por progresintoj
         Tri partojn havas mia tut',
            
         Kaj ĉiu part' memvive staras ;
            
         La tuto, kvazaŭ festsalut',
            
         El nigra nokto tagon faras.
            
         L' unua parto tre utilas
            
         En multa senc', kaj laŭ profil'-
            
         Aŭ fronto-vido ĝi similas
            
         Al instrument': ĝi estas il'.
            
         La dua vastan sencon havas,
            
         Ĝin ne limigas neta lum',
            
         Sed tio ĉi neniel gravas,
            
         Ni diru nur: ĝi estas um'.
            
         La tria estas pli preciza:
            
         Ĝi kulpas pri la homdestin',
            
         Pri perd' de l' lando paradiza
            
         Kaj tiel plu ... Ĝi estas in'.
            
         Do tiel staras la problem':
            
         Tri partojn mia tut' entenas;
            
         Vi ilin konas, ― nun vi mem
            
         La nomon de la tut' divenas.