"En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!" diris la turgardisto Ole. "Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre."
Tiel parolis sur la turo Ole, mia amiko, la maljuna gardisto vigla, parolema homo, kiu ŝajne ĉion eldiradis kaj tamen tre multe kaŝis en sia koro. Li estis infano de bonaj homoj; kelkaj asertis, ke li estas filo de konferenca konsilano. Li estis studinta, li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano, sed kion tio povis helpi! Tiam li loĝis ĉe la sakristiano kaj devis havi en la domo ĉion senpage. Tiam li estis, kiel oni diras, ankoraŭ juna kaj eleganta: li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj, kaj pro tio ili malpaciĝis. Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco, la ciro fariĝis nigra kaŭzo de malamo, kaj tial ili disiĝis. Sed tion, kion li postulis de la sakristiano, li postulis ankaŭ de la mondo, ciron, kaj li regule ricevadis ankaŭ nur ŝmiraĵon. Tial li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝis ermito; sed ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo; tien li leviĝis kaj fumadis sian pipon solece. Li rigardadis malsupren kaj rigardadis supren, meditadis ĉe tio, kaj li rakontis siamaniere pri tio, kion li vidis kaj kion li ne vidis, kion li legis en libroj kaj en si mem. Mi ofte pruntis al li legaĵon, bonajn librojn, kaj laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo. Li, kiel li diris, ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj kaj ankaŭ ne de la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj, ne, li volis havi biografiojn, librojn pri la mirindaĵoj de la naturo. Mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare, ordinare tuj post la Nova Jaro. Li tiam havis ĉiam tion aŭ alian, kun kio kunligiĝis liaj pensoj ĉe la renoviĝo de la jaro.
Mi rakontos pri du vizitoj, kaj, kiom mi povos, mi uzos liajn proprajn vortojn.
Inter la libroj, kiujn mi lastfoje pruntis al Ole, troviĝis libro pri la silikoj, kiu precipe interesis lin kaj okupis liajn pensojn.
"Jes, ili estas veraj maljuneguloj, tiuj silikoj!" li diris, „kaj tamen oni preterpasas ilin senpense! Tiel mi mem agadis sur la kampoj kaj ĉe la bordo, kie ili kuŝas en granda kvanto. Tie oni paŝas sur la pavimŝtonojn, tiujn restaĵojn el la plej antikvaj ruinoj de la antikva tempo! Tiel mi mem agadis. Nun ĉiu pavimŝtono havas mian respekton! Mi dankas pro la libro, kiu plenigis mian tutan animon, forigis malnovajn pensojn kaj kutimojn kaj vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn. La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! Estas domaĝe, ke oni ne povas legi la unuajn partojn, ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis. Oni devas legi en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero, kaj nur tiam en la sesa parto aperas la agantaj personoj: sinjoro Adam kaj sinjorino Eva. Por multaj legantoj tio estas iom malfrua, ili volas ilin havi tuj, sed por mi estas tute egale. Tio estas romano plena de aventuroj, kaj ni ĉiuj ludas en ĝi rolon. Ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon. La ŝelo, sur kiu ni iras, estas fortika, ni ne trafalas ĝin. Kaj krom tio ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj kaj ĉiam kun progresanta disvolviĝo. Dankon pro la libro pri la silikoj! Tio estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti. Ĉu ne estas interese, se oni de tempo al tempo estas atentigata pri tio, ke ni estas nenio, eĉ se oni sidas tiel alte kiel mi, kaj samtempe estis memorigata pri tio, ke ni ĉiuj, eĉ kun ciro, estas nur rapide malaperantaj formikoj sur la malgranda tera monteto, eĉ se ni estas formikoj kun ordenaj rubandoj, formikoj kun reputacio kaj aŭtoritato. Oni sentas sin tiel rimarkinde juna flanke de tiuj milionjaraj maljunaj respektindaj silikoj. Mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto, la observadon de la preterpasado de la ‚sovaĝa armeo’. Nu, tion vi eble tute ne konas?
La veturado de la sorĉistinoj sur balaila bastono estas sufiĉe konata, ĝi okazas en la Valpurga nokto kaj direktiĝas al Blocksberg, sed ni ĉi tie en Danujo ankaŭ havas sovaĝan armeon, ĝi estas enlanda, nuntempa, kaj en la Novjara nokto ĝi direktiĝas al la insulo Amager. Ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj kaj konataj artistoj, ĉiuj, kiuj estas tute sentaŭgaj, rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager. Ili sidas rajde sur siaj penikoj aŭ anseraj plumoj, la ŝtalplumo ne povas ilin porti, ĝi estas tro rigida. Mi vidas tion, kiel mi diris, en ĉiu Novjara nokto; la plejmulton el ili mi povus montri per ilia nomo, sed ne estas peninde okupi sin per ili. Ili ne volas, ke la homoj ion sciiĝu pri ilia Amagera veturo sur anseraj plumoj. Mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj, kiel ŝi diras, liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj. Ŝi estis tie mem kiel invitita gasto, sed oni ŝin elportis, ĉar ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo kaj ankaŭ ne povoscias rajdi; ŝi tion rakontis al mi. Duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas. Kiam ŝi estis tie, komenciĝis la soleno per kantado; ĉiu el la gastoj tenis antaŭ si skribitan sian propran kanton, kaj ĉiu kantis sian, ĉar ĝi estis la plej bona. Poste ili ekmarŝis per malgrandaj anaroj; la procesion malfermis tiuj, kiuj havis la destinon agadi per la buŝo; ili formis la grandajn sonorilojn, al kiuj ili kutimis ĉion alpendigi. Poste iris la malgrandaj tamburistoj, kiuj eltamburas ĉion el la familioj. Tie estis farata konateco kun tiuj, kiuj skribas, ne donante sian nomon, tio estas kie ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro. Tie estis la ekzekutisto kaj lia servisto, kaj la servisto estis la plej akra kaj plej batema, alie oni lin ne estimus; tie estis la honesta balaaĵisto, kiu fosas en la balaaĵbareloj kaj ilin renversas kaj pri ĉio diras "bone, tre bone, bonege!" Meze de la komuna gajeco subite rapide elkreskis trunko, arbo, grandega floro, granda fungo, tuta tegmento. Tio estis la fremdlabora kolono de la estimata kunvenintaro, ĝi portis ĉion, kion ĝi donis al la mondo en la malnova jaro. Fajreroj simile al fajraj flamoj ŝprucis el ĝi; tio estis ĉiuj fremdaj pensoj kaj ideoj, per kiuj ili estis ornamintaj siajn verkojn kaj kiuj nun denove elŝiriĝis kaj eksplodis kiel artaj fajraĵoj. Estis tre gaje, diris mia parencino. Cetere ŝi aldonis ankoraŭ multe da aliaj aferoj, kiuj estis tre mordantaj kaj tamen sufiĉe interesaj; sed mi tion ne ripetos, oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj. Vi tamen komprenos, ke se oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi, estas tre alloge observi dum ĉiu Novjara nokto la flugon de la sovaĝa armeo. Se en iu jaro mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj. Sed en ĉi tiu jaro mi tute forgesis observi la gastojn. Mi ruliĝis kun la rulaĵo, kun la silikoj, mi ruliĝis tra milionoj da jaroj, mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa, mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: "Mia nomo estu Zelando!" Mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj, kiujn ni hodiaŭ plu ne konas, mi vidis ilin kiel loĝejon de sovaĝaj hetmanoj, kies nomoj malaperis. Nur malmultaj, en kiuj la hakilo engravuris siajn runojn, fariĝis objekto de tempokalkulo; sed ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Tiam subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj, ili eklumis, miaj pensoj ricevis alian direkton. Vi scias ja, kio estas falstelo? Tion la scienculoj ordinare ne scias. Mi havas mian propran opinion pri tio, mi tion klarigas tiamaniere: Ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan; ofte la danko estas sensona, sed ĝi ne falas sur la teron. Mi prezentas do al mi, ke la sunlumo ĝin levas kaj la sunradio alportas ĝin sur la kapon de la bonfarinto. Se tuta popolo dum longa tempo esprimas sian dankon, tiam la danko venas en la formo de plena bukedo kaj falas en la formo de falstelo sur la tombon de la bonfarinto. Kiam mi vidas falstelon, precipe en la Novjara nokto, estas por mi vera ĝojo eltrovi per pripensado, kiun la dankesprimo celas.
Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron,“ diris Ole, "mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon."
Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena:
"Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?" li demandis. „Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj.
Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano.
Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kuraĝe antaŭen!
El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj.
En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi.
Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, ― forŝiru vin, se vi povas.
La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi.
Tio estas la historio pri la glasoj!“ diris la turgardisto Ole, "kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!"
Tio estis la dua vizito ĉe Ole; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn.
Tiufoje mi elektis la ĝeneralan "translokiĝan tagon" por mia vizito kun Ole, ĉar tiutage tute ne estas agrable sur la stratoj de la urbo; ĉar ili estas plenplenaj de balaaĵoj, ĉifonoj, kaj ĉiaj restaĵoj, se ne paroli pri la forĵetitaj rubaĵoj tra kiu oni devas vadi. Sed tiufoje mi hazarde vidis du infanojn ludantajn en tiu sovaĝejo el balaaĵoj. Ili ludis "enlitiĝo", ĉar la okazo ŝajnis aparte favora por tiu sporto. Ili rampis sub la fojnon, kaj tiris peceton de ĉifona kurteno sur sin kiel kovraĵeton. "Ĝi estis belega!" ili diris; sed ĝi tro odoraĉis por mi, kaj cetere mi devis grimpi je mia vizito al Ole.
"Hodiaŭ estas la translokiĝa tago," li diris; „stratoj kaj domoj estas kvazaŭ rubujo ― granda rubujo; sed mi estas kontenta pri ĉaro da. Eble mi trovos ion bonan en tio, kaj unu fojon mi certe ricevis ion bonan el ĝi. Mallonge post la Kristnasko, mi iris laŭ la strato; la vetero estis aĉa, malseka kaj tempesta ― gripa vetero. La rubaĵisto estis tie kun sia ĉaro, kiu jam plenis, kaj similis stratojn je transloiĝa tago. En la malantaŭo de la ĉaro staris abio, ankoraŭ tute verda, kaj kun metalstrioj sur la branĉetoj; oni uzis ĝin je la antaŭkristnaska vespero, kaj nun forĵetis ĝin sur la straton, kaj la rubaĵisto starigis ĝin en la malantaŭo de la ĉaro. Estis amuze rigardi ĝin, aŭ oni povus diri, funebre ― depende de tio, kiun vi pensas, vidante ĝin; kaj mi pripensis ĝin, kaj pripensis tion kaj tion pri multaj aĵoj en la ĉaro; nu, eble mi pripensis, ja temas pri la sama afero. Estis ankaŭ ganto de maljunulino: mi scivolas, kin ĝi pripensis? Ĉu mi diru al vi? La ganto kuŝis tie, etendante sian fingreton al la arbo. ‚Mi kompatas tiun arbon,’ ĝi pensis; ‚kaj ankaŭ mi ĉeestis la festenon, kie la lustroj brilis. Mia vivo estis, tiel diri, bala nokto ― unu manpremo, kaj mi krevis! Mia memora daŭre restas ĉe tio, kaj mi vere havas nenion alian porvivindan!’ Tiel pensis la ganto, nu, tiel ĝi povus pensi. ‚Jen stulta afero pri tiu abio,’ diris la potpecoj. Sciu, potpecoj opinias ĉion stulta. ‚Kiam oni estas en la ruboĉaro,’ ili diris, ‚oni ne devus orgojli kaj porti metalstriojn. Mi scias ke mi estis tre utila en la mondo ― multe pli utila ol tia verda ŝtipo.’ Nu, tiel ili povus pensi, kaj mi ne opinias tian penson stranga; sed malgraŭ tio, la abio aspektis tre bonfarte: ĝi estis kvazaŭ iomete da poezio inter la rubaĵoj; kaj verdire, estas sufiĉe da polvo sur la stratoj je la translokiĝa tago. Tiam la vojo estas malfacile kaj ĝena, kaj mi sentas min devigita forfuĝi el la konfuzo; aŭ, se mi estas sur la turo, mi restas tie kaj rigardas malsupren, kaj tio estas sufiĉe amuza.
Malsupre estas bonaj homoj, kiuj ludas pri ‚ŝanĝi domojn.’ Ili laboregas kaj tiras siajn posedaĵojn kaj respondecaĵojn, kaj la doma koboldo sidas en malnova kuvo kaj translokiĝas kun ili. Ĉiuj doloretoj pri la loĝejo kaj la familio, kaj la veraj zorgoj kaj bedaŭroj, tiuj translokiĝas kun ili el la malnova loĝejo en la novan; kaj kion ili aŭ ni gajnas el la tuta afero? Jes, antaŭlonge estis skribite la bona aforismo: ‚Pripensu la grandan translokiĝan tagon de la morto!’ Jen serioza pripenso. Mi esperas, ke ne malkontentigas vin, ke mi tuŝis ĝin? La Morto estas cetere la plej certa mesaĝisto, malgraŭ siaj diversaj okupoj. Jes, la Morto estas la omnibusa konduktoro, kaj li estas la pasportisto, kaj li subskribas nian servo-libreton, kaj li estas estro de la ŝparbanko de la vivo. Ĉu vi komprenas min? Ĉiujn farojn de nia vivo, same grandajn kaj malgrandajn, ni metas en tiun ŝparbankon; kaj kiam la Morto venos kun sia omnibuso, kaj ni devos enpaŝi, kaj veturi kun li al la lando de eterno, tiam ĉe la landlimo li donas al ni nian servo-libreton kiel pasporton. Kiel provianton por la vojaĝo, li elprenas tiun aŭ tiun bonan faron nian, kaj permesas, ke ĝi iru kun ni; kaj tio povos esti tre plaĉa aŭ tre trava. Neniu iam ajn evitis tiun omnibusan veturon. Certe oni foje parolas pri iu, kiun oni ne permesis iri ― oni nomis lin la Vagabonda Judo: li devas rajdi post la omnibuso. Se oni permesus al li eniri, li eskapus de la poetoj.
Nur pense rigardu en tiu granda omnibuso. La societo estas miksa, ĉar reĝo kaj almozulo, geniulo kaj kreteno, sidas apude. Ili devos iri sen havaĵoj kaj mono; ili havas ĉe si sole la servo-libreton kaj la donacon el la ŝparbanko. Sed kiun el niaj faroj oni elektos kaj donos al ni? Eble tre etan, forgesitan, tamen registritan ― pize malgrandan, sed la pizo povas eligi florantan sproson. La povra kamparano sidanta sur malalta tabureto en angulo, tiu priridata kaj malatentata, eble ricevos tiun eluzitan tabureton kiel provianton; kaj la tabureto eble fariĝos brankardo en la lando de eterno, kaj tiam leviĝos trone, brilanta ore kaj floranta laŭbe. Kiu ĉiam maldiligentis, kaj trinkis la spican elbarelaĵon de plezuro, ke li forgesu la fiaĵojn kiujn li ĉi tie faris, tiu ricevos sian barelon dum la veturo, kaj devos trinki el ĝi dum oni pluiras; kaj la trinkaĵo estas brila kaj klara, pro kio ĉiuj pensoj restos puraj, kaj ĉiuj bonaj kaj noblaj sentoj vekiĝos, kaj li vidos kaj sentos tion, kiun en la vido li ne povis aux ne volis vidi; kaj tiam li havos en si la punon, la ronĝantan vermon, kiu rifuzos morti tra nekalkulebla tempo. Se sur la glasoj oni skribis ‚forgeso,’ sur la barelo estas gravurita ‚memoro’.
Kiam mi legas bonan libron, historiaĵon, mi ĉiam fine pensas pri la poezio en tiu, kiun mi legas, kaj pri la omnibuso de la Morto, kaj mi scivolas, kiun el la faroj de la heroo la Morto ĉerpis el la ŝparbanko por li, kaj kiun provianton li ricevis dum la veturo al eterno. Iam estis franca reĝo ― mi forgesis lian nomon, ĉar la nomoj de bonuloj foje forgesiĝas, eĉ ĉe mi, sed iam ĝi revenos; ― estis reĝo, kiu, dum malsatego, fariĝos bonfaranto al sia popolo; kaj la popolo levis je lia memoro monumenton le neĝo, kun la surskribo, ‚Pli rapide ol degelos ĉi tio, ci alportis helpon!’ Mi supozas, ke la Morto, rerigardante tiun monumenton, donis al li unusolan neĝeron kiel provianton, neĝeron neniam degelontan, kaj tiu neĝero ŝvebis super lia reĝa kapo, kiel blanka papilio, en la landon de eterno. Ankaŭ estis Luizo XI. Mi memoras lian nomon, ĉar oni memoras ion malbonan ― iu eco lia ofte eniras miajn pensojn, kaj mi volus povi diri, ke la historio estas malvera. Li ekzekutigis sian ĉefpolicanon, kaj li rajtis ekzekutigi tiun, ĉu juste, ĉu maljuste; sed li ordonis lokigi la senkulpajn filojn de la ĉefpolicano, unu sep kaj la alia ok jarojn aĝaj, sub la eŝafodon tial ke la varma sango de la patro ŝpruciĝu sur ilin, kaj tiam li sendigis ilin al la Bastilo, kaj fermigis ilin en feraj kaĝoj, en kiuj estis eĉ ne kovraĵeto por protekti ilin kontraŭ la malvarmeco. Kaj Reĝo Luizo ĉiusemajne sendis la ekzekutiston al ili, kaj tirigis po denton el la ĉapoj de ambaŭ, ke ili ne estu tro komfortaj; kaj la pli aĝa knabo diris, ‚Mia patrino mortus pro kordoloro se ŝi scius, ke mia juna frato devus tiel kruele suferi; do eltiru du el miaj dentoj, kaj rezignu pri li.’ Larmoj fluis el la okuloj de la pendigisto, sed pli forta ol la larmoj estis la volo de la reĝo; kaj ĉiun semajnon oni portis al li du dentetojn sur arĝenta telero; li postulis ilin, li ricevis ilin. Mi opinias, ke la Morto prenis tiujn du dentojn el la ŝparbanko de la vivo, kaj donis ilin al Luizo XI, por porti kun si dum la granda veturo en la landon de senmorteco; ili flugas antaŭ li kiel du fajraj flamoj; ili brilas kaj brulas, kaj ili mordas lin, tiuj dentoj de senkulpaj infanoj.
Jes, jen serioza veturo, la omnibusa veturo je la granda translokiĝa tago! Kaj kiam ni entreprenos ĝin? Jen la serioza parto de la afero. En kiu ajn tago, kiu ajn horo, kiu ajn minuto, la omnibuso povos aperi. Kiun el niaj faroj la Morto ĉerpos el la ŝparbanko, kaj donos al ni kiel provianton? Ni pripensu la translokiĝan tagon ne indikitan sur la kalendaro.“