojn, kiujn la nano kolektis en sia kaverno. La maljuna patrino longe ankoraŭ vivis trankvile ĉe siaj infanoj. Ŝi prenis ambaŭ rozujojn kaj plantis antaŭ sia fenestro, ĉiujare ili havis la plej belajn rozojn, blankajn kaj ruĝajn.