<<  VAGONRESTORACIO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

DU ŜARADOJ

por komencantoj

I.

L' unua estas forta lim'
De posedaĵ'. ― La dua same.
L' unuan ofte loĝas cim',
La duan ankaŭ ... same.
L' unua ofte ĝemas,
Se traboj tro ĝin premas.
La dua same.

La tuto, kvazaŭ voĉ' de l' vent',
Avertas nin pri malkontent'.

II.

L' unua estas forta lim'
De posedaĵ'. ― La dua same.
L' unua ofte el kutim'
Naskiĝas. Kaj la dua... same.
Vi ĉe l' unua haltas,
Se ne, vi supersaltas.
Ĉe l' dua same.

La tuto tiujn siluetas,
Kiuj verslibrojn ne aĉetas.

Solvoj de la Ŝaradoj.

Por komencantoj: a) mumuro. b) barbaro.

Por progresintoj: il-um-in'.