<<  BAL... ADO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

DANC-REKORDO

En la moda balsalon'
Ili dancis daŭro-dancon;
Pro titol' de ĉampion'
Ĉiu provis sian ŝancon.

Kaj simile al fakir'
Ili dormi jam forgesis; ―
Dum semajnoj la turnir'
Daŭre daŭris kaj ne ĉesis ...

Tiam, dank' al ŝercemul',
Super pord' de l' enirejo
Oni legis sur tabul'
La konkludon: "Neĉesejo".