Ho triste povra, dura sort'
De la moroz-obskura vort' !
Tenere aŭ lascive
Mi strebas volitive
Ascendi al sublima sfer',
Eskapi el obscena strat',
Tra virga spac' de l' stratosfer
Fordrivi fluse kun beat'!
Aĥ, aĥ ! ― Anstataŭ pimpe
Alaŭdjubili al la lum'
Ja licas nur sengrimpe
Langvori en mucida hum'.
Perversa fato sur mi pezas:
La tradici' min ne aprezas,
Agnoskas min nur kun fobio
Obtuz-aŭdace la prolet';
Mi vivas nur per stipendio
Parcimonia de poet' .....
Prononci min ja ŝajnas tiklo
Provoka kontraŭ l' idiom',
Mi tial ŝimas en ventriklo
De sinekzalta histrion';
Filistroj min en blinda hast'
Damnante sakras nur bombast',
Mi sekve restas la mizera
Enigmo esotera.
Kaj se vi darfus, per pafil',
Lugubra ido de la Vermo,
Vi min ekspedus al ekzil',
Aŭ al geheno, al ekstermo,
Kaj tamen: Estas mi la Fil'
De generanta lumo-pil', ―
La pil' de l' nova termo!
Ho filoj
De piloj,
Preparu vin al skerm'
Pro ĉiu nova term',
Ĉar aŭtentikaj filoj
De l' Fundament' la vojon baras
Kaj ĉe la novaj termo-piloj
Nun taciturne gardostaras .....
Ĉu hurli do? ― Ne estus fajne!
Anstataŭ tio ni sen halt'
Preparu nin al ŝtormosalt',
Ĉar tre probable plej verŝajne
Aperos baldaŭ Efialt'!