(Lirika poemo kun komentario)
         Mi sonĝis dum nokthoro...
            
         (Pardonu, Heinrich Heine,
            
         Ĝi estas monopolo
            
         De multaj homoj ŝajne.)
            
         Mi sonĝis dum nokthoro ...
            
         (Pro manĝo tro abunda,
            
         Laŭ diro de l' doktoro
            
         Mi estas sonĝfekunda.)
            
         Mi sonĝis dum nokthoro...
            
         (... kaj fakte sonĝinkubo
            
         Formiĝas per vaporo
            
         El plena stomaktubo.)
            
            
         Mi sonĝis dum nokthoro...
            
         (― Se mi pri kio dirus,
            
         De ŝtata prokuroro
            
         Atenton mi altirus!)
            
         Mi sonĝis dum nokthoro ...
            
         (Sed ĉu vi nun ne kredas,
            
         Ke ĉiu sonĝaŭtoro
            
         Normalajn homojn tedas?)