<<  EPIGRAMO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

ALIA EPIGRAMO

Tre konata recenzisto
Skribis foje en recenzon
Saĝan frazon, kies sencon
Fuŝkripligis la presisto.

Tiu fraz' aperis jene:
― (Aŭ almenaŭ proksimume,
Ĉar mi citas nur resume
Ne povante citi plene) ―

„Nun ankoraŭ tre modestas
Niaj libroj kaj gazetoj,
Ĉar l' original-poetoj
Certe tro ... malmutaj estas.“

Kaj legant' ne kompreninte,
Ke en tiu ĉi deklaro
Kuŝas dika preseraro,
Diris grave: „Bedaŭrinde!“