supren hejmen

Botanikaj terminoj

Jen vi trovas kolekton de kelkaj nocioj de ĝenerala botaniko. Ĉar mi estas laiko pri tio, mi ne ĉiam sukcesis deĉifri la mallongajn, foje erarigajn difinojn en PIV. Kaj ankaŭ la bildetoj en ĝi kaj Bildvortaro foje ne helpis.

Do mi provis kolekti en tiuj ĉi paĝoj kelkajn terminojn, kiujn mi trovis en diversaj libroj kaj klarigi ilin per bildoj, foje mi aldonis mallongajn difinojn. Mi petas pardonon, se kelkloke io estas malĝuste aŭ nesufiĉe klarigita. Se vi estas pli sperta pri botaniko, volu helpi al mi per korektaj kaj kompletigaj konsiloj.

Dankon, Volframo Distel', Septembro 1996.

folioj

tigoj

floroj

fruktoj

gresoj