Kio okazis surmare al Kandid kaj al Marten.
Do la maljuna scienculo, kiu nomiĝis Marten, enŝipiĝis por veturi al Bordo kun Kandid. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo estus naĝanta de Surinam al Japanio preter la promontoro de Bon-Espero, ili estus havintaj temojn por diskuti pri la morala malbono kaj pri la fizika malbono dum la tuta vojaĝo.
Tamen Kandid havis grandan avantaĝon super Marten: li ĉiam esperis revidi F-inon Kunegond, dum Marten havis nenion por esperi; plie li havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj el la tero, kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la holanda mastro, tamen, kiam li pensis pri tio, kion li havis en la poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegond, ĉefe ĉe la fino de la manĝado, li emis tiam al la sistemo de Panglos.
― Sed vi, sinjoro Marten, li diris al la scienculo, kion vi pensas pri ĉio ĉi? Kia estas via opinio pri la morala malbono kaj la fizika malbono?
― Sinjoro, respondis Marten, miaj pastroj kulpigis min, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano (↓1).
― Vi mokas min, diris Kandid, ne plu ekzistas maniĥeanoj en la mondo.
― Mi estas unu el ili, diris Marten; mi ne scias kial, sed aliel mi ne povas pensi.
― Necesas, ke vi havu la diablon en la korpo, diris Kandid.
― Ĝi tiom aktive enmiksiĝas en la aferoj de ĉi tiu mondo, diris Marten, ke ĝi povas esti en mia korpo, kiel ĉie alie; sed mi konfesas al vi, ke ekrigardante ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi pensas, ke Dio forlasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi ĉiam faras escepton pri Eldorado.
Mi malofte vidis urbon, kiu ne deziras la ruiniĝon de la najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregojn (↓2), kies lanon kaj karnon oni vendas. Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion; kaj en la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homoj estas forkonsumataj de pli da envio, da zorgoj kaj maltrankviligoj ol sieĝata urbo havas da suferiloj. La kaŝitaj ĉagrenoj estas eĉ pli kruelaj ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da ili mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.
― Ekzistas tamen bono, rebatis Kandid.
― Povas esti, diris Marten, sed ĝin mi ne konas.
Meze dum tiu disputo, oni aŭdis kanonbruon. La bruo duobliĝas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je trimejla distanco proksimume; la vento kondukis ambaŭ tiom proksime de la franca ŝipo, ke oni havis la plezuron vidi laŭplaĉe la batalon. Fine unu el la du ŝipoj pafadis tiom trafe kontraŭ la alian, ke ĉi tiu lasta dronis. Kandid kaj Marten klare ekvidis centon da homoj sur la ferdeko de la ŝipo, kiu subakviĝis; ili ĉiuj levis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriadojn: dum unu momento ĉio estis enabismigata.
― Nu, diris Marten, jen estas kiel la homoj traktas unuj la aliajn.
― Estas vere, ke en tiu afero estas io diabla. Tiel parolante, li ekvidis mi ne scias kion kun brilega ruĝa koloro, kio naĝis apud la ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la naĝantan objekton: ĝi estis unu el liaj ŝafoj. Kandid havis pli da ĝojo, retrovante tiun ŝafon, ol li havis da aflikto perdante cent da ili, ĉiuj ŝarĝitaj per dikaj diamantoj el Eldorado.
La franca kapitano baldaŭ ekvidis, ke la kapitano de la subakviginta ŝipo estas hispana, kaj ke tiu de la subakvigita estis holanda pirato; ĝi estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandid. La grandegaj riĉoj, kiujn tiu krimegulo estis rabinta, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo estis savita.
― Vi vidas, diris Kandid al Marten, ke la krimo iafoje estas punata; tiu fripona holanda mastro havis la sorton, kiun li meritis.
― Jes, diris Marten; sed ĉu do necesis, ke la pasaĝeroj, kiuj estis sur lia ŝipo, ankaŭ pereu? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.
Dume la franca kaj la hispana ŝipoj plue iris, kaj Kandid daŭrigis sian interparoladon kun Marten. Dum dekkvin tagoj ili senĉese diskutis, kaj post tiu tempo la solvo estis same netrovebla kiel ĉe la unua tago. Sed almenaŭ ili parolis, ili komunikis ideojn unu al la alia, ili reciproke sin konsolis. Kandid karesis sian ŝafon. «Ĉar mi retrovis cin, li diris, mi povos ankaŭ retrovi Kunegond.»
(↑1) Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la III-a jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. ― Trad.
(↑2) Brutaro. La vorto «grego» estas ĝenerale uzita de Zamenhof en «La Sankta Biblio» kaj estas certe tre oportuna.