<<  NE ESTAS DIFERENCO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

BAL... ADO

Ho jarcento de l' sensenco,
Fina fino de romanco!
Ĉirkaŭ ni nur dekadenco
Aŭ almenaŭ ... peka danco!

Certe ankaŭ praepoke
Jen kaj jen okazis baloj,
Sed hodiaŭ ĉiuloke
Baloj estas ... kanibaloj!

Ĉar kapablas nur la negroj
Torde ― kvazaŭ pro koliko ―
Moki dum deliraj febroj
Leĝojn de la ... balistiko!

* * *

Senkomprene saĝa homo
Miras pri la „ĉarlestonoj“,
Kvankam li (aŭ lia domo)
Havaŝ multe da bal-konoj!

* * *

Nun laŭ takt' aŭ kontraŭtakto
Komenciĝas la fokstroto,
Kaj sen „takto“ (pro l' kontakto)
Ĝi finiĝas per ... koksfroto!

* * *

Pli ol la fabel-cikado
Junulin' laŭ nuna stilo
Zorgas pri la mastrumado:
Ŝi ja estas ... bala ilo!

* * *

Kaj vi mem, amiko, ĝuis
La dancarton de l' progreso,
Se vi ankaŭ rendevuis
Ĉe ... l' Danc-iga Mondkongreso!