La gazeto Heroldo de Esperanto ricevis telegramon: „Scherer suprengrimpis Merapi- vulkanon erupci-regiono efikpropagande radioparolis stacio Semarang ― Esperantocentro.“
Imagu, karaj, kio estus okazinta, se la mondo estus eksciinta tion anstataŭ per telegramo nur per normale afrankita letero! Brrr, ― mi preferas ne pensi pri tia katastrofo.
Hej, amiko, ne plu plendu
Pri impostoj! ― Estu gaja!
Ĉiujn vivozorgojn sendu
Furze al la Himalaja!
Vivu am', reklam', tamtamo,
Ĉar alvenis telegramo!
Kiun ajn mi nun renkontas,
Ĝoje svingas la ĉapelon
Kaj ĝistede rerakontas
Al mi tiun mirfabelon:
„Ĉu vi aŭdis? ― Kia dramo!
Ĵus alvenis telegramo!“
Ĉiuj, ĉiuj, ― jen surstrate,
Jen endome ovacias
Kaj radioaparate
La novaĵon tuj diskrias,
Eĉ infan' ĉe l' nutra mamo
Miras: „Te-te-teledramo??“
Nun ni spiras, dank' al Dio!
Jam ni preskaŭ ne plu dormis
Pro premanta emocio,
Sed depeŝo ĵus informis:
― (Kaj vi rajtas mire gapi) ―
„Scherer grimpis sur Merapi!“
Scherer? ... Eble ... Sed Merapi???
Kaj vi povos pro l' demando
Vian kapon longe skrapi:
Kie aŭ en kiu lando?
Nu, sed kial plu nin frapi?
„Scherer grimpis sur Merapi!“
Kaj mi vetas, ke koboldo
Pri l' enigmo lumon portos
Kaj detale la Heroldo
Dekkolone priraportos ...
Ni ne povos plu eskapi
L' erupcion de l' Merapi!