<<  ANGKOR'AŬ! Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

ONI FERMAS LA BUTIKON

Kaj nun " ĝis revido! ", afabla klient',
Kun danko pro via ĝentila vizito.
Vi venis al mi laŭ libera konsent'
Kaj nun vi foriras kun ebla profito.

Se iam provizon da sal' aŭ papriko
Vi ree bezonos, mi firme esperas,
Ke ree vi venos. ― LA STRANGA BUTIKO ―
Laŭ sia devizo rapide liveras.

Al vi nun " Adiaŭ! ", grumblema klient',
Vi venis ĉi tien kun nigra humoro,
Kun jama intenco, pri l' eksperiment'
Kondamne raporti laŭ seka rigoro.

Mi tial kompate, funebra amiko,
Perfidas al vi la plej trafan resumon
Pri tiu ĉi verko: ... " LAST-RANGA BUTIKO! "
Kaj fermu nun klake ĉi tiun volumon.