„ La ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor, perfekta kopio de l' originalo. Ĝi havis grandiozan sukceson. “
         Super ĉiuj pajlkabanoj, gipspalacoj,
            
         Brilis turoj kun sennombraj bonz-grimacoj
            
         De la fama Templo de Angkor'.
            
         Ĉefjuvel' de l' Koloni-Ekspozicio,
            
         Ĝ'i pro sia mondreputacio
            
         Monopolon havis de l' favor'.
            
         Sur poŝtkartoj, en gazetoj, sur l' ekrano 
            
         Tricentfoje ĉiutage la tirano
            
         Sin altrudis kvazaŭ sonĝ-obsed',
            
         Kaj la homoj snobe pretaj al adoro
            
         Himnoblekis nur pri l' Templo de Angkoro
            
         Tiom, ke... ne ĉesis plu osced'.
            
         Kiam ĝin mi volis vidi proprokule,
            
         Ke mi povu kompetente kaj skrupule
            
         Juĝi mem pri l' grandioza tem',
            
         Per okuloj ĝin mi ne sukcesis trafi:
            
         Tie sin tro multaj lasis fotografi
            
         ... Kvazaŭ ili estus Scherer mem!