„En tiu tempo K. R. C. Sturmer sentis la bezonon intervjui min.“
Amike al K. R. C. Sturmer.
         Entute l' intervjuo ne estis tro dolora,
            
         Sed pli ol silentado... parolo estis ora!
            
         La turmentisto notis kun nobla interes',
            
         Ĉu mi responde tusis hazardan „ne“ aŭ „jes“.
            
         Li estis plej ĝentila, ― li ne minacis pafi,
            
         Mi havis nur impreson, min lasi fotografi,
            
         Dum ― kiel muŝ' en reto de ruza arane' ―
            
         Mi sensuspekte zumis hazardan „jes“ aŭ „ne“.
            
         Sed fakto estas fakto, ― kaj efektiva stato
            
         Atestas pli ol ombro de nepalpebla dato
            
         Kaj tio fakto restos dum sekvo de cent jaroj:
            
         En mia cigarkesto nun mankas du cigaroj!