<<  ANTAŬSIGNOJ Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

"MONISMO"

aŭ meditoj pri senmonaj tempoj

Jam delonge ĉiu rozo
Velkis for...
Estas nun l' apoteozo
De funebra flor'.

Kiu semis tian semon,
Mi ne scias, sed malkaŝe
Mi renkontas „ krizan temon
Sur la vojo ĉiupaŝe.

* * *

Belaj estis en Borshaloj
Tiuj baloj kurzofortaj;
Ili estas nun falbaloj
Pro la kurzoj senrisortaj.

Eĉ la firma ora Pundo
Falis dum freneza danc'
Kaj ĝemante pro la vundo
Kuŝas nun en ambulanc'.

Forte staras nur l' idolo
De l' or-bova Di-Dolar'
Kaj jam lamas farandolo
De l' alia idolar'.

Mona ĥino estas mito
El pratempo al ni kara;
Or-Dinaro ― (jes, sen sprito) ―
Estas nun neordinara!

La Peseto ne pezegas
Multe dum financturnir',
Kaj post falo oni flegas
Vundojn de la kava Lir'.

Ĉu validas plu simbolo,
Se ĝi estas sen valor'?
Tial nun ... sen mono polo
Frostas en la Koridor'.

Kiu havas la or-keston
Brue ridas tra l' fenestro,
Ĉar koncerton kaj fastfeston
Gvidas li, la or-kest-estro.

Ĉar li havas or-provizon,
Li nun estas bonhumora,
Sed li spertos la surprizon:
Or-provizo ... proviz-ora!

* * *

Iam konto en la banko
Estis certa, fera konto,
Sed vidiĝis la dorsflanko:
Nun ĝi estas fe-rakonto.

Kaj akcioj! ― Ili havis
Longajn dentojn kaj kun rentoj
Manĝis, kion ni ne savis.
... Tiaj estas akci-dentoj!

Ĉiuj belaj tempoj pasis,
Al ni restas nur paper',
En la kasoj sin amasis
Lastatempe nur aer'.

Per aero, ne per ĉekoj,
Nun ni pagas ĉiun tagon;
Ne novaĵo! Ĉar la grekoj
Konis jam... l' aeropagon!

Kun la saĝa Salomono
Ti-al ni konkludas nun,
Ke neniu zorg' pri mono
„Estas nova sub la sun'.“