]>
Vidu la redaktan noton. Tiu teksto estiĝis kadre de projekto
celanta disponigi gravajn verkojn de la esperanta literaturo
en XML-igita formo por ebligi konvertadon al aliaj formoj
kaj aŭtomatan traserĉadon je citaĵoj. La unuopaj rakontoj estas apartigitaj per
<div type="story" id="markilo">. La rakonto
Kelkaj kantoj estas ĉirkaŭitaj de citiloj, signitaj per &leftquot; kaj &rightquot;. Same mi signis komencon kaj finon de pli longa rakonto inter citiloj
Simplajn citilojn ene de parolo, mi signis per <q rend="'">.
En iu loko aperas letereto, kies subskribo estas markita per rend="signed".
Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. La infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo; kaj la patrino tiam ankoraŭ pli dolorplene ekrigardadis sian amaton.
Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro. Ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon.
Ĉar la maljuna homo tremis de malvarmo kaj la infano nun ĝuste endormiĝis por momento, tial la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por varmigi ĝin por la veninto. La maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude de li, observis sian malsanan infanon, kiu profunde spiris, kaj levis la malgrandan manon.
Ĉu vi ne opinias ankaŭ, ke mia filo restos vivanta?
ŝi demandis.
Dio ne volos forpreni lin de mi!
La maljuna homo, kiu estis la Morto mem, movetis iom strange la
kapon, tio povis tiel same bone signifi jes
, kiel ne
. La patrino sidis
kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruliĝadis sur ŝiaj vangoj. Ŝia kapo
fariĝis peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulon, kaj nun ŝi
endormiĝis, sed nur por unu momento, poste ŝi, tremante de malvarmo,
eksalte leviĝis. Kio tio estas!
ŝi ekkriis kaj rigardis ĉiuflanken. Sed
la maljuna homo malaperis, kaj ŝia malgranda infano ankaŭ malaperis,
li forprenis ĝin kun si. Kaj en la angulo zumis kaj zumis la malnova
horloĝo, la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! ankaŭ la
horloĝo eksilentis.
La malfeliĉa patrino elkuris el la domo kaj vokis sian infanon.
Ekstere, meze de la neĝo, sidis virino en longaj nigraj vestoj, kaj ŝi
diris: La Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via
malgranda infano; li flugas pli rapide ol la vento, kaj neniam li alportas
returne tion, kion li prenis!
Diru al mi nur, kiun vojon li iris!
respondis la patrino, diru al mi
la vojon, kaj mi lin trovos!
Mi scias la vojon!
diris la virino en la nigraj vestoj, sed antaŭ ol mi
diros ĝin al vi, vi devas kanti al mi ĉiujn kantojn, kiujn vi kantis al via
infano. Mi amas ilin, mi jam antaŭe aŭdis ilin, mi estas la Nokto, mi
vidis viajn larmojn, kiam vi kantis.
Mi kantos ĉiujn, ĉiujn!
respondis la patrino, sed ne retenu min,
por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!
Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed ankoraŭ multe pli granda la kvanto de la larmoj. Kaj tiam la Nokto diris:
Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke
tien foriris la Morto kun via malgranda infano.
Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri. Tie staris dornarbetaĵo, kiu havis nek foliojn nek floraĵojn, sed estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj.
Ĉu vi ne vidis la Morton, preterpasantan kun mia kara infano?
Jes!
diris la dornarbetaĵo, sed mi ne diros al vi, kiun vojon li iris,
se vi antaŭe ne varmigos min ĉe via koro; mi frostiĝas, mi fariĝas
absoluta glacio.
Kaj forte ŝi alpremis la dornarbetaĵon al sia koro, por ke ĝi povu bone varmiĝi, kaj la dornoj penetris al ŝi en la karnon, tiel ke la sango elfluis per grandaj gutoj, sed la dornarbetaĵo elkreskigis freŝajn verdajn foliojn kaj floraĵoj disvolviĝis en la malvarma vintra nokto, tiel varme estis ĉe la malĝoja patrino; kaj la dornarbetaĵo priskribis al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.
Poste ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek boaton. La glacio sur ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis, se ŝi volis trovi sian infanon. En la malespero ŝi kusiĝis, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja ne ebla. Sed la afliktita patrino pensis, ke eble okazos miraklo.
Ne, tio ne estas farebla!
diris la lago, prefere ni ambaŭ rigardu,
ĉu ni ne povos interkonsenti. Kolekti perlojn estas mia pasio kaj viaj
okuloj estas la du plej helaj perloj, kiujn mi ĝis nun vidis. Se vi volas
elplori ilin en min, tiam mi transportos vin al la granda florvarmejo, en
kiu la Morto loĝas kaj kulturas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa
vivo.
Ho, kion mi ne fordonus, por veni al mia infano!
respondis la
kompatinda patrino kun larmoj, kiuj nun ekfluis ankoraŭ pli abunde,
ĝis ŝiaj okuloj falis sur la fundon de la lago kaj fariĝis du grandvaloraj
perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi sidus sur balanca seĝo, kaj per unu
eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon, sur kiu staris mejlolarĝa
mirinda domo. Oni ne sciis, ĉu ĝi prezentas monton kun arbaroj kaj
kavernoj, aŭ ĉu ĝi estas faritaĵo de homa mano; sed la kompatinda
patrino ne povis ĝin vidi, ŝi estis ja elplorinta siajn okulojn.
Kie mi povas trovi la Morton, kiu foriris kun mia kara infano?
ŝi
ĝemis.
Ĉi tien li ankoraŭ ne alvenis,
diris la maljuna tombistino, al kiu
estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto
.
Kiamaniere vi povis veni ĉi tien, kaj kiu al vi helpis?
La bona Dio al mi helpis!
ŝi respondis; Li estas kompatema, kaj
vi ankaŭ estos kompatema! Kie mi povas trovi mian karan infanon?
Sed mi ĝin ne konas!
diris la virino, kaj vi ne povas vidi! Multe da
floroj kaj arboj forvelkis en ĉi tiu nokto, la Morto baldaŭ venos kaj
transplantos ilin! Vi certe scias, ke ĉiu homo, konforme al sia esenco, havas
sian vivarbon aŭ sian vivofloron; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed
havas korbatadon. Ankaŭ infanaj koroj povas jam bati. Aŭskultu la
batadon de la koroj, eble vi povos rekoni la koron de via infano. Sed
kion vi donos al mi, se mi diros al vi, kion vi ankoraŭ krom tio devas
fari?
Mi havas nenion plu por doni!
diris la malĝoja patrino, sed mi iros
por vi ĝis la fino de la mondo.
Tie mi havas nenion por fari,
respondis la virino, sed vi povas doni
al mi viajn longajn nigrajn harojn; vi certe ja mem scias, ke ili estas belaj,
kaj ili plaĉas al mi. Anstataŭ tio vi ricevos miajn blankajn harojn, kaj tio
ja ankaŭ io estas!
Ĉu vi nenion plu postulas?
ŝi diris; tion mi donos al vi kun ĝojo!
Kaj ŝi donis al la virino siajn belajn nigrajn harojn kaj ricevis anstataŭ tio
la neĝblankajn harojn de la maljunulino.
Post tio ili iris en la grandan florvarmejon de la Morto, kie en stranga maniero kreskis floroj kaj arboj. Jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj; jen kreskis akvaj kreskaĵoj, unuj estis freŝaj, aliaj duonvelkintaj, akvaj serpentoj kuŝis sur ili, kaj nigraj kankroj forte alkroĉiĝis al la trunko. Jen staris belegaj palmoj, kverkoj kaj platanoj, jen petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, sur la tuta tero ĉirkaŭe. Jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preskaŭ krevigis la potojn; sur alia loko oni vidis malgrandan delikatan floron en grasa tero, ĉiuflanke kovritan de musko kaj bone vartatan. ‐ La malĝoja patrino klinis sin super la plej malgrandajn kreskaĵojn kaj aŭskultis, kiel en ili batas la homa koro, kaj inter milionoj ŝi rekonis la koron de sia infano.
Ĉi tio ĝi estas!
ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan
bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon.
Ne ektuŝu la floron!
avertis la maljuna virino, sed stariĝu ĉi tie,
kaj kiam la Morto, kiun mi jam delonge atendas, alvenos, tiam ne lasu lin
elŝiri la kreskaĵon. Minacu al li, ke vi faros tion saman al la aliaj
kreskaĵoj, tiam li fariĝos zorga. Li estas responda antaŭ Dio, ke sen Lia
permeso neniu kreskaĵo estos elŝirita.
Subite tra la ĉambrego ekflugis glacie malvarma blovo, kaj la blinda patrino povis kompreni, ke la Morto alproksimiĝas.
Kiel vi povis trovi la vojon ĉi tien?
li demandis, kiel vi povis alveni
pli rapide ol mi?
Mi estas patrino!
ŝi respondis.
Kaj la Morto etendis sian longan manon al la malgranda delikata floro, sed ŝi tenis super ĝi, forte ŝirmante, siajn manojn, tute super ĝi kaj tamen plena de timo, ke ŝi eble ektuŝos unu el la folietoj. Tiam la Morto ekblovis sur ŝiajn manojn, kaj ŝi sentis, ke lia spiro estas pli malvarma ol la malvarma vento, kaj ŝiaj manoj senforte malleviĝis.
Vi nenion povas fari kontraŭ mi!
diris la Morto.
Sed Dio povas!
ŝi respondis.
Mi faras nur tion, kion Li volas!
diris la Morto. Mi estas Lia
ĝardenisto. Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj transplantas ilin
en la grandan ĝardenon de la paradizo, en la nekonatan landon, sed kiel
ili tie kreskas kaj kiel tie estas, tion mi ne havas la rajton diri al vi!
Redonu al mi mian infanon!
diris la patrino kaj ploris kaj petis.
Sed subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko
kaj ekkriis al la Morto : Mi elŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mi estas en
malespero!
Ne ektuŝu ilin!
ekkriis la Morto. Vi diras, ke vi estas malfeliĉa,
kaj nun vi alian patrinon volas fari tiel same malfeliĉa!
Alian patrinon!
diris la kompatinda virino kaj tuj ellasis la florojn.
Jen mi donas al vi viajn okulojn!
diris la Morto; mi elkaptis ilin el
la lago, ili lumis tiel brile. Mi ne sciis, ke ili estas viaj. Prenu ilin returne,
ili nun estas pli klaraj ol antaŭe; rigardu per ili en la profundan puton
ne malproksime de vi. Mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi
volis elŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian tutan homan vivon,
vi vidos, kion vi volis detrui kaj neniigi!
Kaj ŝi ekrigardis en la puton. Feliĉega ĝojo plenigis ŝin, kiam ŝi vidis, kiel unu el ili fariĝis beno por la mondo, kiam ŝi vidis, kiom multe da feliĉo kaj ĝojo eliros el li. Ŝi vidis la vivon de la alia, tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj, mizero kaj malfeliĉo.
Ambaŭ estas la volo de Dio!
diris la Morto.
Kiu el ili estas la floro de la malfeliĉo kaj kiu estas la floro de la beno?
ŝi demandis.
Tion mi ne diros al vi!
diris la Morto, sed almenaŭ tion sciu, ke
unu el tiuj floroj estis la floro de via propra infano, ĝi estis la sorto de via
infano, kion vi vidis, la estonteco de via propra infano.
Tiam la patrino plena de teruro ekkriis: Kiu el ili estis mia infano?
Diru tion al mi, liberigu la senkulpan! Liberigu mian infanon de tiu
tuta mizero! Prefere forportu ĝin! Portu ĝin en la regnon de Dio!
Forgesu miajn larmojn, forgesu miajn petojn kaj ĉion, kion mi diris kaj
faris!
Mi vin ne komprenas!
diris la Morto. Ĉu vi volas havi returne vian
infanon, aŭ ĉu mi iru kun ĝi tien, de kie ne ekzistas reveno?
Tiam la patrino interplektis siajn manojn, ĵetis sin surgenue kaj preĝis
al Dio: Ne mia, sed via volo fariĝu, ĝi sola estas la plej bona! Ne
aŭskultu min! Ne aŭskultu min!
Kaj ŝi klinis sian kapon sur sian bruston.
Sed la Morto foriris kun ŝia infano en la nekonatan landon.
Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.
He!
diris la kolumo, neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel
delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon. Ĉu vi permesas
demandi pri via estimata nomo?
Ĝin mi ne diros!
respondis la ŝtrumpa rubando
.
Kie vi loĝas?
demandis plue la kolumo.
Sed la ŝtrumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sinĝenema, opiniis nekonvena respondi pri tio.
Vi kredeble estas zono?
demandis la kolumo, interna zono, por
tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo,
kara fraŭlino.
Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!
diris
la ŝtrumpa rubando. Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi nenian kaŭzon
per tio.
Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!
respondis la kolumo.
Tio prezentas sufiĉan kaŭzon!
Ne tro alproksimiĝu al mi!
ekkriis la ŝtrumpa rubando. Vi aspektas
tiel vire maltima!
Mi efektive estas bontona kavaliro!
diris la kolumo, mi posedas
bototirilon kaj kombilon.
En efektiveco tio estis tute malvera, ĉar ili
apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis.
Ne estu tro familiara kun mi!
ekkriis la ŝtrumpa rubando, mi
ne estas kutima je tio!
Afektulino!
moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis
ilin el la tolaĵo. Oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj
poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.
Sinjorino!
diris la kolumo, kara sinjorino vidvino, al mi fariĝas
tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn
faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!
Kanajlo!
diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, ĉar ĝi imagis
al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por
tiri vagonojn.
Kanajlo!
ĝi diris.
La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.
Ho!
ekkriis la kolumo, vi kredeble estas unua baletistino? Kiel
forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej ĉarma afero, kiun mi iam
vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!
Tion mi scias!
respondis la tondilo.
Vi meritas esti grafino!
diris la kolumo. Ĉio, kion mi posedas,
estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!
Ŝajnas al mi, ke tio estas svatiĝado!
diris la tondilo, kiu serioze
ekkoleris. Tial ĝi donis al la kolumo fortan tranĉon, kaj oni lin formetis.
Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!
diris la
kolumo. Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn
dentojn, kara fraŭlino! Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?
Kompreneble!
diris la kombilo. Mi ja estas jam fianĉigita kun la
bototirilo!
Fianĉigita!
ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco
ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi, kaj tial li kun hipokrita
malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.
Pasis sufiĉe longa tempo, ĝis la kolumo fine transmigris en la paperfarejon. Tie estis granda societo de ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. Ĉiuj havis multe por rakonti unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.
Mi havis terure multe da amantinoj!
rakontis la kolumo, eĉ unu
momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi ĉiam estis
eleganta kavaliro kaj krom tio ĉiam amelita. Mi posedis bototirilon kaj
kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam
mi kuŝis sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, ŝi
estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel ĉarma! Pro mi ŝi ĵetis sin
en lavokuvon. Estis ankaŭ unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed
mi lasis ŝin stari kaj malvarmiĝi! Estis poste unua baletistino, ŝi donis al
mi tranĉon, kiu ankoraŭ nun min malornamas, ŝi estis tre tranĉa kaj
kolerema. Mia propra kombilo enamiĝis je mi kaj pro ama suferado
perdis ĉiujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej
multe mi bedaŭras la ŝtrumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu
ĵetis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni
ne povas malaprobi mian sopiron fariĝi blanka papero!
Kaj li efektive fariĝis blanka papero; ĉiuj ĉifonaĵoj fariĝis blanka papero, sed la kolumo fariĝis ĝuste tiu peco da blanka papero, kiun ni vidas ĉi tie, sur kiu estas presita ĉi tiu historio, pro tio, ke li tiel terure fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, eĉ la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi kun tio kaj elbabili ĉion, kiel la kolumo.
La lino staris en plena florado. Ĝi havis belajn bluajn floraĵojn, molajn kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikatajn. La suno prilumadis la linon, kaj la pluvaj nuboj priverŝadis ĝin, kaj tio estis por ĝi tiel same bonefika, kiel por malgrandaj infanoj estas esti banata kaj poste ricevi kison de la patrino; ili fariĝas ja de tio multe pli belaj, kaj tiel estis ankaŭ kun la lino.
La homoj diras, ke mi bonege aspektas,
pensis la lino, mi atingos
neordinaran altecon kaj havigos belegan pecon da tolo. Ha, kiel feliĉa mi
estas! Mi certe estas la plej feliĉa el ĉiuj! Estas al mi bone, kaj mi atingos
ion valoran. Kiel la sunlumo refreŝigas kaj kiel la pluvo estas bongusta
kaj vigliga! Mi estas senfine feliĉa, mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!
Jes, jes, jes!
diris la palisoj de la barilo, vi ne konas la mondon
kiel ni, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn!
Kaj ili knaris malgaje:
Ne, ĝi ne estas ankoraŭ finita!
respondis la lino; la suno ankaŭ
morgaŭ lumos, la pluvo donas tian ĝuon, mi povas aŭdi, kiel mi kreskas,
mi povas senti, ke mi floras; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!
Sed unu tagon venis homoj, prenis la linon je la kaptufo kaj elŝiris ĝin kune kun la radiko; ho, tio doloris! Poste oni metis ĝin en akvon, kvazaŭ oni volus ĝin dronigi, kaj tuj poste oni elmetis ĝin al fajro, kvazaŭ oni volus ĝin rosti; estis terure!
Oni ne povas ĉiam havi bone!
diris la lino. Oni devas elteni
diversajn elprovojn, tiam oni ion scias!
Tamen fariĝis malbone, tre malbone. La linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis. Poste ĝi venis sur la bobenstangon, ŝurr, ŝurr.... Estis ne eble kolekti siajn pensojn.
Mi estis tro feliĉa!
pensis la lino dum sia tuta suferado. Oni devas
ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco. Ĝoji, ĝoji, ho, ho!
Kaj tiel
ĝi parolis ankoraŭ, kiam ĝi venis sur la teksilon. Ĉi tie ĝi fariĝis belega
granda peco da tolo. La tuta lino, ĉiu aparta trunketo, trovis sian aplikon
en tiu unu peco.
&leftquot;Tio estos ja nekomparebla! Tion mi neniam kredus! Ha, kiel la feliĉo restas fidela al mi! Jes, la barilaj palisoj estis nepravaj kun sia kanto. La kanto tute ne estas ankoraŭ finita, ĝi nur nun komenciĝas! Estas nekompareble! Se mi suferis, kompense ankaŭ io fariĝis el mi; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj. Mi estas tiel forta kaj tiel mola, tiel blanka kaj tiel longa! Tio estas io tute alia ol esti nur kreskaĵeto, eĉ se oni estas en plena florado.
Oni ne havas ĝustan vartadon, kaj akvon oni ricevas nur tiam, kiam pluvas. Nun mi havas vartadon! La servistino turnas min ĉiumatene, kaj per la verŝilo mi ĉiuvespere ricevas pluvan banon; sinjorino la pastredzino eĉ faris parolon pri mi kaj asertis, ke mi estas la plej bona peco en la paroĥo. Mi ne povas jam fariĝi pli feliĉa!&rightquot;
Jen la tolo venis en la domon, jen ĝi venis sub la tondilon. Kiel oni ĝin tranĉis, kiel oni ŝiris, kiel oni pikis per la kudrilo! Tio vere ne estis plezuro. Sed el la tolo oni altranĉis dekdu pecojn da tia tolaĵo, kiun oni ne volonte nomas, sed kiun ĉiuj homoj devas havi; estis dekdu pecoj da ili.
Ha, vidu do, nur nun io fariĝis el mi! Tio do estis mia destino! Sed
tio vere estas bonega! Nun mi alportos al la mondo utilon, kaj tion oni
devas fari, en tio konsistas la vera ĝojo. Estas vero, ke ni fariĝis dekdu
pecoj, sed ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo! Kia
nekomparebla feliĉo tio estas!
Pasis jaroj, ‐ kaj ili ne povis plu teniĝi.
Iam ĉio devas ja finiĝi!
diris ĉiu peco, mi certe volus ankoraŭ
teniĝi plue, sed oni ne devas deziri aferojn ne eblajn!
Oni disŝiris ilin
en striojn kaj ĉifonojn, kaj ili estis konvinkitaj, ke nun ĉio por ili finiĝis,
ĉar oni ilin dishakis, dispremis kaj kuiris, ili mem ne sciis, kio al ili estis
farata, - kaj jen ili fariĝis bela blanka delikata papero!
Ha, kia surprizo!
diris la papero. Nun mi estas pli delikata ol antaŭe,
kaj nun oni eĉ skribos sur mi! Kion oni ne povas skribi sur mi! Tio estas
ja nekomparebla feliĉo!
Kaj la plej belaj historioj estis skribitaj sur ĝi,
kaj la homoj aŭskultis tion, kio estis skribita sur ĝi, kaj tio estis ĝusta kaj
bona, ĝi faris la homojn multe pli saĝaj kaj pli bonaj, vera bono estis tio,
kio per vortoj fluis el la papero.
Tio estas pli ol kiom mi povis sonĝi, kiam mi estis ankoraŭ malgranda
blua kampa floro; kiel mi povis pensi, ke mi atingos tiom multe, ke mi
disvaŝtigos inter la homoj ĝojon kaj sciojn! Mi mem ankoraŭ ne povas tion
kompreni! Tamen estas ja efektive tiel! Dio povas atesti, ke mi miaflanke
enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi laŭ mia malforta povo devis
fari, por subteni mian ekzistadon! Kaj tamen Li amasigas sur mi ĝojojn
kaj honorojn unu post la alia. Ĉiufoje kiam mi pensas
la kanto estas
finita
, mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta. Nun mi certe devos
travojaĝi la tutan mondon, por ke ĉiuj homoj povu min legi! Tio estas la plej
verŝajna! Iam mi portis bluajn floraĵojn, nun mi pri ĉiu floraĵo disdonas
la plej belajn pensojn. Mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!
Sed la papero ne estis sendita vojaĝi, ĝi venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj, ĉar tiamaniere multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon kaj ĝojon, ol se la sola papero, sur kiu troviĝis la skribitaĵo; trakurus la mondon kaj jam en la duono de la vojo estus eluzita.
Jes, jes, tio efektive estas la plej prudenta!
pensis la priskribita
papero. Tio tute ne venis al mi en la kapon! Mi restas trankvile hejme
kaj estas tenata en honoro, kiel maljuna avo. Mi estas tiu, sur kiu estis
skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo. Mi restas, kaj la libroj vojaĝas
ĉiuflanken. Tiamaniere oni povas atingi ion utilan. Ha, kiel ĝoja, kiel
feliĉa mi estas!
Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en
libroŝranko. Estas bele ripozi de siaj faroj!
diris la papero. Tio estas
ĝusta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia
propra interna esenco. Nur nun mi atingas la veran klarecon pri mia riĉa
enhavo. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso. Kio nun povas veni?
Ia iro antaŭen certe okazos, mi iras konstante antaŭen!
Unu tagon la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita, ĉar oni ne volis, ke ĝi iru al la butikisto kaj servu por envolvado de butero kaj sukerpulvoro. Ĉiuj infanoj en la domo staris ĉirkaŭe, ili volis vidi, kiel la papero ekflamos, ili volis vidi en la cindro la multon da ruĝaj fajreroj, kiuj kvazaŭ forkuras kaj poste unu post la alia estingiĝas, tio estis simila al la infanoj, kiuj foriras el la lernejo, kaj la lasta post ili estas la instruisto. Ofte oni pensas, ke li jam foriris, sed jen li subite ekkuras post la aliaj.
La tuta papero kuŝis kiel unu pakaĵeto en la fajro. Hu, kiel ĝi
ekflamis! Hu!
ĝi diris, kaj en la sama momento ĉio prezentis unu
solan flamon, kiu leviĝis tiel alte, kiel la lino neniam povis levi sian
malgrandan bluan floraĵon, kaj brilis tiel hele, kiel la blanka tolo neniam
povis brili. Ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj ĉiuj vortoj kaj
pensoj malaperis en la flamo.
Nun mi leviĝas rekte al la suno!
eksonis voĉo meze de la flamo, kaj
ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime, kaj la flamo elflugis supren
tra la kamentubo. Kaj pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa
okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj en nombro egala al la nombro de
la floraĵoj de la lino. Ili estis ankoraŭ pli malpezaj ol la flamo, kiu ilin
naskis, kaj kiam la flamo estingiĝis kaj de la papero restis nur la cindro,
ili ankoraŭ unu fojon transdancis super ĝi, kaj ĉie, kie ili ĝin ektuŝis,
oni vidis iliajn postesignojn, tiujn ruĝajn fajrerojn, kiuj similis al la infanoj,
kiuj iras el la lernejo kaj post kiuj la lasta kuras la instruisto. Estis
plezuro tion vidi, kaj la infanoj de la domo staris kaj kantis apud la
senviva cindro:
Sed la malgrandaj nevideblaj estaĵoj diris kontraŭe: Neniam la kanto
finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela! Ni tion scias, kaj tial ni estas
la plej feliĉaj el ĉiuj!
Sed la infanoj ne povis tion aŭdi nek kompreni, kaj tion ili ankaŭ ne devis, ĉar infanoj ne bezonas ĉion scii.
En la ĝardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la unua rozo, naskiĝis birdo, kiu per sia flugado povis konkuri kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.
Sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno Eden, tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la ĉiam sola birdo fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.
La birdo flugas ĉirkaŭ ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas ĉe la lulilo de la infano, la birdo troviĝas apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo. Ĝi flugas tra la ĉambro de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas odoron de violoj.
Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, ĝi flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, ĝi saltetas ankaŭ inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.
Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj, kaj ĝi flugas super la preĝolibro en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas.
Birdo fenikso! Ĉu vi ne konas ĝin, la paradizan birdon, la sanktan cignon de la kantado? Sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kiel babilema korvo kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj. Super la harpo de la Islanda kantisto glitadis la ruĝa sonora beko de la birdo; sur la ŝultroj de Shakespeare ĝi sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon: senmorteco. Dum la festo de la kantistoj ĝi flugis tra la kavalira salono de Wartburg.
Birdo fenikso! Ĉu vi ĝin ne konas? Ĝi kantis al vi la Marseljezon, kaj vi kantis la plumon, kiu elfalis el ĝiaj flugiloj; ĝi venis en paradiza brilo, kaj vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun oritaĵo sur la flugiloj.
Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la riĉuloj, dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo.
En la ĝardeno Eden, kie vi naskiĝis sub la arbo de sciado, en la unua rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la ĝustan nomon: poezio.
En la ĝardeno ĉiuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis
eligi floraĵojn, antaŭ ol ili ricevis verdajn foliojn. Ĉiuj junaj anasoj estis
ekstere sur la korto, kaj ankaŭ la kato, kiu kuŝis en la sunlumo kaj
lekadis sian piedon. Kiam oni rigardis al la kampo, oni povis vidi, ke tie
staras la greno mirinde verda, oni aŭdis ĝojkriadon kaj pepadon de ĉiuj
malgrandaj birdoj, kvazaŭ estus granda festo; kaj oni efektive povis tion
diri, ĉar estis dimanĉo. La sonoriloj sonoradis, kaj la homoj en siaj plej
bonaj vestoj iris en la preĝejon kaj aspektis tre ĝojaj. Jes, ĉe ĉiuj oni
povis vidi ion ĝojan; cetere la tago estis tiel varma, tiel ravanta, ke oni
certe povis diri: Dio vere estas senfine bona por ni homidoj!
Sed interne en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo; li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli; li asertis, ke ilia vermo ne mortas kaj ilia fajro neniam estingiĝas, ke neniam ili povas trovi ripozon kaj pacon. Estis terure tion aŭdi, kaj li tion diris kun plej granda certeco. Li priskribis al ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo kaj maldelikataĵo de la tuta mondo, kie nenia venteto blovas krom la varmega sulfura flamo, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas en eternan silenton. Jam la sola aŭdado estis terura, sed oni povis vidi sur la pastro, ke la afero estas por li tre serioza, kaj ĉiuj homoj en la preĝejo estis tute teruritaj.
Sed ekstere antaŭ la preĝejo ĉiuj malgrandaj birdoj kantis tiel gaje kaj
la suno lumis tiel varme, estis kvazaŭ ĉiu floro proklamas: Dio estas
sentine bona por ni ĉiuj!
Jes, ekstere tute ne estis tiel, kiel predikis la
pastro.
Vespere, kiam oni devis jam iri dormi, la pastro vidis, ke lia edzino sidas silente kaj meditante.
Kio mankas al vi?
li ŝin demandis.
Kio en efektiveco mankas al mi?
ŝi diris, al mi mankas tio, ke mi
ne povas bone kolekti miajn pensojn, ke viajn asertojn mi ne tute bone
povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj kaj
ke ili devas eterne bruli! Eterne, ha, kiel longe! Mi estas nur peka homa
estaĵo, kaj tamen mia koro ne povus permesi al mi, ke eĉ la plej
malbonan pekulon mi lasu bruli eterne, ‐ kiel do tion povus fari Dio, Li, kiu
estas tiel senfine bona kaj kiu scias, kiel la malbono kaptas nin de
ekstere kaj de interne. Ne, mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi
tion asertas.
Estis aŭtuno, la folioj defalis de la arboj; la serioza, severa pastro sidis ĉe la lito de mortanto; pia kredantino fermis siajn okulojn, tio estis la pastredzino.
Se iu ricevas pacon en la tombo kaj favorkorecon ĉe Dio, tio estos
antaŭ ĉio vi!
diris la pastro, kaj li kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris
preĝon pri mortintoj.
Oni portis ŝin en la tombon; du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro. En la domo de la pastro estis silente kaj malplene, la sunlumo tie estingiĝis, ŝi ja foriris, foriris por ĉiam.
Estis nokto, malvarma vento blovis super la kapo de la pastro, li malfermis la okulojn, kaj li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino, ŝi rigardis lin senfine malĝoje, estis kvazaŭ ŝi volas ion diri.
La viro duone leviĝis kaj etendis al ŝi la manojn. Eĉ al vi ne estas
donita eterna ripozo? Vi suferas? Vi, la plej bona, la plej pia!
Kaj la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la
bruston.
Kaj ĉu mi povas havigi al vi trankvilecon en la tombo?
Jes!
li klare aŭdis.
Kaj kiamaniere?
Donu al mi haron, nur unu solan haron de la kapo de pekulo, kies
fajro neniam estingiĝos, de tia pekulo, kiun Dio volas ĵetegi en la inferon
por eterna turmento.
Ho, kiel facile oni povas vin liberigi, vi pura, vi pia!
li respondis.
Sekvu do min!
diris la mortintino. Tio estas permesita al ni. Ĉe
mia flanko vi povas ŝvebi, kien viaj pensoj volas. Nevideblaj por la homoj,
ni povas rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro. Sed per mano certa
vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita por la eterna turmento, kaj
antaŭ la kokokrio li devas esti trovita!
Kaj rapide, kiel portite de la pensoj, ili troviĝis en la granda urbo. De la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, ‐ per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj.
Jes, tie interne, kiel mi supozis, kiel mi sciis,
diris la pastro,
loĝas tiuj, kiuj estas kondamnitaj al la eterna fajro.
Ili staris antaŭ
belege prilumita portalo; larĝaj ŝtuparoj, kovritaj per tapiŝoj kaj ornamitaj
per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra
la festaj salonoj. Antaŭ ĝi majeste staris la pordisto en veluro kaj silko,
kun granda arĝentita bastono.
Nia balo estas egala al la balo de la reĝo!
li diris, turnante sin al
la kolektiĝinta popolamaso sur la strato; de la verto ĝis la fingroj de la
piedoj lumis el li la penso: Kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas
tra la pordo, vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!
Malhumileco!
diris la mortintino, ĉu vi lin vidas?
Lin?
ripetis la pastro. Jes, sed li estas naivulo, nur malsaĝulo, kaj
li ne devas esti kondamnita al eterna fajro kaj eterna turmento.
Nur malsaĝulo!
sonis tra la tuta domo de la malhumileco, tiaj ili
ĉiuj tie estis.
Ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono; ili vidis, kiel li febre suprensaltis de sia, mizera kuŝloko kaj elprenis libere sidantan ŝtonon el la muro, en kiu kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo; li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj, kaj liaj malsekaj fingroj tremis.
Li estas malsana, tio estas frenezo, senĝoja frenezo, ĉirkaŭita de
timego kaj malbonaj sonĝoj!
Kaj ili rapide foriĝis, kaj ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto, eligante malbelan krion; per siaj pintaj kubutoj li ekbatis sian kamaradon, kaj ĉi tiu dormeme sin turnis:
Tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, kaj dormu! Tiel estas ĉiun
nokton...!
Ĉiun nokton!
ripetis tiu, jes, ĉiun nokton ĝi venas, krias kaj
sufokas min. En flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi
naskiĝis, tio alkondukis min ĉi tien la duan fojon; sed se mi agis
malbone, mi havas ja mian punon. Nur unu aferon mi ne konfesis. Kiam mi
la lastan fojon eliris de ĉi tie kaj preteriris antaŭ la bieneto de mia
mastro, tiam mia interno ekbolis kaj sovaĝaj pensoj leviĝis en mia animo,
‐ mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro; super kiu tre malalte elstaris
la pajla tegmento. Ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin tiel, kiel ĝi ofte min
ekkaptas. Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn. Krom unu abelaro, kiu
flugis en la fajron, kaj krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo
forbrulis. Pri tiu lasta mi ne pensis. Oni povis aŭdi, kiel ĝi blekegas,
‐ kaj tiun blekegon mi ĉiam ankoraŭ aŭdas ĉiufoje,
kiam mi volas ekdormi,
kaj kiam mi endormiĝas, tiam venas la hundo, granda kaj vila ĝi staras
antaŭ mi. Ĝi metas sin sur min, blekegas, premas min, sufokas min.
Aŭskultu do, kion mi rakontas, vi povas ronki, ronki la tutan nokton,
sed mi ne povas dormi eĉ horkvaronon.
Kaj liaj okuloj subpleniĝis per
sango, li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno
en la vizaĝon.
La furioza Mads denove freneziĝis!
oni diris ĉirkaŭe, kaj la aliaj
friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn
piedojn, kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ
elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj.
Vi lin mortigas!
ekkriis la pastro, ho li malfeliĉa!
Kaj dum li
defende etendis la manon super la pekulon, super lin, kiu jam ĉi tie
suferis tro kruele, la sceno subite ŝanĝiĝis. Ili flugis tra riĉaj salonoj kaj
mizeraj kameroj; volupto, envio, ĉiuj mortomeritaj pekoj preteriris antaŭ
ili, anĝelo de la juĝo voĉlegis iliajn pekojn, kiel ankaŭ ilian defendon. Ĝi
havis malgrandan valoron antaŭ Dio, sed Dio legas ja en la koroj, Li scias
ĉion senescepte, Li scias la malbonon, kiu atakas nin de interne kaj de
ekstere, Li, la favorkoreco, la amo. La mano de la pastro tremis, li ne
kuraĝis etendi ĝin, por elŝiri haron de la kapo de la pekulo. Kaj el liaj
okuloj ekfluis larmoj, kiel akvo de favorkoreco kaj de amo, kiu estingas
la eternan fajron de la infero.
Subite ekkriis la koko.
Kompatplena Dio! Donu Vi al ŝi la tomban ripozon, kiun mi ne povis
havigi al ŝi!
Ĝin mi nun havas!
diris la mortintino; via kruela vorto, via
malluma kredo pri Dio kaj pri Liaj kreitaĵoj pelis min al vi! Ekkonu la
homojn, eĉ en la malbonaj troviĝas parto de Dio, parto, kiu venkos kaj
estingos la fajron de la infero.
Kiso estis metita sur la buŝon de la pastro, fariĝis lume ĉirkaŭ li; la klara suno de Dio lumis en lian ĉambron, kie lia edzino, vivante, milde kaj ame vekis lin el sonĝo, kiun Dio sendis al li.
Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en floranta siringa laŭbo, staris nefermita ĉerko; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj, forgesitaj kaj kaŝitaj, tuta herbario, kolektita en diversaj lokoj. Laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon. Kun ĉiu floro estis ligita ĉapitro el lia vivo.
Kiu estas la mortinto?
ni demandis, kaj oni respondis: La
maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li
komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed
poste io stariĝis sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn
kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la
kamparon, kie oni pagis por lia loĝado kaj manĝado. Li estis pia kiel
infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, ĉar tiam li fariĝadis
nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel ĉasata besto. Sed ĉiufoje,
kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en
lian manon la libron kun la sekigitaj kreskaĵoj, tiam li povis sidi antaŭ ĝi
dum la tuta tago, pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj
vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni
metu al li la libron en la ĉerkon, kaj nun ĝi kuŝas apud li, kaj baldaŭ
oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma
tombo.
Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto, radio de la suno falis sur ĝin. Hirundo rapidege enflugis en la laŭbon, kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, ĝi ne haltinte flugis returne.
Kiel strange estas al ni en la animo ‐ ni ĉiuj tion spertis ‐ kiam ni denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo kun ĉiuj siaj esperoj, kun ĉiuj siaj zorgoj. Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankoraŭ vivas; sed longe, longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.
La sekiĝinta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta ĉapo tie en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun vivas? La folio konserviĝis, la amikeco forgesiĝis! Jen estas fremdlanda florvarmeja kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo, ‐ ŝajnas, kvazaŭ ekzistas ankoraŭ la bonodoro en ĉi tiuj folioj! Ŝi donis ĝin al li, la fraŭlino el la nobela ĝardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem deŝiris kaj malsekigis per maldolĉaj larmoj, kun la maldolĉaj larmoj la lilio el la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, ‐ kion diras ĝia folio? Kion li pensis, kiam li ĝin deŝiris, kiam li ĝin konservis? Kaj jen estas konvalo el la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!...
La floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la
kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: kvivit! kvivit!
Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas
super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro.
Konservita-forgesita!
Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankoraŭ malvarme, sed la printempo jam venis, tion predikis arbetaĵoj kaj arboj, kampoj kaj herbejoj. Estis amaso da floraĵoj, kaj antaŭ ĉio, supre ĉe la plektbarilo. Ĝuste tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; ĝi parolis de pomarbo, kiu eligis nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela ĝi estas. Tial ĝi tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute antaŭ ĝi, haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezentiĝo. La branĉon oni derompis, kaj ŝi tenis ĝin en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj ĉambroj. Puraj blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvazaŭ ĝi estus skulptita el freŝe falinta neĝo, oni plantis la pomarban branĉon inter freŝaj helaj branĉoj fagaj; estis plezuro ĝin rigardi.
Tiam la branĉo fariĝis fiera, kaj tio estis ja tute kiel ĉe homoj.
Multaj homoj de diversaj specoj trairis la ĉambrojn, kaj laŭgrade de la valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba branĉo rimarkis, ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreskaĵoj.
Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj
estas tute superfluaj,
diris al si la pomarba branĉo; kaj ĉar oni ĝin
starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la
ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj
kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro
malriĉaj.
Kompatindaj mizeraj herboj!
diris la pomarba branĉo, tie oni
efektive faris diferencon. Kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj
estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas. Estas
efektive farita diferenco, sed ĝi devas esti farata, alie ĉiuj estus ja
egalaj!
La pomarba branĉo rigardis kun kompato precipe unu specon de
floroj, kiuj en granda amaso troviĝis sur la kampoj kaj ĉe la terkavoj.
Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis eĉ
trovi ilin inter la pavimaj ŝtonoj, ili ĉie kreskis kiel la plej malbona
herbo, kaj al tio ili havis ankoraŭ la malbelan nomon buterfloroj de la
diablo
.
Kompatinda malestimata kreskaĵo!
diris la pomarba branĉo, vi ne
estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi
ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreskaĵoj estas tiel
same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!
Diferencoj!
diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban
branĉon, sed kisis ankaŭ la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo,
ĉiuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malriĉajn florojn tiel same, kiel la
riĉajn.
La pomarba branĉo neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio,
kio vivas; neniam ĝi meditis pri tio, kiom multe da belaĵo kaj bonaĵo
kuŝas kaŝite, sed ne forgesite, ‐ sed tio ja ankaŭ estis tute kiel ĉe homoj.
La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: Vi ne vidas
malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi
precipe priĝemas?
La buterfloroj de la diablo!
diris la pomarba branĉo. Neniam oni
ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro
granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, ĝi flugas en formo de
malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj.
Herbaĉo ĝi estas! Sed tio ili ja ankaŭ devas esti! Mi estas efektive tre
danka, ke mi ne fariĝis unu el tiuj floroj
Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili estis ankoraŭ tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno; antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj rubandoj kaj la ĉenoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi. Kiu povos tion fari, ricevos novajn vestojn antaŭ la fino de la jaro, diris la avino. La malestimata floro estis en tiu okazo ŝatata profeto.
Ĉu vi vidas?
diris la sunradio, ĉu vi vidas la belecon, ĉu vi vidas
la potencon de tiu floreto?
Jes, por infanoj!
respondis la pomarba branĉo.
Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin; parton de la radikoj ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn ŝi volis vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.
Beleco estas tamen io pli alta!
diris la pomarba branĉo. Nur la
elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la
kreskaĵoj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.
La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al ĉia kreitaĵo kaj al ĉio, kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure.
Jes, tio estas via opinio!
diris la pomarba branĉo.
Nun en la ĉambron eniris homoj, kaj venis ankaŭ la juna grafino, kiu tie bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin. Ŝi alportis floron, aŭ ion similan, kiu estis kaŝita inter tri aŭ kvar folioj, kiuj estis tenataj ĉirkaŭ ĝi konuse, por ke nenia trablovo aŭ venteto povu ĝin difekti. Ĝi estis portata kun tia zorgemeco kaj singardeco, kiun oni ne uzis eĉ por la delikata pomarba branĉo. Tre singarde oni nun forprenis la grandajn foliojn, ‐ kaj kio aperis? La malgranda floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! Ĝin la grafino estis diŝirinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el ĝiaj delikataj plumetoj, kiuj formis kvazaŭ ĝian nebulan ĉapeton kaj sidis tiel malkompakte, forbloviĝu. Sendifektan kaj belegan ŝi nun ĝin havis; ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon, ĝian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.
Rigardu, kiel mirinde bele Dio ĝin kreis!
diris la grafino. Mi
pentros ĝin kune kun la pomarba branĉo; estas vero, ke ĉi tiu estas
senfine bela, sed en alia maniero ankaŭ tiu malriĉa floro ricevis de Dio tre
multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen ambaŭ estas
infanoj en la regno de la belo.
Kaj la sunradio kisis la malriĉan floron kaj kisis la florantan pomarban branĉon, kies folioj ĉe tio kvazaŭ ruĝiĝis.
En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon
en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras la vesperoj
plilongiĝas
, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj
varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj,
sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne
parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur
la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte
starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno,
kaj kie la infanoj volonte ludadis, ‐ tio estis en efektiveco malnova
tomba ŝtono.
Jes,
diris la mastro, mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova
malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la
monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis
kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj
de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto.
Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!
diris la plej aĝa
el la infanoj; oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de
anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis,
nur la nomo
Preben
kaj tuj post ĝi granda S
kaj iom pli malsupre
la vorto Marta
estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri,
kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono.
Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!
ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis
en la ĉambro. Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur
la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo
de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza
paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da
oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia
tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj
Marta! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ
la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili
kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la
animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin,
donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en
ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun
tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro
tie ĉe la maljuna Preben, kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre
ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la
dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, ‐ li parolis kun mia
patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel
belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere
okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis
tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis
min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu
momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri
la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da
malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis
pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu
fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, ‐ kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en
la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri
la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur
infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan. La tempo iras kaj ĉio
ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna
Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi
por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la
lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis
ĝin sur la tombon, ‐ kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni
metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon,
kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj,
kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam
aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub
la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro
kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman
kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono
de Preben kaj Marta, kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la
manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis
disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj
kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato
kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj
neniu plu ilin memoras!
La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.
Forgesita! Ĉio estos forgesita!
li diris.
Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.
Forgesita! Ĉio estos forgesita!
estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu
momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj
flustris mallaŭte: Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la
tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la
aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj
generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la
malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona
ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema
grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon.
La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj.
Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.
Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti.
Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!
diris la plej saĝa inter ili.
Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo
de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj
senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.
Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.
Neniu ankoraŭ nomis la floron!
diris la saĝulo. Neniu montris la
lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj
de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg, kvankam tiuj
rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj
elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu elfluis el la
brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto
estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio
ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj
jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro
de studado, la magia rozo de la scienco.
Mi scias, kie ĝi floras,
diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia
malgranda infano venis al la lito de la reĝino. Mi scias, kie troviĝas la plej
bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la
plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa
infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas
al mi per sia tuta amo.
Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!
respondis la saĝulo.
Jes, multe pli bela!
diris unu el la virinoj. Mi ĝin vidis; pli majesta,
pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo.
Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon
kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis
super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la
horo de angoro.
Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝojo, tamen ĝi ne estas la savonta.
Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!
diris la pia maljuna episkopo. Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de
anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan
interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj.
Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena
pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura
kaj plej alta amo.
La beno de Dio estu sur ŝi!
diris la saĝulo; tamen neniu el vi ĉiuj ĝis
nun nomis la plej belan rozon de la mondo.
Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon.
Panjo!
diris la infano, aŭskultu, kion mi legis!
Kaj la infano
alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por
la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. Pli granda
amo ne ekzistas!
Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco.
Mi ĝin vidas!
ŝi diris. Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon,
la plej belan sur la tero.
Tio estis en la lastaj tagoj de Januaro; terura neĝventego estis leviĝinta; unu neĝturniĝo post la alia kuris tra ĉiuj stratoj kaj stratetoj; la ekstera flanko de la fenestraj vitroj estis tute kovrita de la neĝo, kaj simile al lavangoj ĝi faladis de la tegmentoj. La homoj aspektis kvazaŭ forkurantaj de malamiko, ili kuris, ili flugis, ili faladis unuj al la aliaj en la brakojn, fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almenaŭ en tia maniero ili povis konservi la ekvilibron. La kaleŝoj kaj ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj, la servistoj, por iom ŝirmi sin kontraŭ la vento, staris kun la dorso al la kaleŝo, kaj la piedirantoj penis ŝirmi sin malantaŭ la kaleŝoj, kiuj en la profunda neĝo nur malrapide moviĝis antaŭen. Kiam fine la ventego kvietiĝis kaj laŭlonge de la domoj estis ŝovelita mallarĝa irvojeto, la homoj tamen haltadis ĉiufoje, kiam ili sin renkontis. Neniu el ili havis la deziron fari la unuan paŝon en la profundan neĝon, por preterlasi preter si la alian. Silente ili staradis, ĝis fine, kvazaŭ laŭ silenta interkonsento, ĉiu el ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason.
Ĉirkaŭ la vespero fariĝis plena trankvileco, la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla, la steloj aspektis tute novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare. Samtempe estis frosto, ke la neĝo kraketadis; facile la supra tavolo de la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn; ĉi tiuj saltetadis tien kaj reen sur la lokoj, kie estis ŝovelite, sed multe da nutraĵo oni tie ne povis trovi, kaj estis terure malvarme.
Pep!
diris unu pasero al alia, tion oni nomas la nova jaro! Ĝi estas
ja pli malbona ol la malnova! Ni povus tute bone restigi tiun. Mi estas
kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio.
Jes, nun la homoj kuradis kaj faris al si reciproke novjarajn
donacojn,
diris malgranda duone rigidiĝinta pasero, ili disbatis potojn ĉe
la pordoj kaj estis treege ĝojaj, ke la malnova jaro nun forpasis. Mi ankaŭ
estis tre ĝoja pri tio, ĉar mi atendis, ke ni nun ricevos varmajn tagojn, sed
nenio el tio fariĝis. Frostas multe pli kruele ol antaŭe! La homoj faris
eraron en la kalkulado de la tempo.
Certe ili eraris!
diris alia pasero, kiu estis maljuna kaj havis jam
blankan kapon, ili havas ion, kion ili nomas kalendaro, objekton, kiun
ili mem elpensis, kaj ili diras, ke ĉio iras konforme al tio, sed en
efektiveco tio ne estas vero. Kiam venas la printempo, tiam komenciĝas la jaro,
tio estas la irado de la naturo, kaj laŭ tio mi kalkulas!
Sed kiam venos la printempo?
demandis la aliaj.
Ĝi venos tiam, kiam la cikonio venos, sed ĝia veno estas tre
nedifinita; ĉi tie en la urbo troviĝas neniu, kiu estus kompetenta pri tio, tie en
la kamparo la homoj scias tion pli bone. Ĉu ni elflugu tien kaj atendu?
Tie oni estas pli proksimaj al la printempo.
Jes, tio povus esti bona!
diris unu el ili, kiu longe saltetis kaj pepis,
sed en efektiveco nenion diris. Mi tamen ĉi tie en la urbo havas kelkajn
agrablaĵojn, pri kiuj mi timas, ke tie mi ilin ne havos. Sur ĉi tiu flanko
de la strato en unu domo loĝas homa familio, al kiu venis en la kapon la
saĝa ideo alfiksi al la muro tri aŭ kvar florpotojn kun la granda aperturo
internen kaj kun la fundo eksteren. En tiu fundo estas farita tiel granda
truo, ke mi povas oportune enflugi kaj elflugi. Tie mi kun mia edzo
aranĝis nian neston, kaj el tie elflugis ĉiuj niaj infanoj. La homa familio
ĉion aranĝis kompreneble nur por tio, ke ĝi havu la plezuron nin observi,
alie ili certe tion ne farus. Ili ŝutas pecetojn da pano, ankaŭ por sia
propra plezuro, kaj tiamaniere ni havas nutraĵon; tie oni kvazaŭ zorgas pri
ni; tial mi pensas, ke mi restos kaj mia edzo restos, kvankam ni estas
tre malkontentaj, ‐ ni tamen restos.
Kaj ni elflugos en la kamparon, por vidi, ĉu la printempo ankoraŭ ne
venas!
Kaj ili forflugis.
Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo; tie frostis ankoraŭ
kelke da gradoj pli ol en la urbo. Akra vento blovis super la neĝokovritaj
kampoj. La vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia
glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la
malvarmon. La vipo kuŝis sur liaj genuoj, la malgrasaj ĉevaloj kuris tiel, ke el
ili iris vaporo, la neĝo kraketadis kaj la paseroj saltetadis en la
vojsulkoj kaj suferis de frosto. Pep! Kiam venos la printempo? Daŭras tiel
longe!
Tiel longe!
eksonis de la plej alta neĝokovrita loko de la kampoj.
Tio povis esti la eĥo, sed tio ankaŭ povis esti parolo de la stranga
maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa
monteto. Li estis tute blanka, kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun
longaj blankaj haroj; blanka barbo, tute pala kaj kun grandaj helaj
okuloj.
Kiu estas la maljunulo tie?
demandis la paseroj.
Tion mi scias!
diris maljuna korvo, kiu sidis sur barila paliso kaj
estis sufiĉe afabla por konfesi, ke antaŭ Dio ni ĉiuj, eĉ ne esceptante ĝin
mem, valoras ne pli ol tiuj malgrandaj birdoj, kaj tial ĝi ankaŭ honoris
per interparolado la paserojn kaj donis al ili informojn. Mi scias, kiu
estas la maljunulo! Li estas la vintro, la maljuna homo de la pasinta jaro;
li ne mortis, kiel diras la kalendaro, ne, li estas la prizorganto de la
malgranda reĝido printempo, kiu baldaŭ venos. Jes, la vintro estas la reganto.
Hu, vi malgranduloj, oni bone aŭdas, kiel vi tremas de frosto.
Jes, ĉu tio ne estas la sama, kion mi ĉiam diradis!
diris la plej
malgranda; la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la
naturo. Ili devus tion lasi al ni, al ni, kiuj estas pli delikataj estaĵoj.
Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. La arbaro estis nigra; la
glaciiĝinta lago kuŝis peze kaj aspektis kiel rigidiĝinta plumba maso. La
nuboj tute ne havis karakteron de nuboj, ili estis malseka glacie malvarma
nebulo, kiu pendis super la lando. Amase flugis la grandaj nigraj
kornikoj, sen kriado; oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas. Tiam super la
lago ekglitis sunradio, kaj la lago briletis kiel fandita stano. La neĝa
kovro sur la kampo kaj sur la monteto ne briletis plu kiel antaŭe; sed la
blanka figuro, la vintro mem, ĉiam ankoraŭ tie sidis, direktinte la
rigardon fikse al sudo. Li tute ne rimarkis, ke la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en
la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie
tuj eksvarmis paseroj.
Kvitit! kvitit! ĉu nun venas la printempo?
La printempo!
eksonis super la kampoj kaj herbejoj kaj tra la nigre
brunaj arbaroj, kie freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj.
Kaj de sude fluge alvenis tra la aero la du unuaj cikonioj. Sur la dorso de ĉiu el ili sidis malgranda bela infano, knabo kaj knabino. Ili salute kisis la teron, kaj ĉie, kien ili metis siajn piedojn, elĝermis el sub la neĝo blankaj floroj. Mano en mano ili iris al la maljuna glacia homo, la vintro, almetis sin por nova saluto al lia brusto, kaj en la sama momento ili ĉiuj tri malaperis kaj la tuta pejzaĝo malaperis; densa malseka nebulo, granda kaj peza ĉion kovris. Iom post iom la aero ekmoviĝis, aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj kaj forpelis la nebulon, la suno varme eklumis; la vintro mem malaperis, la belaj infanoj de la printempo sidis sur la trono de la jaro.
Ĉi tio estas la vera nova jaro!
diris la paseroj, nun ni certe
denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela
vintro.
Kien ajn la du infanoj sin turnis, tie sur la arboj kaj arbetaĵoj aperis verdaj burĝonoj, tie la herbo fariĝis pli alta, la grenkampoj pli verdaj kaj luksaj. Kaj ĉirkaŭ si la malgranda knabino ŝutadis florojn; ŝi havis tre multe da ili en sia jupeto, ili troviĝis en tiel granda amaso, ke ĉiam ĝi estis plena, kiel ajn fervore ŝi ilin disŝutadis. En sia rapidemeco ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la pomarbojn kaj persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado, antaŭ ol ili havis verdajn foliojn.
Ŝi ekplaŭdis per la manoj, kaj la knabo plaŭdis, kaj tiam alvenis birdoj
nesciate de kie, kaj ĉiuj pepis kaj kantis: La printempo venis.
Estis belega vidaĵo. Tiu aŭ alia maljuna virineto eliris antaŭ la pordon
en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn
florojn, kiuj kovris ĉiujn herbejojn, tute tiel, kiel en la tagoj de ŝia
juneco. La mondo fariĝis denove juna. Ekstere estas hodiaŭ belege!
diris ĉiuj.
La arbaro estis ankoraŭ mallume verda, plena de burĝonoj, sed la asperoloj jam ĉi estis, freŝaj kaj bonodoraj, la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis, eĉ en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi; kaj sur ĝi sidis la juna paro de la printempo, kaj ili tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis kaj ridetis kaj kreskis ĉiam pli kaj pli.
Kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo; ili tion ne rimarkis, la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton. La fianĉo kaj la fianĉino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro disvolvis siajn burĝonojn. Kiam la suno leviĝis, ĉiuj arbaroj estis verdaj.
Kaj mano en mano la gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta
laŭba tegmento, kie nur la radioj de la sunlumo kaj la ĵetata ombro donis
koloralterniĝon en la verdaĵo. Virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en
la delikataj folioj; klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la
velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj. Ĉiam kaj eterne
ĉio restas plena de vivo!
parolis la tuta naturo. Kaj la kukolo krietadis
kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon. Sed la salikoj
ĉiuj portis ankoraŭ gantojn sur siaj floraĵoj, ili estis terure singardaj, kaj
tio estas enuiga.
Pasis tagoj kaj semajnoj; premante kuŝis la varmo sur ]a tuta naturo; varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno, kiu fariĝis ĉiam pli flava. La blanka lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn super la supraĵo de la akvo, kaj la fiŝoj serĉis ombron sub ili. Sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis ŝirmita kontraŭ la vento, kie la suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn rozojn, kie la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj, ‐ tie sidis la belega virino de la somero, la sama, kiun ni jam vidis antaŭe kiel infanon kaj kiel fianĉinon. Ŝi rigardis al la leviĝantaj mallumaj nuboj, kiuj ondoforme, simile al montoj, nigre-blue kaj peze leviĝadis ĉiam pli kaj pli alten. Kiel ŝtoniĝinta renversita maro, ili ĉiam pli kaj pli malleviĝadis al la arbaro, kie, kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis. Ĉiu venteto kvietiĝis, ĉiu birdo silentis, seriozeco kaj atendado regis en la tuta naturo. Sed sur la vojoj kaj vojetoj la veturigantoj, rajdantoj kaj piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton kaj ŝirmon. Jen subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis, fulme, blindige, brulige, kaj sub rulanta krakego ĉio denove kaŝiĝis en mallumo. Torente ĵetiĝis malsupren la akvo; fariĝis nokto kaj fariĝis lumo, silento kaj tondro alternis. La junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen, la branĉoj de la arbaro kaŝiĝis sub akvaj gutoj, venis mallumo kaj lumo, silento kaj tondro. La herbo kaj la greno kuŝis kiel terenbatita, kiel forportita, de la fluo, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi. Subite la pluvo aliformiĝis en apartajn gutojn, la suno eklumis, kaj de la trunketoj kaj de la folioj ekbrilis la akvaj gutoj kiel perloj, la birdoj kantis, la fiŝoj saltis super la akvon de la torento, la kuloj dancis, kaj tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem, la forta viro kun la bone disvolvitaj membroj, kun la gutantaj haroj, ‐ rejunigita de la freŝa bano li sidis tie en la varma lumo de la suno. La tuta naturo ĉirkaŭe estis rejunigita, ĉio staris lukse, potence kaj bele; estis somero, la varma, belega somero.
Ĉarma kaj dolĉa estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de trifolioj, kie la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno; kaj tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon. Neniu tion vidis krom la somero kaj lia forta edzino; por ili staris la altaro, kovrita per la oferdonoj de la naturo.
La vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe, kaj la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena. Estis somero.
Tagoj pasis, kaj semajnoj pasis. La brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj brilis sur la grenkampoj, la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj; la lupolo ĉarme odoris, kaj sub la avelarbetoj, kie la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj, sidis viro kaj virino, la somero kun sia serioza edzino.
Kia riĉeco!
ŝi diris, ĉirkaŭe nur beno, belaĵo kaj bonaĵo, kaj
tamen, mi mem ne scias, mi tamen sopiras... ripozon, ripozon! Mi ne
trovas por tio alian vorton! Jen ili jam denove plugas sur la kampo! Pli
kaj ĉiam pli la homoj volas akiri! Vidu, la cikonioj kolektiĝas en
amasojn kaj iras en kelka interspaco post la plugilo, la Egiptaj birdoj, kiuj
portis nin tra la aero. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel ni ambaŭ, estante
ankoraŭ infanoj, venis en ĉi tiujn nordajn landojn? Florojn ni alportis,
belegan sunlumon kaj verdajn arbarojn; al ili nun la vento jam faris
malbonon, ili fariĝas brunaj kaj malhelaj, kiel la arboj de la sudo, sed
ne portas orajn fruktojn kiel tiuj!
Ĉu vi volas ilin vidi?
diris la somero; fariĝu do denove gaja!
Kaj li levis sian brakon, kaj la folioj de la arbaro ricevis koloron ruĝan kaj oran; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj. En la rozarbetaĵoj brilis fajreruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj, kaj en la arbaro duafoje floris la violoj.
Sed la reĝino de la jaro fariĝadis ĉiam pli kaj pli silenta kaj pala.
Malvarma vento blovas!
ŝi diris, la nokto alportas malsekan
nebulon! Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.
Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte, kaj ŝi etendis post ili la manojn. Ŝi rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj tie en unu el ili kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava leontodo, kvazaŭ la nesto ekzistus nur por esti ŝirmilo kaj barilo ĉirkaŭ ĝi; kaj ankaŭ la paseroj scivole enrigardis tien.
Pep! Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? Videble ili ne povas tratoleri,
ke blovas iom malvarmete, kaj tial ili forkuris? Feliĉan vojaĝon!
Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis, aperis la aŭtunaj ventegoj, la jaro kliniĝis al sia fino. Sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino de la jaro kaj rigardis per mildaj okuloj supren al la briletantaj steloj, kaj ŝia edzo staris apud ŝi.
Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn!... Kiam ili returne falis malsupren, ŝi estis malaperinta, sed somera birdo, la lasta de la jaro, flugis tra la malvarma aero.
Nun venis la malsekaj nebuloj, la malvarmaj ventoj kaj la longaj mallumaj noktoj. La reganto de la jaro staris tie kun neĝblankaj haroj, sed li mem tion ne sciis, li pensis, ke tio estas la neĝaj flokoj, kiuj falis sur lin el la nuboj. Peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj.
La preĝejaj sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.
La naskosonoriloj sonoras!
diris la reĝo de la jaro; baldaŭ
naskiĝos la nova paro da regantoj, kaj mi iros ripozi, kiel ŝi, ripozi sur
la brilantaj steloj.
En la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de
Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo,
Ĝojo en la ĉambroj kaj sub la verdaj branĉoj!
diris la ĝisnuna
reganto de la jaro, kiu en la lastaj semajnoj fariĝis neĝblanka
maljunulo; alproksimiĝas la tempo de mia ripozo, la juna paro de la jaro
ricevas nun la kronon kaj la sceptron!
Kaj tamen la potenco apartenas ankoraŭ al vi!
diris la Kristnaska
anĝelo, la potenco, ne la ripozo! Lasu la neĝon kuŝi varmige super la
juna semitaĵo! Lernu toleri, ke oni faras honoron al alia persono, dum
vi estas ankoraŭ reganto, lernu esti forgesita kaj tamen vivi! La horo de
via libereco venos, kiam venos la printempo!
Kiam venos la printempo?
demandis la vintro.
Ĝi venos, kiam la cikonio venos.
Kun blankaj bukloj kaj neĝblanka barbo sidis la vintro, glacie malvarma, maljuna kaj fleksiĝinta, sed forta, kiel la vintra ventego kaj la potenco de la glacio sur la neĝamaso de la monteto, kaj li rigardis suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la antaŭa vintro. La glacio krakis, la neĝo kraketis, la glitkurantoj svingiĝadis sur la brilantaj lagoj, kaj korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo, nenia venteto moviĝis. En la silenta aero la vintro kunmetis la manojn, kaj la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj.
Jen denove venis paseroj el la urbo kaj demandis: Kiu estas la
maljunulo tie?
Kaj tie denove sidis la korvo, aŭ ĝia filo, kio estas
indiferenta, kaj diris al ili: Tio estas la vintro! La maljuna viro de la
pasinta jaro. Li ne mortis, kiel diras la kalendaro, sed li estas la
prizorganto de la printempo, kiu baldaŭ venos!
Kiam venos la printempo?
diris la paseroj; tiam ni ricevos bonan
tempon kaj pli bonan regadon. La malnova neniom taŭgas.
En silentaj pensoj la vintro kapsalutis la senfolian malluman arbaron, kie ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj; kaj dum la vintra dormado malleviĝis la glacie malvarmaj nebuloj de la nuboj, la reganto sonĝis pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira aĝo, kaj ĉe la komenco de la tagiĝo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno; tio estis la somera sonĝo de la vintro; nur la lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo.
Kiam venos la printempo?
demandis la paseroj.
La printempo!
eksonis eĥe de la neĝokovritaj montetoj. Kaj la suno
lumis pli kaj pli varme, la neĝo fandiĝis, la birdoj pepis: La printempo
venas!
Kaj alte tra la aero venis la unua cikonio, ĝin sekvis la dua; bela infano sidis sur la dorso de ĉiu el ili, kaj ili malleviĝis sur la liberan kampon, kisis la teron kaj kisis la maljunan silentan viron, kaj simile al Moseo sur la monto li malaperis, forportita de nebula nubo.
La historio de la jaro finiĝis.
Tio estas tute ĝusta!
diris la paseroj, kaj ankaŭ tre bela, sed ĝi ne
estas konforma al la kalendaro, kaj tial ĝi estas erara.
La plej sankta tago el ĉiuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni mortas; ĝi estas la lasta tago, la sankta granda tago de la aliformiĝo. Ĉu vi efektive iam serioze meditis pri tiu potenca, certe venonta lasta horo ĉi tie sur la tero?
Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li, batalisto pro la vorto, kiu estis por li leĝo, severa servanto de severa Dio. Jen la Morto aperis ĉe lia lito, la Morto kun la severa ĉiela vizaĝo.
La horo venis, vi devas min sekvi!
diris la Morto kaj ektuŝis per sia
glacie malvarma fingro liajn piedojn, kaj ili malvarmiĝis; la Morto
ektuŝis lian frunton, poste lian koron, kaj ĝi krevis, kaj la animo sekvis
la anĝelon de la morto.
Sed en la malmultaj antaŭirintaj momentoj, inter la konsekro de la piedoj ĝis la konsekro de la frunto kaj koro, simile al grandaj, pezaj maraj ondoj trairis super la mortanto ankoraŭ unu fojon ĉio, kion la vivo alportis kaj vekis. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon; tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj, la sentantajn mondojn kaj mondkorpojn en la vastega spaco.
En tia momento ektremas la terurita pekulo kaj havas nenion, al kio
li povus sin apogi, li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon. Sed
la piulo apogas sian kapon al Dio kaj fordonas sin al Li kiel infano,
humile preĝante: Via volo plenumiĝu super mi!
Sed ĉi tiu mortanto ne havis menson de infano, li sentis, ke li estas viro; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto. Li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco; li sciis, ke milionoj iras la larĝan vojon, kiu kondukas al kondamno; per fajro kaj glavo li povus sur la tero neniigi ilian korpon, kiel ilia animo jam estis neniigita por ĉiam; lia vojo nun kondukis al la ĉielo, kie la favorkoreco malfermos al li la pordon, la favorkoreco promesita.
Kaj la animo iris kun la anĝelo de la morto, sed ankoraŭ unu fojon ĝi ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo en la blanka ĉemizo de mortinto, fremda kopio de ĝia Mi. Kaj ili flugis, kaj ili iris, estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro la naturo estis kvazaŭ ĉirkaŭtranĉita, alligita kaj envicigita, malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca ĝardeno; estis plena maskarado.
Jen estas la homa vivo!
diris la anĝelo de la morto.
Ĉiuj figuroj montriĝis pli aŭ malpli maskitaj; tute ne ĉiuj, kiuj havis sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj aŭ la plej potencaj; tute ne ĉiuj, kiuj estis vestitaj malriĉe kaj mizere, estis la plej malaltaj aŭ plej senvaloraj. Tio estis stranga maskarado, kaj precipe estis rimarkinde vidi, kiel ili ĉiuj sub siaj vestoj zorge ion kaŝas unu antaŭ la alia; sed unu tiel longe priŝiris la alian, ĝis la kaŝitaĵo fariĝis videbla, kaj tiam oni vidis, ke montriĝas la kapo de besto; ĉe unu ĝi estis rikananta simio, ĉe alia ĝi estis malbela virkapro, glitema serpento aŭ senforta fiŝo.
Tio estis la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, la besto, kiu kun kreskiĝis
kun la homo, kaj ĝi saltis kaj tiriĝis kaj volis eliĝi, kaj ĉiu tenis siajn
vestojn alpremite ĉirkaŭ ĝi, sed la aliaj forŝiris ilin kaj kriis: Vidu!
vidu! tio li estas! tio ŝi estas!
Kaj unu ĉiam penis nudigi la mizeraĵon
de la alia.
Kaj kiun beston mi portis ĉe mi?
demandis la migranta animo. La
anĝelo de la morto montris antaŭ si fieran figuron, ĉirkaŭ kies kapo oni
vidis riĉforman aŭreolon kun brilantaj koloroj, sed ĉe la koro de tiu viro
estis kaŝitaj la piedoj de la besto, la piedoj de pavo; la aŭreolo estis nur
la multkolora vosto de la birdo.
Kiam ili migris pluen, grandaj birdoj abomeninde kriaĉis de la branĉoj
de la arboj malsupren; per laŭtaj homaj voĉoj ili kriis: Vi,
mortomigranto, ĉu vi memoras min?
Tio estis ĉiuj malbonaj pensoj kaj avidoj
el liaj antaŭaj tagoj de la vivo, ili kriis al li: Ĉu vi min memoras?
La animo ektremis por momento, ĉar ĝi konis la voĉojn, la malbonajn pensojn kaj avidojn, kiuj aperis kiel juĝaj atestantoj.
En nia karno, en nia malbona naturo loĝas nenio bona!
diris la
animo, sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj, la mondo ne vidis la
malbonan frukton!
Ĝi nun rapidis ankoraŭ pli, por kiel eble plej baldaŭ
forkuri de la abomeninda kriado, sed la grandaj nigraj birdoj
ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo kaj kriis kaj kriis, kvazaŭ tio devus esti aŭdata en la
tuta mondo. La animo kuris kiel ĉasata cervino, kaj ĉe ĉiu paŝo ĝi
surpuŝiĝis per la piedo sur akrajn fajroŝtonojn, kiuj tranĉis al ĝi la piedojn
kaj faris al ĝi plej fortan doloron. De kie venas ĉi tiuj akraj ŝtonoj?
Kiel velkintaj folioj ili kuŝas disĵetitaj amase sur la tero!
Tio estas ĉiu nesingarda vorto, kiun vi faligis, kaj kiu vundis la koron
de via proksimulo multe pli profunde, ol nun la ŝtonoj vundas vian
piedon!
Tion mi neniam pensus!
diris la animo.
Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata!
sonis tra la aero.
Ni ĉiuj pekis!
diris la animo kaj denove levis la kapon. Mi
observadis la leĝon kaj la Evangelion, mi faradis kion mi povis fari, mi ne
estas tia, kiel la aliaj!
Ili alvenis al la pordo de la ĉielo, kaj la anĝelo, la gardisto de la enirejo,
demandis: Kiu vi estas? Diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi
en viaj agoj!
Mi severe plenumis ĉiujn ordonojn! Mi humiligis min antaŭ la okuloj
de la mondo, mi malamis kaj persekutadis la malbonon kaj la
malbonulojn, ilin, kiuj iras la larĝan vojon al la kondamno, kaj eĉ nun ankoraŭ
mi tion persekutus per fajro kaj glavo, se mi tion povus!
Vi estas do religiano de Mahometo!
diris la anĝelo.
Mi? Neniam!
Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo, diras la Filo; lian
kredon vi ne havas. Eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo:
okulo pro okulo, dento pro dento! Filo de Izraelo, kies severa Dio estas
nur Dio de via popolo?
Mi estas Kristano!
Tion mi ne rekonas en via kredo kaj en viaj agoj. La instruo de
Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco!
Favorkoreco!
eksonis tra la senlima spaco, kaj la pordo de la ĉielo
malfermiĝis, kaj la animo flugis renkonte al la malfermita belego.
Sed la lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. La tonoj sonis tiel milde, kiel kortuŝe, ke nenia tera lango povas tion esprimi, kaj la animo ektremis kaj kliniĝis ĉiam pli kaj pli profunden, sed la ĉiela klareco ĝin trapenetris, kaj nun ĝi sentis kaj konsciis tion, kion ĝi neniam antaŭe sentis en tia maniero, la ŝarĝon de sia malhumileco, de sia malmildeco kaj pekeco. Fariĝis en ĝi tiel klare.
La bonon, kiun mi faris en la mondo, mi faris nur tial, ĉar mi ne
povis agi alie, sed la malbono ‐ ĝi estis de mi mem!
Kaj la animo sentis sin blindigita de la pura ĉiela lumo, senforte ĝi
falis, kiel ŝajnis al ĝi, en la profundon, tute ŝrumpinta; humiligita, ne
matura por la regno ĉiela, ĝi, pensante pri la severa kaj justa Dio, ne
kuraĝis elbalbuti: indulgon!
Sed la indulgo aperis, la neatendita indulgo.
La ĉielo de Dio estis en tiu tuta senlima spaco, la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo.
Fariĝu sankta, majesta, amoplena kaj eterna, vi homa animo!
io
sonis kaj kantis. Kaj ni ĉiuj, ĉiuj, en la lasta tago de nia tera vivo
eksaltos malantaŭen antaŭ la brilo kaj la majesto de la ĉiela regno, ni
kliniĝos profunde, kaj, humile falante, ni tamen, portataj de Lia amo,
de Lia indulgo, restos supre; ŝvebante sur novaj vojoj, purigitaj, pli
noblaj kaj pli bonaj, ni pli kaj pli alproksimiĝos al la majesto de la lumo,
kaj, fortigitaj de ĝi, ni ricevos la povon leviĝi al la eterna klareco.
Ĝi estas tute terura historio!
diris unu kokino sur la kontraŭa flanko
de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. Ĝi estas terura historio tie
en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni
estas en la stalo en granda amaso.
Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj
kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute
certe!
Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon.
Ĝi estas for!
ĝi diris; ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas
ankoraŭ!
Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro
sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi
endormiĝis.
Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis
plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni
ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan
trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: Ĉu
vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu
kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin
malestimus.
Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la
striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun
vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la
strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. Ne aŭskultu; vi tamen
ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni
vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu
tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si
ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!
Prenez garde aux en fants!
diris la strigo-patro, tio ne estas taŭga por
infanoj!
Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel
respektinda strigino!
Kaj la patrino forflugis.
Hu-hu, hu-hu!
ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la
kolombejon. Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu
por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne
estas jam mortinta! Hu-hu!
Kie? Kie?
pepis la kolomboj.
Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco
ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!
Kredu, kredu ĉiun vorton!
diris la kolomboj kaj pepis tion
malsupren en sian kokinejon. Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras,
ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel
la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas
riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ
mortis!
Vekiĝu! Vekiĝu!
kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la
dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: Tie tri
kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn.
Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin
pluen!
Kurigu ĝin pluen!
fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la
kokoj kriis: Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!
Kaj tiamaniere la
historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de
kiu ĝi komence eliris.
Kvin kokinoj,
oni diris, elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri,
kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin
reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton
al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto.
La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon,
kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis
respektinda kokino, ĝi diris: Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde
ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion
mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion
eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!
Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj.
Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj.
En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj.
Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj.
De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj
cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo
preĝis: Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!
Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon.
Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.
Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.
Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto.
Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe.
Jes, tiam!
vi diras, sed nun en niaj tagoj!
Nun ni vidis cignon
post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn
flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo,
la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva;
oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj
virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la
arbaroj.
Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.
Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo.
Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda.
Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; tio ne fariĝos!
Eĉ la
senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion
vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per
la beko kaj la ungegoj.
Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj
aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos
diri kun vereco: Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna
nesto.
De mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron. Kaj
kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun ĝi nenian
rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia
interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia
profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro
estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron
flanken kaj dirus: tio aspektas por mi tro teruraĵe, kun io simila mi
volas havi nenian aferon.
Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto,
nek ekzekutisto, kontraŭe, lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de
la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon
kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua antaŭ la
episkopo, antaŭ la plej pursangaj princoj, ‐ kaj li efektive estis la unua
‐ li estis koĉero de funebra veturilo!
Nu, mi ĝin diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron sidantan tie supre antaŭ la omnibuso de la morto, en lia longa kaj larĝa nigra mantelo kaj kun la nigrafranĝa triangula ĉapelo sur la kapo, kaj kiam oni samtempe vidis lian vizaĝon, kiu estis vigla, ronda kaj gaja, kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo.
Tiu vizaĝo parolis: Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni
pensas!
Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona humoro, ‐ kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris.
Mi ne estas plu tre juna, ‐ mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek bibliotekon, sed ‐ kiel mi diris ‐ mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio sufiĉas al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia ĝi estis ankaŭ por mia patro; ĝi alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: kiu predikas en la preĝejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri edziĝo kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj aŭ malakceptataj! Ĉio estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni povas vivi feliĉe kaj ankaŭ lasi sin enterigi, ‐ kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi, se oni ne amas ripozi sur rabotaĵo.
La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj ĉiam estis miaj plej spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro. La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj; sed akompanu min sur la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj; ni trapaŝu inter la tomboj! Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn, akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili troviĝas en mia tombolibro, kaj tio estas libro, kiun mi mem aranĝis al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili ĉiuj troviĝas kaj ankoraŭ iom pli!
Jen ni estas sur la tombejo.
Ĉi tie, post la blanke farbita ligna kradaĵo, kie iam interne staris
rozarbeto, ‐ nun ĝi plu ne ĉi estas, sed iom da vinko el la tombo de la
najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, ‐ ĉi
tie tombokuŝas tre malfeliĉa homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis
bonstata, havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli, sed li tro prenadis al la
koro la mondon, t, e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui
plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ
la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko
de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en
Tirolo, aŭ fagarbaroj alte supre en Norvegujo. Ĉu tio ne estas tute
indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? Ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu
devas nin amuzi. Jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro
malmulte. Ĝi estas malseka ligno,
li diradis, ĝi hodiaŭ vespere ne
volas bruli.
Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi,
kiaspecaj homoj tie troviĝas, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute
malĝuste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris
kaj suferis kaj estis malfeliĉa homo, kaj nun li estas en la tombo.
Ĉi tie tombokuŝas tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno, kaj tio estis lia feliĉo, ĉar alie el li neniam io fariĝus; sed ĉio en la naturo estas tiel saĝe aranĝita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj li ludis en la salono tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu ĉiam havas malantaŭ si bonan dikan laĉon, kiu plenumas la veran servadon. Li ankaŭ havis malantaŭ si bonan laĉon, anstataŭanton, kiu plenumadis la servadon kaj plenumas ĝin ankoraŭ nun, malantaŭ alia, nova brodita tirilo de sonorilo. Ĉio estas nun tiel saĝe aranĝita, ke oni facile povas resti kun bona humoro.
Ĉi tie tombokuŝas... nu, tio estas tre bedaŭrinda afero... ĉi tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan spritaĵon; li vivis nur por trovi ian bonan spritaĵon; kaj laŭ sia konvinko li efektive trovis tian spritaĵon, kaj li tiel multe ĝojis pro tio, ke li mortis, mortis de ĝojo, ke li ĝin trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu aŭdis la bonan spritaĵon. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona spritaĵo li nun eĉ en la tombo ne havas ripozon; ĉar ni supozu, ke tio estis spritaĵo, kiu devas esti dirita ĉe la matenmanĝo, se ĝi volas esti efika, kaj ke li, kiel mortinto, laŭ la komuna opinio povas montriĝi nur noktomeze, tiam lia spritaĵo ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia bona spritaĵo nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas malĝoja tombo.
Ĉi tie kuŝas tre avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon; tiel avara ŝi estis!
Ĉi tie kuŝas fraŭlino el bona familio; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi
sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis: Mi manca la voce!
Sed tio ankaŭ estis la
sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj.
Ĉi tie kuŝas junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro komencas krii, tiam la saĝo ŝtopas per la fingroj la orelojn. La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi!
Ĉi tie kuŝas vidvino, ŝi havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro. Ŝi iradis en la familiojn, por serĉi kaptaĵon, por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj.
Ĉi tie estas tombo familia; ĉiuj membroj de la familio estis en tiel
intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: estas tiel
,
kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: oni rakontis tion al
mi en tia maniero
tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole ĝustan,
ĉar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio
kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se eĉ ĉiuj
noktogardistoj kaj horloĝoj de la urbo diris, ke estas noktomezo.
La granda Goethe finis sian Faŭston per la rimarko: povas esti
daŭrigata
; tio povas ankaŭ havi valoron koncerne nian migradon sur la
tombejo. Mi ofte venas ĉi tien. Se tiu aŭ alia el miaj amikoj aŭ malamikoj
tro transpaŝas la limojn, tiam mi eliras, elserĉas herbolokon kaj
konsekras ĝin por li aŭ por ŝi, kiun mi en tiu momento volus enterigi,
kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie kuŝas senvivaj kaj senfortaj;
Ĝis ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el
mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi
ĉiuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed
tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la
Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan
gazeton.
Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos
esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: Bona
humoro
. Tio estas mia historio.
Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, ‐ ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj.
Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj
forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun
si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo.
Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin
en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: Ĝenerala
milita komisario, bienmastro, k. t. p.
Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon
ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze
de la vortoj ĝenerala milita
ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: Mi
estas nur virino!
La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon,
kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis
kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas
esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj
distingaj signoj.
Ĝi ne mordas!
diris la virino; ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel
membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin
incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio
ĝin lacigas, la kompatindan beston.
Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.
Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.
La mopso mortis!
tio estas la dua parto.
Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj ekloĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino ‐ ĉar la mopso neniam estis edzigita ‐ albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi.
La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.
La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.
Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe.
Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.
Ni vidis tion de supre, ‐ kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino.
Ĉio sur sian ĝustan lokon!
Tio estis antaŭ pli ol cent jaroj.
Malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la levponto staris maljuna saliko, kiu kliniĝis super la kanejo.
De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj piedfrapado de ĉevaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken, ĉar la ĉasistaro galope alproksimiĝadis. Ĝi alproksimiĝadis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj ŝtonoj apud la ponto, por ne esti renversata. Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa, sed kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis; meze de la brua galopado, kun kiu li pelis antaŭen, li turnis la vipon en sia mano kaj ekpuŝis la knabineton por simpla plezuro rekte en la bruston, tiel ke ŝi falis malantaŭen.
Ĉio sur sian ĝustan lokon!
li ekkriis; for en la balaaĵon!
Kaj
ĉe tio li ridis, ĉar tio devis esti amuza, kaj la aliaj ankaŭ ridis. La tuta
societo senfine kriis kaj bruis, kaj la ĉashundoj bojis; estis, kiel diras la
kanto:
Jen alflugas riĉaj birdoj!
Dio scias, kiel riĉa li tiam ankoraŭ estis.
La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj branĉoj de la saliko.
Sur ĝi ŝi teniĝis ŝvebe super la ŝlimo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la hundoj malaperis malantaŭ la pordego, ŝi penis levi sin supren, sed la branĉo rompiĝis, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. Tio estis vaganta vendisto, kiu de kelka malproksimeco ĉion vidis kaj nun rapidis alporti al ŝi helpon.
Ĉio sur sian ĝustan lokon!
li mokripetis la vortojn de la bienmastro
kaj eltiris ŝin sur sekan lokon; la derompitan branĉon li apogis al la loko,
el kiu ĝi estis elŝirita, tamen ĉio sur sian ĝustan lokon
bedaŭrinde ne
ĉiam estas plenumebla! Tial li enŝovis la branĉon en la molan teron.
Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton.
Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon.
Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, ‐ por tio li estis tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis liajn komercaĵojn kaj marĉandis pri ili. Sed de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis diboĉado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj, kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu aŭ alia el la bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili antaŭe viŝis al ĝi la buŝegon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li. La vino eniris, kaj la prudento eliris. Ili verŝis al li bieron en ŝtrumpon, por ke li ankaŭ povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vilaĝanoj kaj vilaĝkortoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj.
Ĉio sur sian ĝustan lokon!
diris la vagvendisto, kiam li feliĉe denove
elliberiĝis el tiu Sodom kaj Gomora, kiel li tion nomis. La libera
landvojo, ĝi estas mia ĝusta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento.
Kaj
la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo.
Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montriĝis, ke la derompita salika branĉo, kiun la vagvendisto enŝovis en la teron apud la foso, konserviĝis ĉiam freŝa kaj verda, ĝi eĉ elkreskigis novajn branĉidojn. La anserknabino vidis, ke la branĉo enradikiĝis, kaj ŝi kore ĝojis pri tio, ĉar ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.
Jes, la arbeto kreskis; sed ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari.
Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj
sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon aĉetis riĉa vagvendisto,
kaj nome ĝuste tiu, kiu iam servis kiel ridataĵo kaj mokataĵo, kiam oni
proponis al li bieron en ŝtrumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas
favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed
de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. Tio estas
malbona legaĵo,
li diris, ĝi venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan
fojon la Biblion, volis krei karikaturaĵon, kiu estus simila al ĝi, kaj tiam
li elpensis la kartludadon!
La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu ŝi estis? Ŝi estis la malgranda anserknabino, kiu ĉiam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele, kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino. Kiamaniere tio fariĝis? Nu, por nia aferplena tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava afero venos poste.
Ĉarme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; ĉarme kaj bele ĉio aspektis tie, kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon; kaj ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio, kaj tion faradis la komerca konsilano mem, ĉar la vagvendisto fariĝis komerca konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La infanoj kreskis ‐ ili havis infanojn ‐ kaj ili ĉiuj ricevis bonan instruadon, sed ili cetere ne ĉiuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en ĉiu familio.
Sed la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne
ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris. Ĝi estas nia genealogia arbo!
diradis la
gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj,
ankaŭ al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon.
Pasis cent jaroj.
Estis en nia tempo; el la lago fariĝis marĉo, kaj la malnova sinjora domo estis kvazaŭ forviŝita; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso, kaj tie staris ankoraŭ maljuna belega arbo, kiu klinis siajn branĉojn malsupren; tio estis la genealogia arbo. Ĝi tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam ĝi estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro, la ventego iom klinis ĝin flanken, sed ĝi staris, kaj el ĉiuj ĝiaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo; precipe tute supre, kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo, eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguliĝadis en la nigra akvo, kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto. Tute apude de ĝi mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon.
Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj. La granda ŝtuparo antaŭ la portalo aspektis kiel laŭbo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj kreskaĵoj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton. Interne en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko, kiuj preskaŭ povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj....
Jes, tiuj, kiuj tie loĝis, estis efektive riĉaj homoj, ili estis altklasaj homoj, ili estis baronoj.
Ĉio tie estis konforma unu al la alia. Ĉio sur sian ĝustan lokon!
ili
ankaŭ diris, kaj tial ĉiuj pentraĵoj, kiuj en la malnova kastelo iam
ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al
la servistejo. Tio estis efektiva senvaloraĵo, precipe la du malnovaj
portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun
grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun
ruĝa rozo en la mano, sed ambaŭ egale estis ĉirkaŭitaj de granda krono
el salikaj branĉoj. Multe da rondaj truoj troviĝis en ambaŭ portretoj, kio
venis de tio, ke la junaj baronoj ĉiam pafadis per siaj pafarkoj sur la du
maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la
komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero.
Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!
diris unu el la
malgrandaj baronoj. Li estis vagvendisto, kaj ŝi estis anserknabino. Ili ne
estis kiel la patro kaj la patrino.
La portretoj estis malnova senvaloraĵo, kaj ĉio sur sian ĝustan lokon!
oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron,
kondukantan al la servistejo.
La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li
iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej aĝa fratino, kiu antaŭ ne longe
estis konfirmita, laŭlonge de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna
saliko; dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj; ĉio sur sian ĝustan
lokon!
kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco. Dum sia
okupiĝado ŝi aŭskultis tre atente ĉion, kio estis parolata, kaj estis al ŝi
agrable aŭdi, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo
kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; ŝi estis sana, bonega
naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla
sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis.
Ĉe la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni detranĉu al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj la filo de la pastro derompis branĉon.
Ho, ne faru tion!
diris la juna baronino; sed tio estis jam farita.
Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi ĝin tiel amas! Tial oni hejme
min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri
la arbo....
Kaj ŝi rakontis ĉion, kion ŝi aŭdis pri la arbo, pri la malnova kastelo, pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkontiĝis ĉi tie kaj fariĝis la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino.
Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!
ŝi diris.
Ilia amata devizo estis:
ĉio sur sian ĝustan lokon!
kaj ili opiniis,
ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia
avo, fariĝis barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata
de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj. Lin
ĉiuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas
en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; ĉarme kaj agrable,
hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la
mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis, kaj ŝpinadis kaj la maljuna sinjoro
laŭte legadis el la Biblio!
Ili estis bravegaj homoj, saĝaj homoj!
diris la filo de la pastro;
kaj subite ili eniĝis en interparoladon pri nobeleco kaj burĝeco, kaj oni
preskaŭ povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la burĝaro,
tiel forte li laŭdis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro.
Estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis, kaj per tio havi jam
en la sango la instigon progresadi en ĉio brava. Estas agrablege havi
generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn.
Nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero, kiu portas sian
valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj
kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona kaj
malsaĝa, kaj ke kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli hele, ju
pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas
tute erara, tute malĝusta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortuŝantan
trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus
aldoni multe da aliaj. Ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo;
ŝajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino
de tiu domo. Mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela
sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur
la korton; ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj.
Jen
estas la malfeliĉa kriplulino,
diris la sinjoro, la irado estas por ŝi tiel
malfacila!
kaj antaŭ ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris
tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem
malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila
iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al
la doneto de la vidvino ĝi sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la
interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, ĝuste en nia
tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed
se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj
ĉevaloj, simile al tiuj ĉevaloj staras sur la malantaŭaj piedoj, blekas sur
la stratoj kaj diras en la ĉambro: ĉi tie estis homoj el la strato!
se tie
estis iu burĝo, ‐ tie la nobeleco komencis putri, tie ĝi fariĝis tia masko,
kian faris al si Thespis, kaj oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto
de satiro.
Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la fajfilo estis pretigita.
En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.
Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke ĝi estas tute sentaŭga. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel ĝi plej multe plaĉis al la plenumantoj; cetere ĝi estis sufiĉe bona.
Vi ankaŭ estas virtuozo!
diris unu kavaliro, kiu estis ĝusta filo de
siaj gepatroj, vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas. Tio estas la
genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko.... Dio gardu! mi
estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin ĉiujn ravos per
ĉi tiu malgranda instrumento?
Kaj dirante tion, li transdonis al la filo
de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie ĉe la
marĉeto, kaj laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto
ludos solon sur la fluto.
Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis, ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis ĝin al la buŝo.
Tio estis mirinda fluto! El ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de
lokomotivo, kaj ankoraŭ multe pli akra. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la
parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono
leviĝis ventego, kiu bruis: Ĉio sur sian ĝustan lokon!
Kaj tiam la patro,
kvazaŭ portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de
la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon ‐ tien li ne povis veni,
‐ sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu
paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro,
ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo.
Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la tablo, kie ŝi meritis sidi, kaj flanke de ŝi ricevis sian lokon la filo de la pastro, kaj tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. Maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando restis ne forŝovite sur sia honora loko, ĉar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu kaŭzis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis kapantaŭe inter la kokinojn, sed ne sola.
Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de ĉie oni aŭdis pri grandaj okazintaĵoj. Riĉa komercista familio, kiu veturis en kvarĉevala kaleŝo, estis tute elblovita el la kaleŝo kaj ne ricevis eĉ lokon malantaŭe.
Du riĉaj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fariĝis tro grandaj, estis
malsuprenblovitaj en ŝliman foson. Tio estis danĝera fluto! Feliĉe ĝi krevis ĉe
la unua tono, kaj tiel estis bone, nun ĝi returne venis en la poŝon: ĉio
sur sian ĝustan lokon!
En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo; de tio devenas
la kutimdiro: returne enpoŝigi la fluton
. Ĉio estis denove en ia
antaŭa ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto
kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis
transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de
majstra mano, ili tie ankaŭ restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni
ja antaŭe ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii?
Nun ili pendis sur la honora loko, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
kaj tien
ĝi venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto.
Estis iam efektiva studento, kiu loĝis en subtegmenta ĉambreto kaj nenion posedis; estis ankaŭ efektiva butikisto, kiu loĝis en bona loĝejo kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, ĉar ĉe li ĉiun Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la butiko, kaj tio estis tre instrua.
Unu vesperon la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon; li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin. Ĉi tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol kapsaluti, ŝi havis talenton! La studento ankaŭ kapsalutis kaj komencis legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la fromaĝo. Tio estis folio, elŝirita el malnova libro, kiu ne meritis esti disŝirita; tio estis malnova libro plena de poezio.
Jen kuŝas ankoraŭ pli da tio!
diris la butikisto; mi donis pro tio al
maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi
ricevos la restaĵon.
Koran dankon!
diris la studento; donu ĝin al mi anstataŭ la
fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus
disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas
ne pli ol ĉi tiu tino!
Tio estis diro neĝentila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto ridis, ĉar tio estis ja dirita nur ŝerce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj vendas la plej bonan buteron.
Kiam fariĝis nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento ĉiuj estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino, kiun ŝi dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la ĉambro li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel same bone, kiel la dommastrino; sed ĉiufoje nur unu objekto povis tion havi, kaj tio estis feliĉo, ĉar alie ili ja parolus ĉiuj kune.
La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu kuŝis la malnovaj
gazetoj. Ĉu efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?
Jes, tion mi scias,
diris la tino, tio estas io; kio staras en la
malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata; mi opinias ne sen kaŭzo,
ke mi havas en mi pli multe da ĝi, ol la studento, kaj kompare kun la
butikisto mi estas ja nur senvalora tino.
La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel ĝi komencis krakadi! Li metis ĝin sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun la mono; ĉiuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti.
Nun la studento ĝin ricevu!
Kaj la koboldo iris kun ĝi senbrue laŭ
la kujreja ŝtuparo supren en la subtegmentan ĉambreton, en kiu loĝis la
studento. En la ĉambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo
kaj vidis, ke la studento legas en la disŝirita libro el la butiko. Sed kiel
hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolviĝis en trunkon, en
potencan arbon, kiu leviĝis kaj larĝe etendis siajn branĉojn super la
studento. Ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda, kaj ĉiu floraĵo estis bela
knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj
kaj mirinde klaraj. Ĉiu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega
kantado kaj sonado aŭdiĝis en la senornama ĉambreto.
Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam antaŭe prezentis al si kaj neniam aŭdis paroli pri ĝi. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ĝis la lumo estingiĝis; la studento videble estingis sian lampon kaj enlitiĝis, sed la koboldo ĉiam ankoraŭ staris, ĉar plue kaj plue sonis la kantado, kviete kaj belege, ĉarma dormetiga kanto por la studento, kiu kuŝiĝis por ripozi.
Ĉi tie estas nekompareble bele!
diris la koboldo, tion mi neniam
atendus! Mi dezirus resti ĉe la studento!
Kaj li pripensadis, pripensadis,
tamen fine li ekĝemis: La studento ne havas kaĉon!
Kaj li foriris, jes,
li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, ĉar la tino preskaŭ
eluzis la tutan parolilon de la mastrino; ĉion, kion ĝi en sin enprenis,
ĝi senlace elŝprucigadis tra la sama flanko, kaj ĵus ĝi volis turniĝi, por
elfluigi tion ankaŭ tra alia flanko, sed ĝuste tiam venis la koboldo kaj
reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto
ĝis la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la
opinioj de la tino; ĉiuj estimis ĝin en tia grado kaj havis tian konfidon
al ĝi, ke ĉiufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn
pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino.
Sed la koboldo ne sidadis plu silente, aŭskultante ĉiujn saĝaĵojn tie malsupre; ne, tuj kiam montriĝadis lumo el la subtegmenta ĉambreto, la radioj estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, kiuj tiradis la koboldon supren; kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi; kaj tiam la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno.
Kiel ĉarmega tio sendube estus, se li sidus ĉe la studento sub la arbo, sed tio ja estis ne ebla, ‐ li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris tie ankoraŭ en la malvarma koridoro, kiam la aŭtuna vento jam blovis tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta ĉambreto estis estingita kaj la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento. Hu, tiam li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon; tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero, ‐ nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava persono.
Sed en la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la
fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, ‐
estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; ĉu brulis ĉi tie en la domo
aŭ ĉe la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La
butikistino estis tiel konsternita, ke ŝi elprenis siajn orajn orelringojn el la
oreloj kaj metis ilin en la poŝon, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn
valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj
permesis al ŝi aĉeti. Ĉiu volis savi la plej bonan, kaj tion volis ankaŭ la
koboldo, kaj per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton
al la studento, kiu tute trankvile staris ĉe la malfermita fenestro kaj
rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo. La koboldo kaptis
la mirindan libron, kiu kuŝis sur la tablo, ŝovis ĝin en sian ruĝan ĉapon
kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj; la plej bona trezoro de la domo
estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra
pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa
domo, tenante ambaŭ manojn forte alpremite al sia ruĝa ĉapo, en kiu
kuŝis la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu
li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la
malgrandulo denove rekonsciiĝis, li diris: Ili ambaŭ havu sian parton en
mi; tute disiĝi de la butikisto mi ne povas, pro la kaĉo!
Kaj tio estis tute laŭ homa naturo! Ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto ‐ pro la kaĉo.
Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon.
Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝintaj belegaĵoj de la suda Azio.
Post jarmiloj ili venos.
Tamizo, Danubo, Rejno ankoraŭ ruliĝas; Blankmonto staras kun sia neĝa supro, la nordlumo ĵetas sian helan brilon super la landojn de la nordo, sed generacio post generacio fariĝis polvo, tutaj vicoj da potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto, aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon.
Al Eŭropo!
vokas la juna generacio de Ameriko, al la lando de
la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al
Eŭropo!
La aerŝipo alvenas; ĝi estas plena de vojaĝantoj, ĉar la veturado tra la aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montriĝas Eŭropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos ŝvebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de Eŭropo en la lando de Shakespeare, kiel ĝin nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la politiko, en la lando de la maŝinoj, kiel ĝin nomas aliaj.
Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.
Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Molière, la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco, kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo.
La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naskiĝis Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj nigrokulaj virinoj loĝas ankoraŭ en la florantaj valoj, kaj per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra.
Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie troviĝis la antikva eterna Romo; ĝi malaperis; la Campagna estas dezerto; de la preĝejo de la Sankta Petro oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco.
Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la riĉa hotelo sur la supro de Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio. Malriĉaj fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la ĝardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj.
Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo, de urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu aŭ alia loko ‐ super lokoj plenaj de rememoroj, kiuj ankoraŭ estas leviĝontaj el la interno de la tempo ‐ la aera karavano malleviĝas kaj baldaŭ denove leviĝas.
Jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted kaj de Linné kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingiĝis, sed kvazaŭ eterna ŝtona tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro.
En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!
diras la juna Amerikano;
kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda
vojaĝisto ‐ ĉi tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo ‐ pruvis
en sia fama verko:
Eŭropo en ok tagoj
.
La regiono de Kjöge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo kuŝas ĉe la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pii bele ol estas: ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero, kaj ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni trovas en ĝi ion belan, al kio oni poste eĉ en la plej bela angulo de la tero povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime kuŝanta parto de Kjöge, kie paro da mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la grosarbetaĵoj. En unu el la ĝardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris maljuna saliko, kaj precipe sub ĉi tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio estis permesata al ili, malgraŭ ke la arbo staris tute apude de la rivereto, en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de la infanoj, alie estus tre malbone. Ili ankaŭ estis tre singardaj, la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj. Li devis aŭskulti pro tio multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo de la najbaro havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge kaj Knut aliris rekte al ŝi; la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut aŭdis tiun sonĝon, li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li montradis la sonĝon de Anjo; ĝi estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne iradis.
La malriĉaj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la ĝardenoj kaj sur la landvojoj, ĉe kiuj ambaŭflanke etendiĝis fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis dehakitaj, sed ili ankaŭ staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis la maljuna saliko en la ĝardeno, kaj sub ĝi ili ofte sidis.
En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj ĉiaspecaj aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvaporiĝadon de la maldelikataj vestoj de la kampuloj, sed ankaŭ la mielkukoj eligadis dolĉan odoron. Tie estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro ĉiam loĝadis ĉe la gepatroj de la malgranda Knut, kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis malgrandan mielkukon, de kiu ankaŭ Anjo ricevadis sian parton. Ankoraŭ pli grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio pri ĉia objekto, eĉ pri siaj mielkukoj. Pri ĉi tiuj li unu vesperon rakontis historion, kiu sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili ĝin poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga.
Sur la tablo,
li rakontis, iam kuŝis du mielkukoj, el kiuj unu
havis la formon de viro kun ĉapelo sur la kapo, la alia la formon de
fraŭlino, sen ĉapelo, sed ornamita per iom da oraĵo sur la kapo. Ili havis
la vizaĝon sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon
oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam
devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldolĉan
migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fraŭlino estis pura mielkuko.
Ili kuŝis kiel specimenoj sur la tablo, ili kuŝis longe, kaj tiamaniere ili
reciproke enamiĝis, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas
tion fari, se oni volas, ke io fariĝu el tio.
Li estas viro, li devas diri la unuan vorton,
pensis la fraŭlino, sed
ŝi estus tre kontenta, se ŝi povus sciiĝi, ke ŝia amo trovis reciprokecon.
Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj ĉiam estas la viroj; li sonĝis, ke
li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li
aĉetis la fraŭlinon kaj manĝis ĝin.
Tagojn kaj semajnojn ili kuŝis sur la tablo kaj elsekiĝis: la pensoj de
la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj. Sufiĉas al mi, ke mi kuŝis
apud li sur la tablo!
ŝi pensis, kaj ŝi rompiĝis en la mezo.
Se ŝi scius pri mia amo, tiam ŝi certe eltenus iom pli longe!
li
pensis.
Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas ambaŭ!
diris la kukvendisto.
Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu
neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!
Kaj li donis al Anjo la
viron, kiu estis ankoraŭ tuteca, kaj Knut ricevis la rompiĝintan fraŭlinon;
ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis
al ili formanĝi la geamantojn.
Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo. Inter la volvaĵoj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis ian taŭgon, t. e. la silenta amo, ‐ ĉar la historio estis tre ĉama, tion ĉiuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montriĝis, ke unu granda knabo ‐ nur pro malboneco li tion faris ‐ formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin ankaŭ formanĝis, sed la historion ili neniam forgesis.
Ĉiam la infanoj estis kune, ĉe la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj
la malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn
kantojn. Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ
komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kjöge,
eĉ la ferbutikistino, haltadis kaj aŭskultadis Anjon. Dolĉan voĉon havas
la ĉarma knabineto!
ili diradis.
Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne daŭris eterne. La najbaroj disiris; la patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edziĝi en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe. Sed la maljunuloj promesis, ke ili almenaŭ unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa. Kaj poste li estis konfirmita.
Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan Anjon, sed li ne iris tien kaj li ankaŭ neniam tie estis, kvankam la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de Kjöge. La turojn tamen Knut ĉe klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina preĝejo.
Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! Ĉu ŝi lin ankoraŭ memoras? Jes,
kompreneble! Al Kristnasko venis letero de ŝia patro al la gepatroj de
Knut; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro ŝia bela voĉo
atendas granda feliĉo. Oni ŝin akceptis en la teatron, en tiun, kie oni
kantas; ŝi ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono ŝi sendas al
la karaj najbaroj en Kjöge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan
Kristnaskan vesperon. Ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane
aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: Amikan saluton
al Knut!
Ili ĉiuj ploris, kaj tamen la tutaĵo estis ja tiel ĝojiga, sed ili ploris pro ĝojo. Ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ŝi ankaŭ memoras pri li. Ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis por li atentinda instruo.
Kaj li fariĝis submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran vojaĝon. Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj ĝoja estos Anjo! Ŝi havis nun la aĝon de deksep jaroj kaj li estis deknaŭjara.
Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris; ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris adiaŭ al la maljunuloj kaj en forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro.
La plej proksiman dimanĉon Knut volis fari viziton al la patro de Anjo.
Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankoraŭ en Kjöge aĉetitan ĉapelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Antaŭe li ĉiam portadis ĉapon. Li trovis la domon, kiun li serĉis, kaj ekiris malsupren laŭ la multe da ŝtupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj.
La interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino estis nekonata al Knut, ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon.
Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!
diris la patro. Vi fariĝis ja tre
ĉarma junulo! Nu, vi vidos ankaŭ ŝin. Ha, kia knabino ŝi estas! Ŝi havigas
al mi multe da ĝojo, kaj kun la helpo de Dio ŝi havigos al mi ankoraŭ
pli! Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi.
La patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus
fremdulo, kaj kiam ŝi diris eniru!
ili eniris. Kiel ĉarme estis la
aspekto interne! Tian ĉambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kjöge,
la reĝino ne povus havi pli elegantan ĉambron. Tapiŝoj kovris la plankon,
fenestraj kurtenoj atingis ĝis la planko, efektiva velura seĝo tie staris,
ĉie la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn, kaj en la ĉambro troviĝis
spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne
paŝu en ĝin. Knut ĵetis sur ĉion unu rigardon, sed li vidis tamen nur
Anjon, kiu nun staris antaŭ li kiel plenkreska knabino; ŝi estis tute alia,
ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela; per nenio ŝi similis al
siaj samaĝulinoj en Kjöge, kaj kiel eleganta kaj altmonda ŝi estis! Sed
kiel strange ŝi rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste ŝi
kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi
preskaŭ jam estis faronta tion. Oni vidis sur ŝi la sincaran ĝojon, kiun
kaŭzis al ŝi la revido de la amiko de ŝia infaneco; helaj larmoj de ĝojo
staris en ŝiaj okuloj. Ŝi havis senfine multe por demandi kaj por rakonti
de la gepatroj de Knut ĝis la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn ŝi
konstante nomadis panjo-sambuko kaj paĉjo-saliko, kvazaŭ ili ankaŭ estus
homoj, kaj tiaj ili ja ankaŭ povis ŝajni tiel same bone, kiel iam la
mielkukoj. Ankaŭ pri ĉi tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili kuŝis sur
la tablo kaj rompiĝis, kaj ĉe tio ili ambaŭ kore ridis. Sed la sango brulis
al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol ĉiam! Ne, ŝi vere ne
fariĝis fiera! Ŝi ankaŭ estis, kiel li bone rimarkis, la kaŭzo, kiu igis
ŝiajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. Ŝi enverŝis la teon,
mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis.
Knut havis la impreson, kvazaŭ tio, kion ŝi legis, parolas ĝuste pri lia
amo, tiel plene ĝi estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste ŝi
kantis simplan kanton, sed, elirante el ŝia buŝo, la kanto fariĝis tuta
historio, kvazaŭ ŝia propra koro en ĝi elverŝiĝis. Jes, ŝi certe estis aminta
Knuton. La larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj. Li ne povis
elbalbuti eĉ unu solan vorton, li ŝajnis al si mem tre malsaĝa, kaj tamen
ŝi premis al li la manon kaj diris: Vi havas bonan koran, Knut! Restu
ĉiam tia, kia vi estas!
Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble dormi, kaj Knut efektive ne dormis. Ĉe la adiaŭo la patro de Anjo diris:
Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi
tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi!
Tial li dimanĉe
povis ja kuraĝe veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed ĉiun vesperon
post la fino de la laboro ‐ ili laboris ĉe lumo ‐ Knut eliradis; li iradis
tra la strato, en kiu loĝis Anjo, kaj li rigardadis supren al ŝia fenestro, kie
preskaŭ ĉiam brulis lumo. Unu vesperon li eĉ vidis tute klare la ombron
de ŝia kara vizaĝo sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al
la majstredzino ne plaĉis, ke li vespere ĉiam vagadas, kiel ŝi tion nomis,
kaj ŝi balancadis la kapon; sed la majstro ridis. Li estas juna homo!
li diris.
Dimanĉon ni nin vidos; kaj tiam mi diros al ŝi, kiel ŝi sola plenigas
ĉiujn miajn pensojn, kaj ke ŝi devas fariĝi mia kara edzineto; kvankam
mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi
laboros kaj mi strebos antaŭen! Jes, mi tion diros al ŝi, el amo silenta
nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!
Venis la dimanĉo, kaj Knut venis; sed kiel malfeliĉe aranĝigis la cirkonstancoj!
Ĉiuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li
la manon kaj demandis: Ĉu vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam
tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi
bileton. Mia patro scias, kie loĝas via majstro.
Kiel afabla tio estis de ŝia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis
sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto troviĝis en ĝi, kaj vespere
Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li
vidis Anjon, mirinde belan, vere ĉarmegan. Estas vero, ke ŝi edziniĝis je
fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis,
tion Knut sciis, alie ŝia koro certe ne permesus al ŝi sendi al li bileton,
por ke li tion vidu. Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis
hura!
Eĉ la reĝo ridetis al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝojus pri ŝi. Ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis ŝin tiel profunde, kaj ankaŭ ŝi tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel opiniis la mielkuka fraŭlino; la historio efektive enhavis en si multe.
La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian viziton; ne povis esti pli bona aranĝiĝo de la cirkonstancoj.
Estas bone, ke vi venas!
ŝi diris; mi jam preskaŭ volis sendi al vi
la patron, sed mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos; mi devas
komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion
fari, por ke el mi fariĝu io taŭga.
Al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li,
kvazaŭ lia koro volas krevi; sed eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj,
kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis
kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ekploris. Ho honesta fidela animo!
ŝi diris, ‐
kaj ĉi tiu amika alparolo malligis la langon de Knut, kaj li konfesis al ŝi,
kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Dum li tion
parolis, li vidis, ke Anjo fariĝas kadavre pala; ŝi ellasis lian manon kaj
diris serioze kaj malĝoje: Ne malfeliĉigu vin mem kaj min, Knut! Mi
restos por vi ĉiam bona fratino, kiun vi povas fidi, ‐ sed nenio pli!
Kaj
ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. Dio donas al ni
forton por multo, se oni nur mem volas!
En tiu momento eniris ŝia duonpatrino.
Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!
ŝi diris;
estu do viro!
Kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili
parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia. Infano!
ŝi diris. Kaj nun
vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante
infanoj ludadis sub la saliko!
Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis, liaj pensoj
estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, ĉu
ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enverŝis al li teon
kaj kantis, sed tio ne estis la antaŭa sonado, kaj tamen ĝi estis
nekompareble bela; la koro preskaŭ disŝiriĝis en li; kaj poste ili disiĝis. Knut ne
etendis al ŝi la manon, sed ŝi prenis lian manon kaj diris: Vi donos ja
al via fratino la manon por adiaŭ, mia malnova frato de ludoj!
Ŝi ridetis
sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi ripetis: mia
frato
. Sed ĉu tio povis multe helpi! Tia estis la adiaŭo.
Ŝi forveturis ŝipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili la amuzejojn, li estas ja juna sango.
Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie troviĝis,
sed certe neniu simila al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste
ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo. Dio donas forton por multo,
se oni nur mem volas!
ŝi diris. Profunda enpensiĝo okupis lian menson,
li kunmetis siajn manojn, ‐ kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis
ĉirkaŭ li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus
konduki kun si Anjon, ŝi loĝis ja ĉiam en lia koro, ‐ kaj tial li eliris.
ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu ŝi estis loĝinta. Estis
mallume en tiu domo, ĉie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo
iris sian vojon kaj Knut sian.
Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis; estis tiel, kvazaŭ ĉio sin aranĝas por la morta dormo.
Sed kiam venis la printempo kaj la unua vaporŝipo foriris, li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro proksime de Francujo.
Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti.
Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro. La stratoj kuŝas tute laŭ sia propra plaĉo, la domoj absolute ne zorgas pri tio, ke ili staru en unu vico. Balkonaĵoj kun turetoj, spiralaĵoj kaj statuoj elsaltas super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras ĝis la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj.
Ĉi tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis prenanta akvon; ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko, kaj, ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno.
El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj, kvazaŭ ili venus el la preĝejo de Kjöge, kaj tial li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta.
Li serĉis kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis ĉe li kaj lernis la lingvon.
La malnovaj fosoj ĉirkaŭ la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn legomĝardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankoraŭ staras.
La ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego, kaj tie ĉiuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj loĝis la majstro, ĉe kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormoĉambro etendis siajn branĉojn siringa arbetaĵo.
Ĉi tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece, kvazaŭ ĝi starus en la ĝardeno de Kjöge, ‐ kaj tial Knut diris adiaŭ al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo, kie staris nenia siringo.
Lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo. Malantaŭ ĉi tiu fluis rapida rivero, kiu ruliĝadis kvazaŭ inter du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvazaŭ ili volas fali en la akvon. Ĉi tie kreskis nenia siringo, ĉi tie oni ne vidis eĉ florpoton kun iom da verdaĵo, sed ĝuste kontraŭe staris granda maljuna saliko, kiu kvazaŭ forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento ĝin ne forŝiru. Ĝi etendis siajn branĉojn super la rivero tute tiel same, kiel la saliko ĉe la rivereto de Kjöge.
En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la paĉjo-saliko. La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti:
Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko.
Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan siringan arbetaĵon! Kaj li diris adiaŭ al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj formigris.
Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis maldolĉan migdalon; li mem havis de tio maldolĉan guston; kaj Anjo, kiu ĉiam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fariĝis al li malfacile spiri; li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis ekster li, la duan duonon li portis en si.
Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj aperis larmoj. La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.
Kio estus, se ĝi ilin levus, se ĝi disetendus iliajn grandajn plumojn kun la
miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj!
En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn,
suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! Ho, se
venus jam la lasta tago!
li ĝemis.
Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin ŝpinantaj knabinoj, la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno, kaj kiam li ekvidis la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon ĉe la golfeto de Kjöge; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.
Tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn, ‐ la ĉielarko flirtas super ili kiel libera rubando, ‐ tie li rememoris la akvan muelejon apud Kjöge, kie la akvo bruis kaj estis vipata.
Volonte li restus en la senbrua urbo ĉe Rejno, ‐ sed tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, ‐ kaj tial li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj. La akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li; super arĝente blankaj kardoj, Alpaj rozoj kaj neĝo li paŝadis en la varma somera suno; kaj poste li diris adiaŭ al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter kaŝtanarboj, inter vinberĝardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fariĝis disiga muro inter li kaj ĉiuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone.
Granda belega urbo kuŝis antaŭ li, ĝi estis nomata Milano, kaj ĉi tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris kaj estis pia kaj kristaneca. Ŝajnis, ke Dio forprenis de li la pezan ŝarĝon de la koro.
Lia plej granda plezuro estis leviĝi de tempo al tempo sur la potencan marmoran preĝejon, kiu, kiel al li ŝajnis, estis farita el la neĝo de lia hejmo kaj prezentis la formojn de ĉiaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj. El ĉiu angulo, de ĉiu pinto kaj de ĉiu arko ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan ĉielon, sub si la urbon kaj la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo, ‐ kaj tiam li pensis pri la preĝejo de Kjöge kun la volvaĵoj de hedero ĉirkaŭ la ruĝaj muroj, sed li ne sopiris iri tien returne. Ĉi tie malantaŭ la montoj li volis esti iam enterigita.
Unu jaron li vivis ĉi tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En ĉiuj sep etaĝoj unuj super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko ĝis la plafono en kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la manoj, kvazaŭ ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj arĝento. La salono estis prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. Ĉi tie regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed tie estis ja Anjo, kaj ĉi tie.... Sed kiel? Ĉu tiu estis sorĉo? La kurteno estis tirita flanken, kaj ankaŭ ĉi tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora krono sur la kapo. Ŝi kantis, kiel povas kanti nur anĝelo de Dio; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis, ŝi ridetis, kiel tion povis fari nur Anjo; ŝi rigardis rekte al Knut.
La malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte:
Anjo!
Sed feliĉe la laŭtega muziko superbruis lian krion. La majstro
faris al li kapmoveton: Certe ŝi estas nomata Anjo!
Kaj li prenis
presitan folieton kaj montris, ke ŝia nomo, ŝia tuta nomo tie staris.
Ne, tio ne estis sonĝo! Ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn kaj bukedoĵn, kaj ĉiufoje, kiam ŝi foriris, oni ŝin revokadis; ŝi iradis kaj venadis kaj denove venadis.
Ekstere sur la strato homoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝia kaleŝo kaj tiris ĝin, kaj Knut estis la plej antaŭa kaj la plej feliĉa. Kiam ili atingis ŝian belan hele prilumitan domon, Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. Oni ĝin malfermis, kaj ŝi eliris. La lumo falis ĝuste sur ŝian ĉarman vizaĝon kaj ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion. Ŝi rigardis Knuton rekte en la vizaĝon, sed ŝi lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur la brusto etendis al ŝi la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis interfianĉigitaj.
Post tio Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, ‐ ha, pli rapide sub la salikon!
Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis lin, ke la vintro alproksimiĝas, ke en la montaro jam elfalis neĝo; sed laŭ la postesignoj de la malrapide iranta veturilo ‐ por ĝi oni devis ja fari vojon ‐ li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia bastono.
Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon. La steloj komencis lumi super li, liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon.
Profunde malsupre en la valo nun ankaŭ eklumis steloj, li havis la senton, kvazaŭ la ĉielo etendiĝis ankaŭ ĝis sub li. Li sentis sin malsana. La steloj en la valo plimultiĝis kaj fariĝis ĉiam pli helaj; ili moviĝadis tien kaj reen. Tio estis malgranda vilaĝo, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj kiam li tion komprenis, li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon en ĝi.
Tutan tagon li restis tie, ĉar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut, el Danujo, Knut ne povis plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen, antaŭ ol ĉiuj formortis. Sed al neniu li parolis pri sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej profundan, kiun oni povas porti. Tion oni kaŝas antaŭ la mondo, tio ne donas plezuron, tion oni kaŝas eĉ antaŭ la amikoj, kaj li ne havis amikojn.
Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola
letero el la hejmo, kiun la gepatroj antaŭ longa tempo skribis al li, estis
dirite: Vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme; ni estas ankoraŭ el
malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj!
La gepatroj
povis tiel skribi, ‐ ho, kiel malmulte ili do lin konis!
Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando
mem fariĝis ĉiam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendiĝis senfine
malproksimen. Jen ĉe la vojo montriĝis granda saliko; ĉio aspektis tiel
hejme, tiel Dane! Li sidiĝis sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo
kliniĝis, liaj okuloj fermiĝis por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas
sur lin siajn branĉojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda
homo, tio estis paĉjo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj
portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo,
al lia gepatra urbo Kjöge, al la roza ĝardeno de lia infaneco. Jes, tio
estis la saliko de Kjöge mem, ĝi eliris en la mondon, por lin serĉi kaj
trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan
ĝardenon ĉe la rivereto, kaj ĉi tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora
krono sur la kapo, kiel li vidis ŝin lastfoje, kaj ŝi vokis: Bonvenon!
Kaj ĝuste antaŭ ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli home, ol en lia infaneco, ili ankaŭ ŝanĝiĝis. Tio estis la du mielkukoj, la viro kaj la virino, ili montris sin per sia ĝusta flanko kaj bone aspektis.
Koran dankon!
diris ambaŭ al Knut; vi malligis niajn langojn, vi
instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kuraĝe esprimi, ĉar alie nenio
rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfianĉiĝis!
Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj ankaŭ per la dorsa flanko ili bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontraŭ ili. Ili iris rekte en la preĝejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili ankaŭ iris mano en mano.
Kiel antaŭe staris ankoraŭ la preĝejo kun siaj ruĝaj muroj kaj la abunda
verda hedero. La granda portalo malfermiĝis ambaŭflamken, la orgeno
laŭte sonis, kaj popare ili iris al la altaro. La gesinjoroj antaŭe!
ili
diris, la fianĉigitaj mielkukoj!
Kaj ĉi tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj
ambaŭ paroj ekgenuis sur la ŝtupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon
super lian vizaĝon, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. Tio
estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank' al lia forta amo, kaj tiuj
larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj... pro tio li vekiĝis, kaj li
vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre
malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon.
Tio estis la plej bela horo el mia vivo!
li diris, sed ĝi estis sonĝo.
Dio donu, ke mi ankoraŭ unu fojon sonĝu pri ŝi!
Kaj li fermis siajn
okulojn, li dormis, li sonĝis.
Matene falis neĝo, ĝi kovris la piedojn de Knut, sed li dormis. Vilaĝanoj iris al la preĝejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis senviva, frostmortinta sub la saliko.
Kvin pizoj troviĝis en unu silikvo, ili estis verdaj, kaj la silikvo estis verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj.
La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la loĝejo; rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon, la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla. Estis en ĝi varme kaj bele, lume en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante tie, fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli meditemaj, ĉar ili ja devis per io sin okupi.
Ĉu ni restos ĉi tie por ĉiam?
ili diris. Ĉu ni ne fariĝos malmolaj
de la longa sidado? Ŝajnas al ni, ke ankaŭ tie ekstere io ekzistas; ia
antaŭsento tion diras al ni!
Kaj pasis semajnoj; la pizoj fariĝis flavaj, kaj la silikvo fariĝis flava.
La tuta mondo fariĝas flava!
ili diris, kaj tion ili povis aserti tute prave.
Subite ili eksentis puŝon en la silikvo; oni ĝin deŝiris, ĝi venis en
homajn manojn, kaj kune kun multaj aliaj plenaj silikvoj ĝi estis ŝovita
en poŝon de surtuto. Nun oni nin baldaŭ malfermos!
ili diris, kaj
sopire ili tion atendis.
Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen,
diris la plej
malgranda pizo. Tio nun baldaŭ montriĝos.
Fariĝu, kio volas!
diris la plej granda.
Krak!
la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de
la suno. Ili kuŝis en mano de infano; malgranda knabo tenis ilin forte
kaj diris, ke la pizoj estas ĝuste bonaj por lia krakpafilo; kaj tuj li metis
unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin.
Nun mi flugas en la malproksiman mondon! Retenu min, se vi
povas!
Kaj ĝi malaperis.
Mi,
diris la dua, flugos rekte en la sunon, ĝi estas ĝusta silikvo
kaj tre deca por mi.
Ĝi malaperis.
Ni dormas tie, kien ni venas,
diris la du aliaj, sed ni ruliĝos
ankoraŭ antaŭen!
Kaj ili ruliĝis antaŭe sur la teron, antaŭ ol ili estis
metitaj. Ni venos plej malproksimen!
Fariĝu, kio volas!
diris la lasta, kaj oni pafis ĝin alten. Ĝi flugis en
la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona ĉambreto,
ĝuste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero, kaj
la musko varmigante ĝin ĉirkaŭkovris. Tie ĝi kuŝis kaŝita, sed ne forgesita
de Dio.
Fariĝu, kio volas!
ĝi diris.
En la malgranda frontona ĉambreto loĝis malriĉa virino, kiu en la tago eliradis, por purigi fornojn, segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn, ĉar ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa.
Hejme en la malgranda ĉambro dume kuŝadis ŝia duone plenkreska sola filino; ŝi estis delikata kaj subtila; tutan jaron ŝi estis jam kuŝinta en la lito, kaj ŝajnis, ke ŝi povas nek vivi nek morti.
Ŝi iros al sia malgranda fratino,
diris la virino. Mi havis nur du
infanojn, kaj estis al mi sufiĉe malfacile zorgi por ambaŭ, tiam Dio
dividis kun mi kaj prenis unu el ili al Si! Nun mi tre volus konservi la
duan, kiu ankoraŭ restis al mi, sed Li videble ne volas lasi ilin disigitaj,
kaj ŝi prepariĝas iri supren al sia malgranda fratino!
Sed la malsana knabino ne mortis; pacience kaj silente ŝi kuŝadis dum la tuta longa tago, dum ŝia patrino forestis por laborenspezi.
Estis printempo kaj ankoraŭ frua mateno. Ĝuste kiam la patrino volis iri al sia laboro, la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur la plankon, kaj la malsana knabino direktis sian rigardon sur la malsupran fenestran vitron.
Kio estas tie la verdaĵo, kiu vidiĝas apud la vitro? Ĝi moviĝas en la
vento!
La patrino aliris al la fenestro kaj duone ĝin malfermis. He!
ŝi diris,
tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj vardaj folietoj.
Kiamaniere ĝi venis ĉi tien en la fendon? Jen vi havas ja malgrandan
ĝardenon, kiun vi povas kun ĝuo rigardadi!
La lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro, de kie ŝi povis vidi la elburĝoniĝantan pizon, kaj la patrino eliris al laboro.
Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas!
diris vespere la
malgranda knabino. La suno hodiaŭ lumis al mi tiel varme. La
malgranda pizo disvolviĝas bonege; kaj mi ankaŭ volas disvolviĝi kaj denove
plisaniĝi en la lumo de la suno.
Ho, se tiel fariĝus!
diris la patrino, ŝi tamen ne kredis, ke tio estus
ebla. Sed apud la verda kreskaĵeto, kiu inspiris al ŝia infano tiajn ĝojajn
pensojn pri vivo, ŝi starigis malgrandan bastonon, por ke la vento ne
difektu ĝin. Malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis
la supra parto de la fenestra kadro, por ke la volvaĵo de la pizo akiru
punkton de apogo, kiam ĝi elkreskos alten, kaj tiel efektive fariĝis. Oni
povis de unu tago ĝis la sekvanta vidi, kiel ĝi pligrandiĝis.
Ha, ĝi ricevas eĉ floraĵojn!
diris la virino unu matenon, kaj nun
ankaŭ ĉe ŝi aperis la espero kaj la kredo, ke la malgranda knabino
resaniĝos. Ŝi rimarkis, ke la infano en la lasta tempo parolis pli vigle, ke
en la lastaj matenoj ŝi mem leviĝis en la lito kaj sidis kaj kun radiantaj
okuloj rigardis sian malgrandan pizĝardenon, kiu konsistis el la unu sola
pizo. En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol
tutan horon. Feliĉa ŝi sidis en la varma lumo de la suno, la fenestro estis
malfermita, kaj ekstere oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene
elvolviĝintan. La malgranda knabino alklinis sian kapon kaj kisis tre
faciltuŝe la delikatajn folietojn. Tiu tago estis por ŝi festotago.
La bona Dio mem ĝin plantis kaj prosperigis, por doni al vi, mia kara
infano, kaj al mi la esperon kaj ĝojon!
diris la ĝoja patrino kaj ridetis
al la floraĵo, kiel al bona de Dio sendita anĝelo.
Sed ni revenu al la aliaj pizoj. Tiu, kiu elflugis en la malproksiman defluilon kaj trafis en la kropon de kolombo, kie ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno. La du mallaboremaj havis tian saman sukceson, ili ankaŭ estis formanĝitaj de kolomboj, kaj tio almenaŭ estas alporto de solida utilo; sed la kvara, kiu volis flugi ĝis la suno, ‐ ĝi falis en la stratan defluilon kaj kuŝis tie dum tagoj kaj semajnoj, en la malpura akvo, kie ĝi terure ŝvelis.
Mi fariĝas belege dika!
diris la pizo. Mi ankoraŭ krevos, kaj mi
opinias, ke pli grandan sukceson neniu pizo povas havi nek iam havis.
Mi estas la plej distingita el la kvin, kiuj troviĝis en la sama silikvo!
Kaj la strata defluilo donis al tiu opinio sian aprobon.
Sed ĉe la tegmenta fenestro staris la juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj, kaj ŝi kunmetis siajn delikatajn manojn super la piza floraĵo kaj dankis pro ĝi Dion.
Por mi estas ĉarma mia pizo!
diris la strata defluilo.
Alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj ĝi ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreskaĵoj.
Tio estas ja stranga plantido!
diris tiuj kreskaĵoj, kaj neniu el ili
volis en ĝi sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko.
Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!
ili diris kaj moke
ridis, kaj poste ili komencis ŝercadi pri ĝi kiel pri ĝardena kreskaĵo. Sed
la folio ĉiam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreskaĵo kaj elkreskigis
volvobranĉojn, kiuj etendiĝis malproksimen ĉirkaŭe.
Kien vi celas?
diris la altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn;
vi kuras senlime ĉiuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas
stari ĉi tie kaj vin porti.
Venis ta vintro, la neĝo kovris la kreskaĵon, sed de ĝi la neĝa kovro ricevis brilon, kvazaŭ de malsupre trafluus ĝin sunlumo. En la printempo tie staris floranta kreskaĵo tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro.
Venis profesoro de botaniko, kiu havis ĉe si ateston, ke li estas tio, kio li estas; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj; li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas.
Tio estas variaĵo!
li diris; mi ĝin ne konas; ĝi ne estas registrita
en la sistemo!
Ĝi ne estas registrita en la sistemo!
diris la kardoj kaj la urtikoj. La
grandaj arboj ĉirkaŭe aŭdis tion, kio estis dirita, kaj ili ankaŭ vidis, ke
tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek
malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska, se oni estas malsaĝa.
Jen venis en la arbaron malriĉa, senkulpa knabino; ŝia koro estis pura,
ŝia saĝo estis granda per ŝia kredo, ŝia tuta heredaĵo en ĉi tiu mondo
estis malnova Biblio, sed el la folioj de ĉi tiu libro parolis al ŝi la voĉo de
XXX Dio: Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion
pri Jozef:
Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis ĉion al
bono.
Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas,
tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni
mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li preĝis:
Ho patro, pardonu
al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!
Ŝi haltis antaŭ la mirinda kreskaĵo, kies verdaj folioj odoris dolĉe kaj refreŝige kaj kies floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo; kaj el ĉiuj el ili iris sonoj, kvazaŭ la kreskaĵo havus en si profundan fonton de melodioj, kiu eĉ dum jarmiloj ne elĉerpiĝos. Kun pia meditado ŝi pririgardis tiun tutan mirindaĵon de Dio. Ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn kaj enspiri ilian bonodoron, kaj en ŝia spirito fariĝis lume, kaj en sia koro ŝi eksentis feliĉon. Ŝi tre dezirus posedi unu el la floraĵoj, sed la koro ne permesis al ŝi deŝiri ĝin, ĉar ĝi ja tre baldaŭ forvelkus ĉe ŝi. Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta.
Inter la folioj de la Biblio ĝi kuŝis kaŝita; kune kun la Biblio ĝi estis metita sub la kapon de la juna knabino, kiam ĉi tiu post kelke da semajnoj kuŝis en la ĉerko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo, kvazaŭ la tera polvo montris stampon de tio, ke ŝi nun staras antaŭ sia Dio.
Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreskaĵo, el kiu baldaŭ disvolviĝis bela arbo, kaj ĉiuj migrobirdoj venis kaj kliniĝis antaŭ ĝi, precipe la hirundo kaj la cikonio.
Tio estas alilandaj manieroj!
diris la kardoj kaj lapoj, tian
sintenadon ni ĉi tie hejme ja neniam permesos!
Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon.
Poste venis la porkopaŝtisto, li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn,
por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li elŝiris kune kun
ĉiuj ĝiaj radikoj, li enligis ankaŭ en sian pakon. Ĝi ankaŭ devas alporti
utilon!
li diris, kaj la faro estis plenumita.
Longan tempon post tio la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda
melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni voĉlegis
al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi,
sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj
saĝuloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por
refortigi kaj resanigi la suferanton. En la propra regno de la reĝo, en
la arbaro kreskas arbeto, havanta ĉielan devenon, tiel ĝi aspektas, oni
tute ne povas erari.
Kaj li aldonis desegnon de la kreskaĵo, kiu estis
facile ekkonebla. Ĝi estas verda en vintro kaj en somero; prenu ĉiuvespere
freŝan folion de ĝi kaj metu ĝin al la reĝo sur la frunton, tiam liaj pensoj
denove fariĝos klaraj, kaj bela sonĝo en la nokto fortigos lin por la
morgaŭa tago!
Tio estis sufiĉe klara; kaj ĉiuj kuracistoj kune kun la profesoro de botaniko eliris en la arbaron.
Sed kie estis la kreskaĵo?
Kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon!
diris la porkopaŝtisto;
el ĝi jam delonge fariĝis cindro, sed mi ne komprenis pli bone!
Li ne komprenis pli bone!
ekkriis ĉiuj. Malklereco, malklereco,
kiel granda vi estas!
Tiujn vortoj la porkopaŝtisto povis preni al si al la
koro, ĉar pri li kaj pri neniu alia ili parolis.
Eĉ unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, kuŝis en la ĉerko de la mortintino, kaj tion neniu sciis.
La reĝo mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. Ĉi tie la
arbeto staris,
li diris, ĝi estas sankta loko!
La lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto.
La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la ĉiela kreskaĵo,
kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre
utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio,
ĉar la kreskaĵo malaperis kaj la reĝo estis melankolia kaj malĝoja. Sed
tia li estis jam antaŭe!
diris la gardostaranto.
La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro; li havis sur si supran ĉemizon kun brusta pinglo, kaj li estis tre glate razita; propramane li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton, sed ĉi tiun li kovris per peceto da gazeta papero.
Ts! ts! Knabeto!
li vokis.
La knabeto estis la filo de lavistino, li estis preteriranta malsupre kaj respekte deprenis sian ĉapon; la ĉapo havis enfleksitan ŝirmilon, kaj krom tio ĝi estis tiel aranĝita tiel praktike, ke oni povis ŝovi ĝin en la poŝon. En siaj malriĉaj, sed puraj kaj tre zorge flikitaj vestoj kaj kun pezaj lignaj ŝuoj sur la piedoj la knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem.
Vi estas bona knabo!
diris la urbestro, vi estas ĝentila knabo! Via
patrino certe lavas tolaĵon tie ĉe la rivero? Tien vi certe devas porti tion,
kion vi tie havas en via poŝo? Estas malbona afero kun via patrino! Kiom
vi tie havas?
Duonon da botelo!
diris la knabo per timoplena mallaŭta voĉo.
Kaj hodiaŭ matene ŝi ricevis tian saman kvanton?
plue demandis la
urbestro.
Ne, tio estis hieraŭ!
respondis la knabo.
Du duonoj faras unu tuton! Ŝi estas tute sentaŭga. Malbone estas kun
tiu klaso de popolo! Diru al via patrino, ke ŝi hontu. Neniam fariĝu
drinkemulo, sed vi tamen ja fariĝos tia. ‐ Kompatinda infano! Vi povas
iri!
La knabo foriris! la ĉapon li tenis ankoraŭ en la mano, kaj la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj. Li turnis sin malantaŭ la angulon kaj iris tra strateto malsupren al la rivero, kie la patrino staris en la akvo apud le lavbenko kaj batadis per lavbatiloj la tolaĵon. La akvo fluis kun granda forto, ĉar la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj, kaj al la lavbenko minacis la danĝero esti forportita. La lavistino devis sin kontraŭpremi.
Mi apenaŭ jam povas kontraŭstari!
ŝi diris; estas bone, ke vi venas,
ĉar mi bezonas malgrandan refortiĝon! Estas malvarme ĉi tie en la akvo,
kaj jam ses horojn mi tiel staras. Ĉu vi havas ion por mi?
La knabo eltiris la botelon, kaj la patrino almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton.
Ho, kiel bone ĝi efikas! Kiel ĝi varmigas! Ĝi estas tiel same bona, kiel
varma manĝo kaj tamen ne tiel kara. Trinku, mia knabo! Vi aspektas
tiel pale, vi suferas de frosto en la maldikaj vestoj; jam estas ja aŭtuno.
Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! Sed tion mi ne
faros. Donu al mi ankoraŭ unu guton kaj trinku vi ankaŭ, sed nur
malgrandan guteton, vi ne devas alkutimiĝi al tio, mia kara kompatinda
infano!
Ŝi iris ĉirkaŭ la ponto, sur kiu staris la knabo, kaj eliris sur la teron; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo, la akvo fluis de ŝiaj vestoj.
Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝprucas el sub la
ungoj, sed tio estas indiferenta, se mi nur vin, mia kara infano, povos
honeste trairigi tra la mondo!
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ
siaj vestoj kaj aspekto. Per unu piedo ŝi lamis, kaj treege granda falsa
buklo pendis super unu el ŝiaj okuloj, kiu per tio devis esti kovrata, sed
la sekvo estis nur tio, ke la difektaĵo de la okulo estis ankoraŭ pli
rimarkebla. Tio estis amikino de la lavistino, Lamkarolino kun la
buklo
, kiel la najbaroj ŝin nomis.
Ho vi malfeliĉa, kiel vi devas turmentiĝi kaj stari en la malvarma akvo!
Vi vere ion bezonas, por revarmiĝi, kaj tamen oni ne volas permesi al vi
la guton, kiun vi ricevas!
Kaj tuj la tuta parolo de la urbestro al la
knabo estis rakontita al la lavistino. Lamkarolino aŭdis ĝin tutan, kaj ŝi
koleris pro tio, ke li tiel povas paroli al la infano pri ĝia propra patrino
kaj pri la guto, kiun ŝi ricevas, dum la urbestro aranĝas grandajn
tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. Delikataj vinoj
kaj fortaj vinoj,
ŝi diris, estas tie metataj sur la tablon, kaj multaj
trinkas pli ol ili soifas. Sed tion oni ne nomas drinki! Ili estas taŭgaj; sed
vi estas tute sentaŭga!
Tiel do li parolis al vi, mia infano!
diris la lavistino, kaj ŝiaj lipoj
tremante moviĝis. Li diris, ke vi havas patrinon, kiu estas tute sentaŭga!
Eble li estas prava, tamen al la infano li ne devus tion diri! Sed el tiu
domo multe, multe da malbono venis sur min!
Vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankoraŭ
vivis kaj tie loĝis; multe da jaroj pasis de tiu tempo! De post tiu tempo
oni jam formanĝis multe da salo, tiel ke oni povas jam havi soifon!
Kaj Lamkarolino ridis maldolĉe. Hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la
urbestro; en efektiveco oni volis ĝin revoki, sed estis por ili jam tro
malfrue, la manĝo estis jam pretigita. Mi aŭdis tion de la servisto. Antaŭ
unu horo venis letero kun la sciigo, ke la pli juna frato mortis en
Kopenhago!
Mortis!
ekkriis la lavistino kaj fariĝis kadavre pala.
Jes!
diris la virino. Ĉu vi tion tiel forte prenas al via koro? Nu, vi
konis lin, ĉar vi servis ja en la domo.
Li mortis! Li estis la plej brava, la plej bona homo; Dio ne ricevos
multe da tiaj, kiel li.
Kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. Ho mia Dio!
Ĉio turniĝas ĉirkaŭ mi! Tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon, mi
ne povis tion traelporti! Mi sentas min tiel malsana!
Kaj ŝi forte apogis
sin al barilo.
Ho Dio, al vi fariĝas tute malbone, patrineto!
diris la virino.
Tamen eble ĝi pasos! Ne, vi efektive estas malsana! Plej bone estos,
ke mi vin konduku hejmen!
Sed la tolaĵo tie!
Lasu min zorgi pri tio! Prenu min sub la brako! La knabo povas resti
ĉi tie kaj gardi, poste mi revenos kaj lavos la restaĵon; restis nur
malmulte da pecoj!
La lavistino ŝanceliĝis sur siaj piedoj.
Mi staris tro longe en la malvarma akvo! De hodiaŭ matene mi nenion
manĝis nek trinkis! La febro traskuas mian korpon! Ho Sinjoro Jesuo,
helpu min veni hejmen! Mia malfeliĉa infano!
Kaj ŝi komencis plori.
La knabo ploris kaj baldaŭ restis sola ĉe la rivero apud la malseka tolaĵo.
La du virinoj iris malrapide, la lavistino ŝanceliĝadis; ili iris malsupren en la strateton, poste sur la grandan straton, preteriris la domon de la urbestro, kaj antaŭ tiu domo la lavistino falis sur la pavimon. Homoj alkuris amase.
Lamkarolino enkuris en la domon, por venigi helpon. La urbestro rigardis kun siaj gastoj eksteren tra la fenestroj.
Tio denove estas la lavistino!
li diris; ŝi drinkis iom super la soifo;
ŝi estas tute sentaŭga! Estas domaĝe la belan knabon, kiun ŝi havas. La
infano vere plaĉas al mi; sed la patrino estas tute sentaŭga!
Oni ŝin rekonsciigis kaj kondukis en ŝian malriĉan loĝejon, kie oni tuj metis ŝin en la liton. La honesta animo, Lamkarolino, iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon, kaj poste ŝi iris al la lavbenko, lavis sufiĉe malbone, sed tamen bonintence, la tolaĵon, tirante ĝin en efektiveco tute malsekan sur la teron, kaj prenis ĝin por konservi.
Vespere ŝi sidis en la mizera ĉambreto ĉe la lavistino. Kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino de la kuiristino de la urbestro, kaj ĝin manĝis kun apetito la knabo kaj Lamkarolino; la malsanulino ĝuis nur sole la odoron, kiu, kiel ŝi diris, estis tiel nutra.
La knabo iris en la liton, en la saman liton, en kiu kuŝis la patrino, sed li havis sian lokon laŭlarĝe ĉe ŝiaj piedoj kaj kovris sin per malnova antaŭlita tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj.
La lavistino fartis iom pli bone; la varma biero ŝin pli fortigis, kaj la odoro de la delikata manĝajo faris al ŝi bone.
Koran dankon, vi bona animo!
ŝi diris al Lamkarolino; ĉion, ĉion
mi diros al vi, se la knabo dormas! Ŝajnas al mi, ke li jam dormas. Kiel
dolĉe kaj ĉarme li aspektas kun fermitaj okuloj! Li ne scias, kion lia
patrino devas suferi! Dio neniam devigu lin sperti similan mizeron! ‐
Kiam mi servis ĉe la komerca konsilano, la patro de la urbestro, okazis,
ke la plej juna el la filoj, kiu tiam estis studento, alveturis hejmen.
Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi
kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!
diris la lavistino, ‐ la
studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo! Ĉiu guto da sango en li
estis honesta kaj bona. Pli bonan homon la tero neniam portis sur si. Li
estis filo de la domo, kaj mi estis nur servistino, tamen ni promesis al ni
reciproke fidelecon en ĉasteco kaj honesteco. Kiso ne estas ja peko, des
pli, se oni sin reciproke efektive amas. Li konfesis tion al sia patrino; ŝi
anstataŭis al li Dion ĉi tie sur la tero, kaj ŝi estis tiel saĝa, tiel karesplena
kaj amoplena. ‐ Li forveturis, kaj antaŭ tio li metis al mi sian oran
ringon sur la fingron. Kiam li forveturis, mia sinjorino vokis min en sian
ĉambron. Serioza kaj tamen milda ŝi tie staris, ŝi parolis, kiel nur Dio
povus paroli, kaj klare prezentis al mi la grandan diferencon inter li kaj
mi koncerne la spiriton kaj klerecon.
Nun li vidas nur tion, kiel bele
vi aspektas, sed via aspekto ŝanĝiĝos. Vi ne ricevis la saman edukon, kiel
li; vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito,
kaj en tio estas la malfeliĉo. Mi estimas la malriĉulon,
ŝi diris, ĉe Dio
li eble ricevos pli altan lokon, ol multaj el la riĉuloj, sed sur la tero oni
ne devas dekliniĝi de la vojo, se oni volas veni antaŭen, ĉar alie la veturilo
renversiĝus, kaj vi ambaŭ estus elĵetitaj! Mi scias, ke brava homo, metiisto,
svatiĝas al vi, la gantisto Erik; li estas vidvo, ne havas infanojn kaj estas
bonstata. Pensu pri tio!
Ĉiu vorto, kiun ŝi diris, penetris en mian koron
kiel tranĉilo, sed la sinjorino estis prava, kaj tio min premis kaj humiligis.
‐ Mi kisis al ŝi la manon kaj ploris per maldolĉaj larmoj, kaj ankoraŭ
pli mi ploris, kiam mi eniris en mian ĉambreton kaj ĵetis min sur mian
liton. Malfacila estis tiu nokto, kiu sekvis; Dio scias, kiel mi suferis kaj
batalis kun mi mem. La sekvantan dimanĉon mi iris komuniiĝi, por denove
plenigi mian koron per lumo kaj paco. Tiam okazis kvazaŭ aranĝo de
Dio: ĝuste kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston Erik.
Nun miaj duboj finiĝis; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis
taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo. Tial mi aliris rekte al li,
prenis lian manon kaj diris: Ĉu vi pensas ankoraŭ pri mi?
‐ Jes,
kaj tiel estos ĉiam kaj eterne,
li respondis. ‐ Ĉu vi volas knabinon,
kiu vin estimas kaj ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas? Sed ankaŭ
la amo povas ja ankoraŭ veni!
‐ Ĝi venos!
li diris, kaj tiam ni
donis al ni reciproke la manojn. Mi iris hejmen al mia sinjorino; la oran
ringon, kiun donis al mi ŝia filo, mi portis ĉe mia brusto; dum la tago mi
ne povis porti ĝin sur la fingro, sed ĉiun vesperon mi surfingrigis ĝin, tuj
kiam mi enlitiĝis. Mi kisadis la ringon tiel forte, ke la lipoj al mi sange
fendiĝis. Poste mi donis ĝin al mia sinjorino kaj komunikis al ŝi, ke en la
venonta semajno mi estos preĝejanoncita kun la gantisto. Tiam mia
sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min, ‐ ŝi ne diris, ke mi estas tute
sentaŭga, sed tiam mi eble ankoraŭ estis pli bona, kvankam mi ne estis
ankoraŭ spertinta tiom multe da malfeliĉoj en la mondo. En la Kandelfesto
okazis mia edziniĝo; kaj dum la unua jaro nia stato estis bona, ni
havis servistojn kaj servistinojn, kaj vi tiam servis ĉe ni.
Ho, vi estis bonega mastrino!
diris Lamkarolino; neniam mi forgesos,
kiel bonaj estis vi kaj via edzo!
En la bonaj jaroj vi estis ĉe ni! Infanojn ni tiam ne havis. La studenton
mi neniam plu vidis! Aŭ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne
vidis. Li alveturis al la enterigo de sia patrino. Mi vidis lin, kiam li staris
ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja, sed tio estis pro la
patrino. Kiam poste mortis la patro, li estis eksterlande kaj ne alveturis,
kaj ankaŭ poste li ne estis ĉi tie. Li neniam edziĝis, tion mi scias tute
certe. Li estis advokato. Min li ne memoris; kaj se li min vidus, mi
dubas, ĉu li min rekonus, tiel malbele mi aspektas. Kaj tio ja ankaŭ estas
bona!
Kaj ŝi rakontis pri la malfacilaj tagoj de sia tempo de suferoj, kiel ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. Ili posedis mil spesmilojn; kaj ĉar ĉe ilia strato oni povis ricevi domon pro kvarcent spesmiloj, kaj oni havus profiton, se oni ĝin disĵetus kaj konstruus novan domon, ili ĝin aĉetis.
La masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj. Krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago, sed la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo, kaj la mono ankaŭ pereis.
Ĝuste tiam naskiĝis mia kara knabo, kiu ĉi tie dormas. La patro enfalis
en malfacilan longedaŭran malsanon. Dum tri kvaronoj da jaro mi devis
lin vestadi kaj senvestigadi. Nia stato fariĝis ĉiam pli kaj pli malbona; ni
pruntis kaj pruntis; ĉio, kion ni posedis, malaperis; kaj la patro mortis.
‐ Mi turmentiĝis, mi luktis kaj strebis por la infano, mi frotpurigadis
ŝtuparojn kaj lavadis tolaĵon, maldelikatan kaj delikatan; sed Dio volis,
ke mi ne havu pli bonan sorton, Li tamen certe min liberigos kaj zorgos
pri la knabo.
Kaj ŝi endormiĝis.
Matene ŝi sentis sin plifortigita kaj, kiel ŝi opiniis, sufiĉe forta, por iri denove al sia laboro. Apenaŭ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. Konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie. La kapo kuŝis sur la tero, sed la piedoj en la rivero; la lignajn ŝuojn, en kiuj ŝi estis starinta sur la fundo, ‐ en ĉiu el ili troviĝis iom da pajlo ‐ forportis la fluo. Tie ŝin trovis Lamkarolino, kiu volis alporti al ŝi kafon.
Dume en ŝian hejmon venis postulo de la urbestro, ke ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki al ŝi. Estis tro malfrue. Oni venigis barbiron, por fari al ŝi sangellason; la lavistino plu ne vivis.
Si drinkmortiĝis!
diris la urbestro.
En la letero, kiu alportis la sciigon pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la enhavo de la testamento, kaj tie estis dirite, ke mil ducent spesmiloj estas testamentataj al la gantista vidvino, kiu iam servis ĉe la gepatroj. Laŭ maniero, kiu montriĝos plej bona, tiu mono devas esti donata, per pli grandaj aŭ pli malgrandaj partoj, al ŝi aŭ al ŝia infano.
Videble inter ŝi kaj mia frato io okazis!
diris la urbestro; estas
bone, ke ŝi malaperis de la vojo; la knabo nun ricevos la tutan sumon,
kaj mi transdonos lin al honestaj homoj, por ke el li fariĝu brava
metiisto.
Kaj al tiuj vortoj Dio donis sian benon.
La urbestro venigis la knabon al si, promesis, ke li zorgos pri li, kaj diris, ke estas bone, ke lia patrino mortis, ĉar ŝi estis tute sentaŭga.
Oni portis ŝin sur la tombejon, sur la tombejon de la malriĉuloj; Lamkarolino plantis sur la tombo malgrandan rozarbeton, la knabo staris apude de ŝi.
Mia kara patrino!
li diris, kaj larmoj fluis el liaj okuloj; ĉu estas
vere, ke ŝi estis tute sentaŭga?
Ho, ŝi estis tre taŭga!
respondis la maljunulino kaj ekrigardis al la
ĉielo. Mi scias tion de multe da jaroj kaj precipe de la lasta nokto. Mi
diris al vi, ŝi estis tre taŭga, kaj la bona Dio en Sia feliĉa regno ĉiela
ankaŭ tion diros, kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estis sentaŭga!
Estis iam riĉa domo, feliĉa domo. Ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, eĉ la amikoj de la domo, estis feliĉaj kaj ĝojaj; hodiaŭ naskiĝis heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone.
La lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj.
La tapiŝo ŝur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo ankaŭ la flegistino ne povis kontraŭstari, ŝi dormis, kaj ŝi povis tion fari, ĉar ĉio estis bona, ĉio estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris ĉe la kapoparto de la lito; super la infano ĉe la brusto de la patrino etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj, riĉa aspektaĵo, ĉiu el tiuj steloj estis perlo de feliĉo. La bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn; tie brilis sano, riĉeco, feliĉo, amo, per unu vorto ĉio, kion homoj povas deziri al si sur la tero.
Ĉio estas alportita kaj donita al la infano!
diris la protekta spirito.
Ne!
eksonis subite voĉo tute apude, ĝi venis de la bona anĝelo de la
infano. Unu feino ankoraŭ ne alportis sian donon, sed ŝi ĝin alportos,
ŝi ĝin iam alportos, se ĝis tiam eĉ pasos multe da jaroj. La lasta perlo
mankas!
Mankas! Ĉi tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni
ŝin serĉu, la potencan feinon, ni iru al ŝi!
Ŝi venos, ŝi iam venos! Ŝia perlo havas la destinon definitive ligi la
florkronon.
Kie ŝi loĝas? Kie estas ŝia hejmo? Diru ĝin al mi, mi iros kaj prenos
la perlon!
Vi tion volas!
diris la bona anĝelo de la infano; mi kondukos vin
al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! Ŝi ne havas konstantan restejon, ŝi
eniras en la palacon de la reĝo, kiel ankaŭ en la kabanon de la plej
malriĉa vilaĝano, kaj neniun homon ŝi preterpasas sen postesigno, al
ĉiuj ŝi alportas sian donacon, ĉu ĝi estas tuta mondo, ĉu ludilo! Ankaŭ
al ĉi tiu infano ŝi venos, pli aŭ malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni
la perlon, la lastan perlon en ĉi tiu riĉaĵo!
Mano en mano ili ŝvebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo de la feino.
Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj moviĝadis en la blovado de la aero. Meze en la ĉambro staris malfermita ĉerk
o, kaj en ĉi tiu kuŝis la kadavro de virino, kiu estis ankoraŭ en sia plej bona aĝo; ŝi estis kovrita per plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn manojn kaj la serenigitan de la morto noblan vizaĝon kun la alta seriozeco de konsekriteco al Dio.
Apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La edzo kisis al ŝi la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta folio kaj kiu antaŭe vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco.
Maldolĉaj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu vorto estis dirita. La profunda silento ĉirkaŭe kaŝis en si tutan mondon da doloroj. Silente, kun retenata plorĝemado ili foriris.
Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la ĉerko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, laŭte sonis la batoj de la martelo tra la ĉambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene en la sangantajn korojn.
Kien vi min kondukas?
demandis la protekta spirito; ĉi tie ne loĝas
feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!
En ĉi tiu loko ŝi loĝas, ĉi tie en ĉi tiu sankta horo,
diris la gardanta
anĝelo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis
sidinta inter floroj kaj pentraĵoj, kie ŝi, kiel la benplena feino de la domo,
ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie ŝi, kiel la
sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de ĉio, ‐ tie nun sidis
fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la malĝojo, ŝi regis nun
ĉi tie kiel mastrino, ŝi estis nun patrino anstataŭ la mortintino. Brule
varmega larmo ruliĝis malsupren sur ŝian bruston, ĝi aliformiĝis en
perlon. Ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko, kaj la anĝelo ĝin prenis,
kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo.
La perlo de la malĝojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo
kaj potenco de la aliaj fariĝas ankoraŭ pli alta. Rigardu ĉi tie la brilon de
la ĉielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la ĉielo. Anstataŭ ĉiu el
niaj karuloj, kiu foriĝas de ni per la morto, ni havas unu amikon en la
ĉielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al
la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la
spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie.
Ĉu vi iam vidis pavimbatilon? Tion, kion la pavimistoj ofte nomas
virgulino
, instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo de la ŝtona
pavimo. Ĝi estas tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de
fera ringego, kaj supre mallarĝa kaj havanta tenilon, kiu prezentas
kvazaŭ ĝiajn brakojn.
Sur unu korto staris du tiaj pavimbatiloj, ili staris meze de ŝoveliloj,
mezuriloj kaj puŝĉaroj. Inter ili disvastiĝis la famo, ke la pavimbatiloj
ne devas plu esti nomataj virgulinoj
, sed stampiloj
, kaj ke tio en
la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo
por tio, kion ni en la antaŭa tempo nomadis virgulino
.
Inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas
emancipitaj virinoj
; al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj,
akuŝistinoj, dancistinoj, kiuj povoscias stari sur unu piedo, modistinoj kaj
vartistinoj, kaj al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la
du virgulinoj
sur la korto; en la vojkonstrua oficejo ili estis konataj
kiel virgulinoj, kaj ili neniel volis forrifuzi sian bonan malnovan nomon
kaj lasi sin nomi stampiloj
.
Virgulino estas homa nomo,
ili diris, sed stampilo estas objekto,
kaj ni ne permesos, ke oni nin nomaĉu objekto.
Mia fianĉo estus preta forrifuzi mian manon,
diris la pli juna, kiu
estis fianĉigita kun ŝtipbatilo; tio estas aparato, servanta al enbatado de
ŝtipoj, ĝi faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino
faras en formo delikata. Li volas havi min kiel virgulinon, sed kiel
stampilon eble ne, kaj tial mi ne povas permesi, ke oni min rebaptu.
Mi preferas lasi derompi al mi ambaŭ brakojn!
diris la pli maljuna.
Sed la puŝĉaro havis alian opinion, kaj la puŝĉaro estis persono respektinda, ĉar ĝi mem rigardis sin kiel kvaronon da kaleŝo, pro tio, ke ĝi moviĝadis sur unu rado.
Mi devas diri al vi, ke la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara kaj
multe ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo, ĉar per la portado de ĉi tiu
nomo vi estos alligata al la klaso de sigeliloj, kaj pensu ekzemple pri la
sigelo de konfido! Mi sur via loko volonte forrifuzus la nomon virgulino.
Neniam! Por tio mi estas tro maljuna!
diris la pli aĝa.
Kredeble vi ne aŭdis ankoraŭ pri la Eŭropa neceseco!
diris la
maljuna honesta mezurilo. Oni devas sin limi, sin discipline submeti,
alkonformiĝi al la tempo kaj al la bezono, kaj se estas starigita leĝo, ke
virgulino estu nomata stampilo, tiam ĝi nepre devas esti nomata stampilo. Ĉiu
objekto havas sian propran mezuron.
Nu,
diris la pli juna, se jam nepre devas fariĝi ŝanĝo, mi lasus
nomi min fraŭlino;
fraŭlino
; almenaŭ ĉiam enhavas al si la ideon pri
virgulino.
Sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn,
diris la maljuna
virgulino.
Nun komenciĝis la laboro; la virgulinoj ekveturis, oni metis ilin sur la puŝĉaron, kaj tio en ĉiu okazo estis delikateco, sed oni tamen ilin nomis stampiloj.
Vir...!
ili diris, batante la pavimon. Vir...!
kaj ne multe mankis,
ke ili elparolu la tutan vorton virgulino
, sed ili mallonge interrompis
la vorton, ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango, ĉar ili
komprenis, ke al ili ne estas permesite protesti. Sed reciproke ili nomadis sin
virgulino kaj laŭdadis la bonan malnovan tempon, kiam oni ĉiun objekton
nomadis laŭ ĝia vera nomo kaj kiam oni estis nomata virgulino, se oni
estis virgulino. Kaj virgulinoj ili ambaŭ restis, ĉar la ŝtipbatilo, la granda
martelego, efektive forrifuzis la manon de la pli juna; kun stampilo li volis
havi nenion komunan.
Kelke da grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso, por difini la limojn de la lando, kiu tie etendiĝas malproksime en la maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri.
Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe
da klopodoj kaj danĝeroj. Nun komenciĝis la vintro, la suno staris sub la
horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola
longa nokto. Ĉio ĉirkaŭe ŝajnis unu peco da glacio. La neĝo kuŝis alte,
kaj sur la neĝo mem estis aranĝitaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis
tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke
ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la
nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo; kaj la neĝo
brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko. En la plej luma tempo
alvenis amasoj da indiĝenoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis
strangan vidaĵon; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el
puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la neĝaj
domoj ricevis el ili varmajn tapiŝojn; feloj servis kiel matracoj kaj
litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn,
dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas
eĉ en la plej kruela vintro. Ĉe ni estis ankoraŭ aŭtuno, pri tio ili tie
malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la
ruĝeflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horloĝo montris, ke estas vespero
kaj tempo por dormi, kaj en unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis
por ripozo. La plej juna havis ĉe si sian plej bonan, plej riĉan trezoron el
la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li antaŭ lia forveturo; tio estis la
Biblio. Ĉiun nokton ĝi kuŝis sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis,
kio tie estas skribita; ĉiun tagon li legis unu pecon, sur lia kuŝloko ofte
venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: Se mi prenus flugilojn de
la matenruĝo kaj restus ĉe la plej ekstrema maro, min tamen tien
kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus.
Kaj sub tiuj vortoj
de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo,
la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la
korpo. Li tion sentis, kvazaŭ melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj
sonas ĉirkaŭ li. Milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin, kaj de sia
kuŝloko li vidis super si lumon, kvazaŭ la neĝa kupolo estus traradiita
de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ
la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo, kaj li
rigardis en la milde lumantan vizaĝon de ĉi tiu. El la folioj de la Biblio
leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio, larĝe etendis siajn brakojn, kaj la
muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj
kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe
en la senbrua sunlumo de bela aŭtuna tago. La nesto de la cikonioj
estis malplena, sed ankoraŭ pendis la pomoj sur la sovaĝa pomarbo,
kvankam la folioj jam defalis. La ruĝaj rozofruktoj lumis, kaj la sturno
fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro de la vilaĝana domo,
kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis,
kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo, kiel antaŭe la nepo ĉiam
faradis. La filino de la forĝisto, juna kaj bela, staris ĉe la puto kaj
suprenĉerpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon
kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodiaŭ matene ĝi
alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie
troviĝas la nepo, ‐ Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj
neĝo, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la anĝelo ĉion tion
vidis kaj aŭdis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili. La letero estis laŭte
legata, eĉ la vortoj de la Biblio: Ĉe la plej ekstrema maro min tamen tien
kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus.
Kvazaŭ mirindaj
tonoj de orgeno sonis ĉirkaŭe, kaj la anĝelo kuŝigis siajn flugilojn
kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto.... La sonĝo finigis, mallumo plenigis la
neĝan domon, sed la Biblio kuŝis sub lia kapo, kredo kaj espero kuŝis
en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li ‐ ĉe la plej
ekstrema maro
.
La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La ŝparmonujo estis tiel plene ŝtopita, ke la mono ĉe la skuado plu ne sonoris, kaj tio estas la plej alta grado, kiun ŝparmonujo povas atingi. Nun la porko staris supre sur la ŝranko kaj rigardadis malsupren sur ĉion en la ĉambro, ĝi sciis ja, ke per tio, kion ĝi enhavas en sia korpo, ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion.
Tion pensis ankaŭ la aliaj, kvankam ili tion ne diris laŭte, ili ja havis
sufiĉe da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone
elŝovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj
havis flikkudritan kolon. Ĝi elrigardis kaj diris: Ni nun ludu homojn;
tio ĉiuokaze iom valoras.
Tiam fariĝis ĝenerala movado, eĉ la bildoj
sur la muro returnis sin, por montri, ke ili ankaŭ havas malantaŭan
flankon, kaj tion neniu povis nei.
Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis
senpagan lumon. Jen la ludo devis komenciĝi, kaj ĉio estis invitita, eĉ la
infana kaleŝeto, kvankam ĝi apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. Ĉiu
havas sian specialan bonecon,
ĝi diris, ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu
devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras.
Nur la ŝparmonujo sola ricevis la inviton skribe; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi, ke ĝi akceptos inviton buŝan. Ĝi ankaŭ ne bonvolis doni respondon, ĉu ĝi venos, kaj ĝi ne venis. Se oni volas, ke ĝi partoprenu, ĝi devas povi ĝui la ludon el sia loĝejo, al tio oni povas sin alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis.
La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi. Ili volis antaŭe ludi komedion kaj poste oni intencis aranĝi tetrinkadon, ĉe kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kaleŝeto pri fervojoj kaj pri la forto de vaporo, ‐ tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis paroli pri tio. La ĉambra horloĝo parolis pri politik' tik' tik'; ĝi sciis, kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke ĝi iras malĝuste. La kana bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia arĝenta kapeto, ĝi estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo kuŝis du broditaj kusenoj, sufiĉe beletaj, sed iom malsaĝaj. Kaj tiamaniere la komedio povis komenciĝi.
Ĉiuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni aplaŭdu, kraku kaj
bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon. Sed la rajdvipo diris, ke ĝi neniam
krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de
nefianĉigitaj. Mi krakas por ĉiuj!
asertis la krakpizo. Ĉu por junuloj,
ĉu por maljunuloj, ĉiam do estas krakate!
diris la kraĉujo. Tiaj
proksimume estis la pensoj, per kiuj ĉiu sin okupis dum la teatra prezentado.
La teatraĵo estis tute senvalora, sed oni ĝin bone prezentis. Ĉiuj
aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni
rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. Ĉiuj ludis bonege,
tute en la antaŭa parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj,
estis tro longa, sed pro tio ili fariĝis pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo
estis tiel kortuŝita, ke ĝia kunkudro disiĝis, kaj eĉ la ŝparmonujo estis
tiel efikita, ke ĝi decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia
testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, kuŝu apud ĝi en la nefermita
ĉerko.
La ĝuo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon,
sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis ludi homojn
. Tiu
homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, ĉar ili nur ludis.
Ĉiu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la ŝparmonujo. Ĝiaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, ĝi pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas esti farata. ‐ Ha, kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas. ‐ Krak'! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis ĉirkaŭen kaj saltis. La plej malgrandaj turniĝis en rondo, la grandaj ruliĝis, precipe unu el la arĝentaj taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, ĝia deziro plenumiĝis, kaj ĉiuj aliaj devis ĝin sekvi. La pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵejon, sed jam en la sekvanta tago sur la ŝranko staris denove simila ŝparmonujo. Moneroj ankoraŭ ne troviĝis en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne povis kraktinti; per tio ĝi similis al la antaŭa, kaj tio jam estas ia komenco, ‐ kaj per tio ni finos.
Proksime de Gudenaa, apud la arbaro de Silkeborg, simile al granda remparo leviĝas altaĵo, nomata Aasen, kaj sub ĝi staris, eĉ nun ankoraŭ staras, malgranda vilaĝana domo, ĉirkaŭita de kelke da malgrasaj grenkampoj; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo.
Sufiĉe multe da jaroj pasis de post la fariĝoj, kiujn ni volas rakonti; la
homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan
vilaĝanan posedaĵon, kaj ili havis tri ŝafojn, unu porkon kaj du bovojn;
por diri mallonge, ili havis sufiĉajn vivrimedojn, ĉar ili kontentiĝis je sia
modesta sorto; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj, sed ili diris kiel la aliaj
vilaĝanoj: Ĉevalo sin mem formanĝas, nutrante ĝi konsumas.
Jeppe-Jäns en somero prilaboradis sian malgrandan plugokampon, kaj en vintro li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn ŝuojn. Ne mankis al li ankaŭ helpanto; kune kun li laboris unu homo, kiu tute perfekte povosciis la ellaboradon de lignaj ŝuoj; ili estis fortikaj kaj samtempe ankaŭ malpezaj kaj elegantaj. Ŝuojn kaj lignajn kulerojn ili skulptadis; tio donadis monon, kaj oni ne povis nomi Jeppe-Jänson malriĉa homo.
La malgranda Ib, la sepjara knabo, la sola infano de la domo, sidadis apude kaj rigardadis, ofte li tranĉis pecon da ligno kaj iufoje ankaŭ tranĉis al si la fingron; sed unu tagon li eltranĉis du pecetojn da ligno, kiuj similis al malgrandaj lignaj ŝuoj. Ili estos donacitaj, li diris, al la malgranda Kristino, kiu estis malgranda filino de ŝipisto; ŝi estis delikata kaj ĉarma, kiel infano de altklasaj gepatroj. Neniu povus supozi, ke ŝi devenas el dometo, kiu estas konstruita el torfo kaj staras sur la erikejo.
Tie loĝis ŝia patro, li estis vidvo kaj laborenspezadis per tio, ke li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers. Li havis neniun, kiu povus priatenti la malgrandan Kristinon, kiu estis unu jaron pli juna ol Ib, kaj tial ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li, sur la ŝipo aŭ inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj. Se li iam devis veturi ĝis Randers, li tiam transkondukadis la malgrandan Kristinon al Jeppe-Jäns.
La ludado kaj manĝado ĉe Ib kaj la malgranda Kristino iris tre bone; ili fosadis kaj ŝutadis teron, ili grimpadis kaj vagadis, kaj unu tagon ili ambaŭ tute solaj supreniris sur la altaĵon kaj eniris iom malproksimen en la arbaron; unu fojon ili tie trovis ovojn de skolopo, kaj tio estis granda okazintaĵo.
Ib ankoraŭ neniam estis sur la erikejo, li ankoraŭ neniam veturis tra la lagoj al Gudenaa, sed nun tio estis okazonta; li estis invitita de la ŝipisto, kaj la antaŭirantan vesperon li akompanis lin al lia domo.
Sur la brulligno, kiu estis alte amasigita sur la ŝipo, frue matene sidis ambaŭ infanoj kaj manĝis panon kaj frambojn. La ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero kaj tra la lagoj, kiuj sur ĉiuj flankoj ŝajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj. Sed tamen ĉiam denove montriĝadis ia traveturejo, kvankam la maljunaj arboj eĉ malsuprenkliniĝis al ili kaj la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn, kvazaŭ ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn. Maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo kaj aspektis kiel malgrandaj arbaraj insuloj. Akvolilioj balanciĝadis sur la akvo, estis belega veturo. Fine oni venis al la angilkaptejo, kie la akvo bruis tra la kluzoj. Kiom multe Ib kaj Kristino povis tie vidi!
Tiam tie ekzistis ankoraŭ neniu fabriko aŭ vilaĝo, tie staris nur la malnova angildigo, kiu okupis la fortojn de ne multe da homoj. La falado de la akvo tra la kluzoj kaj la kriado de la sovaĝaj anasoj tiam estis la solaj signoj de vivo en la silenta naturo. Kiam la brulligno estis elŝarĝita, la patro de Kristino aĉetis al si grandan faskon da angiloj kaj buĉitan porkideton, kaj ĉion kune en korbo li starigis malantaŭe en la ŝipo. Poste ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora, kaj ĉar ili streĉis la velojn, tial estis tiel same bone, kvazaŭ ili estus tirataj de du ĉevaloj.
Kiam la ŝipo velveturis tra la arbaro kaj oni atingis la lokon, de kiu la ŝipservisto havis nur mallongan distancon ĝis sia loĝejo, li kaj la patro de Kristino eliris sur la bordon, kaj antaŭ tio la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj kaj singardaj. Tion ili tamen ne longe faris; ili devis rigardi en la korbon, en kiu estis konservataj la angiloj kaj la porkideto, la porkideton ili nepre devis alte levi kaj teni, kaj ĉar ili ambaŭ volis ĝin teni, ili elfaligis ĝin, kaj rekte en la akvon. La fluo ĝin forportis, tio estis terura okazintaĵo.
Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distapcon, poste venis
ankaŭ Kristino. Prenu min kun vi!
ŝi kriis, kaj poste ili ambaŭ rapide
saltis en la arbetaĵaron. Baldaŭ la ŝipo kaj la rivero malaperis antaŭ iliaj
okuloj. Ankoraŭ kelkan pecon ili kuris, kaj tiam Kristino falis kaj
ekploris; Ib ŝin levis.
Venu kun mi!
li diris; nia domo troviĝas tie proksime.
Sed
bedaŭrinde ĝi ne troviĝis tie proksime. Ili iris kaj iris super velkintaj
folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj.
Jen ili aŭdis fortan kriadon, ‐ ili ekstaris silente kaj aŭskultis. Subite
ekkriis aglo, tio estis malbela krio, kiu ilin terure timigis, sed antaŭ ili
en la arbaro kreskis plej belaj mirteloj en nekredebla multego. Ĉio estis
tro alloga, por ke ili ne restu, kaj ili restis kaj manĝis kaj ricevis tute
bluajn buŝon kaj vangojn. Jen denove aŭdiĝis voko.
Ni ricevos batojn, pro la porkideto!
diris Kristino.
Ni iru al mia hejmo!
diris Ib; nia domo certe staras ĉi tie en la
arbaro!
Kaj ili iris; ili venis al vetura vojo, sed hejmen ĝi ne kondukis,
kaj fariĝis mallume, kaj ili timis. La neordinara silento ĉirkaŭe estis
interrompata nur de la malbela kriado de gufo aŭ de la kantado de birdoj,
kiujn ili ne konis. Fine ambaŭ implikiĝis en arbetaĵo, Kristino ploris kaj
Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis
sur la verdaĵo kaj endormiĝis.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam ili vekiĝis; estis al ili tre malvarme, sed Ib opiniis, ke tie supre sur la altaĵo, sur kiun la suno tra inter la arboj tiel brile lumis, ili povus varmiĝi, kaj de tie ili ankaŭ povus vidi la domon de liaj gepatroj. Sed ili troviĝis malproksime de ĝi, en tute alia parto de la arbaro. Kun grandega malfacileco ili suprengrimpis tute sur la altaĵon, kaj jen ili staris sur kruta deklivo apud klara lago kun travidebla akvo. Granda nombro da fiŝoj naĝadis en ĝi, prilumitaj de la radioj de la suno. Tio, kion la infanoj vidis, estis por ili tute neatendita, kaj tute apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj. Ili deŝiris kaj klakis kaj manĝis la delikatajn kernojn, kiuj komencis formiĝi. Jen aperis nova surprizo, eĉ teruro. El la arbetaĵo eliris granda maljuna virino, kies vizaĝo estis bruna kaj kies haroj estis brile nigraj; la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro. Ŝi portis ligaĵon sur la dorso kaj bastonegon en la mano; tio estis ciganino. La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris; kaj ŝi elprenis el la poŝo tri grandajn nuksojn, pri kiuj ŝi diris, ke en ĉiu el ili estas kaŝitaj la plej ĉarmaj objektoj, ke tio estas sorĉaj nuksoj. Ib rigardis la virinon; ŝi estis tre afabla, kaj tial Ib ricevis kuraĝon kaj demandis, ĉu li ricevos la nuksojn; la virino donis ilin al li kaj ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj.
Ib kaj Kristino rigardis per grandaj okuloj la tri sorĉajn nuksojn.
Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?
demandis Ib.
Eĉ ora kaleŝo kun oraj ĉevaloj!
respondis la virino.
En tia okazo donu ĝin al mi!
petis la malgranda Kristino, kaj Ib
donis ĝin al ŝi, kaj la virino enligis al ŝi la nukson en ŝian koltukon.
Ĉu en ĉi tiu troviĝas tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas?
demandis Ib.
Dek koltukoj tie troviĝas!
respondis la virino, kaj krom tio
ankoraŭ elegantaj vestoj, ŝtrumpoj kaj ĉapelo.
En tia okazo mi ĝin ankaŭ volas havi!
diris Kristino, kaj la
malgranda Ib donis al ŝi ankaŭ la duan nukson. La tria estis malgranda kaj
nigra.
Ĉi tiun vi povas konservi por vi!
diris Kristino, ĝi ankaŭ ja estas
tre bela.
Kaj kion ĝi enhavas?
demandis Ib.
Tion, kio estas plej bona por vi!
respondis la ciganino.
Kaj Ib forte tenis sian nukson. La virino promesis, ke ŝi kondukos ilin al ĝusta vojo hejmen, kaj ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri; oni tamen ne devas pro tio akuzi ŝin, ke ŝi intencis ŝteli la infanojn.
Meze en la senvojeta arbaro ili renkontis la arbariston Chrän, kiu konis
Ibon, kaj per lia helpo Ib kun la malgranda Kristino venis returne hejmen
kie oni estis en granda timo pri ili, Ili ricevis pardonon, kvankam ili
ambaŭ tute juste meritis la vergon, unue ĉar ili faligis en la akvon la
porkideton kaj due ĉar ili forkuris,
Kristino revenis hejmen al sia erikejo, kaj Ib restis en la malgranda
arbara domo. La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprsnis la
nukson, kiu enhavis en si la plej bonan
objekton. Li metis ĝin inter la
pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis,
sed en ĝi ne troviĝis plena kerno; ĝi havis en si ian specon de flartabako
aŭ vermopulvoro. Ĝi estis vermotrua, kiel oni ordinare diras.
Jes, tion mi povis antaŭvidi!
diris al si Ib; kaj efektive, kiamaniere
en ĝi, en tiel malgranda nukso, povus trovi lokon la plej bona objkto!
Kristino el siaj du nuksoj ricevos nek elegantajn vestojn nek oran
kaleŝon.
Venis la vintro, kaj venis la nova jaro.
Pasis multe da jaroj. Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj lecionoj, kaj la pastro loĝis sufiĉe malproksime. En tiu tempo unu fojon venis la ŝipisto kaj rakontis al la gepatroj de Ib, ke la malgranda Kristino intencas akcepti servolokon. Li diris, ke tio estas por ŝi vera feliĉo, ke ŝi trafas en tiel bonajn manojn, ke ŝi povos servi ĉe tiel bonaj homoj. Ŝi iros al la riĉaj gemastroj de drinkejo en la ĉirkaŭaĵo de Herning; tie ŝi helpados al la mastrino, kaj se ŝi taŭgos kaj estos konfirmita, ili ŝin restigos ĉe si.
Ib kaj Kristino diris al si reciproke adiaŭ; iliaj gepatroj rigardis ilin kiel gefianĉojn. Ĉe la adiaŭo ŝi montris al li, ke ŝi ĉiam ankoraŭ posedas la du nuksojn, kiujn ŝi tiam ricevis de li, kiam ili perdis la vojon en la arbaro; ŝi ankaŭ rakontis, ke en sia kofro ŝi konservas la lignajn ŝuojn, kiujn li, estante knabo, eltranĉis el ligno kaj donacis al ŝi.
Ib estis konfirmita, sed restis en la domo de sia patrino, ĉar li estis lerta lignoŝuisto kaj somere li administradis la malgrandan terposedaĵon tiel, ke ŝi estis plene kontenta. Ŝi havis por tio nur lin, ĉar la patro de Ib mortis.
Nur malofte, ordinare nur per poŝtisto aŭ per vaganta angilvendisto, oni aŭdis ion pri Kristino. Ĉe la riĉaj gemastroj estis al ŝi bone, kaj kiam ŝi estis konfirmita, ŝi skribis al sia patro kaj komisiis al li ankaŭ saluti Ibon kaj lian patrinon. En la letero ŝi skribis pri donaco de ses novaj ĉemizoj kaj bela vesto, kiujn ŝi ricevis de siaj gemastroj. Tio estis efektive bonaj sciigoj.
En la sekvanta printempo en unu bela tago oni frapis je la pordo de Ib kaj de lia patrino, kaj eniris la ŝipisto kun Kristino; ŝi venis vizite por unu tago. Ĝuste troviĝis okazo, por veturi ĝis la plej proksima najbaraĵo kaj returne, kaj ŝi uzis ĝin. Ŝi estis bela kaj ĉarma kiel delikata fraŭlino kaj havis sur si belajn vestojn, kiuj estis kudritaj gustoplene kaj estis al ŝi bone alaspektaj. En plena parado ŝi tie staris, kaj Ib havis sur si siajn malnovajn ĉiutagajn vestojn. La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! Kvankam li prenis ŝian manon, tenis ĝin forte, kaj plena feliĉo radiis el liaj okuloj, li siajn lipojn tamen ne povis movi; sed des pli rapide la malgranda Kristino ekmovis siajn lipojn, ŝi rakontis multe kaj vigle kaj kisis Ibon sur la buŝo.
Ĉu vi ankoraŭ min konas?
ŝi demandis. Sed eĉ kiam ili ambaŭ
restis solaj kaj li ĉiam ankoraŭ staris kaj tenis ŝian manon, li povis nur
elbalbuti: Vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al
vi en mia malpura kitelo! Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova
tempo!
Brako sub brako ili iris sur la altaĵon kaj rigardis trans Guldenaa al la erikejo kun ĝiaj verdaj montetoj, sed Ib nenion diris; tamen kiam ili diris al si reciproke adiaŭ; en lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino; jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj; ili estis, kiel li opiniis, fianĉigita paro, kvankam neniu el ili mem tion eldiris.
Nur kelke da horoj ili povis ankoraŭ esti kune, ĉar ŝi devis iri returne al tiu loko, kie ŝi elkaleŝiĝis, por morgaŭ frue matene ekveturi returne.
Ŝia patro kaj Ib akompanis ŝin; estis hela lunlumo, kaj kiam ili alvenis al
sia celo kaj devis disiĝi, Ib tute ne povis ellasi ŝian manon. Kiel ajn klare
liaj rigardoj esprimis la deziron de lia koro, li tamen povis eldiri ĝin
nur per malmulte da vortoj, sed ĉiu el ili venis el la plejprofundo de la
koro. Se vi en la lasta tempo ne alkutimiĝis al tro eleganta vivo,
li
diris, kaj se vi estus kontenta vivi en la domo de mia patrino kun mi
kiel kun via edzo, tiam ni fariĝu geedzoj!... Sed ni povas ja ankoraŭ iom
atendi!
Jes, venos tempo, venos konsilo, Ib!
ŝi diris; kaj ŝi premis al li la
manon, kaj li kisis ŝin sur la buŝo. Mi havas konfidon al vi, Ib!
diris
Kristino, kaj mi opinias, ke mi vin amas; sed lasu min antaŭe pripensi!
Kaj ili disiĝis. Ib rakontis al la ŝipisto, ke li kaj Kristino estas jam
kvazaŭ fanĉigitaj, kaj la ŝipisto trovis, ke estas tiel, kiel li ĉiam pensis.
Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito, kaj tie plu ne
estis parolate pri la fianĉiĝo.
Pasis unu jaro; du leterojn skribis al si reciproke Ib kaj Kristino, kaj
ĉiu el ili estis subskribita: fidela ĝis la morto
. Unu tagon la ŝipisto
venis al Ib kaj transdonis al li salutojn de Kristino. La transdono de la
pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke al
Kristino estas bone, eĉ pli ol bone, ŝi estas ja bela knabino, estimata kaj
amata; ke la filo de la mastro venis vizite hejmen; ke li havas en
Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro, ke
Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto, ke liaj gepatroj
ankaŭ ne kontraŭparolas, sed ke nun la koro de Kristino rememorigas
al ŝi, ke kredeble Ib ĉiam ankoraŭ pensas pri ŝi, kaj ke tial ŝi estas preta
forpuŝi de si sian feliĉon. Tiel parolis la ŝipisto.
Ib en la unua momento ne diris eĉ unu vorton, sed li paliĝis, skuis la
kapon kaj poste diris: Kristino ne devas forpuŝi de si sian feliĉon!
Skribu al ŝi vian opinion per kelke da vortoj!
diris la ŝipisto.
Kaj Ib skribis; sed li ne povis meti la vortojn tiel, kiel li volis, li
trastrekis kaj disŝiris, ‐ tamen ĝis la mateno li elverkis leteron al la
malgranda Kristino, kaj jen estas ĝia enhavo:
&leftquot;La leteron, kiun vi skribis al via patro, mi legis, kaj mi vidas el ĝi, ke al vi en ĉiuj rilatoj estas bone kaj ke vi povas havi eĉ sorton ankoraŭ pli bonan. Demandu vian propran koron, Kristino, kaj pripensu bone, kio vin atendas, se vi min prenos. Mi povas proponi nur malmulte. Ne pensu pri mi nek pri tio, kio fariĝos el mi, sed nur pri via propra profito! Per nenia promeso vi estas ligita al mi, kaj se en via koro vi faris al mi ian promeson, mi liberigas vin de ĝi. Plena kaj ĉiurilata feliĉo venu sur vin, kara Kristino! Dio espereble ankaŭ por mia koro donos konsilon.
Por ĉiam via sincera amiko. Ib.&rightquot;
La letero estis forsendita, kaj Kristino ĝin ricevis.
La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco kiel en la
preĝejo sur la erikejo, tiel ankaŭ en Kopenhago, kie loĝis la fianĉo, kaj
tien ŝi veturis kun sia bopatrino, ĉar la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne
povis entrepreni la vojaĝon al Jutlando. Laŭ interkonsento Kristino
renkontiĝis kun sia patro en la vilaĝo Funder, tra kiu ŝia vojo kondukis kaj
kiu troviĝis ne malproksime de ŝia hejma erikejo; tie ili reciproke diris
al si adiaŭ. Oni iom eksciis pri tio, sed Ib nenion diris; li estas tre
meditema, diris lia maljuna patrino. Jes, profunde enpensa kaj meditema li
estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano
ricevis de la ciganino kaj el kiuj li du fordonis al Kristino. Tio estis tiuj
sorĉaj nuksoj, kiuj devis alporti al Kristino oran kaleŝon kun ĉevaloj kaj
plej belajn vestojn. Jes, jes, tio plenumiĝis! Tiun tutan lukson la sorto
tie en la potenca reĝurbo Kopenhago donis al ŝi. Por ŝi tio plenumiĝis!
Por Ib la nukso enhavis en si nur nigran polvon kaj teron. Tion, kio
estas la plej bona por li,
kiel diris la ciganino, ‐ jes, tio ankaŭ
plenumiĝis, por li la plej bona estis polvo kaj tero. Nun li komprenis klare,
kion la virino aludis: en la nigra tero, en la malvarma tombo estos por
li plej bone.
Pasis jaroj, ‐ ne multaj, sed ho ve, al Ib ili ŝajnis tiel longaj; la maljunaj gemastroj de la drinkejo mortis, unu mallonge post la alia. La tutan havon, multajn milojn da taleroj, heredis la filo. Jes, nun Kristino povis veturi en ora kaleŝo kaj porti elegantajn vestojn.
En la du sekvantaj jaroj la patro ricevis de Kristino neniun leteron, kaj kiam fine unu letero alvenis, tiam la riĉeco kaj la plezuroj estis malaperintaj. La kompatinda Kristino! Nek ŝi nek ŝia edzo povosciis etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo; la riĉaĵo foriris, kiel ili ĝin akiris, ĝi havis sur si neniun benon.
La eriko floris, kaj la eriko denove velkis; pli ol unu vintro pelis la neĝon super la erikejo kaj super la altaĵo, kie Ib loĝis en silenta izoliĝo.
La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon. Subite li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko; ia stranga objekto, simila al nigra rabotaĵo, elŝoviĝis sur la supraĵon, kaj kiam Ib ĝin levis, li rimarkis, ke ĝi estas el metalo; la loko, kiun la plugilo difektis, brilis tute strange. Tio estis peza, granda ora brakringo el antikva idolista tempo. Li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo, kaj li trovis ĝian plej multekostan ornamon. Ib montris tion al sia pastro, kiu klarigis al li ĝian altan valoron. Poste li iris kun li al la distriktestro, kiu raportis pri tio en Kopenhagon kaj donis al Ib la konsilon, ke li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon.
Vi trovis en la tero la plej bonan, kion ĝi povis doni al vi!
diris la
distriktestro.
La plej bonan!
pensis Ib. La plej bonan por mi ‐ kaj en la tero!
En tia okazo la ciganino ja tamen estis prava, se tio estis la plej bona!
Ib veturis per la poŝta ŝipo al la ĉefurbo; al li, kiu ĝis nun estis
veturinta nur ĝis Gudenaa, la nuna vojaĝo ŝajnis kvazaŭ vojaĝo transoceana.
Kaj Ib alvenis en Kopenhago.
Oni pagis al li la valoron de la trovita oro, tio estis granda sumo: mil spesmiloj. Tial Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago.
Ĝuste en la vespero antaŭ sia forveturo al Aarhus li devojiĝis en la stratoj, trafis en tute alian direkton, ol li intencis iri, kaj trans la Kolona ponto li trafis al la Kristiana Haveno anstataŭ al la remparo ĉe la Okcidenta pordego. Kvankam li tenis sin je la okcidenta direkto, li tamen tre forte dekliniĝis de la bezonata vojo. Neniun homon oni povis vidi sur la strato. Malgranda knabino eliris el mizera domo; Ib petis informon pri la vojo, kiun li serĉis. La knabineto surpriziĝis, ekrigardis al li supren, kaj en ŝiaj okuloj montriĝis larmoj. Li demandis, kio al ŝi estas; ŝi diris ion, kion li ne komprenis, kaj kiam ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon, al li fariĝis tute strange en la animo, ĉar li ekvidis antaŭ si la malgrandan Kristinon, ŝian tute vivantan portreton, tute tian, kian li ŝin rememoris el la tempo, kiam ili ambaŭ estis infanoj.
Li sekvis la malgrandan knabinon en la mizeran domon kaj supreniris laŭ la mallarĝa ruiniĝinta ŝtuparo ĝis malgranda kurba ĉambreto sub la tegmento. Peza, sufoka aero plenigis la ĉambreton, nenia lumo tie estis.
En unu augulo aŭdiĝis ĝemado, kaj el tie penetradis malfacila spirado.
Ib ekbruligis alumeton. Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano.
Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?
demandis Ib. La infano
renkontis min sur la strato, sed mi mem estas ĉi tie tute fremda en la
urbo. Ĉu ne troviĝas ĉi tie ia najbaro aŭ iu alia, kiun mi povus voki?
Kaj dirante tion, li levis ŝian kapon.
Tio estis Kristino el la erikejo!
De longa tempo ŝia nomo tie en Jutlando ne estis elparolata, ĉar tio kaŭzus grandan tumulton en la silenta meditado de Ib, kaj cetere la famo kaj la vero rakontis ja nenion bonan: la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima. Sian konstantan servolokon li forrifuzis, dum duono da jaro li vojaĝadis en la eksterlando, poste li revenis kaj faris ŝuldojn; ĉiam pli kaj pli la veturilo kliniĝis kaj fine ĝi renversiĝis. Liaj multaj gajaj tablamikoj asertis, ke li meritas sian sorton, ĉar li vivis ja kiel absoluta malsaĝulo. Unu matenon oni trovis lian kadavron en la palaca lageto.
De post lia morto Kristino suferis tre multe; ŝia pli juna malgranda infano, kiu naskiĝis ankoraŭ dum la bonstato, mortis; nun Kristino atingis tian gradon, ke danĝere malsana, forlasita, ŝi kuŝis en mizera ĉambreto, en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj sur sia senhoma erikejo eble povus toleri, sed kiu nun, post ŝia alkutimiĝo al pli bonaj cirkonstancoj, treege sentigis al ŝi ŝian mizeron. Ŝia pli aĝa infano, kiu ankaŭ estis malgranda Kristino, suferadis kun ŝi mizeron kaj malsaton, kaj ŝi nun alkondukis al ŝi Ibon.
Mi timas, ke la morto disigos min de mia malfeliĉa infano!
ŝi ĝemis;
kien en la mondo ŝi tiam povos iri!
Plu ŝi nenion povis diri.
Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis.
Ib rigardis la malgrandan knabinon kaj rememoris Kristinon en ŝiaj junaj jaroj. Pro Kristino li povis esti bona por tiu infano, kiu estis por li fremda kaj nekonata. La mortantino lin rigardis, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj.... Ĉu ŝi lin rekonis? Li tion ne eksciis, eĉ unu vorton li plu ne aŭdis de ŝi.
&TRISTELO;
Estis en la arbaro de Gudenaa, proksime de la erikejo. La aero estis griza, la eriko komencis velki, la okcidentaj ventegoj peladis la flavajn foliojn en la rivereton kaj trans la erikejon, sur kiu ĉiam ankoraŭ staris la domo, konstruita el torfo; en ĝi nun loĝis fremdaj homoj. Sed ĉe la bazo de la altaĵo, sub la ŝirmo de altaj arboj, staris malgranda domo, blanka kaj afablaspekta. En la ĉambro brulis torfo en la forno, en la ĉambro estis sunbrilo, kiu lumis el du infanaj okuloj. Kiel printempa kantado de alaŭdo sonis la parolo el la ruĝa ridetanta buŝo de la infano. Vivo kaj gajeco regis en la domo, la malgranda Kristino ĵus alveturis. Ŝi sidis sur la genuoj de Ib; Ib anstataŭis al ŝi patron kaj patrinon, kiuj ambaŭ malaperis, kiel sonĝo malaperas ĉe infano kaj ĉe plenkreskulo. Ib sidis en la pura, beleta domo, bonhava homo; la patrino de la malgranda infano kuŝis sur la tombejo de malriĉuloj en la reĝurbo Kopenhago.
Ib havis monon en la kesto, kiel oni asertis, monon el la tero, kaj krom tio li havis ja ankaŭ la malgrandan Kristinon.
Tie en la kamparo estis malnova biena domo, kaj en ĝi loĝis bienposedanto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus. Ili volis svatiĝi al la filino de la reĝo, kaj por tio ili havis la rajton, ĉar la reĝidino lasis sciigi, ke ŝi prenos kiel edzon tiun, kiu plej lerte kaj plej saĝe povos interparoli kun ŝi.
Ambaŭ dum ok tagoj sin preparis, tio estis la plej longa tempo, kiu estis donita al ili por tio, sed ĝi estis sufiĉa, ĉar ili havis antaŭklerecon, kio ĉiam estas utila. Unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto, kiel de la komenco ĝis la fino, tiel ankaŭ returne. La dua konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj kaj kun tio, kio devas scii ĉiu korporaciestro. Tiamaniere, li pensis, li povas paroli pri aferoj regnaj kaj sciencaj. Krom tio li povosciis brodi ŝelkojn, ĉar li estis kapabla kaj lerta.
Mi ricevos la reĝidinon!
ili ambaŭ diris, kaj tial ilia patro donis al
ĉiu el ili po unu bela ĉevalo; tiu, kiu sciis parkere la leksikonon kaj la
gazetojn, ricevis ĉevalon karbonigran, kaj tiu, kiu estis kompetenta pri
korporaciaĵoj kaj povosciis brodi, ricevis laktoblankan; kaj post tio ili
ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli
flekseblaj. Ĉiuj servistoj estis malsupre sur la korto, por vidi, kiel ili sidiĝas
sur ĉevalon. En tiu momento aperis la tria frato, ‐ ĉar estis tri da ili,
sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman
miregindan instruitecon kiel la du allaj, kaj ĉiuj nomadis lin nur
Johanĉjo-malsaĝulo.
Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?
li demandis.
Al la kortego, por interparoli kun la reĝidino! Ĉu vi ne aŭdis, kio
estis tamburita en la tuta lando?
Kaj ili rakontis al li tion.
Ĉu vere! En tia okazo mi ankaŭ devas tie esti!
diris
Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.
Patro, donu al mi ĉevalon!
diris Johanĉjo-malsaĝulo. Mi ricevas
grandan deziron edziĝi. Se ŝi min prenos, tiam ŝi min prenos, kaj se ŝi
min ne prenos, tiam mi tamen ŝin prenos!
Kia babilaĵo!
diris la patro. Al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne
povoscias paroli! Viaj fratoj, tio estas io alia, ili estas bonegaj bravuloj!
Se vi ne volas doni al mi ĉevalon,
diris Johanĉjo-malsaĝulo, mi
prenos la kapron, ĝi apartenas al mi kaj povas min porti!
Kaj li sidiĝis
rajde sur la kapro, frapis ĝiajn flankojn per siaj kalkanoj kaj forgalopis
laŭlonge de la landvojo. Hu, kiel rapide li rajdis! Jen mi venis!
ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo kaj komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis
resonoj.
La fratoj rajdis antaŭen tute silente; ili ne parolis eĉ unu vorton, ili devis ankoraŭ unu fojon pripensi ĉiujn bonajn ideojn, kiujn ili intencis elmeti.
He ho! he ho!
kriis Johanĉjo-malsaĝulo, jen mi venis! Vidu, kion
mi trovis sur la vojo!
Ĉe tiuj vortoj li montris al ili mortintan kornikon,
kiun li trovis.
Malsaĝulo!
ili kriis al li, kion vi volas fari kun ĝi?
Mi ĝin donacos al la reĝidino!
Jes, faru tion!
ili diris, ridis kaj rajdis pluen.
He ho! he ho! Jen mi venis! Vidu, kion mi nun trovis! Tion oni ne
trovas sur la vojo ĉiutage!
La fratoj denove sin returnis, por vidi la maloftan trezoron.
Malsaĝulo!
ili diris, tio estas ja malnova ligna ŝuo, kies supra parto
defalis! Ĉu ankaŭ ĉi tion la reĝidino ricevos?
Ŝi ĝin ricevos!
diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis, rajdis
pluen kaj antaŭiĝis al li je granda distanco.
He ho! he ho! Jen mi venis!
ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. Ha, fariĝas
ĉiam pli bone! He ho! He ho! Tio estas nekomparebla!
Kion vi nun denove trovis?
demandis la fratoj.
Ho!
diris Johanĉjo-malsaĝulo, en efektiveco pri tio oni ne parolas!
Sed kiel forte ŝi ĝojos, la reĝidino!
Fi!
diris la fratoj, tio estas ja ŝlimo, kiu estas elĵetita el la vojaj
fosoj.
Tute vere!
diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj ĝi estas de plej delikata
speco, tiel ke oni ĝin tute ne povas teni en la mano!
Kaj li plenigis al
si per tio la poŝon.
Sed la fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. Ili haltis ĉe la urba pordego, kie la svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico, kaj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn. Tio estis tre bona, ĉar alie ili reciproke deŝirus al si la vestojn.
Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco, ĝis la fenestroj, por vidi, kiel la reĝidino akceptas la svatiĝantojn. Strange! Apenaŭ iu el ili transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro, tuj lia oratora talento lin forlasis.
Ne taŭgas!
diris la reĝidino. For!
Jen venis tiu el la fratoj, kiu sciis parkere la leksikonon, sed dum la longa starado en la vicoj li ĝin tute forgesis. Krom tio la planko knaris kaj la plafono estis el spegula vitro, tiel ke li vidis sin mem starantan surkape, kaj ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba plejaĝulo, kiuj enskribis ĉion, kio estis parolata, por ke ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo. Estis terure, estis timegige! Kaj aldone al ĉio la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa.
Ĉi tie estas tre varmege!
komencis sian paroladon la svatiĝanto.
Ĝi venas de tio, ke mia patro hodiaŭ rostas junajn kokojn!
diris la
reĝidino.
Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis; eĉ unu vorton li ne povosciis diri, ĉar li pensis, ke li esprimis eksterordinare profundpensan opinion. Be!
Ne taŭgas!
diris la reĝidino. For!
Kaj li devis foriĝi. Venis la
dua frato.
Ĉi tie estas tre varmege!
li diris.
Jes, ni rostas hodiaŭ junajn kokidojn!
respondis la reĝidino.
Kion vi bonvo...?
li demandis, kaj ĉiuj skribistoj enskribis: kion
vi bonvo....
Ne taŭgas!
diris la reĝidino. For!
Nun venis Johanĉjo-malsaĝulo, kiu sur sia kapro enrajdis rekte en la
ĉambron. Estas ja terura varmego!
li diris.
Ĝi venas de tio, ke mi rostas junajn kokojn!
respondis la reĝidino.
Tio estas ja bonega!
diris Johanĉjo-malsaĝulo; en tia okazo mi
kredeble povos ankaŭ rosti kornikon!
Volonte mi faros al vi la komplezon!
respondis la reĝidino, sed
ĉu vi havas ion, en kio oni povus ĝin rosti? ĉar mi havas ĉi tie nek poton
nek paton.
Sed tio ne mankas al mi!
ĝoje ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. Jen
estas bonega kuirvazo?
Kaj li eltiris la malnovan lignan ŝuon kaj metis
en ĝin la kornikon.
Tio ŝufiĉas por tuta tagmanĝo!
diris la reĝidino. Sed kie ni prenos
la saŭcon?
Ĝin mi havas en la poŝo!
diris Johanĉjo-malsaĝulo ridetante. Mi
havas tiom multe; ke mi ne bezonas ŝpari!
Kaj li elverŝis iom da ŝlimo
el la poŝo.
Tio al mi plaĉas!
diris la reĝidino; vi povoscias ja respondi, vi
povoscias paroli, kaj vin mi volas fari mia edzo! Sed ĉu vi scias, ke ĉiu
vorto, kiun ni diras kaj diris, estas enskribata kaj morgaŭ aperos en la
gazetoj? Ĉe ĉiu fenestro vi vidas tri skribistojn kaj unu urban plejaĝulon,
kaj la plejaĝulo estas la plej malbona, ĉar li ne bone aŭdas!
Tion ŝi
diris nur por timigi lin. Kaj ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur
la planko.
Tiuj sinjoroj tie!
respondis Johanĉjo-malsaĝulo. Nu, al la
plejaĝulo mi devas fari plej bonan donacon!
Li elturnis siajn poŝojn kaj
ĵetis al la plejaĝulo la tutan ŝlimon rekte en la vizaĝon.
Bone vi helpis al vi!
diris la reĝidino. Tion mi ne povoscius fari!
Sed mi tion kredeble ankoraŭ lernos!
Kaj tiamaniere Johanĉjo-malsaĝulo fariĝis reĝo, ricevis edzinon kaj kronon kaj sidis sur trono, kaj ĉion ĉi tion ni eksciis el la gazeto de la urba plejaĝulo, ‐ kiu cetere ne estas plene fidinda.
Malnova fabelo havas la superskribon: Dorna vojo de la honoro
;
tiun vojon devis trairi unu ĉasisto, nomata Bryde, kiu atingis altan
honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj kaj
danĝeroj en sia vivo. Multaj el ni certe aŭdis tiun fabelon en sia infaneco
aŭ eble legis ĝin en la pli malfruaj jaroj kaj pensis ĉe tio pri sia propra
nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrablaĵoj. Fabelo kaj realeco
estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon
jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran
vivon, en la eternecon.
La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro.
El ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj, ĉiu nur por unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan vivon kun ĝiaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon, antaŭ ol la tero pereos.
Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito leviĝis super la diojn de la antikveco, li mem troviĝas en la teatro. Li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia. Rektiĝinte li staras antaŭ ili, tre alte super ĉiuj.
Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo.
Sep urboj disputis pri la honoro esti la naskiĝloko de Homer, tio estas tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn. Li, la plej potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj disŝiras en ĉifonojn la mantelon de la reĝo de la poetoj.
Liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco.
Bildo post bildo elnaĝas el la oriento kaj el la okcidento, ili estas disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam, kiam oni devas ornami la tombon.
Sub palmoj alproksimiĝas kameloj, riĉe ŝarĝitaj per indigo kaj aliaj
grandvaloraj trezoraĵoj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies
kantoj estas la ĝojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj
mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano
alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon. Mizera funebra procesio
elmoviĝas el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas ĝuste
li, kiun ili serĉas: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita!
La Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj
krispaj haroj sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de
Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens,
sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, lia sinjoro, la
kantisto de Luziado
, devus morti de malsato.
Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens.
Denove bildo!
Malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda
barbo. Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!
li krias,
kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas ĉi tie enŝlositan!
‐ Kiu li
estas?
‐ Frenezulo!
respondas la observisto de la frenezulejo.
Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni
povas moviĝi antaŭen!
Tio estas Salomono de Caus, la eltrovinto de la
forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de antaŭsento ne estis
komprenita de Richelieu kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo.
Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li ĝin malkovris: ĝoje sonas la sonoriloj ĉe lia venka reveno hejmen, sed la envio baldaŭ sonas ankoraŭ pli laŭte. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian ĉerkon, atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn.
Bildo aperas post bildo, riĉa estas la dorna vojo de la honoro!
Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj
de la luno, li, kiu penetris en la universon ĝis la planedoj kaj steloj, li,
la potenca, kiu aŭdis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la
tero sub li turniĝas: Galilei. Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de
sia maljuneco, turmentata de la riproĉoj de la konscienco pro la
malkonfeso, apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon, tiun saman
piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis
forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante : Ĝi tamen
turniĝas!
Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, ‐ la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon. Ĝojkrioj sonas, ‐ kaj la lignaro estas ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas forbruligita.
‐ Jes, eĉ posta jarcento kraĉas sur la blankan lilion: Voltaire, la satiruso
de la prudento, kantas pri La pucelle
.
En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo, ‐ ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj leĝdonanton, ĵetas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo, li, kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara reĝo, la amiko de la urbanoj kaj de la vilaĝanoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon.
Jen ŝipo forveturas de Danujo, viro staras ĉe la alta masto, li rigardas
la lastan fojon al la malnova hejmo: Tycho Brahe, kiu levis ĝis la steloj
la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj
ĉagreno, ‐ li veturas al fremda lando. La ĉielo estas ĉie, kion mi
bezonas plu!
estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de
Danujo, libera kaj honorata en fremda lando!
Mi staras en Ameriko, ĉe unu el la grandaj riveroj; granda amaso da
homoj kolektiĝis; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj
malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj: Roberto Fulton
estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La ŝipo komencas sian
iradon; subite ĝi haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra
patro ankaŭ fajfas kun la aliaj. Malmodesteco! Frenezo! Tio estas
meritita rekompenco! Oni enŝlosu la malsaĝulon!
Sed jen oni rompas
malgrandan najlon, kiu por momento retenis la maŝinon, la radoj
turniĝas la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas...!
La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en minutojn.
Homaro! ĉu vi komprenas la feliĉon, kiun donas la minuto de tiu konscio, de tiu klariĝo de la spirito koncerne ĝian taskon, la minuto, en kiu ĉiuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte eĉ pro sia propra kulpo, cedas la lokon al saniĝo, bonfarto, forto kaj klareco, la minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion, la homoj vidas la elmontriĝon de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo, sed kiu per li fariĝas apartanaĵo de ĉiuj?
Tiam la dorna vojo de la honoro montriĝas en sia brilo de gloro. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio.
Per potencaj flugiloj ŝvebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj ‐ por kuraĝigo kaj konsolo, por meditiga kvieteco ĝi montras en brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne finiĝas sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj ĝojo, sed trans la tempo direktiĝas en la eternecon.
En la lernejo de la malriĉuloj, inter la aliaj infanoj troviĝis malgranda juda knabino, vigla kaj bona, la plej lerta kaj kapabla el ĉiuj; sed en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio; ŝi estis ja en Kristana lernejo.
Estis permesite al ŝi teni antaŭ si sian libron de geografio aŭ prepari siajn taskojn, sed ĉi tiuj estis rapide pretigataj. Tiam antaŭ ŝi kuŝis malfermita libro, sed la knabineto ne legis en ĝi, ŝi sidis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ la instruisto rimarkis, ke ŝi sekvas la instruadon kun tia atento, kiel preskaŭ neniu el la aliaj knabinoj.
Legu en via libro!
li diris milde kaj serioze, sed la knabineto
rigardis lin per siaj nigraj radiantaj okuloj, kaj kiam li ankaŭ ŝin pri io
demandis, ŝi donis pli ĝustajn respondojn ol ĉiuj aliaj. Ŝi aŭdis, komprenis
kaj perceptis.
Ŝia patro estis malriĉa honesta homo; kiam li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. Se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro, tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial ŝi restadis, sed tio ne povis daŭri pli longe.
La instruisto iris al la patro kaj diris, al li, ke li devas aŭ forpreni sian
filinon el la lernejo, aŭ lasi ŝin fariĝi Kristanino. Mi ne povas elteni,
kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan
soifon je la vortoj de la Evangelio!
diris la instruisto.
La patro ekploris: Mi mem scias nur malmulte el nia propra religio,
sed ŝia patrino estis filino de Izrael, forta kaj fidela en sia kredo, sur ŝia
mortlito mi donis al ŝi la promeson, ke nia infano neniam estos baptita
Kristane; mi devas plenumi mian promeson, mi rigardas ĝin kiel interligon
kun Dio.
La malgranda Juda knabino estis forprenita el la lernejo de la Kristanoj.
Pasis jaroj.
En unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malriĉa urbana domo servis malriĉa knabino de Mosea religio, tio estis Sara. Ŝiaj haroj estis nigraj kiel ebono, ŝiaj okuloj estis mallumaj kaj tamen plenaj de brilo, kiel ordinare estas ĉe la filinoj de la oriento. La trajtoj de la vizaĝo ĉe la nun tute plenkreska knabino montris ankoraŭ la saman esprimon, kiu iam lumis sur la vizaĝo de la infano, kiam ŝi sidis sur la lerneja benko kaj kun pensoplena rigardo aŭskultis.
Ĉiun dimanĉon el la preĝejo sonadis la ludado de la orgeno kaj la kantado
de la paroĥanoj kaj penetradis trans la strato ĝis la kontraŭe staranta
domo, kie la Juda knabino, diligenta kaj fidela en sia profesio, staris ĉe
sia laboro. Venu, ho tago de Dio, eniru en mian koron kaj faru ĝin pura
kaj sankta!
tiel sonis la leĝo de la juna Judino, sed ŝia tago de Dio, ŝia
sabato, estis labortago de la Kristanoj, kaj ŝi povis teni ĝin sankta nur en
sia koro. Sed kion antaŭ Dio signifas tago kaj horo? Ĉi tiu penso naskiĝis
en ŝia animo, kaj en dimanĉo de la Kristanoj ŝia preĝmeditado estis
malpli malhelpata. Kiam la sonado de la orgeno kaj la sankta kantado
penetradis al ŝi en la kuirejon, tiam eĉ ĉi tiu loko fariĝadis silenta kaj
sankta. Tiam ŝi legadis la Malnovan Testamenton, la trezoron kaj propraĵon
de sia popolo, kaj nur tion, ĉar tio, kion ŝia patro parolis al ŝi, kiam li
ŝin forprenis el la lernejo, profunde penetris en ŝian koron, la promeso,
kiun li estis doninta al ŝia mortanta patrino, ke Sara neniam fariĝos
Kristanino, neniam forlasos la religion de siaj gepatroj. La Nova
Testamento estis kaj devis resti por ŝi ŝlosita libro, kaj tamen ŝi sciis multe el
ĝi, brilante kaj lumante tio staris antaŭ ŝi en la rememoroj el ŝia infaneco.
Unu vesperon ‐ ŝi sidis en angulo de la ĉambro ‐ ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti, ĉar li legis ne el la Evangelio, sed el malnova historia libro. La historio rakontis pri Hungara kavaliro, kiu estis kaptita de Turka guberniestro, kiu lasis aljungi lin kune kun la bovoj al la plugilo, peladi per vipado kaj terure mokadi, ĝis li tute senfortiĝis.
La edzino de la kavaliro vendis ĉiujn siajn juvelojn, garantidonis la kastelon kaj la terposodaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata; la mono tamen estis kolektita, kaj oni lin liberigis de la malhonoro kaj sklaveco.
Malsana kaj suferanta li revenis en sian hejmon. Sed baldaŭ denove eksonis ĝenerala alvoko kontraŭ la malamikojn de la Kristaneco. La malsanulo tion aŭdis, kaj nun li plu ne povis ripozi; li lasis sin levi sur sian batalan ĉevalon, liaj vangoj denove ruĝiĝis, liaj fortoj videble revenis, kaj li elmoviĝis kaj venkis. Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo, moki kaj suferigi, fariĝis nun lia kaptito kaj estis metita de li en la malliberejon de lia hereda kastelo; sed jam en la unua horo de lia enŝlositeco venis al li la kavaliro kaj demandis sian kaptiton:
Kio, laŭ via opinio, vin atendas?
Mi scias!
respondis la Turko, repago!
Jes, la repago de la Kristanoj!
diris la kavaliro; la Kristaneco
ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon. Dio
estas la amo! Veturu pace al via hejmo kaj al viaj karaj, fariĝu milda kaj
bona koncerne tiujn, kiuj suferas!
Tiam la kaptito forte ekploris. Kiel mi povus pensi, ke io simila estas
ebla! Mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj
tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos. Mi devas
morti, kontraŭ tio okzistas nenia helpo! Sed antaŭ ol mi mortos, sciigu
al mi la instruon, kiu enhavas en si tian amon kaj favorkorecon, ĝi estas
granda kaj Dia! Donu al mi la eblon morti en ĝi, morti kiel Kristano!
Kaj lia peto estis plenumita.
Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis voĉlegita; ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso, sed la plej grandan impreson ĝi faris sur tiu, kiu sidis forlasita en la angulo, sur la servistino Sara, sur la Juda knabino. Grandaj pezaj larmoj staris en ŝiaj brilantaj karbonigraj okuloj.
Tie ŝi sidis kun tiu infana animo, kun kiu ŝi iam sidis sur la benko de la lernejo kaj aŭskultis la altajn instruojn de la Evangelio. La larmoj fluis sur ŝiaj vangoj.
Mia infano ne fariĝu Kristanino!
sonis la lastaj vortoj de la patrino
sur la lito de morto, tio tremigis ŝian koron kaj animon, kaj la leĝo
diris plue en ŝia interno: Respektu la patron kaj la patrinon!
Mi ne estas ja Kristanino! Ili vokas min Juda knabino. Tiel moke
kriis post mi la knaboj de la najbaro la lastan dimanĉon, kiam mi haltis
antaŭ la malfermita pordo de la preĝejo kaj enrigardis tien, kie la altaraj
kandeloj brulis kaj la preĝantoj kantis. De post mia lerneja tempo ĝis la
nuna tago en tio kuŝis kaj kuŝas por mi forto de la Kristaneco, kiu,
simile al sunlumo, profunde lumas en la koron, eĉ se mi kovras antaŭ tio
miajn okulojn. Sed, ho patrino, mi ne afliktos vin en via tombo, mi ne
rompos la sanktan promeson, kiun la patro al vi donis. Mi ne legos la
Kristanan Biblion, mi havas ja Dion de miaj prapatroj, por apogi al Li
mian kapon!
Jaroj pasis.
La mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa; tamen Sara restis, ŝi estis ŝia helpantino en la mizero, ŝi subtenis la tutan mastraĵon. Ŝi laboris ĝis malfrue vespere kaj havigadis panon per la laboro de siaj manoj. Troviĝis neniu pli proksima parenco, kiu povus zorgi pri la familio, en kiu la patrino krom tio fariĝadis kun ĉiu tago ĉiam pli malforta kaj jam de multaj monatoj estis alkatenita al la lito. Tiam Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo.
Tie kuŝas la Biblio!
diris la malsanulino; voĉlegu al mi ion el ĝi
en ĉi tiu longa vespero; mi tiel kore sopiras aŭdi la vorton de Dio!
Sara klinis sian kapon. Ŝiaj manoj kunmetiĝis ĉirkaŭ la Biblio, el kiu
ŝi legis al la malsanulino. Ofte ŝi verŝadis larmojn, sed ŝiaj okuloj
fariĝis pli klaraj kaj en ŝia animo fariĝis pli klare. Patrino, via filino ne
ricevos la bapton de la Kristanoj, ŝi ekstere ne estos alkalkulata al ilia
komunumo, pri tio ni interkonsentis sur ĉi tiu tero, sed super ĝi... la
unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!... Li
punas la teron, kaj, soifiginte ĝin, li ĝin riĉigas. Ho, mi tion komprenas!
Tio fariĝas per Li kaj en Li: Kristo.
Ŝi tremis ĉe la elparolado de la sankta nomo; fajra bapto ŝin trafluis, pli forta, ol la korpo povas traelporti, kaj ŝia korpo kliniĝis pli senforte ol la korpo de la malsanulino, ĉe kiu ŝi maldormis.
Malfeliĉa Sara!
oni diris, la laboro kaj maldormado ŝin trolacigis!
Oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis kaj de kie oni ŝin enterigis, sed ne sur la tombejo de la Kristanoj, ‐ tie ne ekzistis loketo por la Juda knabino, ‐ ne, ekstere apud la muro oni ŝin metis en la teron.
Kaj la suno de Dio, kiu lumis sur tombojn de la Kristanoj, lumis ankaŭ super la tombo de la Juda knabino tie ekstere, kaj la kantoj, kiuj sonadis sur la tombejo de la Kristanoj, penetris ankaŭ super ŝian tombon.
Ankaŭ al ĝi sonis la proklamo: ekzistas reviviĝo en Kristo, en Li, kiu
diris al siaj disĉiploj: Johano baptis per akvo, sed vi estu baptataj per la
Sankta Spirito!
En la malvasta kurba strato inter multaj malriĉaj domoj staris mallarĝa kaj alta domo el traboj, kiu estis sufiĉe ruinigita. Nur malriĉaj homoj loĝis en ĝi, kaj la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto, kie antaŭ la malgranda fenestro en la lumo de la suno pendis malnova ligna kaĝo, kiu ne havis eĉ bonordan pladeton por akvo, sed nur renversitan kolon de botelo kun korko malsupre. Maljuna virgulino staris ĉe la malfermita fenestro; ŝi ĵus ornamis per herbo la kaĝon, en kiu malgranda kanabeno saltetadis de stango sur stangon kaj gaje kantis.
Jes, vi povas kanti!
diris la kolo de botelo. Kompreneble, ĝi ne diris
tion tiel, kiel ni povas diri, ĉar kolo de botelo ne povas ja paroli, sed ĝi
pensis tion en si, kiel ni homoj parolas kun ni mem. Jes, vi povas kanti,
vi havas ĉiujn viajn membrojn sendifekte; sed vi devus elprovi simile al
mi, kion tio signifas, se oni perdis sian malsupran parton, posedas nur
kolon kaj buŝon kaj ankoraŭ kun korko en ĝi, kiel mi, tiam vi ne kantus.
Sed estas bone, ke almenaŭ unu estas gaja! Mi ne havas kaŭzon por
kanti, kaj mi tion eĉ ne povas; tion mi povis nur tiam, kiam mi estis
ankoraŭ tuta botelo kaj oni min frotis per korko. Tiam mi fariĝis vera
alaŭdo, tiam oni min nomis la granda alaŭdo. Mi estis en la arbaro kun
la familio de la peltisto, kaj oni festis la fianĉiĝon de la filino. Mi tion
ankoraŭ memoras tiel, kvazaŭ tio estis hieraŭ. Mi multe travivis, se mi
pripensas ĉiujn miajn sortojn. Mi estis en fajro kaj en akvo, malsupre en
la nigra tero kaj pli alte ol povas leviĝi multaj aliaj. kaj nun mi ŝvebas
antaŭ la kaĝo en la aero kaj sunlumo. Estus peninde aŭskulti mian historion,
sed mi ne parolas pri tio laŭte, ĉar mi ne povas!
Sed en si mem ĝi rakontis aŭ pripensis sian tutan historion, kiu estis sufiĉe rimarkinda, kaj la malgranda birdo gaje kantis sian melodion, kaj malsupre sur la strato oni veturis kaj iris, ĉiu pensis nur pri siaj aferoj aŭ pri nenio, sed la kolo de botelo pensis pri sia historio.
Ĝi rememoris la ardantan fandofornon en la fabriko, en kiu ĝi per
blovado naskiĝis; ĝi memoris ankoraŭ, ke ĝi estis tute varmega, enrigardis
en la bruantan fornon, la lokon de sia naskiĝo, kaj forte deziris tuj
returne ensalti en ĝin, sed ke iom post iom, laŭgrade de sia malvarmiĝo,
ĝi komencis senti sin bone tie, kie ĝi estis. Ĝi staris en vico kun tuta
regimento da fratoj kaj fratinoj, ĉiuj el la sama forno, sed parto el ili estis
formitaj kiel boteloj por ĉampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio
estas grandega diferenco. Estas vero, ke poste en la mondo bierbotelo
povas enhavi en si la plej bonan Lacrimae Christi
kaj ĉampanbotelo
povas esti plenigita per ciro, sed al kio oni estas naskita, tion oni tuj
povas vidi laŭ la eksteraĵo, nobelo restas nobelo, eĉ se ĝi havas ciron en
sia ventro.
Ĉiuj boteloj baldaŭ estis enpakitaj kaj kun ili ankaŭ nia botelo. Tiam
ĝi ne pensis, ke ĝi finos kiel kolo de botelo, de ŝtupo al ŝtupo veninte ĝis
tio, ke ĝi servos kiel trinkvazeto por birdo, kio en ĉiu okazo estas ja
honesta ekzistado, ĉar oni ja almenaŭ estas io. La taglumon ĝi denove
ekvidis nur tiam, kiam en kelo de vinkomercisto ĝi kune kun siaj
kamaradoj estis elpakita kaj la unuan fojon tralavita, kio elvokis ĉe ĝi
strangan senton. Ĝi kuŝis nun malplena kaj senkorka kaj sentis sin iel
malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas. Jen oni ĝin
plenigis per bona, belega vino, oni ĝin ŝtopis per korko, sigelis, kaj oni
algluis al ĝi paperon kun la surskribo: Unuaranga kvalito
. Estis tiel,
kvazaŭ tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton, sed la vino
efektive estis bona, kaj la botelo ankaŭ estis bona. Kiam oni estas juna,
oni estas lirikulo. Io sonis kaj kantis en ĝi, pri belo kaj ĉarmo, kio estis
ja tute nekonata al ĝi, pri verdaj sunlumaj montoj kie la vino naskiĝas,
kie viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas. Ho, kiel bela
estas la vivo! Pri ĉio ĉi tio sonis la interno de la botelo, kiel ĉe la junaj
poetoj, kiuj ofte ankaŭ nenion scias pri tio.
Unu matenon oni ĝin aĉetis. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino de la plej bona speco; kaj ĝi estis metita en la korbon de manĝaĵoj al la tie jam troviĝantaj ŝinko, kolbaso kaj fromaĝo; apude kuŝis plej bela butero kaj plej bonspeca pano. La filino de la peltisto mem ĉion enpakis; ŝi estis tiel juna, tiel bela! La brunaj okuloj ridis, rideto ĉirkaŭis la buŝon, kiu povosciis paroli tiel same bone, kiel la okuloj. Ŝi havis delikatajn molajn manojn; ili estis blankaj, sed la kolo kaj brusto estis ankoraŭ pli blankaj. Oni tuj povis vidi, ke ŝi estas unu el la plej belaj knabinoj de la urbo, kaj tamen ŝi ne estis ankoraŭ fianĉinigita.
Kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la manĝaĵoj staris sur le genuoj de la filino. Inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo de la botelo; sur la korko ĝi havis ruĝan sigelon kaj rigardis al la juna knabino rekte en la infanan vizaĝeton. Ĝi tamen rigardis ankaŭ al la juna piloto, kiu sidis ĝuste apud ŝi. Li estis ŝia de infaneco amiko, filo de portretisto. Antaŭ nelonge li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto, kaj morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj. Pri tio estis multe parolate dum la enpakado, kaj dum tiu parolado oni ne povis vidi multe da plezuro en la okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo de la eleganta filino de la peltisto.
Ambaŭ junaj homoj iris en la verdan arbaron, ili parolis kune, ‐ jes, pri kio ili en efektiveco parolis? Tion la botelo ne aŭdis, ĝi staris en la korbo de la manĝaĵoj. Daŭris sufiĉe longe, antaŭ ol oni ĝin elprenis; sed kiam tio estis farita, okazis ankaŭ ĝojigaj aferoj, ĉiuj okuloj ridis, ankaŭ la okuloj de la filino de la peltisto, sed ŝi parolis malpli kaj ŝiaj vangoj ardis kiel du ruĝaj rozoj.
La patro prenis la plenan botelon kaj la korktirilon. Ho, estas io specialsenta, kiam oni tiamaniere la unuan fojon estas eltirata! La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton; kiam la korko eliris, en la kolo de la botelo aŭdiĝis muĝo, kaj poste kluk-klukado, kiam la vino verŝiĝis en la glasojn.
Por la sano de la fianĉigita pareto!
diris la patro, kaj ĉiu glaso estis
malplenigita ĝisfunde, kaj la juna piloto kisis sian belan fianĉinon.
Feliĉon kaj benon!
diris ambaŭ gemaljunuloj. La juna homo ankoraŭ
unu fojon plenigis la glasojn. Reveno hejmen kaj edziĝo en plej
baldaŭa tempo!
li ekkriis; kaj kiam la glasoj estis malplenaj, li prenis
la botelon, levis ĝin alte supren kaj diris: Vi partoprenis en la plej
bela tago de mia vivo, vi al neniu plu servu!
Kaj li ĵetis la botelon alten
en la aeron.
Tiam la filino de la peltisto certe ne pensis pri tio, ke ŝi ankoraŭ vidos
tiun botelon, sed tiel estis poste okazonta. La botolo falis en la densan
kanaron ĉe la malgranda arbara lago; la kolo de botelo ankoraŭ memoris
tre bone, kiel ĝi tie kuŝis kaj meditis. Mi donis al ili vinon, kaj ili donis
al mi akvon de marĉo; sed ilia intenco estis bona!
Ĝi ne povis plu vidi
la gefianĉojn kaj la ĝojajn gemaljunulojn, sed ankoraŭ longe ĝi aŭdis,
kiel ili ĝojkrias kaj kantas. Poste venis du malgrandaj vilaĝanaj knaboj,
enrigardis en la kanaron, rimarkis la botelon kaj prenis ĝin; nun ĝi estis
prizorgita.
Hejme en la arbara domo, kie ili loĝis, hieraŭ estis ilia plej aĝa frato, maristo, kaj diris adiaŭ, ĉar li intencis entrepreni pli grandan vojaĝon.
Nun la patrino staris kaj ankoraŭ pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon, por ankoraŭ unu fojon vidi la filon kaj transdoni al li saluton de si kaj de la patrino. Boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo. Ĝi povis enpreni en sin pli ol la boteleto, kaj krom tio la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko. La nunan fojon la botelo ricevis ne ruĝan vinon kiel antaŭe, ĝi ricevis nur maldolĉajn gutojn, sed ili ja ankaŭ estas tre bonaj ‐ por la stomako. La nova botelo devis iri en la pakaĵeton anstataŭ la malgranda. Kaj tiamaniere la botelo denove komencis migradon, ĝi venis sur ŝipon en la posedon de Petro Jensen, kaj tio estis ĝuste tiu sama ŝipo, sur kiu troviĝis la juna piloto; sed li ne vidis la botelon, kaj kredeble li ĝin ankaŭ plu ne rekonus kaj ne pensus: tio estas tiu botelo, el kiu ni trinkis por la honoro de nia fianĉiĝo kaj por mia feliĉa reveno hejmen.
Estas vero, ke ĝi ne enhavis en si plu vinon, tamen ion tiom same
bonan. Ĉiufoje, kiam Petro Jensen ĝin elprenis, liaj kamaradoj lin
nomadis la
apotekisto. Li verŝadis el ĝi la bonan medicinaĵon, tiun, kiu
helpis por la stomako; kaj ĝi efektive helpis tiel longe, kiel ĝi enhavis en
si ankoraŭ almenaŭ kelke da gutoj. Tio estis gaja tempo, kaj la botelo
kantadis, kiam oni ĝin frotis per la korko. Tiam ĝi ricevis la nomon de
granda alaŭdo, alaŭdo de Petro Jensen.
Pasis longa tempo, la botelo staris malplena en angulo. Unu fojon ‐
ĉu tio estis dum la veturado tien, ĉu dum la revena veturado, la botelo
ne sciis tute precize ‐ okazis terura malfeliĉo. Leviĝis ventego, altaj
ondegoj, nigraj kaj pezaj alruliĝis; ili levis la ŝipon kaj ĵetadis ĝin tien
kaj reen; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj
estis senefikaj. Estis mallumega nokto, la ŝipo iris al la fundo, sed en la
lasta minuto la juna piloto skribis sur folieton: En la nomo de Jesuo,
ni dronas!
Li skribis la nomon de sia fianĉino, sian propran kaj ankaŭ
la nomon de la ŝipo, enŝovis la paperon en malplenan botelon, kiu troviĝis
plej proksime de li, forte enŝtopis la korkon kaj ĵetis la botelon en la
malkvietegan maron. Li ne sciis, ke tio estis la sama botelo, el kiu li al si
kaj al ŝi enverŝis la glason de ĝojo kaj de espero. Nun ĝi balanciĝadis sur
la ondegoj kun saluto kaj sciigo pri morto.
La ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis, sed la botelo flugis kiel birdo, ĝi havis ja en si koron, aman leteron. Kaj la suno leviĝis, kaj la suno subiris, por la botelo ĝi prezentis vidaĵon similan al tiu, kiun iam en la tempo de ĝia naskiĝo prezentis la ardanta forno, en kiun ĝi havis sopiran deziron flugi returne. Ĝi devis batali kontraŭ senventeco kaj kontraŭ novaj ventegoj, sed ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis. Pli ol tutan jaron ĝi vagadis, jen norden, jen suden, kiel la maraj fluoj ĝin irigis. Cetere ĝi estis sia propra sinjoro, tamen ankaŭ tio povas tedi.
La skriboportanta folieto, la lasta adiaŭ de la fianĉo al la fianĉino, povus kaŭzi nur grandan malĝojon, se ĝi trafus en la ĝustajn manojn.
Sed kie estis tiuj manoj, ili, kiuj en la tago de la fianĉiĝo sur la verda herbo lumis kiel blankiĝanta tolo sur la freŝa herbotero? Kie estis la filino de la peltisto? Kie estis eĉ la lando, kaj kiu lando estis plej proksime? Tion la botelo ne sciis; ĝi naĝis kaj naĝis, kaj fine tiu naĝado tute tedis ĝin, tio ne estis ĝia destino. Kaj tamen ĝi naĝis, ĝis ĝi fine alnaĝis al tero, al fremda lando. Ĝi ne komprenis eĉ unu vorton el tio, kion oni tie parolis, tio ne estis la lingvo, en kiu ĝi antaŭe aŭdis paroli, kaj multe oni perdas, se oni ne komprenas la lingvon.
Oni levis la botelon kaj pririgardis ĝin, la tie kuŝantan folieton oni rimarkis, elprenis, turnis kaj returnis, sed oni ne komprenis tion, kio estis skribita sur ĝi; oni komprenis, ke la botelo estis ĵetita el la ŝipo intence kaj ke sur la folio estas klarigita la kaŭzo de tio, sed kio en efektiveco tie estas skribita; tio estis la enigmo, ‐ kaj oni denove ŝovis la folion en la botelon, kaj ĉi tiun oni starigis en granda ŝranko, en granda ĉambro, en granda domo.
Ĉiufoje, kiam venis fremduloj, oni elprenadis la folion, turnadis kaj returnadis ĝin, tiel ke la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla; fine neniu plu povis rekoni, ke tie troviĝis literoj. La botelo staris ankoraŭ unu jaron en la ŝranko, poste oni metis ĝin en la subtegmenton, kaj tie ĝin kovris polvo kaj araneaĵo. Tiam ĝi rememoris la pli bonajn tagojn, kiam en la freŝa arbaro ĝi enverŝis la ruĝan vinon kaj kiam ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kaj havis en si transdonotan sekretan leteron, adiaŭan ĝemon.
Nun ĝi dum dudek jaroj staris en la subtegmento; ĝi povus stari ankoraŭ
pli longe, se oni ne rekonstruus la domon. La tegmenton oni deĵetis, la
botelon oni rimarkis kaj priparolis, sed ĝi ne komprenis la lingvon; la
lingvon oni ne ellernas per tio, ke oni staras en la subtegmento, eĉ ne en
la daŭro de dudek jaroj. Se mi restus malsupre en la ĉambro,
ĝi
pensis, tiam mi eble ĝin ellernus.
Nun oni ĝin purigis kaj tralavis, kaj ĝi vere tion bezonis; ĝi sentis sin tute klara kaj travidebla, en sia maljuneco ĝi fariĝis denove juna, sed la folieto, kiun ĝi estis portinta en si, dum la lavado tute sentaŭgiĝis.
Oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, ĝi ne sciis, de kia speco ili
estis. Oni ĝin ŝtopis per korko kaj envolvis, ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ
lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno, tamen ion oni devas ja
vidi, kiam oni vojaĝas
, pensis la botelo. Sed ĝi nenion vidis, ‐
kompense ĝi faris la plej gravan aferon: ĝi vojaĝis kaj venis tien, kien ĝi
devis veni; tie oni ĝin elpakis.
Kiom multe ili tie en la eksterlando klopodis pri ĝi!
oni diris, kaj
malgraŭ tio ĝi tamen krevis!
Sed ĝi ne krevis. La botelo nun komprenis
ĉiun vorton, kiun oni parolis, ĉar oni parolis en la lingvo, kiun ĝi estis
aŭdinta ĉe la fandoforno kaj ĉe la vinkomercisto kaj en la arbaro kaj sur
la ŝipo; la sola bona, ĝusta, malnova lingvo, kiun oni povas kompreni. Ĝi
revenis en sian naskiĝlandon, ĝi ricevis saluton de bonveno. Pro granda
ĝojo ĝi preskaŭ elsaltis al ili el la manoj, ĝi eĉ preskaŭ tute ne rimarkis,
ke oni eltiris la korkon kaj ĝin mem oni ŝutmalplenigis kaj metis en la
kelon, por forigi kaj forgesi ĝin. En la hejmo estas plej bone, eĉ en kelo!
Tie neniam venis al ĝi en la kapon pripensi, kiel longe ĝi tie jam kuŝas; ĝi kuŝis tie oportune, kaj kiam ĝi jam longe estis kuŝinta, venis iam homoj, prenis la botelojn kaj ĝin ankaŭ.
En la ĝardeno estis granda festo; brulantaj lampoj pendis en girlandoj, paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj. Estis belega vespero, la aero estis kvieta kaj klara; la steloj lumis hele, kaj la novluno staris sur la ĉielo, en efektiveco oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero; por bonaj okuloj tio prezentiĝis tre bele.
La flankaj vojetoj estis ankaŭ prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havu sufiĉe da lumo por la plua irado. Tie inter la plektobariloj estis starigitaj boteloj, el kiuj ĉiu havis kandelon, kaj inter ili staris ankaŭ nia malnova konato, kiu estis iam finonta kiel kolo de botelo, kiel akvovazeto por birdo. En tiu momento ĝi trovis ĉion ĉi tie senfine bela, ĝi estis denove en verdaĵo, ĝi denove partoprenis en festo kaj ĝojo, aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe de tiu flanko de la ĝardeno, kie pendis la koloraj paperaj lanternoj. Estas vero, ke ĝi mem staris ĉe flanka vojeto, sed ĝuste tio donis materialon por meditado; la botelo staris kaj portis sian kandelon, staris ĉi tie por utilo kaj plezuro, kaj tio estas la plej ĝusta. En tia horo oni forgesas eĉ dudek jarojn, pasigitajn en subtegmento, kaj tion forgesi estas bone.
Tute antaŭ ĝi preteriris sola paro, brako sub brako, kiel tiu paro da gefianĉoj tie en la arbaro, la piloto kaj la filino de la peltisto; la botelo havis tian senton, kvazaŭ ĝi denove travivis tion. En la ĝardeno promenadis la gastoj de la dommastro kaj ankaŭ aliaj homoj, al kiuj estis permesite rigardi ĉi tiujn kaj la tutan belegecon. Inter ili iris ankaŭ unu maljuna fraŭlino; ĉiuj ŝiaj parencoj formortis, sed amikoj ne mankis al ŝi. Ŝi havis ĝuste la saman penson, kiel la botelo, ŝi pensis pri la verda arbaro kaj pri unu juna gefianĉa paro, kiu havis por ŝi tre grandan intereson, ĉar ŝi mem ja estis duono de tiu paro. Tiam ŝi estis festinta sian plej feliĉan horon, kaj ĝin oni neniam forgesas, eĉ se oni fariĝas tre maljuna fraŭlino. Sed ŝi ne rekonis la botelon, kaj ĉi tiu ne rekonis ŝin; tiel oni en la mondo preterpasas sin reciproke, ‐ ĝis oni sin denove renkontas, kaj tio okazis al ili ambaŭ, ili ja renkontiĝis en la urbo.
El la ĝardeno la botelo denove venis en la manojn de vinvendisto; oni
ĝin plenigis per vino, kaj poste oni ĝin vendis al la aerveturisto, kiu la
sekvantan dimanĉon intencis suprenflugi kun la balono. Estis grandega
svarmo da homoj, kiuj venis de ĉiuj flankoj, por rigardi; eksonis regimenta
muziko, kaj multe da preparoj estis faritaj. La botelo tion vidis el
korbo, en kiu ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja, ĉar
ĝi sciis, ke ĝi devas flugi supren nur por poste esti faligata malsupren en
paraŝuto. La botelo sciis nenion pri leviĝado nek pri falado, ĝi vidis, ke
la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda,
ĝi komencis leviĝadi ĉiam pli kaj fariĝis ĉiam pli maltrankvila. Subite la
ŝnuregoj, kiuj ĝin tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun
la aerveturisto, la korbo, la botelo kaj la kuniklo. Bruege eksonis la
muziko, kaj ĉiuj homoj kriis hura!
Tio estas stranga ideo, tiel leviĝi en la aeron!
pensis la botelo; tio
estas tute nova ŝipveturado. Tie supre oni ja ne povas vagi!
Multaj miloj da homoj rigardis la balonon, kaj la maljuna fraŭlino ankaŭ ĝin rigardis. Ŝi staris ĉe sia malfermita tegmenta fenestro, kie pendis la kaĝo kun la malgranda kanabeno, kiu tiam ankoraŭ ne havis glaseton por akvo, sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko. En la fenestro mem staris mirtujo, kiu estis ŝovita iom flanken, por ne esti elpuŝita, dum la maljuna fraŭlino sin klinis antaŭen, por rigardi. En la balono ŝi klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la kuniklon en la paraŝuto kaj poste trinkis por la sano de ĉiuj kaj post tio ĵetis la botelon alte supren en la aeron. La maljuna fraŭlino eĉ ne suspektis, ke ĝuste la saman botelon ŝi jam iam vidis flugantan antaŭ ŝi kaj ŝia amiko en ŝia tago de ĝojo, en la verda arbaro, en ŝia juneco.
La botelo ne havis tempon por pensi, tute ne atendita estis por ĝi tio, ke ĝi subite troviĝis sur la plej alta punkto de sia vivo. Turoj kaj tegmentoj kuŝis profunde sub ĝi, la homoj ŝajnis ne pli grandaj ol formikoj.
Jen ĝi malleviĝis, sed kun alia rapideco ol la kuniklo; la botelo transturniĝis en la aero, ĝi sentis sin tiel juna, tiel petolema, ĝi estis ankoraŭ duone plena de vino, sed ne longe. Kia vojaĝo! La suno prilumis la botelon, ĉiuj homoj observis ĝian flugadon, la balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo. Ĝi falis sur unu el la tegmentoj kaj rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili ne povis resti kuŝantaj, ili saltis kaj ruliĝis, ĝis ili atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn. Sole la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto.
Ĝin oni povas bone uzi kiel akvovazeton por birdo!
diris la kelmastro;
sed li mem havis nek birdon nek kaĝon, kaj estus ja tro granda
postulo havigi al si ilin nur pro tio, ke li posedis botelkolon, kiun oni
povas uzi kiel akvovazeton por birdo. La maljuna fraŭlino en la subtegmenta
ĉambreto povis trovi uzon por ĝi, kaj tial la botelkolo venis supren,
estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita
supren, nun estis turnita malsupren, kiel ofte okazas ĉe ŝanĝo. Ĝi ricevis
freŝan akvon kaj estis pendigita antaŭ la kaĝo de la malgranda birdo, kiu
tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon.
Jes, vi povas kanti!
Tion diris la kolo de botelo, kaj ĝi estis ja siaspeca
rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato. Pli oni nenion sciis
el ĝia historio. Nun ĝi pendis kiel birdvazeto, povis aŭdi, kiel la homoj
malsupre sur la strato zumas kaj bruas, povis aŭdi la paroladon de la
maljuna fraŭlino en ŝia ĉambreto. Ŝi ĝuste havis viziton, venis al ŝi samaĝa
amikino, kaj ili babilis unu kun la alia, ‐ ne pri la kolo de botelo, sed
pri la mirtujo ĉe la fenestro.
Vere vi ne devas elĵeti tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via
filino!
diris la maljuna fraŭlino; vi ricevos tian kronon de mi, kaj ĝi
estos kun plej belegaj floraĵoj. Ĉu vi vidas, kiel bele tie staras la floreto?
Tio estas markoto de tiu mirtujo, kiun vi donacis al mi unu tagon post
mia fianĉiĝo, de tiu mirtujo, de kiu mi post paso de unu jaro estis detranĉonta
al mi mian propran edziniĝan kronon, sed tiu tago ne venis. La
okuloj, kiuj devis lumi al mi por ĝojo kaj beno en ĉi tiu vivo, ‐ ili
fermiĝis. Sur la fundo de la maro li dormas trankvile, la anĝela animo! La
arbeto fariĝis maljuna arbo, sed mi fariĝis ankoraŭ pli maljuna, kaj kiam
la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon, plantis ĝin en la
teron, kaj el la branĉo nun fariĝis granda arbeto, kiu fine tamen atingos
la rolon de edziniĝa ornamo, fariĝos la edziniĝa krono de via filino!
Larmoj staris ĉe tiuj vortoj en la okuloj de la maljuna fraŭlino; ŝi parolis pri la amiko de sia juneco, pri la fianĉiĝo en la arbaro. Ŝi pensis pri la toasto, kiu tiam estis eldirita, pensis pri la unua kiso; sed pri tio ŝi nenion diris, ŝi estis ja maljuna virgulino. Ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj; sed pri tio ŝi ne pensis, ke tie antaŭ la fenestro troviĝas ankoraŭ rememoraĵo el tiu tempo, la kolo de botelo, kiu ekmuĝis, kiam la korko brue elsaltis. Sed la kolo de botelo ŝin ankaŭ ne rekonis, ĉar kvankam ĝi tre bone povus aŭdi la tutan historion, ĝi tamen tion ne faris.
Kial? Ĝi pensis nur pri si mem!
Vi konas ja la historion pri Holger, la Dano? Ni ĝin ne rakontos al vi,
sed nur demandos vin, ĉu vi el ĝi memoras, ke Holger, la Dano,
militakiris la grandan landon Hindujon ĝis la orienta fino de la mondo, ĝis
tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno
, kiel rakontas Christen
Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen? Ne estas grave, ĉu vi lin
konas aŭ ne. Holger, la Dano, transdonis tie al la pastro Jon la regadon
kaj reĝecon super la tuta Hindujo. Ĉu vi konas la pastron Jon? Ho, tio
ankaŭ ne estas grava, se vi lin ne konas, ĉar pri li en nia historio tute ne
estas parolate. Ĉi tie vi aŭdos nur pri la arbo de la suno en Hindujo,
oriente ĉe la fino de la mondo
, kiel iam pensis tiuj, kiuj ne lernis
geografion, kiel ni ĝin lernis. Sed tio ankaŭ estas ja indiferenta por ni.
La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis kaj vi ankaŭ neniam havos la okazon vidi. Ĝia branĉaro etendiĝis sur la spaco de kelkaj mejloj ĉirkaŭe, ĝi en efektiveco prezentis tutan arbaron, ĉiu el ĝiaj plej malgrandaj branĉoj estas siavice tuta arbo. Tie troviĝis palmoj, fagoj, pinioj, platanoj; ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie kiel malgrandaj branĉoj el la pli grandaj, kaj la grandaj branĉoj mem per siaj kurbaĵoj kaj fleksoj similis al valoj kaj altaĵoj. Ili estis kovritaj de velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj. Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. La suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn, tio estis ja la arbo de la suno.
Ĉi tie kolektiĝadis la birdoj el ĉiuj partoj de la mondo, la birdoj el la nepenetreblaj arbaroj de la malproksima Ameriko, el la rozĝardenoj de Damasko, el la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko, kie la elefanto kaj la leono imagas al si, ke ili estas la solaj regantoj. Venadis la alcionoj, kaj la cikonio kaj la hirundo kompreneble ankaŭ venadis.
Sed la birdoj ne estis la solaj vivantaj estaĵoj kiuj venadis ĉi tien. La cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj belaj, sentis sin ĉi tie kiel hejme. La branĉaro de la arbo estis ja granda bonodora ĝardeno, kaj en ĝi, sur la loko, kie la plej grandaj branĉoj etendiĝis simile al verdaj altaĵoj, staris palaco el kristalo, kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo. Ĉiu el la turoj leviĝis simile al lilio, tra kies trunketo oni povis leviĝi supren, ĉar en ĝi troviĝis ŝtuparo. Vi povas facile kompreni, ke oni povis eliri sur la foliojn, kiuj prezentis balkonojn.
En la ekstrema pinto de la floro mem troviĝis plej bela brilanta
festosalono, kiu havis kiel tegmenton nur la bluan ĉielon kun la suno
kaj steloj. En alia maniero la vastaj salonoj en la malsupra parto de la
palaco estis tiel same belegaj. En iliaj muroj speguliĝis la tuta ĉirkaŭe
kuŝanta mondo; oni povis observi en ili ĉion, kio okazis, tiel ke oni ne
bezonis legi gazetojn, kiujn oni cetere ĉi tie ne havis. Ĉion oni povis vidi
en vivantaj bildoj, se oni nur povus kaj volus tion rigardi, ĉar tro multe
estas tro multe, eĉ por la plej saĝa homo, kaj ĉi tie loĝis la plej saĝa
homo. Lia nomo estas tiel malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus ĝin
elparoli, kaj tial ĝi povas esti por vi indiferenta. Li sciis ĉion, kion homo
povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi sur la tero; li
konis ĉiun elpenson, kiu estis farita aŭ ankoraŭ estis farota, sed ne pli,
ĉar por ĉio ekzistas limo. La saĝega reĝo Salomono posedis nur duonon
de tia saĝeco, kaj li estis ja tre saĝa; li havis potencon super la fortoj de
la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene
prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago. Sed la reĝo
Salomono ankaŭ devis morti, kaj tio estis la penso, kiu ofte mirinde
vive okupadis la grandan esploremulon, la potencan sinjoron de la
palaco en la arbo de la suno. Li ankaŭ, kiel ajn pli alte ol ĉiuj homoj li
staris koncerne la saĝecon, devis iam morti, tion li sciis, kaj liaj infanoj
ankaŭ devis morti. Kiel la folioj de la arbaro ili estis velkontaj kaj
cindriĝontaj. Li vidis, kiel la homa generacio estis forblovita kiel la folioj
de arbo, kaj li vidis, kiel nova generacio ekfloris. Sed la folioj, kiuj unu
fojon defalis, neniam plu elkreskis denove, ili fariĝis polvo, ili penetris
en aliajn kreskaĵojn. Kio fariĝas kun la homo, kiam venas la anĝelo de
la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la
animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? Al eterna vivo,
diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj
kiel? En la ĉielo supre!
diras la piuloj; supren ni iras!
‐
Supren!
ripetadis la saĝulo kaj rigardadis supren al la suno kaj al
steloj. Supren!
Kaj el la globa formo de la tero li vidis, ke supre kaj
malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas
sur la ŝvebanta globo. Kiam li leviĝis tiel alten, ĝis kie atingas la pintoj
de la plej altaj montoj de la mondo, tiam la aero, kiun ni ĉi tie malsupre nomas
la pura ĉielo
, prezentiĝis al li kiel karbonigra mallumo,
simila al etendita tuko, kaj la suno prezentiĝis kiel ardanta globo sen
radioj, nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo. Ĉi tie estis la limo por
la korpa okulo, ĉi tie ankaŭ estis starigita limo por la esplorado de la
spirito! Kiel malgranda estas nia sciado! eĉ la plej saĝa homo sciis nur
malmute el tio, kio por ni estas la plej grava.
En unu ĉambreto de la palaco kuŝis la plej granda trezoro de la tero:
La libro de la vero
. Li tralegis ĝin folion post folio. Tio estas libro,
en kiu ĉiu homo povas legi, sed nur apartajn pecojn; por multaj okuloj
la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas deĉifri la vortojn.
Sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni
pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion. Ju pli saĝa oni estas, des
pli multe oni povas legi, kaj la plej saĝa homo tralegas plej multe. La
saĝulo en sia kristala palaco povosciis krom tio kolekti la lumon de la
steloj kaj la lumon de la suno, la brilon de kaŝitaj fortoj kaj la fajron
de spiritoj. Ĉe tiu fortigita kaj sur la foliojn direktita lumo, al li
malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la skribo, sed en tiu ĉapitro de la libro, kiu
havas la surskribon La postmorta vivo
, oni ne povis vidi eĉ unu
punkteton. Tiu fakto afliktis lin. Ĉu li ne povas havi la eblon eltrovi tian
lumon, ĉe kies brilo lia okulo povus legi tion, kio estas skribita ĉi tie en
la Libro de la Vero?
Simile al la saĝa reĝo Salomono li ankaŭ komprenis la lingvon de la bestoj, li aŭskultadis iliajn kantojn kaj parolojn, sed per tio li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa. Li esploris la kaŝitajn fortojn de la kreskaĵoj kaj de la metaloj, tiujn fortojn, kiuj havis la eblon forigi malsanojn, prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin. En ĉio, kio estis kreita kaj kion li povis atingi, li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo, sed li ĝin ne trovis, la Libro de la Vero kuŝis antaŭ li kvazaŭ kun senskribaj folioj. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo, sed li volis tion legi en sia propra libro, tamen en ĝi li nenion vidis.
Li havis kvin infanojn, kvar filojn, instruitajn tiel, kiel la plej saĝa homo povas instrui siajn infanojn, kaj unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi. La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn, ilia amo ĉirkaŭis ŝin per tia prizorgado, ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj.
Neniam la filoj foriĝis el la salonoj de la palaco pli malproksimen, ol
kie etendiĝis la branĉoj de la arbo, kaj la fratino ankoraŭ malpli. Ili estis
feliĉaj infanoj en la hejmo de sia infaneco, en la lando de sia infaneco,
en la belega, bonodora arbo de la suno. Simile al ĉiuj infanoj ili amis
rakontojn, kaj la patro rakontis al ili multe, kion aliaj infanoj ne
komprenus, sed ĉi tiuj infanoj jam nun estis tiel same saĝaj, kiel ĉe ni la
plimulto de la maljunaj homoj. Li klarigis al ili tion, kion ili vidis en la
vivantaj bildoj sur la muroj de la palaco, la laborojn de la homoj kaj la
iron de la okazintaĵoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ofte la filoj deziris
esti ankaŭ tie ekstere kaj partopreni en ĉiuj tiuj grandaj faroj. Tiam la
patro diradis al ili, ke la homa mondo havas vivon malfacilan kaj
maldolĉan, ke la aferoj estas ne tute tiel, kiel ili tion vidas el sia bela infana
mondo. Li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono, dirante, ke tiuj tri
aferoj kunetenas la mondon kaj, ke sub la premado, kiun ili suferas, la
mondo fariĝas juvelo, pli klara ol diamanto. Ilia utilo havas valoron antaŭ
Dio, ĝi priradias ĉion, kaj ĝi estas en efektiveco tio, kion oni nomas la
ŝtono de la saĝuloj
. Li diris al ili, ke simile al tio, kiel per la kreitaĵo
oni atingas la certecon pri la ekzistado de Dio, tiel per la homoj mem oni
atingas la certecon, ke ekzistas tia juvelo; pli li ne povas diri al ili pri tio,
ĉar pli li ne scias. Tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile
komprenebla, sed ĉi tiuj infanoj tion komprenis, kaj poste espereble ankaŭ la
aliaj komprenos.
Ili demandis la patron pri la belo, vero kaj bono, kaj li klarigis tion al ili, li diris al ili multe, li diris ankaŭ, ke kiam Dio kreis la homon el la tero Li donis al sia kreitaĵo kvin kisojn, fajrajn kisojn, korajn kisojn, ardantajn diajn kisojn, kaj ili estas tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj.
Per ili oni vidas, sentas kaj komprenas la belon, veron kaj bonon, per ili oni tion ŝatas, ŝirmas kaj akcelas.
Pri tio la infanoj multe meditis, tage kaj nokte tio ŝvebis antaŭ ilia animo. Unu fojon la plej aĝa el la fratoj havis belegan sonĝon, kaj estas strange, la dua frato ankaŭ ĝin havis, kaj la tria ĝin havis, kaj la kvara, ĉiu el ili havis ĝuste la saman sonĝon. Li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj. Kiel luma flamo ĝi radiis sur lia frunto, kiam en la brilo de la mateno, sur sia sagrapida ĉevalo li galopis super la velure verdaj herbejoj de la ĝardeno de la hejmo returne al la patra kastelo, kaj la juvelo ĵetis tian ĉielan lumon kaj tian brilon sur la foliojn de la libro, ke fariĝis videbla tio, kio en ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. La fratino sonĝis nenion pri elvojaĝo en la malproksiman mondon, ŝi pri tio ne pensis, ŝia mondo estis la domo de ŝia patro.
Mi rajdos en la malproksiman mondon!
diris la plej aĝa; mi
devas sciiĝi, kio en ĝi fariĝas, kaj mi devas movi min inter la homoj.
Nur al la bono kaj vero mi strebas, per ili mi defendos la belon. Multaj
aferoj ŝanĝiĝos, kiam mi elpaŝos en la vivon!
Jes, kuraĝaj kaj grandaj
estis liaj pensoj, kiel ĉe ni ĉiuj hejme en la angulo malantaŭ la forno,
antaŭ ol ni elvenas en la mondon kaj sciiĝas, kiel efikas pluvo kaj
dornopikoj.
La kvin sentoj de la korpo kaj de la animo estis ĉe li, kiel ĉe la aliaj fratoj, tre bone disvolvitaj, sed ĉiu el la fratoj havis precipe unu senton, kiu per sia forto kaj disvolviĝo superis ĉiujn ceterajn. Ĉe la plej aĝa ĝi estis precipe la sento de vidado, kiun li povis fidi. Li havis, kiel li diris, okulojn por ĉiuj tempoj, okulojn por ĉiuj popoloj, okulojn, kiuj egale bone povis vidi la trezorojn profunde en la interno de la tero, kiel ankaŭ la internon de la homa brusto, kvazaŭ nur vitro gin kovrus, ‐ tio estas, li vidis pli ol ni povas vidi sur la vango, kiu ruĝiĝis aŭ paliĝis, kaj en la okulo, kiu ploras aŭ ridetas. Cervo kaj antilopo akompanis lin ĝis la okcidenta limo, kaj tie aperis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis al nord-okcidento.
Ilin li sekvis, kaj jen li estis malproksime en la malproksima
mondo; malproksime de la lando de la patro, kiu etendiĝas ĝis la
orienta fino de la mondo
.
Ho, kiel larĝe li malfermis la okulojn! Tie oni povis multe vidi, kaj
estas ĉiam tute alia afero vidi la lokon kaj la objekton mem, ol nur
admiri ĝin en bildoj, kiel ajn bonaj ĉi tiuj estas, kaj ili estis eksterordinare bonaj,
la bildoj hejme en la palaco de lia patro. Pro mirego pri la
tuta tumulto kaj pri la tuta karnavala parado, kiu estis elmetita sub la
nomo de la belo, li preskaŭ perdis ambaŭ okulojn, li tamen ilin ne perdis,
li havis por ili alian destinon.
Fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron ĉe la ekkonado de la belo, vero kaj bono; sed en kia stato la aferoj troviĝis? Li vidis, ke la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo, ke la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata. Oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la talenton. Ne povis esti alie.
Nu, nun mi energie min enmiksos!
li pensis, kaj li sin enmiksis.
Sed dum li serĉis la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero mem. Plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tio estus tro malbelmaniera. La diablo faras sian laboron pli ĝentile; li permesis al li serĉi la veron, serĉi per siaj okuloj nur ĝin kaj la bonon, sed dum li fervore rigardadis ĉirkaŭen, la diablo enblovis al li spliton en la okulon, en ambaŭ okulojn, unu spliton post la alia. Tio ne estis bona por la vidado, eĉ ne por la plej bona vidkapablo. Poste la diablo ŝveligis la splitojn tiel, ke ili fariĝis traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis. Nun la vidanto staris kiel blindulo meze de la vasta mondo kaj ne fidis plu siajn okulojn. La bonajn pensojn, kiujn li antaŭe havis pri la mondo kaj pri si mem, li forrifuzis, kaj kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam oni por ĉiam pereas.
Pereis!
kantis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis trans la maro orienten;
pereis!
kantis la hirundoj, kiuj flugis orienten al la arbo de la suno,
kaj por tiuj, kiuj tie restis, tio ne estis bonaj sciigoj.
Kvankam la vidanton trafis sorto malbona,
diris la dua frato,
tamen la aŭdanto eble havos sorton pli bonan.
Ĉe li precipe akrigita
estis la sento de aŭdado, li povis aŭdi, kiel la herbo kreskas, tian
perfektecon li atingis.
Li faris koran adiaŭon kaj forrajdis kun bonaj kapabloj kaj bonaj intencoj. La hirundoj lin akompanis, kaj li akompanis la hirundojn, kaj jen li estis malproksime de la hejmo tie en la malproksima mondo.
Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ
devis konvinkiĝi. Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la
herbo kreskas, sed pro tio li ankaŭ aŭdis la batadon de ĉiu homa koro
en ĝojo kaj en sufero. Li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu
granda horloĝejo, kie ĉiuj horloĝoj batas tik, tak
, ĉiuj turhorloĝoj
sonas bam, bam
. Estis neelporteble! Malgraŭ tio li tenis siajn orelojn
streĉite, tiel longe kiel li povis. Fine la tuta kriado kaj bruado fariĝis tro
forta por unu homo. Jen venis strataj buboj, havantaj la aĝon de sesdek
jaroj, ‐ ne la aĝo ja faras la bubecon. Ili kriis kaj bruis; al tio oni eble
povus ankoraŭ rideti, sed jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj,
stratoj kaj stratetoj ĝis la landvojo. La mensogo aŭdigis sin plej laŭte kaj
estis la reganto, la tintilo de la klaŭno tintis kaj asertis, ke ĝi estas la
sonorilo de preĝejo, per unu vorto ‐ la aŭdanto pensis, ke li freneziĝos,
kaj li ŝtopis per la fingroj siajn ambaŭ orelojn, sed ĉiam li ankoraŭ aŭdis
falsan kantadon kaj malbonan sonadon. Klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo, netoleremaj kaj
persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris eĉ putran haringon,
zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta moviĝado aŭdiĝis konstanta klakado.
Bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni, oni povis freneziĝi! Li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis, ankaŭ ne la belon, veron kaj bonon. Li fariĝis silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo. Li ne sukcesis trovi la potencan juvelon kaj alporti ĝin hejmen, kaj li rezignis pri ĝi kaj pri si mem, kaj tio estis la plej malbona. La birdoj, kiuj flugis orienten, disvastigis la famon pri tio, ĝis ĝi atingis la palacon de la patro en la arbo de la suno; leteroj tien ne venadis, ĉar tien ne iris poŝto.
Nun mi provos!
diris la tria, mi havas bonan nazon!
Tia diro
estis ne tute delikata, sed li havis tian manieron de parolado, kaj ni
devas preni lin tia, kia li estis. Li estis la bona humoro mem, kaj krom
tio li estis poeto, vera poeto. Kion li ne povis esprimi, tion li kantis per
versoj. Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn.
Mi sentas la meĉaĵon!
li ordinare diradis, kaj efektive la sento de
flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado kaj donis al li grandan
regionon en la regno de la belo. Unu amas la odoron de pomoj, kaj
alia la odoron de ĉevalejo!
li diradis. Ĉiu odora regiono en la regno de
la belo havas sian publikon. Unuj sentas sin hejme en la odoro de la
drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo, kie la malbonodoro
de brando miksiĝas kun la malbona fumo de tabako; aliaj preferas sidi en
la naŭza odoro de jasmeno kaj frotas sin per plej forta kariofila oleo,
kiun oni nur povas flari. Aliaj serĉas la freŝan maran aeron, la sanecan
venteton, aŭ supreniras sur la altan supron de monto kaj altigas sin
super la agema tumulto de la ĉiutaga vivo!
Jes, tiel li parolis; li tenis
sin tiel, kvazaŭ li jam antaŭe estis ekstere en la mondo, vivis kun la
homoj kaj konas ilin, sed tio estis nur lia propra saĝo, tio estis lia poeta
talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon.
Jen li diris adiaŭ al la patra palaco en la arbo de la suno, trapaŝis la belegajn kampojn de la hejmo, sed poste li sidiĝis sur struton, kiu kuras pli rapide ol ĉevalo, kaj kiam li poste vidis la sovaĝajn cignojn, li saltis sur la dorson de la plej forta el ili. Li amis ŝanĝojn, kaj tial li flugis al la fremdaj landaj transe de la maro kun iliaj grandaj arbaroj, profundaj lagoj, potencaj montoj kaj fieraj urboj, kaj kien ajn li venis, tie ŝajnis, kvazaŭ sunlumo flugis super la ebenaĵo. Ĉiu floro, ĉiu arbeto odoris pli forte, havante la senton, ke proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas, eĉ la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon. Ĉiu povis ĝin admiri, eĉ la nigra malseka arbara limako rimarkis ĝian belecon.
Mi stampos la floron per mia signo!
diris la limako. Jen mi
kraĉis sur ĝin, ion alian mi ne povas fari!
Tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo!
diris la
poeto, kaj li kantis kanton pri tio, kantis ĝin laŭ sia maniero, sed neniu
ĝin atentis. Tial li donis kelke da spesdekoj kaj plumon de pavo al la
tamburisto, kaj ĉi tiu transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin
en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj. Nun la homoj aŭskultis kaj
asertis, ke ili ĝin komprenas, ke ĝi estas tre profundpensa. Nun la poeto
povis kanti pli da kantoj, kaj li kantis pri la belo, la vero kaj la bono, kaj
oni aŭskultis tion en la drinkejo, kie fumiĝis la seba kandelo, oni
aŭskultis tion sur la luksa herbejo en la arbaro kaj sur la libera maro.
Ŝajnis, ke ĉi tiu frato en sia strebado estas pli feliĉa ol liaj du pli aĝaj fratoj. Sed tion la diablo ne povis toleri, kaj tial li tuj aperis kun la reĝaj kaj preĝejaj incensiloj kaj kun ĉiuj incensoj de honoro, kiuj nur ekzistas kaj kies pretigadon la diablo tiel bone komprenas. Li uzis la plej fortajn incensojn, kiuj por ĉiu alia estus turmentaj kaj eĉ al anĝelo farus kapturnon, des pli al simpla poeto. La diablo scias, kiel li devas preni la homojn! Per la incensoj li tiel ekposedis la poeton, ke ĉi tiu tute perdis la spiritan ekvilibron, forgesis sian celon, sian patran domon, per unu vorto ĉion, eĉ sin mem; li tute dissolviĝis en la fumo kaj incensoj.
Ĉiuj birdetoj funebris, kiam ili tion aŭdis, kaj dum tri tagoj ili tute ne
kantis. La nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra, ne pro malĝojo,
sed pro envio. Al mi,
ĝi diris, oni devus incensi, ĉar mi donis al li la
ideon por lia plej glora kanto, la tamburkanto pri la irado de la mondo,
mi kraĉis sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio!
Sed hejme en Hindujo oni nenion aŭdis pri tio, ĉiuj birdetoj ja funebris kaj silentis dum tri tagoj, kaj kiam la tempo de la funebro finiĝis, tiam montriĝis, ke la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili funebris. Tiel iras la aferoj!
Nun mi ankaŭ devas eliri en la mondon kaj eble ne plu reveni, tiel
same, kiel la aliaj!
diris la kvara frato. Li ankaŭ posedis bonan
humoron, kiel tiu, kiu laŭaĝe estis plej proksima al li, sed li ne estis
poeto, kaj ĝuste pro tio li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. Ili
ambaŭ disvastigadis en la palaco viglecon kaj gajecon, nun el ĝi malaperis
la lasta kvanto de la gajeco. La vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de
la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj, kiujn oni deziras al si havi
pleje fortajn kaj akrajn, la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli
gravaj. Sed tio tute ne estis la opinio de ĉi tiu filo, li precipe disvolvis al
si la guston en ĉiu senco, en kiu oni povas kompreni tiun vorton, kaj la
gusto havas grandan potencon kaj fortan signifon. Ĝi regas tion, kio iras
tra la buŝo, kaj ankaŭ tion, kio trafluas la spiriton; tial la frato
gustumadis ĉion, kio troviĝis sub la frunto, en la poto, en la botelo kaj en la
plado. Tio estas la maldelikata flanko de lia profesio, li diris; ĉiu homo
estis por li frunto, en kiu io bolis, ĉiu lando en spirita senco estis por li
grandega kuirejo; kaj nun li volis forvojaĝi kaj elprovi ĉion per sia gusto.
Eble al mi la feliĉo estos pli favora, ol al miaj fratoj!
li diris. Mi
nun vojaĝos, sed kian veturrimedon mi elektu? Ĉu la aerostatoj estas jam
elpensitaj?
li demandis sian patron, kiu sciis ja pri ĉiuj elpensoj, kiuj
estis jam faritaj aŭ kiuj estis ankoraŭ farotaj. Sed la aerostatoj ankoraŭ
ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj. Tio ne
malhelpas,
li diris, mi tamen prenos aerostaton; mia patro scias,
kiel ili devas esti pretigataj kaj direktataj, kaj mi tion lernos. Neniu ĝis
nun konas tiun elpenson, kaj tial oni pensos, ke tio estas aera fenomeno.
Post la uzo de la aerostato mi ĝin forbruligos, kaj por tiu celo vi devas
doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj
alumetoj.
Ĉion ĉi tion li ricevis, kaj poste li ekflugis, kaj la birdoj akompanis lin multe pli malproksimen, ol ili akompanis la aliajn fratojn. Ili volis vidi, kiel iras la veturado, kaj ĉiam pli granda nombro da birdoj alflugis, ĉar ili estis tre scivolemaj. Ili pensis, ke tio, kio tie flugas, estas ia nova birdo! Imponanta sekvantaro aliĝis al ĝi. La aero fariĝis nigra de la birdoj, ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj super Egiptujo; kaj jen li estis ekstere en la malproksima mondo.
La orienta vento estis por mi bona amiko kaj brava helpanto!
li
diris.
La orienta kaj la okcidenta vi volis diri?
diris la ventoj.
Ni du
laboris alterne, alie vi ne povus veturi nordokcidenten.
Sed li ne aŭdis, kion diris la ventoj, kaj tio ne estas ja grava. La birdoj
nun lin plu ne akompanis. Kiam ili estis kune en granda nombro, al
kelkaj el ili la veturo tedis. Jam tro multe ni faras por tiu objekto,
ili
diris; ĝi povas ankoraŭ tro multe pensi pri si. Ĝi ne estas inda la postflugadon,
ĝi estas nenio, ĝi estas absurdaĵo!
Tial ili restis, ili ĉiuj
restis; la tuta afero estis ja senvaloraĵo.
La aerostato malleviĝis super unu el la plej grandaj urboj, kie la aerveturanto sidiĝis sur la plej alta loko, sur la pinto de la preĝeja turo. La balono denove leviĝis supren, kion ĝi ne devis fari. Kie ĝi restis kaj kio el ĝi fariĝis, oni ne scias, sed tio ne estas ja grava, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ elpensita.
Jen la veturinto sidis tute alte sur la pinto de la preĝeja turo, la birdoj ne flugis al li, li fariĝis enuiga por ili, kaj ili fariĝis enuigaj por li. Ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris.
Tio estas altaroj, kiuj estas starigitaj por vi!
diris la vento; ĝi volis
diri al li ion agrablan. Tre kuraĝe li sidis ankoraŭ tie supre kaj rigardis
malsupren sur la popolon sur la stratoj. Jen paŝis unu fiera pri sia
monsako, alia estis fiera pri sia ŝlosilo malantaŭ la frako, kvankam li
havis nenion por ŝlosi; unu estis fiera pri sia surtuto, kiu estis plena de
tineoj, alia estis fiera pri sia korpo, kiun jam mordetadis la vermoj.
Ho vanteco! Jes, mi devas baldaŭ iri malsupren, por iom kirli en la
potoj kaj gustumi!
li diris. Sed mi volas ankoraŭ iomete sidi ĉi tie, la
vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte. Tiel
longe, kiel la vento blovas, mi restos ĉi tie. Mi volas iom ripozi; estas bone
longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la
maldiligentulo. Sed maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono, kaj
malbono ne ekzistas en nia familio, tion diras mi, kaj tion diras ĉiu sur
la strato. Mi sidos ĉi tie tiel longe, kiel blovas la vento, tio estas por mi
bongusta!
Kaj li restis; sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento; li restis, kaj tie li povis longe sidi.
Sed en Hindujo en la palaco sur la arbo de la suno fariĝis malplene kaj silente, kiam la fratoj unu post la alia foriris.
Iliaj aferoj iras ne bone!
diris la patro; neniam ili alportos hejmen
la brilantan juvelon, por mi ĝi ne estas trovebla; ili malaperis, ili mortis!
Kaj li kliniĝis super la Libron de la Vero kaj rigide rigardis la folion, sur
kiu li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi nek sciiĝi.
La blinda filino estis lia konsolo kaj lia ĝojo: tutkore kaj amoplene ŝi estis alligita al li. Por lia ĝojo, por lia feliĉo ŝi deziris, ke la grandvalora juvelo estu trovita kaj alportita hejmen. En ĝojo kaj malĝojo ŝi pensadis pri siaj fratoj. Kie ili estas? Kie ili loĝas? Ŝi tre deziris, ke ŝi povu sonĝi pri ili, sed estas strange, eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. Fine unu nokton ŝi sonĝis, ke iliaj voĉoj sonas al ŝi, ke ili ŝin petegas pri io, ke ili vokas al ŝi el la malproksima mondo, kaj ŝi devis elvojaĝi, malproksimen, malproksimen, kaj tamen ŝi havis la senton, ke ŝi troviĝas ankoraŭ en la domo de sia patro; la fratojn ŝi ne trovis, sed en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron, tio tamen ne doloris, ŝi tenis la brilantan juvelon kaj alportis ĝin al sia patro. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi en la unua momento pensis, ke ŝi ĝin ankoraŭ tenas; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano. En la longa nokto, kiu ŝin ĉirkaŭis, ŝi senĉese ŝpinadis, la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo; homaj okuloj ne povus distingi la apartan fadenon; ŝi malsekigis ĝin per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego. Si leviĝis, ŝia decido estis preta, la sonĝo devis fariĝi efektivaĵo. Estis nokto, ŝia patro dormis; ŝi kisis al li la manon, prenis sian ŝpinilon kaj alligis la finon de la fadeno al la domo de la patro, ĉar alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. Ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn. Ŝi deŝiris kvar foliojn de la arbo de la suno, ŝi volis transdoni ilin al la ventoj, por ke ĉi tiuj alportu ilin al la fratoj kiel leteron kaj saluton, se ŝi ilin ne trovos tie en la malproksima mondo.
Kiel al ŝi estos en tiu mondo, al ŝi, la malfeliĉa blinda infano! Sed ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis teniĝi; sed antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon, kiu estis en ŝi tiel forta, ke ŝi kvazaŭ havis okulojn sur la pintoj de la fingroj kaj orelojn en la koro.
Tiamaniere ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon; kaj kien ajn ŝi venis, la ĉielo fariĝis sune hela, ŝi povis senti la varmajn radiojn, la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron. Ŝi aŭdis la kantadon de la birdoj, ŝi spiris la bonodoron el la oranĝoĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, kiu estis tiel forta, ke ŝi preskaŭ povis ĝin gustumi. Mildaj tonoj kaj belega kantado atingis ŝian orelon, sed ankaŭ bruo kaj krioj. Pensoj kaj opinioj strange disputis inter si reciproke. En la plej profunda angulo de ŝia koro aŭdiĝis la koraj kaj pensaj sonoj el la brusto de la homoj; ĥore sonadis al ŝi:
Sed sonis ankaŭ la kanto:
Malgaje sonis:
Sed sonis ankaŭ la respondo:
Kaj kvankam ĉirkaŭe aŭdiĝis laŭta kantado:
Tamen plej profunde en la koro de la blinda knabino sonis:
Kie ajn ŝi aperis en la rondo de viroj aŭ virinoj, ĉe maljunuloj aŭ junuloj, tie en la animoj eklumis la komprenado de la vero, bono kaj belo. Kien ajn ŝi venis, ĉu en la laborejon de artisto, ĉu en riĉan festosalonon, ĉu inter la bruantajn radojn de fabriko, ĉie fariĝis tiel, kvazaŭ la suna radio venis, la kordo eksonis, la floro odoris kaj la refreŝiga guto da roso falis sur la senfortiĝintan folion.
Sed tion la diablo ne povis permesi. Li havas pli da saĝo ol dekmil
viroj, kaj tial li elpensis rimedon, por helpi al si, Li iris al la marĉo, prenis
vezikojn de malboniĝinta akvo kaj lasis ruliĝi super ili la sepoblan eĥon
de mensogo, por ke ili per tio fariĝu pli fortikaj. Li pulvorigis pagitajn
honorajn versojn kaj mensogajn supertombajn parolojn, kiom multe li
povis akiri, kaj kuiris ilin en larmoj, kiujn ploris la envio. Sur tion li
ŝutetis ŝminkon de la vangoj de flaveta fraŭlino, kaj el ĉio li kreis knabinon,
kiu laŭ sia formo kaj manieroj tute similis al la blinda benportanta
knabino. La homoj ŝin nomis la milda anĝelo plena de profunda
sento
, kaj tiamaniere la artifiko de la diablo havis plenan sukceson. La
mondo ne sciis, kiu el la du anĝeloj estis la vera, kaj kiamaniere la
mondo povus tion scii!
kantis la blinda knabino kun plena fido. La kvar verdajn foliojn de la arbo de la suno ŝi transdonis al la ventoj, por ke ili portu ilin kiel saluton kaj leteron al ŝiaj fratoj, kaj ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita, ke estos plenumita eĉ tio, ke la juvelo troviĝos, tiu juvelo, kiu brilas pli ol ĉiuj surteraj belegaĵoj; ke de la frunto de la homaro ĝi radios al la domo de ŝia patro.
Al la domo de mia patro!
ŝi ripetis; jes, sur la tero troviĝas tiu
juvelo, kaj mi alportas kun mi pli ol la konvinkon pri tio; mi sentas ĝian
ardon, pli kaj pli ĝi fariĝas sentebla en mia fermita mano. Ĉiun grajneton
da vero, kiu estis sufiĉe delikata, por ke la akra vento povu ĝin forporti,
mi kolektis kaj konservis; mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj, da
kiuj en la mondo ekzistas tiom multe, eĉ por blindulo. Mi prenis la sonon,
kiun la bono aperigis en la koro de homo, kaj mi almetis ĝin al tio. La
tutaĵo, kiun mi alportas, estas nur polvero, sed ĝi estas polvo de la
serĉata juvelo; mia tuta mano estas plenigita de ĝi!
Ŝi etendis sian manon
‐ renkonte al la patro. Ŝi estis en la hejmo, ŝi atingis ĝin en flugo de
penso, ne ellasante la nevideblan fadenon, kiu kondukis al la domo de la
patro.
La malbonaj potencoj ĵetis sin kun la bruo de uragano sur la arbon de la suno kaj enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton.
La fino alproksimiĝas!
diris la patro kaj kaptis la manon, kiu malfermiĝis.
Ne!
ŝi ekkriis kun konscio de certeco, ĝi ne povas alproksimiĝi!
Mi sentas, ke la radio varmigas mian animon!
Kaj la patro ekvidis lumantan flamon, kiam la brilanta polvero el ŝia mano falis sur la blankajn foliojn de la libro, kiuj devis doni sciigon pri la certeco de la eterna vivo. En blindiga brilo tie montriĝis skribo, nur unu videbla vorto, la sola vorto:
Kredo.
Kaj denove tie troviĝis la kvar fratoj; sopiro al la hejmo ilin atakis kaj gvidis, kiam la verda folio falis al ili sur la bruston. IIi venis, ilin sekvis la migrantaj birdoj, la cervo, la antilopo kaj ĉiuj bestoj de la arbaro. Ili ankaŭ volis partopreni en la ĝojo, kaj kial la bestoj tion ne faru, se ili povas?
Kaj kiel ofte, kiam radio de la suno tra truo en la pordo falas en polvan ĉambron, ni vidas, ke tie moviĝas lumanta kolono da polvo, tute tiel same ‐ sed ne tiel maldelikate kaj mizere, eĉ la ĉielarko estas tro peza.
kaj ne sufiĉe kolorriĉa en komparo kun la vidaĵo, kiu tie prezentiĝis ‐
tiel same el la folioj de la libro, el la lumanta vorto kredo
ĉiu grajneto
da vero leviĝis kun la brilo de la belo, kun la sono de la bono, radiante
pli forte ol la fajra kolono en la nokto, kiam Moseo kaj la popolo Izrael
vojiris al la promesita lando; el la vorto kredo
leviĝis la ponto de
espero al la eterna amo de la Plejpotenculo.
Tio estis hieraŭ bonega tagmanĝo!
diris unu nejuna musa sinjorino
al alia, kiu ne estis partopreninta en la festeno. Mi havis de post la
musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro!
Koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la
manĝaĵoj estis bonega! ŝima pano, lardhaŭto, sebaj kandeloj kaj kolbaso,
‐ kaj poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco.
Estis tiel, kvazaŭ oni donus al ni du manĝadojn. Regis tre agrabla
humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo. Krom la kolbasaj
bastonetoj ‐ kiuj pro tio fariĝis objekto de parolado ‐ absolute
nenio restis. Ĉe tiu okazo iu asertis, ke eĉ el kolbasa bastoneto oni povas
kuiri supon. Aŭdis jam ĉiu pri tio, sed neniu iam gustumis tian supon,
des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. Por la elpensinto
de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toaston, dirante, ke li meritus esti
direktoro de malriĉulejo! Ĉu tio ne estis sprita diro? Kaj la maljuna reĝo
de la musoj leviĝis kaj promesis, ke tiun junan knabinon en la musa
mondo, kiu povoscios pretigi la diritan supon plej bonguste, li faros sia
edzino kaj reĝino. Estas donita templimo de unu jaro.
Tio estus bona afero!
respondis la alia muso; sed kiel oni pretigas
la supon?
Jes, kiel oni ĝin pretigas?
Pri tio; demandis ĉiuj musaj sinjorinoj,
junaj kaj maljunaj. Ĉiuj ili tre volus esti reĝino, sed neniu el ili havis
grandan deziron preni sur sin la klopodojn de vojaĝo eksterlanden, por
lerni la pretigadon, kaj tio tamen estis nepre necesa. Sed ne ĉiu estas
kapabla forlasi sian familion kaj la malnovajn komfortajn kaŝiĝejojn.
En fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton, oni eĉ povas vivante esti formanĝata de kato.
Ĉi tiuj pensoj estis la kaŭzo, pro kiu la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon. Nur kvar musaj fraŭlinoj, junaj kaj viglaj, sed el malriĉa familio, decidis forvojaĝi. Ili intencis direkti sin al la kvar diversaj flankoj de la mondo, kaj poste montriĝus, kiun sekvus la feliĉo. Ĉiu el ili prenis kun si kolbasan bastoneton, por rememorigadi al si la celon de sia vojaĝo; ĝi devis servi al ŝi kiel migrada bastono:
La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon, kaj la unuan de Majo de la sekvanta jaro ili revenis, sed nur tri, la kvara ne aperis, donis pri si nenian sciigon, kaj nun estis la tago de la decido.
Ĉiam io malĝoja estas ligata kun la plej bonaj ĝojoj!
diris la musa
reĝo, li tamen ordonis inviti ĉiujn musojn en la ĉirkaŭaĵo de multe da
mejloj. Kiel lokon de kolektiĝo oni elektis la kuirejon. La tri fraŭlinoj,
kiuj revenis el sia vojaĝo, staris aparte en unu vico. Anstataŭ la kvara,
kiu mankis, oni starigis kolbasan bastoneton ĉirkaŭvolvitan per nigra
krepo. Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri estos
parolintaj kaj la musa reĝo estos decidinta, kio plue devas esti
priparolata.
Nun ni aŭdos!
Kiam mi elvojaĝis en la malproksiman mondon,
diris la malgranda
muso, &leftquot;mi pensis, kiel tre multaj en mia aĝo, ke mi englutis la tutan
saĝecon de la mondo; sed tion mi ne posedis, ‐ por tion ekposedi, oni
bezonas longan tempon. Mi iris tuj sur la maron; mi iris kun ŝipo, kiu
veturis norden. Mi estis aŭdinta, ke sur la maro la kuiristo devas povoscii
helpi al si, sed estas facile helpi al si, kiam ĉie estas plene de lardo, de
bareloj da peklita viando, kaj de ŝima faruno. Oni vivas bonege. Sed oni
lernas nenion, kio havas ian rilaton al la pretigado de tiu fama supo.
Dum multe da tagoj kaj noktoj ni devis veturi; ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. Kiam ni fine atingis nian celon, mi forlasis la ŝipon; tio estis alte en nordo.
Tio estas io stranga, kiam oni forlasis la hejman kaŝiĝejon, iris sur ŝipon, kie oni ankaŭ troviĝas en speco de kaŝiĝejo, kaj oni nun subite estas en la distanco de pli ol cent mejloj kaj staras en fremda lando. Tie troviĝis nepenetreblaj abiaj kaj betulaj arbaroj, kiuj eligadis fortan odoron, kiu malagrable tuŝis mian nazon. La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso. Tie troviĝis grandaj arbaraj lagoj, la akvo de proksime aspektis tute klara, sed en kelka distanco ĝi ŝajnis nigra kiel inko. Sur ili naĝis blankaj cignoj, pri kiuj mi antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo, tiel trankvile ili sidis sur la akvo, sed poste mi vidis, kiel ili flugas, kaj mi vidis, kiel ili iras, kaj tiam mi ilin rekonis. Juĝante laŭ ilia irado, ili apartenas al la gento de la anseroj, neniu povas forrifuzi sian parencecon. Mi tenis min je mia gento, mi aliĝis al la arbaraj kaj al la kampaj musoj, kiuj cetere, precipe koncerne la regaladon, scias terure malmulte, kaj ĝuste la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado. Eĉ la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso, ke la sciigo pri tio trakuris la tutan arbaron kiel fulmo, sed la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon. Tiam mi certe ne pensis, ke ĝuste tie, kaj eĉ ankoraŭ en la sama nokto, mi estos ensekretigita en la pretigadon.
Tiam estis la tago de la sankta Johano, la mezo de la somero, kaj tial
laŭ ilia opinio la arbaro odoris tiel forte, tial la kreskaĵoj estis tiel spicaj,
la lagoj tiel klaraj kaj tamen tiel mallumaj kun la blankaj cignoj sur sia
supraĵo. Ĉe la rando de la arbaro, inter tri-kvar domoj, estis starigita
stango, alta kiel masto, kaj sur ĝia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj,
tio estis la Maja stango. Knaboj kaj knabinoj dancis ĉirkaŭ ĝi kaj kantis
konkure kun la violono de la ludisto. Estis tre gaje de post la subiro de
la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon
preskaŭ tagan. Sed mi ne partoprenis en tio; kion malgranda muso
povas fari en balo en la arbaro! Mi sidis sur la mola musko kaj tenis
ĉirkaŭprenite mian kolbasan bastoneton. La luno lumis precipe sur unu
lokon, kie staris arbo kaj sub ĝi troviĝis la plej delikata musko, tiel
delikata, ke mi kuraĝas aserti, ke per sia delikateco ĝi similis al la
altvalora felo de nia amata musa reĝo, sed ĝi havis verdan koloron, kio
estis agrabla por la okuloj. Subite tien venis marŝante plej ĉarmaj
malgrandaj personoj, ne pli grandaj ol ĝis la alteco de miaj genuoj; ili
aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj. Ili nomis sin elfoj, kaj ili
havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj kaj
de kuloj, kio aspektis tute ne malbone. Ŝajnis, ke ili ion serĉas, sed mi
ne sciis kion, ĝis fine kelkaj el ili aliris al mi. La plej eminenta el ili
montris mian kolbasan bastoneton kaj diris: Jen estas ĝuste tia, kian
ni bezonas! ĝi estas ĉirkaŭhakita, ĝi estas bonega!
kaj rigardante
mian migradan bastonon, li estis ĉiam pli kaj pli ravata.
Nur prunti, sed ne restigi al si!
mi diris.
Ne restigi al si!
ili respondis ĉiuj kune, ili prenis la kolbasan
bastoneton, kiun mi ellasis el miaj manoj, dancis kun ĝi al la delikata
muskejo, kaj meze de la verdaĵo ili tie starigis mian bastonon. Ili ankaŭ
volis havi Majan stangon, kaj tiu, kiun ili nun havis, estis ja por ili
kvazaŭ speciale pretigita. Nun oni ĝin ornamis; ha, kiel bele ĝi nun
aspektis.
Malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ ĝi orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj kaj flagoj, teksitaj tiel delikate, blankigitaj tiel perfekte en la lumo de la luno, ke al mi ekdoloris la okuloj. De la flugiloj de la papilio ili prenis kolorojn kaj ŝutis ilin sur la teksaĵon, kaj jen sur ĝi aperis floroj kaj diamantoj en brilanta belegeco, tiel ke mi plu ne rekonis mian kolbasan bastoneton. Tia Maja stango, kia fariĝis el ĝi, certe ne havas similan al si sur la tuta tero. Kaj nur nun venis la ĝusta granda elfa societo, tute sen vestoj, kaj tio montras ankoraŭ pli grandan elegantecon, ol povas doni la plej elegantaj vestoj. Mi ankaŭ estis invitita, ke mi rigardu la tutan belegecon, sed de kelka distanco, ĉar mi estis tro granda por ili.
Jen komenciĝis la muziko. Estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis, plene kaj forte; mi pensis, ke tion kantis la cignoj, eĉ ŝajnis al mi, ke mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo. Fine oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras, oni aŭdis voĉojn infanajn, sonoradon de sonoriloj kaj kantadon de birdoj, la plej ĉarmajn melodiojn, kaj ĉiuj tiuj harmoniaj sonoj eliradis el la Maja stango de la elfoj, ĝi anstataŭis plenan sonorilaron, kaj tamen ĝi estis nenio alia ol mia kolbasa bastoneto. Neniam mi povus kredi, ke ĝi povas tiom multe enhavi en si, sed ĉio dependas de tio, en kies manojn oni trafas. Mi efektive estis tre emociita; mi ploris, kiel malgranda muso nur povas plori, pro granda ĝojo.
La nokto estis tro mallonga, sed tie norde en tiu tempo ĝi neniam estas pli longa. En la matena krepusko leviĝis venteto, la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis, ĉiuj delikataj flirtantaj vualoj kaj flagoj forflugis tra la aero. La balanciĝantaj laŭboj el araneaĵoj, la pendantaj pontoj kaj balustradoj, kiuj estis konstruitaj de unu folio al la alia, disflugis kaj neniiĝis. Ses elfoj venis kaj alportis al mi returne mian kolbasan bastoneton, demandante, ĉu mi havas ian deziron, kiun ili povus plenumi.
Tiam mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj.
Kiel ni aranĝas ion similan,
diris ridante la plej eminenta, tion
vi mem ja vidis autaŭ nelonge! Vi certe apenaŭ povis rekoni vian
kolbasan bastoneton?
Jes! Vi komprenas tion aranĝi!
mi diris, kaj mi nun rekte rakontis
al ili, por kio mi entreprenis vojaĝon kaj kion oni atendas de ĝi hejme.
Kian profiton,
mi diris, havos la musa reĝo kaj nia tuta potenca
regno de tio, ke mi vidis tiun belegaĵon! Mi ne povas elŝuti tion el la
kolbasa bastoneto kaj diri: vidu, jen estas la bastoneto, kaj nun venas
la supo! Tio almenaŭ estus parada manĝmeto, se oni povus satiĝi de
ĝi!
Tiam la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo
kaj diris al mi: Atentu, mi priŝmiras vian migradan bastonon, kaj
kiam vi venos hejmen en la palacon de la musa reĝo, tiam ektuŝu per
la bastoneto la varman bruston de via reĝo. Tiam el ĝi elkreskos
violoj haj volvos sin ĉirkaŭ la tutan bastonon, eĉ en plej malvarma
vintra tempo. Tiamaniere vi havos hejme memorigaĵon pri ni kaj
ankoraŭ ion alian.
&rightquot; Sed antaŭ ol la malgranda muso diris, kio estas tiu
io, ĝi direktis sian bastoneton al la brusto de la reĝo, kaj efektive el ĝi
elsaltis plej bela florbukedo, kiu odoris tiel forte kaj ĉarme, ke al la
musoj, kiuj staris plej proksime de la fajrejo, la reĝo tuj ordonis, ke ili
metu siajn vostojn en la fajron, por ke disvastiĝu odoro de brulaĵo, ĉar
la odoro de la violoj estis traelportebla, ĝi ne estis de tiu speco, kiun oni
amis.
Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?
demandis la musa
reĝo.
Jes,
diris la malgranda muso, ĝi estas tio, kion oni povas nomi la
ĉefa afekto!
Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi turnis la kolbasan bastoneton, kaj
jen la floroj malaperis, ĝi tenis nur la nudan ligneton kaj movadis ĝin
kiel taktobastonon. Violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la
palpado,
diris al mi la elfo; sed ankaŭ por la aŭdado kaj por la
gustosento devas io resti!
Ĝi batis takton, kaj jen eksonis muziko, ne kiel la
muziko en la arbaro ĉe la festo de la elfoj, ne, sed tia, kia decas por la
kuirejo. Ha, kia senorda miksaĵo tio estis! Ĝi venis tute subite; estis tiel,
kvazaŭ la vento bruas tra ĉiuj kamentuboj; la kaldronoj kaj potoj
ekbolis, la forna ŝovelilo tondris sur la kupra kaldrono; kaj subite
fariĝis silento. Oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino, ĝi sonis tiel
strange, oni ne sciis, ĉu ĝi volas ĉesi aŭ ĝuste dece komenci. La malgranda
poto bolis, kaj la granda poto bolis, unu ne atentis la alian, ĉiu el
ili videble pensis pri io tute alia. La malgranda muso ĉiam pli kaj pli
sovaĝe svingadis sian taktobastonon, ‐ la potoj ŝaŭmis, ondiĝis,
transbolis, la vento bruis, la kamentubo fajfis... hu, ha, fariĝis tiel terure, ke
la malgranda musa fraŭlino mem perdis la bastonon.
Tio estis malfacila kuirado!
diris la maljuna musa reĝo; ĉu ne
estos baldaŭ preta la supo?
Tio estis ĉio!
respondis la malgranda muso kaj faris riverencon.
Ĉio! nu, en tia okazo ni aŭdu, kion la sekvanta musa fraŭlino povas
al ni raporti!
diris la musa reĝo.
Mi naskiĝis en la palaca biblioteko,
rakontis la dua muso, &leftquot;mi kaj
aliaj el mia familio neniam havis la feliĉon veni en manĝoĉambron, des
pli en manĝaĵejon. Nur tiam, kiam mi forveturis, kaj hodiaŭ ĉi tie mi vidis
kuirejon. En la biblioteko ni vere ofte suferis, malsaton, sed kompense
ni akiris al ni multe da scioj. Al ni penetris la famo pri la reĝa konkursa
rekompenco, kiu estis proklamita por la pretigado de supo el kolbasaj
bastonetoj, kaj, aŭdinte pri tio, mia maljuna avino altrenis unu manuskripton.
Estas vero, ke ŝi ne povosciis tion legi, sed ŝi aŭdis iam, kiam
oni ĝin voĉlegis, kaj tiam falis en ŝiajn orelojn la rimarko: Se oni estas
poeto, tiam oni eĉ el kolbasaj bastonetoj povas kuiri supon.
Ŝi min
demandis, ĉu mi estas poetino. Mi sciis, ke mi ne estas tio, kaj ŝi donis
al mi la konsilon, ke mi penu fariĝi poetino. Mi demandis, kion oni
bezonas por tio, ĉar trovi rimedon por tio ŝajnis al mi afero tiel same
malfacila, kiel la pretigado de la supo. Sed mia avino, kiu ricevis bonan
lernejan edukon, donis tuj la respondon, ke por tio oni bezonas tri
aferojn: saĝon, fantazion kaj senton. Se vi povas,
ŝi diris plue,
alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino kaj povos helpi al vi pri la
kolbasaj bastonetoj.
Tiam mi ekvojaĝis okcidenten al la malproksima mondo, por fariĝi poetino.
Mi sciis, ke saĝo ĉe ĉiu afero estas la plej grava, la du aliaj partoj ne
ĝuas la saman estimon. Tial mi antaŭ ĉio komencis serĉi saĝon. Jes, sed
kie ĝi loĝas? Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa!
Tiel iam diris granda
reĝo de la Hebreoj, tion mi sciis el la biblioteko, kaj mi ne haltis, antaŭ
ol mi trovis grandan formikejon. Apud ĝi mi kuŝiĝis observonte, por fariĝi
saĝa.
La formikoj efektive estas tre respektinda popolo, ili estas la saĝo
mem, ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko; labori kaj
meti ovojn estas, kiel ili diras, vivado en la tempo kaj zorgado pri la
eterneco, kaj tion ili faras. Ili dividiĝas en formikojn purajn kaj malpurajn; la
rango konsistas en numero. La formika reĝino egtas numero unu, kaj ŝia
opinio estas la sole ĝusta, ŝi englutis la tutan saĝon, kaj scii tion estis
por mi grave. Ŝi rakontis tiom multe, tio estis tiel saĝa, ke ĝi faris sur
mi tute malsaĝan impreson. Ŝi diris, ke ŝia formika konstruaĵo estas la
plej alta objekto en ĉi tiu mondo; sed tute apude de la formika konstruaĵo
staris arbo, kiu estis pli, multe pli alta, tion oni ne povis nei, kaj tial
oni tute ne parolis pri tio. Unu vesperon unu formiko per eraro tien
trafis, ĝi rampis supren laŭ la trunko, eĉ ne ĝis la branĉaro, sed tamen
pli alten ol iam antaŭe atingis ia formiko, kaj post tio ĝi haltis kaj iris
returne hejmen. En la formikejo ĝi rakontis pri unu objekto, kiu troviĝas
ekster la formikaĵo kaj estas multe pli alta; sed ĉiuj formikoj rigardis
tiun maltiman aserton kiel ofendon de la tuta regno, kaj tial oni
kondamnis la formikon al buŝumo kaj eterna izoliteco. Mallonge post tio
alia formiko trafis al la arbo kaj faris la saman vojaĝon kaj eltrovon
kaj ankaŭ parolis pri tio, sed, kiel oni diras, kun singardeco kaj per
neklaraj esprimoj; kaj ĉar ĝi krom tio estis respektata formiko, unu el
la puraj, tial oni kredis al ĝi, kaj kiam ĝi mortis, oni pro ĝiaj meritoj
koncerne la sciencojn strarigis al ĝi ovan ŝelon kiel monumenton. Mi
vidis, rakontis plue la malgranda muso, ke la formikoj senĉese kuradis
kun sia ovo sur la dorso. Unu el ili perdis sian ovon, ĝi faris grandajn
penojn, por returne ĝin ŝarĝi sur sin, sed ĝi ne povis sukcesi. Tiam
alvenis du aliaj kaj helpis al ĝi per ĉiuj fortoj, tiel ke ili pro tio preskaŭ
perdis siajn proprajn ovojn, sed tiam ili tuj ĉesis, ĉar ĉiu estas ja por si
mem la plej proksima. La formika reĝino esprimis pri tio opinion, ke
tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo. Ĉi tiuj du
pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj. La saĝo
estu kaj devas esti la plej grava afero, kaj la plej grandan saĝon havas
mi!
Kaj ŝi leviĝis sur siaj malantaŭaj piedoj supren, ŝi faris sin per tio
pli rimarkebla. Mi povis ŝin facile atingi, kaj mi ŝin englutis. Iru al la
formiko kaj fariĝu saĝa! Nun mi havis en mi la reĝinon!
Mi aliris nun pli proksime al la dirita arbo; tio estis kverko, ĝi havis altan trunkon, potencan kapon, kaj estis tre maljuna. Mi sciis, ke en ĝi loĝas vivanta ostaĵo, virino; ĝi estas nomata driado, ĝi naskiĝas kun la arbo kaj mortas kun ĝi. Mi aŭdis pri tio en la biblioteko. Nun mi vidis tian arbon, vidis tian kverkan knabinon. Ŝi terure ekkriis, kiam ŝi min ekvidis. Simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin musojn, sed ŝi ankaŭ havis por tio pli da kaŭzo ol la aliaj, ĉar la arbon, al kiu estis alligita ŝia propra vivo, mi povis submordeti. Mi ekparolis al ŝi amike kaj kore, kuraĝigis ŝin, kaj ŝi prenis min sur sian delikatan manon. Kiam la driado eksciis; por kio mi eliris en la malproksiman mondon, ŝi promesis, ke eble ankoraŭ en tiu sama vespero mi ricevos unu el la du trezoroj, kiujn mi ankoraŭ serĉis. Ŝi rakontis al mi, ke Phantasus estas bela kiel dio de amo kaj li estas ŝia tre bona amiko kaj ke li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo, kiuj tiam ankoraŭ pli ĉarme kaj pli forte bruas super ili ambaŭ.
Li nomas ŝin ordinare sia driado, kaj la arbon sia arbo. La tuberriĉa,
forta kaj bela kverko estas tute laŭ lia gusto, la radikoj enpenetras
profunde kaj fortike en la teron, la trunko kaj la kapo leviĝas alten en la
freŝan aeron kaj sentas la turniĝantan neĝon, la akrajn ventojn kaj la
varman sunlumon ĝuste tiel, kiel oni devas ilin senti. Kaj plue ŝi diris: La
birdoj tie supre kantas kaj rakontas pri la fremdaj landoj. Sur la sola
velksekiĝinta branĉo la cikonio konstruis sian neston, tio estas bela ornamo,
kaj oni povas ion aŭdi pri la lando de la piramidoj. Ĉio ĉi tio estas por
Phantasus objekto de ĝojo: tio ankoraŭ ne sufiĉas al li, mi mem devas
rakonti al li pri la vivo en la arbaro, de post la tempo, kiam mi estis ankoraŭ
malgranda kaj la arbo estis ankoraŭ tiel delikata, ke urtiko povis ĝin
kovri, ĝis la nuna tempo, kiam la arbo estas tiel granda kaj potenca.
Restu ĉi tie sub la asperulo kaj bone atentu; kiam Phantasus venos, mi
certe trovos ian okazon, por elŝiri plumon el liaj flugiloj, vi ĝin prenos,
pli bonan ricevis neniu poeto; tiam vi havos sufiĉe!
Kaj Phantasus venis, plumo estis elŝirita al li, kaj mi ĝin ricevis,&rightquot;
rakontis la malgranda muso; &leftquot;mi devis tamen antaŭe teni ĝin en akvo, ĝis ĝi moliĝis, ĉar ĝi estis ankoraŭ tro malfacile digestebla, mi tamen ĝin formanĝetis. Tute ne estas facile fariĝi poeto, oni povas tre multe digesti.
Nun mi posedis jam du objektojn: saĝon kaj fantazion, kaj per ili mi sciiĝis, ke la trian objekton oni povas trovi en la biblioteko, ĉar unu granda homo buŝe kaj skribe asertis, ke ekzistas romanoj, kiuj ekzistas nur por tio, ke ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn. Mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton, ili estis tiel legdifektitaj, tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn fontojn kaj torentojn da larmoj.
Mi revenis en la bibliotekon de mia hejmo, tuj formanĝetis preskaŭ
tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon,
la bindon mi lasis netuŝita. Kiam mi estis digestinta ĉi tiun kaj ankoraŭ
alian romanon, mi jam sentis, kiel io moviĝas en mi; mi manĝis ankoraŭ
iom el tria, kaj jen mi fariĝis poetino, tion mi diris al mi mem, kaj tion
diris ankaŭ aliaj. Mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem
ne scias, kiajn diversajn aliajn dolorojn mi havis. Nun mi komencis
pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj baldaŭ
en mia kapo turniĝadis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj; jes, la
formika reĝino havis eksterordinaran saĝon. Ĉiuj miaj pensoj estis
okupitaj nur de bastonetoj kaj stangetoj. Ili devis doni temon por poemo, se
oni estas poetino, kaj tio mi estas, tion mi laboratingis. Tial mi povos
ĉiutage regali vin per bastoneto, per historio, ‐ jes, tio estas mia supo.&rightquot;
Ni aŭdu do la trian!
diris la musa reĝo.
Pip! pip!
aŭdiĝis subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda
muso ‐ ĝi estis la kvara el ili, tiu, pri kiu oni pensis, ke ĝi mortis, ‐
ensaltis kaj en sia rapidegeco renversis la bastoneton kun la funebra
krepo. Tage kaj nokte ĝi kuris, ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj
tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis. Ĝi puŝis si antaŭen, aspektis tre ekscitita,
ĝi estis perdinta sian kolbasan bastoneton, sed ne la parolkapablon;
senhezite ĝi tuj komencis paroli, kvazaŭ oni nur ĝin atendis, nur ĝin
volis aŭdi kaj ĉio alia en la mondo tute ne interesis la mondon. Ĝi
ekparolis tuj, ĝi parolis ĉion, kion ĝi volis. Ĝi venis tiel tute neatendite, ke
neniu havis la tempon orientiĝi pri ĝi aŭ pri ĝia parolado. Nun ni aŭdu!
Mi iris tuj en la plej grandan urbon,
ĝi diris; la nomon mi ne
memoras, mi havas malbonan memoron por nomoj. Kune kun konfiskitaj
pakaĵoj mi venis de la fervojo en la urbodomon, kaj tie mi kuris
al la gardisto de la malliberuloj. Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj
precipe pri nnu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis
rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.
La tutaĵo estas nur supo
el kolbasaj bastonetoj,
li diris, sed la supon li facile povas pagi per
sia kapo!
Tio vekis en mi intereson por la malliberulo,
rakontis
plue la malgranda muso, kaj mi uzis okazon kaj enŝteliĝis al li. Malantaŭ
ŝlositaj pordoj ĉiam troviĝas ia truo de musoj! Li aspektis pale,
havis grandan barbon kaj grandajn lumantajn okulojn. La lampo fumis,
kaj la muroj estis alkutimiĝintaj al tio, ili ne fariĝis pli nigraj. La
malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre, kio tre
bone aspektis, sed mi ilin ne legis. Mi pensas, ke li enuis, mi estis
bonveninta gasto. Li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj
vortoj. Li tiel ĝojis pro mi, mi ricevis konfidon al li, kaj tiamaniere ni
fariĝis amikoj. Li dividadis kun mi sian panon kaj akvon kaj donadis al
mi fromaĝon kaj kolbason. Mi vivis tre bone. Sed mi devas konfesi, ke
tamen precipe la bona traktado min allogis. Li permesis al mi kuradi sur
liaj manoj kaj brakoj ĝis alte en la manikojn; li permesis al mi grimpadi
en lia barbo, kaj li nomadis min sia malgranda amikino. Mi tre ekamis
lin, amo ĉiam estas reciproka. Mi forgesis mian komision en la mondo,
mi forgesis mian kolbasan bastoneton en fendo de la planko, kie ĝi
ankoraŭ kuŝas. Mi volis resti tie, kie mi estis; se mi forirus, tiam la
kompatinda malliberulo havus ja absolute neniun, kaj tio estas tro
malmulte en ĉi tiu mondo! Mi restis, sed li ne restis! La lastan fojon li
parolis al mi tiel malgaje, donis al mi duoblan kvanton da pano kaj da
fromaĝo kaj ankoraŭ sendis al mi kison per la fingroj. Li iris kaj neniam
plu revenis. Mi ne scias lian historion. Supo el kolbasaj bastonetoj!
diris la gardisto, kaj tial mi iris al li. Sed al li mi ne devus konfidi.
Estas vero, ke li prenis min sur sian manon, sed li metis min en kaĝon,
en tretmuelilon. Tio estas io terura! Oni kuras kaj kuras kaj tamen ne
formoviĝas de la loko, kaj oni estas ankoraŭ mokata!
La nepino de la gardisto estis plej ĉarma infano, kun blondaj buklaj
haroj, gajaj okuloj, kaj kun buŝo ĉiam ridanta. Kompatinda malgranda
museto!
ŝi diris, enrigardis en mian malbelan kaĝon kaj forŝovis la
feran riglilon, kaj per unu svingiĝo mi saltis sur la fenestran breton kaj
de tie en la tegmentan defluilon. Libera, libera! Nur pri tio sola mi pensis,
ne pri la celo de mia vojaĝo.
Estis mallume, estis nokto, mi serĉis rifuĝon en malnova turo. Tie loĝis gardisto kaj strigo; mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo.
Ĝi similas al kato kaj havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas
musojn. Sed oni povas erari, kaj tiel estis kun mi. Ĝi estis respektinda,
tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same
kiel mi. La junaj strigidoj pri ĉiu afero faradis grandan bruon. Ne
kuiru supon el kolbasaj bastonetoj!
ĝi diris, tio estis la plej kruela,
kion ĝi povis diri, ĝi estis tre sentoplena por sia familio. Mi ricevis tian
konfidon al ĝi, ke el la fendo, en kiu mi sidis, mi vokis al ĝi pip!
Ĉi
tiu konfido plaĉis al ĝi, kaj ĝi certigis al mi, ke ĝi volas preni min sub
sian protekton. Nenia besto havos la rajton min difekti aŭ mortigi, tion
ĝi rezervis al si mem por la vintro, kiam mankos manĝaĵo.
En ĉiuj aferoj ĝi estis tre saĝa; ĝi klarigis al mi, ke sen la korno, kiu
pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti. Li estas terure
fiera pri tio kaj imagas al si, ke li estas la strigo en la turo. Li havas
mienon, kvazaŭ lia trumpetado estas io grava, sed ĝi estas tute malgrava.
Supo el kolbasaj bastonetoj!
Mi petis ĝin pri la recepto por tiu supo,
kaj ĝi donis al mi jenan klarigon: Supo el kolbasaj bastonetoj estas
homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la
signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta. Sed en
efektiveco la tuta afero havas nenian valoron!
Nenian valoron!
mi ripetis. Tiu klarigo konsternis min. La vero ne
ĉiam estas agrabla, sed la vero estas la plej alta afero! Tion diris ankaŭ
la maljuna strigo. Mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke se mi
alportos tion, kio estas la plej alta, mi alportos multe pli ol supon el
kolbasaj bastonetoj. Tial mi rapidis veni ankoraŭ ĝustatempe hejmen kaj
alporti la plej altan kaj plej bonan aferon: la veron. La musoj estas
inteligenta kaj klera popolo, kaj la musa reĝo regas super ili ĉiuj. Li estas
kapabla pro la vero fari min reĝino.
Via vero estas mensogo!
diris tiu muso, kiu ankoraŭ ne ricevis la
permeson paroli. Mi povas pretigi la supon, kaj mi tion faros.
Mi ne entreprenis vojaĝon,
diris la kvara muso. Mi restis en la
lando; kaj tio estas la ĝusta afero! Oni ne bezonas vojaĝi, oni povas ĉi tie
ricevi ĉion tiel sama bone. Mi restis, mian scion mi lernis ne de
supernaturaj estaĵoj, mi ĝin ne enmanĝis, mi ne parolis kun strigoj. Mia scio
estas bazita sur mia propra pensado. Mi petas, starigu nun la kaldronan
kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. Poste faru fajron kaj boligu la
akvon; ĝi devas perfekte boli. Nun enĵetu tien la kolbasajn bastonetojn.
Poste lia reĝa moŝto bonvolu meti la voston en la bolantan akvon kaj
kirli per ĝi. Ju pli longe lia reĝa moŝto kirlos, des pli forta fariĝos la supo,
ĝi nenion kostos. Ĝi bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn, nur kirli!
Ĉu tion ne povas fari iu alia?
demandis la musa reĝo.
Ne,
diris la muso, la forto troviĝas nur en la vosto de la reĝo.
La akvo bolis, kaj la musa reĝo stariĝis tute apude de la kaldrono, tiel
ke la situacio fariĝis sufiĉe danĝera. Li etendis sian voston, kiel faras la
musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpus la kremon de plado kaj poste lekas
sian voston. Sed sian voston li ne enŝovis pli ol en la varmegan vaporon,
kaj tiam li tuj forsaltis kaj diris: Kompreneble vi kaj neniu alia fariĝos
mia reĝino. Kun la supo ni atendu ĝis nia ora edziĝo, tiam la malriĉuloj
en mia regno havos ion, pri kio ili povos ĝoji, kaj tio estos longa ĝojo!
Kaj ili solenis sian edziĝon. Sed multaj musoj, reveninte hejmen,
esprimis la opinion: Oni ne povas tion nomi supo el kolbasaj
bastonetoj, sed pli ĝuste supo el musa vosto!
Tiu aŭ alia parto el tio, kio estis rakontita, estis laŭ ilia opinio tute
bone prezentita, sed la tutaĵo povus esti aranĝita alie! Mi ekzemple
rakontus tiel aŭ tiel....
Tio estis la kritiko, kaj ĉi tiu ĉiam estas saĝa... post la fakto.
La historio rondiris tra la mondo; la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis. Kaj tio estas la plej ĝusta, kiel en grandaj aferoj, tiel ankaŭ en malgrandaj, ankaŭ koncerne la supon el kolbasaj bastonetoj; oni nur ne esperu dankon pro tio!
En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon Hüske-strato
.
Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras,
ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontraŭ
la germanoj. Oni devus diri Häuschen
, kio signifas malgrandaj
domoj
. En la malnovaj tempoj, antaŭ multe, multe da jaroj, la domoj
estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankoraŭ nun
vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili
havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj
vezikoj, ĉar en tiu tempo la posedado de vitro en ĉiuj domoj estis tro
multekosta. Sed tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la
avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis
kelka nombro da jarcentoj.
La komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj
komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn
komizojn. Ĉi tiuj loĝadis en la lignaj budoj de la Hüskestrato
kaj
vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis
diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata
Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel
ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. Ĉi tiu lasta
ludis la ĉefan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis
la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia
hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo. Multaj el ili
fariĝis maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan
mastrumaĵon, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece
kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn
kutimojn. Laŭ ili oni ĉiun needzigitan viron de solida aĝo nomadis
pipristo
; ĉion ĉi tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan
historion.
Oni mokas maljunan fraŭlon, oni diras, ke li surmetu la noktan ĉapon, tiru ĝin super la orelojn kaj kuŝiĝu.
Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon ĝuste pro tio, ke oni lin kaj ĝin tre malmulte konas. Ho, la noktan ĉapon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? Aŭdu:
En la plej malnova tempo la Hüskestrato ne estis pavimita, ĉie estis kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallarĝa kaj la reciproke kontraŭstarantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia kaj la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en perukoj aŭ noktaj ĉapoj, en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj tamen en la nuna tempo ĝi havus por ni grandan valoron, se ni posedus la bildon de unu el ili, kiel li staris malantaŭ la butika tablo, aŭ kiel li en festotagoj iris en la preĝejon. La ĉapelo estis larĝrandaĵa kaj neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian ĉapelon per plumo. La lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis ĝis interne de la larĝnazaj ŝuoj, ĉar ŝtrumpojn ili ne portis. En la zono sidis enŝovite la tranĉilo kaj la kulero, tie sidis ankaŭ eĉ granda tranĉilo por sindefendo, kaj per ĝi oni en tiu tempo ofte devis servi al si. Ĝuste tiel en la festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj pipristoj de la Hüskestrato, li nur ne portis la altan ĉapelon, sed ĉapon, kaj sub ĝi ankoraŭ unu broditan ĉapeton, veran noktan ĉapeton, al kiu li tiel alkutimiĝis, ke li neniam ĝin demetis, kaj li posedis de tiu speco du ekzemplerojn. Ĉiu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel bastono, ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie loĝis nur lia mastro. Li mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach, tute proksime de Wartburg, Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis pri tio.
La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, ĉiu restadis en sia butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis ĉie mallume. Nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon.
De tempo al tempo li ankaŭ paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto kaj okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti. Estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas.
Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, ĉi tie certe
estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu
solan kaj tre malgrandan, kiu ĉe unu fino de la strateto pendis sub la
bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj
estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki,
fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne ĉiutage bezonas, sed
tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li
bonigadis al si mem sian tolaĵon kaj eĉ flikadis al si siajn ŝuojn. Kiam li fine
enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris
ĝin iom pli malsupren, sed baldaŭ li denove ŝovis ĝin supren, por vidi, ĉu
la kandelo estas bone estingita, li pripalpis ĝin, kunpremis la meĉon per
la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis. Baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon
kaj denove ŝovis la noktan ĉapeton malsupren. Sed ofte subite venis al li
en la kapon la penso, ĉu malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj
elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda
fajrero, ĝi povus doni fajron kaj kaŭzi malprofiton. Tiam li denove leviĝis
el sia lito, malsuprengrimpis la ŝtupetaron, ĉar nomi ĝin ŝtuparo oni ne
povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en ĝi neniun fajreron kaj
povis iri returne. Sed ofte, kiam li apenaŭ trairis duonon de sia vojo, al
li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la
fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. Tiam li devis per siaj maldikaj
piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam
li post tio rampis en sian liton, ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas
plej forte, kiam ĝi scias, ke ĝi devas foriri. La litkovrilon li tiris pli
alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis
nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la ĉagrenoj de la tago. Tamen
veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj
kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj ĉi tiuj ofte estas kunetenataj de
pingloj, je kiuj oni pikiĝas, Aj!
oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas
profunde en la karnon kaj kaŭzas brulan doloron, tiam en la okuloj povas
aperi larmoj. Ankaŭ al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj
larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la liktovrilon
aŭ sur la plankon, kaj tiam aŭdiĝis tia sono, kvazaŭ krevus kordo de
doloro. Ili elvaporiĝis, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed ĉi tiu montris al
li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis
al si la okulojn per la nokta ĉapeto, tiam la larmoj kaj la bildo
dispremiĝis, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, ĝi kuŝis en lia koro. La bildoj
aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte
montriĝis nur la plej doloraj, ankaŭ la melankolie ĝojaj lumante elŝoviĝis,
sed ĝuste ĉi tiuj donis nun la plej grandan ombron.
Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!
oni diris, sed ankoraŭ pli bele
leviĝis en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg; pli
potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj ĉirkaŭ la fiera
kavalira kastelo, kie la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj de la
rokaj muroj. Pli dolĉe tie odoris la floraĵoj de la pomarboj ol en la Dana
lando. Li tion sentis ankoraŭ tre vive: unu larmo ruliĝis, eksonis kaj
eklumis. En ĝia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon
kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ruĝajn
vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis
filo de riĉa komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda
knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, ŝi aspektis vigle kaj
saĝe, ŝi estis filino de la urbestro, Molly. Ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin
skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili
distranĉis, kaj ĉiu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj
formanĝis ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas
meti en la teron.
Vi iam vidos, kio el tio fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne
pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.
Kaj ili plantis la kernon en florpoton; ambaŭ ili ĉe tio fervore laboris; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero.
Sed vi ne elprenu ĝin morgaŭ returne, por vidi, ĉu ĝi ricevis
radikojn,
diris la malgranda Molly, tion oni ne devas fari! Ĉe miaj
floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, ĉu ili kreskas. Tiam mi ne
komprenis pli bone, kaj la floroj mortis.
La florpoto restis ĉe Antono, kaj en la daŭro de la tuta vintro li ĉiumatene iris rigardi ĝin, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj.
Tio estas mi kaj Molly!
diris Antono, tio estas tre ĉarma, tio estas
ravanta!
Baldaŭ aperis tria folio; kiun ĝi signifas? Kaj denove aperis unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tago, kun ĉiu semajno la kreskaĵeto fariĝis pli granda, kaj fine ĝi disvolviĝis kaj fariĝis tuta arbo. Ĉio ĉi tio speguliĝis nun en la sola larmo, kiu dispremiĝis kaj malaperis. Sed ĝi povis denove leviĝi el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono. Proksime de Eisenach etendiĝas vico da ŝtonecaj montoj; inter ili elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn aŭ herbon; ĝi estas nomata la monto de Venero. En ĝi loĝas sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle; tion sciis kaj nun ankoraŭ scias ĉiu infano en Eisenach.
Ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser, la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg.
Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris ĉe la monto, kaj unu fojon
ŝi diris: Ĉu vi kuraĝos ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle! Sinjorino
Holle! Malfermu, ĉi tie estas Tannhäuser!
Antono ne kuraĝis tion fari.
Sed Molly kuraĝis tion fari, tamen nur la vortojn Sinjorino Holle,
Sinjorino Holle
ŝi diris laŭte kaj klare, la ceteraĵon ŝi murmuretis tiel
neklare en la venton, ke Antono estis konvinkita, ke en efektiveco ŝi
nenion diris. Ĉe tio ŝi aspektis tiel maltima, tiel maltima, kiel en tiuj
okazoj, kiam ŝi kune kun aliaj knabinoj renkontis lin en la ĝardeno
kaj ĉiuj volis lin kisi, ĝuste pro tio, ke ili sciis, ke li ne volas lasi sin
kisi kaj batas ĉirkaŭ si; ŝi sola povis tion fari.
Mi povas lin kisi!
ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon. En tio
konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio, kaj li nenion
pensis ĉe tio. Kiel ĉarma ŝi estis, kiel maltima ŝi estis! Oni diris, ke
sinjorino Holle en la monto ankaŭ estas bela, sed ŝia beleco, kiel oni
diris, estas la deloga beleco de la malbono. Sed la plej alta beleco, oni
diris, devas esti simila al tiu, kiu ornamis la sanktan Elizabeton, la
sanktan patroninon de la lando, la pian Turingian princinon, kies bonaj
faroj per la legendo donis tie ĉarmon al multaj lokoj. En la kapelo
pendis ŝia bildo, ĉirkaŭita de arĝentaj lampoj; sed al Molly ŝi tute ne
estis simila.
La pomarbo, kiun ambaŭ infanoj plantis, kreskis kun ĉiu jaro. Ĝi fariĝis tiel granda, ke oni devis ĝin transplanti en la ĝardenon, en la liberan aeron, kie faladis la roso, kie varme lumis la suno, kaj la arbo akiris forton, por kontraŭstari al la krueleco de la vintro. Kiam ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro, ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo. En aŭtuno ĝi donis du pomojn, unu por Molly kaj unu por Antono; se estus malpli, estus nebone.
La arbo vigle kreskis, kaj Molly kvazaŭ konkuradis kun ĝi, ŝi estis freŝa kiel pomarba floraĵo. Sed la sorto ne permesis al Antono longe ĝui la vidon de tiu floraĵo. Ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aliiĝas! La patro de Molly forlasis la malnovan hejmon, kaj Molly sekvis lin malproksimen, tre malproksimen de tie. En la nuna tempo pro la vaporveturiloj tio estas vojaĝo de nur malmulte da horoj, sed tiam oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton, por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar.
Molly ploris, kaj Antono ploris; sed ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon, kaj ĉi tiu radiis per plej bela lumo de ĝojo. Molly konfesis al li, ke ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar.
Pasis unu jaro, pasis du, tri jaroj, kaj en la daŭro de tiu tempo alvenis du leteroj; unu estis transdonita de veturigisto de komercaĵoj, la dua estis sendita per vojaĝanto. La vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa, malfacila, kaj ĝi kondukis per multaj dekliniĝoj kaj devojiĝoj preter multe da urboj kaj vilaĝoj.
Tre ofte Antono kaj Molly kune estis aŭdintaj la historion pri Tristan
kaj Isolda, tre ofte li sub ili ambaŭ prezentis al si sin kaj Molly'n,
kvankam la nomo Tristan devis signifi, ke li elkreskis en malĝojo. Tio
tute ne povis akordiĝi al Antono, kaj li ankaŭ neniam povus simile al
Tristan alkutimiĝi al la penso: ŝi min forgesis!
Sed Isolda ne
forgesis ja la amikon de sia koro, kaj kiam ili ambaŭ mortis kaj estis
enterigitaj sur du kontraŭaj flankoj de la preĝejo, la tilioj ĉe iliaj tomboj
transkreskis la preĝejan tegmenton kaj ligis inter si siajn florantajn
kapojn. Tio ŝajnis al Antono tiel bela kaj tamen samtempe ankaŭ tiel
malgaja. Sed inter li kaj Molly ne povas okazi io malĝoja, kaj tial li
fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide:
Kaj precipe bele sonis en ĝi la vortoj:
Ĉi tiu kanto konstante venadis al li sur la langon, li ĝin kantis kaj fajfis en la lunluma nokto, kiam li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n. Li volis veni neatendite, kaj li venis neatendite.
Oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino por bonveno, vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis, komforta ĉambro kaj bona lito estis pretaj por li, kaj tamen estis tute alie, ol kiel li pensis kaj revis. Li ne komprenis sin mem, li ne komprenis la aliajn, sed ni povas tion kompreni. Oni povas esti en la domo, oni povas esti en la familio kaj tamen ne havi tie fortajn radikojn; oni babilas kun si reciproke, kiel oni babilas en poŝta kaleŝo, oni konas sin reciproke, kiel oni sin konas reciproke en poŝta kaleŝo, oni ĝenas unu la alian, oni deziras, ke oni estu jam for aŭ ke nian bonan najbaron prenu la diablo. Ion de tio sentis Antono.
Mi estas honesta knabino,
diris al li Molly, mi ĝin mem tion diros
al vi. Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu
kun la alia; interne kaj ekstere fariĝis alie. Kutimo kaj volo ne povas
regi nian koron. Antono, mi ne dezirus, ke vi rememoru min malamike,
nun, kiam mi baldaŭ estos tre malproksime de ĉi tie, ‐ kredu al mi,
mi ĉiam konservos vin en bona memoro, sed ami tiel, kiel mi nun
scias, ke oni povas ami alian homon, mi neniam vin amis! Kun tio vi,
devas paciĝi! Adiaŭ, Antono!
Kaj Antono ankaŭ diris adiaŭ, eĉ unŭ larmo ne aperis en liaj okuloj, sed li sentis, ke la amo al Molly malaperis el lia koro. Ardanta fera stango kaj glacie malvarma fera stango ŝiras al ni la haŭton de la lipo kun egala sento, kiam ni ĝin kisas, kaj li kisis egale forte en amo kaj en malamo.
Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach, sed pro tio la ĉevalo, sur kiu li rajdis, baldaŭ pereis.
Kio grava tio estas!
li diris; mi ankaŭ pereis, kaj mi ĉion neniigos,
kio povas rememorigi al mi ŝin, ankaŭ vin, sinjorino Holle, sinjorino
Venero, vi idolana virino! La pomarbon mi rompos, mi ĝin elŝiros kune
kun la radikoj! Neniam ĝi plu floru nek portu fruktojn!
Sed la arbon li ne detruis, liaj propraj fortoj estis detruitaj, kaj en febro li kuŝis en la lito. Kio povus lin denove resanigi? Sed jen aperis medicinaĵo, kiu povis tion fari, la plej maldolĉa, kiun oni povas trovi, ĝi, kiu reskuas la senfortiĝintan korpon kaj la konsternegitan animon: la patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. Malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado staris antaŭ la pordo; la malfeliĉo alruliĝis; simile al grandaj ondegoj ĝi enfalis en la iam tiel riĉan domon. La patro fariĝis malriĉa homo, zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis. Tiam Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto kaj pri sia kolero kontraŭ Molly. Li devis nun anstataŭi en la domo la patron kaj la patrinon, li devis ordi, helpi, labori, li devis eĉ eliri en la malproksiman mondon, por laborenspezi sian panon.
Li venis en Bremon, li konatiĝis kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj, kaj ili faras la spiriton malmola aŭ mola, ofte tro mola. La mondo kaj la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco.
Kio estis por li nun la kantoj de la amkantistoj! Nenio krom sensignifaj sonoj, nenio krom senvaloraj parolmanieroj. Tiel li pensis dum kelka tempo; sed en alia tempo tiuj kantoj tremigis lian animon, kaj lia spirito fariĝis pia.
La volo de Dio estas la plej bona!
li tiam diris; estis bone, ke
Dio ne alligis al mi la koron de Molly; al kio tio nun kondukus, kiam la
feliĉo tiel forturniĝis? Ŝi deturnis sin de mi, ĉar la minacintan ŝangon de
la feliĉo ŝi sciis aŭ antaŭvidis. Tio estis favorkoreco de Dio en rilato al mi;
estas plej bone tiel, kiel farigis. Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa
aranĝo de Dio! Ŝi ne estis kulpa, kaj mi estis tiel kolera kontraŭ ŝi!
Jaroj pasis, la patro de Antono mortis, fremduloj loĝis en lia patra
domo. Tamen la sorto permesis al li ankoraŭ ĝin revidi. Lia riĉa
mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn, kaj ĉi tiuj kondukis lin tra lia
naskiĝurbo Eisenach. La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris
senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo, kun la ŝtona bildo de monaĥo kaj
de monaĥino. La potencaj kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton,
kiel en lia infaneco. La nuda monto de Venero en sia mallume griza
koloro elstaris nur malmulte el la valo. Volonte li ekkrius: Sinjorino
Holle, sinjorino Holle, malfermu la monton, tiam mi ja restos sur la
tero de la hejmo!
Tio estis peka penso, kaj li pie faris signon de kruco. Malgranda birdo kantis en la plej proksima arbetaĵo, kaj al li denove venis en la kapon la malnova amkanto:
Tiom multe denove venis al li en la kapon ĉi tie en la urbo de sia infaneco, kiun li kun larmoj vidis denove. Lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita. Kampa vojo kondukis tra angulo de la malnova ĝardeno, kaj la pomarbo, kiun li ne detruis, staris ankoraŭ tie, sed ekster la ĝardeno, sur la dua flanko de la vojo.
Tamen la suno prilumadis ĝin ankoraŭ kiel antaŭe, kaj la roso refreŝigadis ĝin kiel antaŭe, ĝi portis abunde da fruktoj, la branĉoj fleksiĝis al la tero.
Ĝi prosperas!
li diris, ĝi povas prosperi!
Tamen unu el la grandaj branĉoj estis derompita, petolemaj manoj tion faris, la arbo staris ja ĉe la veturvojo.
Oni deŝiras ĝiajn floraĵojn, ne donante dankon, oni ŝtelas ĝiajn
fruktojn kaj derompas ĝiajn branĉojn. Ĉi tie oni povus diri, se oni povas
paroli pri arbo kiel pri homo: super la lulilo oni ne kantis al la arbo, ke
ĝi tiel tie staros. Ĝia historio komenciĝis tiel bele, kaj kio nun fariĝis el
ĝi? Forlasita kaj forgesita ĝi estas, ĝardena arbo ekster la ĝardeno, ĉe
la kampo kaj ĉe la landvojo. Ĉi tie ĝi staras sen defendo, skuata,
frapata kaj kun rompitaj branĉoj. Kvankam ĝi de tio ne velksekiĝas,
kun ĉiu jaro tamen la kvanto de ĝiaj floraĵoj fariĝas pli malgranda, la
fruktoj ĉesas kreski, kaj fine... nu, la historio finiĝas!
Tion pensis Antono tie sub la arbo, tion li pensis ofte en la nokto en la soleca ĉambreto de sia ligna domo en la fremda lando, en la Hüskestrato en Kopenhago, kien lia riĉa mastro, la komercisto el Bremo, lin sendis, liginte lin per la kondiĉo, ke li ne edziĝos.
Edziĝi, ho, ho!
li diris laŭte kaj strange.
La vintro venis frue, estis akra frosto; ekstere estis forta neĝvento, tiel ke ĉiu, kiu povis, restis interne de siaj kvar muroj. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la najbaroj de Antono kontraŭe ne rimarkis, ke lia butiko dum du tutaj tagoj ne estis malfermita kaj li mem ne montriĝis. Kiu elirus ĉe tia vetero, se li povas ne fari tion?
Tio estis grizaj, mallumaj tagoj, kaj en la butiko, kies fenestroj ja ne estis el vitro, regis nur duonlumo kaj poste mallumega nokto. La maljuna Antono dum du tagoj ne forlasis sian liton, li ne havis plu la forton por tio. La malbonegan veteron de ekstere li longan tempon antaŭe sentis en siaj membroj. Forlasita kuŝis tie la maljuna fraŭlo kaj ne povis helpi al si, li apenaŭ povis levi al la buŝo la kruĉon kun akvo, kiun li estis stariginta apud si, kaj nun eĉ la lasta guto estis eltrinkita. Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. Tie supre, kie li kuŝis, regis ĉirkaŭ li preskaŭ ĉiama nokto. Malgranda araneo, kiun li ne povis vidi, kontente kaj laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon, kvazaŭ por tio, ke tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.
Ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo! Larmojn li ne havis, dolorojn ankaŭ ne; Molly ne vivis en liaj pensoj. Li havis la senton, ke la mondo kaj ĝia tumulto havas plu nenian rilaton al li, ke li kuŝas jam ekster ĝi: Neniu pensis ja pri li. Dum unu momento li eksentis malsaton, ankaŭ soifon li tre forte sentis. Sed neniu venis, por lin refreŝigi; neniu volis veni. Li ekpensis pri tiuj, kiuj devis perei de senforteco, li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon. En hela brilo ŝiaj agoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li rememoris, kiel ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo, kiel ŝi lavadis la vundojn de la suferantoj kaj al la malsatuloj alportadis manĝaĵon, kvankam ŝia severa domsinjoro ŝin koleris pro tio. Li rememoris la legendon, kiel unu fojon, kiam ŝi venis kun plena korbo, en kiu troviĝis vino kaj mangaĵoj, subite aperis ŝia edzo, kiu observis ĉiujn ŝiajn paŝojn, kaj kolere demandis, kion ŝi tie portas. Timiĝinte ŝi respondis, ke tio estas rozoj, kiujn ŝi ŝirkolektis en la ĝardeno; kaj kiam li, ne kredante, fortiris la tukon, kiu kovris la korbon, jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn.
Tiel la sanktulino vivis en la animo de la maljuna Antono, tiel ŝi kvazaŭ vivante ŝvebis antaŭ liaj senfortiĝintaj okuloj, antaŭ lia lito en la mizera tabula budo de la Dana lando. Li senĉapigis sian kapon, rigardis al ŝi en la mildajn okulojn, kaj ĉio ĉirkaŭe estis plena de brilo kaj de rozoj, kaj ĉi tiuj disvastigadis tra la tuta ĉambro sian ĉarman bonodoron.
Subite penetris al li agrabla odoro de pomoj; li vidis, kiel floranta pomarbo etendas al li siajn branĉojn, tio estis la sama pomarbo, por kiu li kaj Molly plantis la malgrandan kernon.
La arbo ŝutis siajn aromajn foliojn sur lian varmegan frunton kaj malvarmetigis ĝin. Ili falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn, kaj li havis la senton, kvazaŭ pano kaj fortiga vino lin refreŝigis. Kaj li sentis sin tiel facila; li ĝojis tiel sincere, ke li povas kviete ekdormeti.
Nun mi dormos!
li flustris mallaŭte; la dormo bone efikas! Morgaŭ
mi denove estos sana kaj leviĝos. Belege, belege! La pomarbon, plantitan
en amo, mi vidas nun en belegeco!
Kaj li endormiĝis.
La sekvantan tagon ‐ ĝi estis la tria tago, de post kiam la butiko estis fermita, la neĝo plu ne estis pelata de la vento ‐ la najbaroj de kontraŭe serĉis, kie estas la maljuna Antono, kiu ĉiam ankoraŭ ne montriĝis. Li kuŝis senvive elstreĉite kun la nokta ĉapeto premita inter la manoj. Oni ne surmetis ĝin sur lin en la tombo, li havis ja alian, puran kaj blankan. Kie nun estis la larmoj, kiujn li estis plorinta? Kie estis tiuj perloj? Ili restis en la nokta ĉapeto ‐ la veraj larmoj ne malaperas el la tolaĵo ‐ kune kun la ĉapeto ili estis kaŝitaj kaj forgesitaj. La malnovaj pensoj, la malnovaj sonĝoj restis ankoraŭ en la nokta ĉapeto de la maljuna fraŭlo.
Ne deziru ĝin al vi! Ĝi farus vian frunton tro varmega, ĝi batigus pli forte viajn pulsojn, ĝi alportus al vi tiajn sonĝojn, kiuj estus kvazaŭ realaĵo.
Tion spertis la unua, kiu ĝin metis sur sin, kaj tio estis ja duonon da jarcento poste, kaj tio estis la urbestro mem. Li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj. Sed tuj li eksonĝis pri malfeliĉa amo, bankroto kaj zorgoj pri pano.
Hu, kiel la nokta ĉapeto varmigas!
li ekkriis kaj forŝiris ĝin, kaj
tiam deruliĝis unu perlo kaj ankoraŭ unu; ili lumis kaj eligis strangan
sonon. Tio estas la artrito,
diris la urbestro, kiu fajreras antaŭ miaj
okuloj!
Tio estis larmoj, ploritaj duonon da jarcento antaŭe, ploritaj de la maljuna Antono el Eisenach.
Ĉiu, kiu poste surmetis la noktan ĉapeton, ricevis viziojn kaj sonĝojn,
lia propa historio aliformiĝis en historion de Antono. Kreiĝis tuta fabelo,
kreiĝis multaj, ilin rakontu aliaj. Ni rakontis nun la unuan, kaj ni finas per
la vortoj: neniam deziru al vi la noktan ĉapeton de la maljuna fraŭlo.
Mi volas fariĝi io!
diris la plej aĝa el kvin fratoj; mi volas alporti
utilon al la mondo. Se mi eĉ havos la plej malgravan pozicion, tamen se
tio, kion mi faros, estos bona, ĝi ĉiam havos ian valoron. Mi farados
brikojn, ilin oni nepre bezonas, ‐ tiam mi estos ja ion farinta!
Sed ion tro malgravan!
diris la dua frato. Tio, kion vi volas fari,
estas tute kiel nenio. Tio estas manlaborado, kiu povas esti farata per
maŝino. Ne, en tia okazo mi preferas fariĝi masonisto, tio almenaŭ estas
io, tio mi volas fariĝi. Tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en
la korporaciojn kaj fariĝas burĝo, ricevas propran standardon kaj
propran gastejon. Jes, se la afero iros bone, mi povos mem teni helpantojn
kaj esti nomata majstro, kaj mia edzino fariĝos majstredzino; tio estas
ja io!
Tio estas absolute nenio!
diris la tria; tiam vi staros ankoraŭ
ekster la efektivaj rangaj klasoj, da kiuj multaj ekzistas en la urbo, multe
pli altaj ol la klaso de la majstroj. Vi povas esti tute brava homo, sed kiel
majstro vi estos ja nur tio, kion oni nomas
simplulo
. Ne, mi konas
ion pli bonan! Mi volas fariĝi arĥitekturisto, eniri en la karieron artistan,
mi volas leviĝi al tiuj, kiuj staras pli alte en la regiono de la spirito. Estas
vero, ke mi devas komenci de malsupre, mi eĉ diros tute senĝene, ke mi
devas komenci kiel ĉarpentista lernanto, mi devos porti ĉapon, kvankam
mi kutimis porti silkan ĉapelon, mi devos kuradi alporti bieron kaj
brandon por la simplaj submajstroj kaj permesi, ke ili parolu al mi
ci
, kaj tio ne estas io agrabla. Sed mi imagos al mi, ke la tuta afero
estas maskerado, ke tio estas maskerada libereco. Morĝaŭ, tio estas
kiam mi fariĝos submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj
min plu ne interesos. Mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi
estos nomata arĥitekturisto, ‐ tio estas io, tio estas multe! Mi povas
atingi la titolon moŝto
, eĉ ion pli, kaj mi konstruos kaj konstruos,
tute kiel miaj antaŭuloj. Tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi! La
tuta afero estas io!
Tiu io min ne interesas!
diris la kvara frato; mi ne volas iri laŭ
fremdaj postesignoj, mi ne volas esti kopio, mi volas fariĝi genio, mi
volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune! Mi kreos novan konstruarton, mi
donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj
materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento,
kaj al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon,
por montri mian genion!
Sed se la klimato kaj la materialo ne taŭgos!
diris la kvina; tio
estos des pli malbona, ke ĝi havos influon. La ideo pri nacieco facile
povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo, la evoluo de la jarcento povas iri
ĝis senbridiĝo, kiel ofte la junularo senbridiĝas. Mi vidas, ke neniu el vi
ion atingos, almenaŭ ne en tiu grado, kiel vi mem pensas. Sed agu, kiel
vi volas; mi ne similos al vi, mi starigas min ekster via rondo, kaj pri
tio, kion vi entreprenas, mi faros miajn observojn. Ĉiu objekto havas ion
mallaŭdinidan, tion mi eltiros kaj priparolos, tio ĉiam io estas!
Kaj tiel li agis, kaj la homoj diris pri la kvina: Li estas homo de tute
speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!
Sed ĝuste
per tio li estis io.
Vidu, tio estas nur malgranda historio, kaj tamen ĝi ne finiĝos, tiel longe, kiel staros la mondo!
Sed ĉu nenio plu fariĝis el la kvin fratoj? Tio estus ja nenio! Aŭskultu do plue, tio estas tuta fabelo!
La plej aĝa frato, kiu faradis brikojn, rimarkis, ke de ĉiu briko, kiam ĝi estis preta, deruliĝis spesdeko; ĝi estis nur monero kupra, sed multe da malgrandaj spesdekoj, metitaj unu sur la alian, aliformiĝis en spesmilon, kaj kie oni per ĝi frapas, ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto kaj ĉe la tajloro, ĉe ili ĉiuj, tie la pordo larĝe malfermiĝas kaj oni ricevas, kion oni bezonas. Vidu, tion donis la brikoj; estas vero, ke kelkaj dispeciĝis aŭ rompiĝis, sed ili ankaŭ trovis por si uzon.
En la vilaĝo patrino Margareto, la malriĉa virino, tre deziris konstrui al si malgrandan dometon; ŝi ricevis ĉiujn rompitajn brikojn kaj ankaŭ kelkan nombron da tutaj brikoj, ĉar la plej aĝa frato havis bonan koron kvankam li nur faradis brikojn. La malriĉa virino starigis al si mem sian domon; ĝi estis mallarĝa, unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta; kaj la pajla tegmento povus estis aranĝita pli bone, tamen ŝirmon kaj defendon ĝi donis kaj oni ĝin povis vidi de malproksime sur la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo. La salaj gutoj ŝprucadis sur la tutan domon, kiu ankoraŭ staris, kiam ĝia mastrino jam de longe estis mortinta, ‐ tion kaŭzis la fortikeco de la brikoj.
La dua frato, ‐ nu, li povosciis konstrui alie, li lernis ja tion. Kiam li pretigis sian submajstran laboraĵon, li pakis sian tornistron kaj kantis la submajstran kanton:
Kaj tiel li faris. Kiam li revenis en sian urbon kaj fariĝis majstro, li
konstruis domon apud domo, tutan straton. Kiam la strato estis preta,
bone aspektis kaj pligrandigis la urbon, tiam la domoj konstruis por li
malgrandan domon, kiu fariĝis lia propraĵo. Sed kiel la domoj povis
konstrui? Jes, demandu ilin, kaj ili ne respondos, sed la homoj respondos
kaj diros: Jes, certe la strato konstruis por li lian domon!
Ĝi estis
malgranda kaj havis argilan plankon; sed kiam li dancis sur tiu planko
kun sia fianĉino, ĝi fariĝis blanka kaj vaksita kaj el ĉiu ŝtono de la muro
elkreskis floro, kio aspektis tiel same bone, kiel multekosta tapeto. Tio
estis tre ĉarma domo kaj feliĉa geedza paro. La korporacia standardo
flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: Hura!
Jes, tio estis io; kaj poste li mortis, tio ankaŭ estis io.
Nun venis la vico de la arĥitekturisto, la tria frato, kiu antaŭe estis
ĉarpentista lernanto, portis ĉapon kaj ludis la rolon de knabosendato,
sed per la akademio li leviĝis ĝis la rango de arĥitekturisto, atingis la
titolon moŝto
, konstruigis multe da domoj, kaj en la strato konstruita
de lia frato, la masona majstro, li konstruigis domon por ĉi tiu, tiel
ke la strato nun estis nomata per lia nomo; kaj la plej bela domo de la
strato fariĝis lia propra; tio estis io, kaj li ankaŭ estis io, kaj ankoraŭ kun
longa titolo antaŭe kaj malantaŭe. Liaj infanoj estis nomataj bonklasaj
infanoj, kaj kiam li mortis, lia vidvino estis vidvino bonklasa, ‐ tio estas
io. Lia nomo staris konstante sur la angulo de la strato kaj vivis en la
buŝo de la popolo kiel nomo de strato, jes, tio estas io!
Nun pri la genio, la kvara frato, kiu volis elpensi ion novan, ion tute precipan kaj ankoraŭ novan etaĝon; sed ĝi disfalis sub li, kaj li defalis kaj rompis al si la kolon, ‐ li tamen ricevis belegan enterigan procesion kun korporaciaj standardoj kaj muziko, floroj en la gazetoj kaj sur la strato. Tri funebraj paroloj estis eldiritaj super li, unu pli longa ol la alia, kaj li certe havus grandan plezuron, se li povus ilin aŭdi, ĉar li amis, ke oni parolu pri li. Sur lia tombo oni starigis monumenton, kvankam nur unuetaĝan, sed tio tamen estas ja io!
Nun li estis mortinta, kiel la tri aliaj fratoj; sed la lasta, kiu ĉion kritikadis, transvivis ilin ĉiujn, kaj tiel ja ankaŭ devis esti, ĉar tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan vorton. Li estis ja la bona kapo, kiel diris la homoj. Fine ekbatis ankaŭ lia horo, li mortis kaj venis al la pordo de la ĉielo. Antaŭ tiu pordo oni ĉiam aperas duope. Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri, kaj tio estis ĝuste la maljuna patrino Margareto de la apuddiga domo.
Verŝajne por kontrasto tio estas aranĝita, ke mi devas aperi ĉi tie
samtempe kun ĉi tiu mizera animo!
diris la granda kritikisto. Nu,
patrineto, kiu ŝi estas? Ĉu ŝi ankaŭ volas eniri?
li demandis.
La maljuna virino faris riverencon tiel bone, kiel ŝi povis, ĉar ŝi
pensis ke tiu, kiu parolas kun ŝi estas sankta Petro mem! Mi estas
malriĉa simpla virino sen familio, la maljuna Margareto de la apuddiga
domo!
Nu, kion do ŝi tie malsupre faris kaj plenumis?
Bedaŭrinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus ĉi tie
malfermi al mi la eniron. Ĝi estos afero de pura favorkoreco, se mi
ricevos permeson eniri tra la pordo!
Kiele ŝi forlasis tiun mondon?
li demandis, por ion diri, ĉar estis
al li enuige stari kaj devi atendi.
Nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias! Malsana kaj mizera mi estis
en la lastaj jaroj, kaj tial verŝajne mi ne povis elteni, kiam mi elrampis
el mia lito kaj elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo. Tio estis
ja kruela vintro, sed nun mi dank' al Dio ĉion trapasis. En la lastaj tagoj
nenia venteto sin movis, sed estis terure malvarme, kiel via sankta moŝto
scias. La glacio elŝoviĝis de la bordo en la maron tiel malproksime, kiel
oni nur povis vidi; ĉiuj homoj el la urbo iris sur la glacion; ili tie
kolektiĝis por glitkurado kaj por dancado, mi pensas, ke ili tiel tion
nomas. Ĉie aŭdiĝis muziko kaj staris budoj kun refreŝigaĵoj. Mi povis
aŭdi la tutan bruon eĉ en mia mizera ĉambreto, en kiu mi kuŝis. Vespere,
kiam la luno jam estis leviĝinta sed donis nur malgrandan lumon, mi
el mia lito rigardis tra la fenestro la tutan bordon. Ĝuste tie, kie la ĉielo
kaj la maro kuntuŝiĝis, aperis subite stranga blanka nubo. Mi kuŝis kaj
observis precipe la nigran punkton en ĝi, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli
granda. Tiam mi ekkomprenis, kion ĝi signifas. Mi estas maljuna kaj
sperta, kvankam tiun signon oni ne ofte vidas. Mi ĝin rekonis, kaj teruro
min atakis. Du fojojn antaŭe en mia vivo mi jam vidis tiun aĵon, kaj mi
sciis, ke baldaŭ leviĝos terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite
ĉiujn tiujn kompatindajn homojn, kiuj nun drinkis kaj saltis kaj estis
gajaj. Junuloj kaj maljunuloj, la tuta urbo estis ja tie. Kiu povis ilin
averti, se neniu el ili vidis kaj komprenis tion, kion mi nun komprenis.
Nepriskribebla timego atakis min, sed ĝi ankaŭ enverŝis en min novan
vivon, kiun mi jam delonge ne sentis en mi. Mi sukcesis eliri el la lito
kaj altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis. Malfermi
la fenestron mi ne povis. Mi povis vidi, kiel la homoj tie sur la glacio
kuras kaj saltas, mi povis vidi la elegantan flagon, mi povis aŭdi, kiel la
knaboj krias hura kaj la knabinoj kaj la junaj viroj kantas. Estis tre gaje,
sed pli kaj pli alten leviĝis la blanka nubo kun la nigra sako en sia mezo.
Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro
malproksime: Baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj
ĉiuj tie devis nesaveble droni. Aŭdi min ili ne povis, por eliri al ili mi ne
havis la forton. Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la
teron! Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere
neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj
mizere pereu. Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan
flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta,
mi ne povis plu min teni sur la piedoj. Kiam mi forlasis la domon, la
fajro alte ekflamis, eliĝis tra la fenestro super la tegmenton. Tuj oni sur
la glacio rimarkis la fajron, kaj ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur
povis, por helpi al mi, al la malfeliĉa kriplulino, kiu laŭ ilia opinio
estis en danĝero forbruli. Ne troviĝis eĉ unu, kiu kurus ien aliloken. Mi
aŭdis, kiel ili venis, sed mi ankaŭ aŭdis, kiel bruis en la aero, mi aŭdis,
kiel tondris, kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj, la alfluego levis la
glacion kaj krevigis ĝin. Sed ili atingis la digon, kie la fajreroj flugadis
super mi; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. Sed verŝajne mi ne
povis elteni la malvarmon kaj la timegon, kaj tiamaniere mi venis ĉi
tien al la pordo de la ĉielo. Ĝi certe estos malfermita ankaŭ al tia
mizera estaĵo kiel mi; kaj nun mi tie malsupre ja ankaŭ ne havas plu
domon ĉe la digo, sed tio ne donas al mi ankoraŭ rajton de eniro ĉi
tien
Tiam malfermiĝis la pordo de la ĉielo, kaj anĝelo enkondukis la maljunan virinon internen. Ŝi perdis ekstere unu litpajleron, unu el la pajlotrunketoj, sur kiuj ŝi estis kuŝinta en la lito, kiun ŝi ekbruligis, por savi la amason da homoj. La pajla trunketo aliformiĝis en puran oron, sed en tian oron, kiu kreskis kaj volviĝis supren en formo de plej helaj ornamaĵoj.
Vidu, tion alportis la malriĉa virino!
diris la anĝelo. Kaj kion vi
nun alportas? Sed mi scias, ke vi nenion plenumis, vi ne elfaris eĉ unu
brikon. Se vi povus nun iri returne kaj alporti kun vi almenaŭ unu de vi
faritan brikon! Estas vero, ke ĝi estus tute sentaŭga, se vi ĝin estus
farinta, sed se ĝi estus farita kun bona volo, ĝi tamen estus io. Sed vi ne
povas iri returne, kaj mi nenion, povas fari por vi.
Tiam ekpetis por li la malriĉa animo, la virino el la apuddiga domo.
Lia frato faris ĉiujn brikojn kaj pecetojn, el kiuj mi konstruis mian
mizeran dometon, kaj li donacis ilin al mi; por mi, la malriĉa virino, tio
estis tre multe. Ĉu oni ne povus alkalkuli al li ĉiujn tiujn brikojn kaj
pecojn? Tio estus ago de favorkoreco! Li ĝin bezonas, kaj ĉi tie estas
ja la hejmo de favorkoreco!
Via frato, tiu, kiun vi nomis la plej malgrava,
diris la anĝelo, li,
kies honesta profesio estis rigardata de vi kiel la plej malalta, li donacas
al vi parteton de sia regno ĉiela. Vi ne estos forpelita, vi ricevos la
permeson resti ekstere kaj pripensi kaj serĉi kiamaniere vi povus rebonigi
vian vivon tie malsupre, sed ĉi tien vi ne venos, antaŭ ol vi el bonaj faroj
ne estos farinta almenaŭ ion!
Tion mi povus esprimi pli bone!
pensis la granda kritikisto, sed li
tion ne diris laŭte, kaj tio estis jam io.