Publikigi en Esperantujo

Kio estus Esperanto sen ĝiaj verkoj? Sen la "Unua Libro" ĝi ne ekzistus. Sen ĝiaj vortaroj kaj terminaroj ĝi estus maltaŭga. Sen la originalaj romanoj, poeziaĵoj, ĝi estus malriĉa. Sen la tradukoj ĝi ne estus vera internacia kulturlingvo.

Aliflanke Esperantujo estas lando de amatoroj. Nur malmultaj verkoj estas enhave, stile kaj aspekte vere belaj. Rareco de legantoj, de mono kaj de profesiaj verkistoj kaj eldonistoj malfaciligas la aferon.

Ĉar mi mem devis stumbli ĉe diversaj ŝtonoj en la vojo dum publikigo de tradukaĵo, mi tie ĉi volas konservi miajn spertojn kaj konsilojn, por ke eble vi, kara leganto, povu ĉirkaŭiri kelkajn el la eventualaj malhelpaĵoj jam dum planado de viaj projektoj.

Multon oni ankoraŭ povus aldoni al la sekvanta artikolo. Mi vin do petas fari viajn komentojn, sendi viajn konsilojn kaj aldonojn.

Prosperon al viaj projektoj, via
Volframo Distel'.


Enhavtabelo


1. Antaupripensoj

autoroj

Planante la eldonadon de verketo en Esperantujo vi jam komence konsciu pri tio, ke nenio favoros vian planon:

Se tiuj pripensoj ankoraŭ ne fortimigis vin de via projekto, tiam vi estas aŭ naivulo aŭ granda idealisto, kio estas preskaŭ la sama, aŭ la eldonota verko vere valoras la penon. Se tio ĉi lasta estas la kazo, sekvu nun al la parto 2a.

2. La jura flanko

Esperantujo ne havas propran legislativon, nek juĝejojn aŭ punejojn. Sed bedaŭrinde ankaŭ ne propran ŝtaton kun civitanoj. Tio signifas, ke la Esperantujanoj estas civitanoj de aliaj ŝtatoj kaj devas do plenumi ties leĝojn. Kaj tiuj leĝoj ne estas tre koheraj tra la mondo. Tamen kelkaj aferoj estas iom universalaj kaj do ĉie atentendaj.

La rajto de la kreinto kaj la utiligrajto

La kreinto de iu afero naskiĝinta en lia propra cerbo kaj iel originala, havas la ekskluzivan rajton disponi pri tiu afero.

Tiu rajto estas en la plej multaj ŝtatoj fiksita en la leĝaro kaj etendiĝas precipe sur lingvaj, muzikaj kaj artaj verkoj, arĥitekturo, filmoj, sciencaj kaj teĥnikaj verkoj, skizoj, planoj kaj mapoj.

La eldonanto de kolekto, ekzemple leksikono, posedas same la rajton de la kreinto pri la verko kiel tuto, sed ne pri la unuopaj eroj de la kolekto.

La kreintorajto validas dum la vivtempo de la kreinto kaj post lia morto herediĝas al la parencoj. Sed post certa tempo ĝi malvalidiĝas. Tiu tempo estas plej ofte 50 jaroj post la morto, sed en kelkaj ŝtatoj povas diferenci. En Germanio ekzemple ĝi nuntempe estas 70 jaroj.

Ĝi estas fiksita en du internaciaj konvencioj, t.e. la "Reviziita Berna Konvencio" kaj la "Monda Konvencio pri la Kreintorajto".

La utiligrajto, kiu deduktiĝas el al kreintorajto, koncernas ĉiun utiligon aŭ uzon de la verko. Do ĉiu publikigo, kopiado, elsendado, luado, ŝanĝo, traduko aŭ citado de la verko bezonas la permeson de la kreinto.

Dum la kreintorajto nur herediĝas, sed ne povas esti transdonata al alia neparenca persono, la utiligrajton la kreinto povas doni al aliaj, ekzemple al eldonejo.

Sed kiel ĉio ĉi koncernas vin? Nu, vi eble jam eltrovis tion. Se vi volas traduki verkon aŭ uzi en via verko parton el aliaj verkoj. Vi devas konsideri la sekvajn punktojn:

  1. Ĉu la kreinto de la originala verko jam mortis antaŭ la gardtempo (50 jaroj ekz.). Se jes - vi povas libere traduki aŭ alimaniere uzi la verkon. Tamen ĉiukaze ne forgesu indiki la originalajn verkojn, kiujn vi uzis.
  2. Se ne - kiu nun havas la kreintorajton? Se temas pri libro aŭ io simila, vi normale demandu tion ĉe la eldonejo de la originala verko. Ili aŭ havas la utiligrajton pri la libro kaj do estas la instanco, kiu donos al vi la rajton pri tradukado aŭ ili scias, kiu povos doni al vi tiun rajton.
  3. Se vi volas traduki libron, sed ankaŭ reprodukti la bindaĵon aŭ internajn grafikaĵojn, vi ne forgesu, ke ankaŭ tiuj estas kreitaj de iu, kaj do ankaŭ pri ili vi devas peti la utiligrajton.
Normale vi devos pagi al la donanto de utiligrajtoj iun certan sumon por la permeso. Ĉar vi ne povas scii, kiom alta estos tiu sumo kaj ĉu vi povos pagi ĝin, vi prefere esploru tion antaŭ kiam vi komencos traduki la verkon. Por tio vi bone klarigu vian intencon, klarigu la planitan eldonkvanton kaj ke temas pri internacia afero. La kutimaj petantoj estas ligitaj al unuopa lingva teritorio aŭ ŝtato kaj eldonas grandajn kvantojn en tiu teritorio. Do vi devas instigi certan koplezemon por ricevi la rajton de internacia publikigado de eble 500 ekzempleroj por preskaŭ nenioma pago.

Tamen, se vi estas sufiĉe ĝentila kaj sukcesas per malmultaj frazoj klarigi la iom idealisman karakteron de Esperanto, vi havos bonan ŝancon. Kelkaj eĉ sukcesis akiri la utiligrajton por esperanta traduko senpage ĉe la kreinto de la originalo.

Impostleĝoj

La ŝtato financas sin el la produktopovo de siaj membroj. Tiuj pagoj estas prenataj en formo de impostoj. En la plej multaj ŝtatoj ekzistas sufiĉe komplika sistemo de diversaj impostoj, kiujn oni devas pagi.

Se vi volas eldoni verkon vi devos atenti precipe du impostojn: la metio-imposton kaj la aldonvaloran imposton, nomitan ankaŭ vendimposto.

Aldonvalora imposto

La aldonvalora imposto fakte estas iom stranga afero. Se vi enspezas monon, vi devos pagi enspezimpostojn, tion ĉiu scias, ĉar tiuj estas indikitaj sur la salajro-slipoj. Sed se vi elspezas la monon, vi denove devas pagi imposton, la elspez- aŭ vendimposton, kaj tion ne ĉiu konscias, ĉar tiu imposto ŝajne estas pagata de la vendisto, sed tio estas ekonomie malĝusta.

La vendimposton aŭ aldonvaloran imposton firmaoj devas pagi por ĉiuj netaj enspezoj. Do se ili produktas varojn por du milionoj da steloj kaj vendas ilin por tri milionoj, ili devos doni procentaĵon de 3-2=1 miliono da steloj al la ŝtato. Kaze, ke iu firmao aĉetas maŝinojn de alia firmao, tio estas elspezoj, do ili pagas la prezon plus la vendimposton, sed tiun imposton ili kalkulas kontraŭ siajn brutajn enspezojn, do fakte ili ne pagas ĝin, sed pludonas ĝin al la aĉetantoj de siaj produktoj. Kaze ke iu firmao elspezas pli ol ĝi enspezas, ĝi eĉ ricevas impostojn de la ŝtato.

La rezulto fakte estas, ke la imposton pagas tiu, kiu ne vendas ion plu, do la konsumanto. Li pagas la produktokoston plus la gajnon de la vendisto plus la aldonvaloran imposton, sed ne rimarkas tion, ĉar li vidas nur unu prezon.

Verŝajne tial ŝtatoj tre ŝatas tiun imposton. Ĝi estas simple prenebla, ĉar ĉiu firmao ĉiukaze devas elkalkuli sian gajnon, ĝi estas relative granda (se ĝi ekzemple estas 14%, la ŝtato do ricevas proksimume 14% de la bruta socia produkto) kaj tiu, kiu pagas ĝin, ne plendas, ĉar li ne konscias, ke li pagas ĝin.

Ekzistas ankaŭ aliaj variantoj de la vendimposto, sed en Europa Unio la sistemo estas unueca, nur la procentaĵo diferencas iom.

Kutime vi bezonas pagi la aldonvaloran imposton nur, se viaj jaraj enspezoj superas iun certan limon. Cetere la procentaĵo estas pli malalta por certaj produktoj, ekz. libroj. Problemo ekestas, se la varo estas produktata en unu ŝtato kaj vendata en alia. Tiukaze vi pagas la vendimposton de la ŝtato, kie estas farata la vendkontrakto, la imposton tamen vi pagas al via ŝtato, sed per la dogan-slipoj pruvas, ke vi eksportis la varon.

Metio-imposto

Ĉiu, kiu faras ion por celi gajnon, kutime devas pagi metian imposton. Tiu imposto eble ne ekzistas en ĉiu ŝtato, sed en multaj. Per la metiaj impostoj ofte la urboj kovras parton de siaj elspezoj.

Cetere vi devos registriĝi kiel metiisto ĉe metia organizaĵo. Esceptoj estas ekzemple memstaraj inĝenieroj, ĉe kiuj oni konsideras, ke ili enspezas nur por siaj mensaj produktoj, do ne ricevas profiton el vendo de materiaj varoj. Alia escepto estas, se la jaraj enspezoj restas sub iu certa limo.

Do kiel tio koncernas nin? Se vi eldonas libron vi produktas kaj vendas varon, do vi principe havas la devon pagi la vend- kaj metio-impostojn kaj devus ankaŭ registriĝi kiel metiisto en la fako de eldonado.

Tamen verŝajne vi ne multon enspezas, do verŝajne restos sub la enspezlimoj. Tion vi devus tamen unue esplori ĉe via ŝtato. Sed se vi estas memstara aŭ havas firmaeton, vi devos alkalkuli la en- kaj elspezojn al tiu de via firmao. Ankaŭ tio ne estas granda problemo. Ĝi ja eĉ helpas financi la eldonadon. Problemo povas kauziĝi, se vi estas memstara inĝeniero. Ĉar per la eldonado vi fariĝas laŭjure metiisto kaj do devus ankaŭ pagi por aliaj viaj laboraĵoj metian imposton, se vi ne antaŭ la financoficejo klare distingas la du okupojn.

Ĉio ĉi do ne kaŭzas al vi iujn grandajn impostojn, tion certe ne, sed burokrataĵojn, kiuj povas forkonsumi multan de via libera tempo. Por eviti tiujn burokrataĵojn ekzistas du eblecoj: Vi ne mem rolas kiel eldonanto, sed iu alia persono aŭ institucio, kiu jam registris metion, do ekzemple Esperanto-edonejo. La alia ebleco estas la eldonado fare de komunutila asocio, ekz. la landa Esperanto-asocio. Registritaj komunutilaj asocioj ne bezonas pagi iun ajn imposton, se ĝiaj enspezoj estas forte ligitaj al siaj celoj kaj restas sub difinita limo. Tiuj leĝoj tamen povas esti tute aliaj en via ŝtato, vi devus esplori tion ĉe vi.

Dogano

Dogano jam estas tre malnova afero kaj ĉiam ŝatata rimedo por gajni el la komerco iranta tra la propra ŝtato. Fakte dogano malhelpas la liberan evoluiĝon de komercado, sed tamen ofte ankaŭ estas aplikata de ŝtatoj por eviti maljustan konkurencadon. Ekzemple se en alia ŝtato oni ne plenumas kreinto- kaj patento-rajtojn aŭ produktas damaĝante la naturan medion por malaltigi la produktadkostojn.

Dogano pri libroj ekzistas precipe, se oni importas ilin el ŝtato, en kiu la kreintorajtoj ne estas severe aplikataj. La dogano por la importado de libroj el ekssocialismaj ŝtatoj al Europa Unio iom post iom foriĝas nuntempe. Tamen, se vi intencas eksporti aŭ importi librojn, vi antaŭe telefonu al via doganoficejo por esplori tion.

Importimposto

Iom alia afero estas la importimposto. Ĝi estas ekvivalenta al la diferenco de aldonvaloraj impostoj inter la du ŝtatoj (importa kaj eksporta). Ekz. se vi importas librojn el ŝtato, kie ne ekzistas aldonvalora imposto kaj mem vivas en ŝtato kun 7% da aldonvalora imposto, vi devas pagi tiujn 7% de la pagita sumo por la libroj kiel importimposto ĉe la doganoficejo. Ĉe la vendado vi poste povos rericevi tiun procentaĵon de la financoficejo.

Ĉar la pagado de importimpostoj estas sufiĉe teda afero kun multaj formularoj kaj tempoperdo, oni konsideru iel eviti la tuton. Precipe ĉar temas pri malmultaj libroj kun sume ne tro alta valoro. Ofte ekzistas reguloj, kiuj permesas importi varojn, kies valoro restas sub iu limo, sen pagi rekte la importimposton ĉe la doganoficejo. En Germanujo ekzemple tiu limvaloro estas 350 DEM. Vi povus sendi plurajn pakaĵojn unu post la alia kun kelkaj tagoj inter la sendoj, kies popakaĵa valoro restu sub tiu limo.

En tiu kazo la libroservoj devos rezigni pri rericevo de la procentaĵo por siaj elspezoj. Tiun malavantaĝon por revendistoj oni rekompencas kutime kiel parto de la revendistorabato (komparu la alineojn pri tio en la lasta ĉapitro).


3. Formoj de publikigo

formoj

Informingo kaj ekstera formo

Grava demando estas, kiaforme publikigi iun verkon. Vi sciu tion prefere jam antaŭe, ĉar de tio dependas ankaŭ, kiaforme vi tajpos la tekston kaj produktos bildojn ktp. Ankaŭ vi devos scii tion por akiri la utiligrajtojn por tradukaĵo.

Por decidi tiun demandon, ni pripensu, kiuj imformportantoj ekzistas kaj kio povus influi nian decidon por unu el ili.

Hodiaŭtempe oni ne plu ĉizas en argilajn platojn aŭ pentras sur papiruson aŭ pergamenon. Jam dum pluraj jarcentoj la plej ŝatata materialo por publikigado estas papero en formo de gazetoj, broŝuroj, libroj, afxisoj ktp. Tamen en la lastaj jaroj etabliĝis ankaŭ alia informingo: la komputilaj retoj. Ili havas la avantaĝon, ke la eldonkostoj estas tre malaltaj (ĉar ne ekzistas preskostoj) kaj cetere oni ne riskas produkti pli da libroj, ol estos legantoj. Krome oni povas facile forigi erarojn kaj daŭre aktualigi la tekston.

Aliflanke la ekrano ne estas tre taŭga legilo, se temas pri longaj linearaj tekstoj. Oni ne povas preni la ekranon sur la sinon por legi ĝin en la balanciĝ-fotelo. Pro tio la libro daŭre estas la preferata materialo por publikigi prozajn aŭ poeziajn tekstojn. Por aktualaj kaj sciencaj tekstoj aŭ mallongaj informoj pri produktoj, helppaĝoj por uzantoj de aparatoj, kiel ekz. komputiloj ktp. la reto estas la pli taŭga informportanto.

Por ne konsideri la aferon tro limigite, konsciu, ke ankaŭ sonregistroj kaj filmoj apartenas al la publikigaĵoj. Por ili pli aŭ malpli validas la sama. Filmojn, kiel oni konas ilin el kinejo aŭ televido prefere oni produktu en formo de vidbendkasedoj. Mallongajn teĥnikajn aŭ informajn filmetojn oni povas malaltkoste publikigi en la reto. Se temas pri ludo aŭ programo certe oni publikigos ĝin sur disketo aŭ en la reto.

Ene de tiuj du grandaj grupoj - konvenciaj informportantoj / komputilaj informportantoj ekzistas denove diversaj eblecoj: Libroj kun malmolaj aŭ molaj, buntaj aŭ simplaj kovriloj, broŝuroj, gazetoj, poŝtkartoj, sonbend- kaj vidbendkasedoj aŭ kompaktdiskoj. Disketoj, komputilaj kompaktdiskoj, FTP-, TTT-serviloj senpagaj aŭ komercaj.

Kiel trovi la taŭgan rimedon por via verko sub tiom multaj eblecoj? Vi konsideru tri gravajn demandojn:

  1. Kiu informingo adaptiĝas plej bone al la verko por ricevi plej bonan kvaliton?
  2. Kiu informingo permesas al la plej multaj legontoj aliron al la verko?
  3. Kiu informingo kaŭzas la plej malaltajn kostojn?
Tiujn demandojn vi verŝajne devos mem respondi. Por tamen doni al vi ioman helpon, ni konsideru kelkajn ekzemplojn.

Ekzemplo 1

Vi volas eldoni tradukon de granda romano el via nacia literaturo. Ĝi ampleksas plurcent paĝojn kaj estu legata de plej multaj Esperantistoj.
El tiu situacio rezultiĝas jam kelkaj faktoj: La verko estas longa, do libroforme plej agrable legebla. La legantaro ampleksas maljunulojn same kiel junulojn, do publikigo en komputila reto ekskludus maljunajn legontojn. Sonbendaro kostas tro multe en la produktado, precipe pro la necesa kopiado kaj verŝajne ne trovos multajn aŭskultantojn kaj ankaŭ estos malfacile produktebla per bona kvalito. Fine pro la populareco de la verko vi povos esperi ioman gajnon per la vendo de la libroj aŭ almenaŭ kovri per ili la pagon por utiligorajto.

Ekzemplo 2

Vi volas eldoni memverkitan sciencan lernolibreton, kiu precipe plibonigu la situacion en la tria mondo.
Ĉar en la tria mondo la komputiloj ne estas tiom disvastigitaj, ĉiuj informingoj, kiuj bezonus tiujn, ne taŭgus. Sed ĉar vi ne povos esperi pri enspezoj vi devas tre limigi la eldonkostojn. Do verŝajne plej taŭga estos broŝuro memfarita, kiun vi kopias kaj reeldonados en malgrandaj kvantoj laŭ la bezono.

Ekzemplo 3

Vi volas eldoni gazeton por handikapitoj.
Ĉar inter handikapitoj ekzistas ankaŭ blinduloj kaj tiaj, kiuj malfacile povas manipuli kaj legi libron verŝajne plej taŭgus sonbendkasedoj. La kvalito ne estas tiom grava, ĉar temas pri aktualaĵoj, kies valoro precipe konsistas en la informo, ne en la estetika impreso de la tuto.

Ekzemplo 4

Vi volas informi grandan publikon pri Esperanto, ne nur per tekstaj informoj, sed ankaŭ per fotoj, muziko kaj filmetoj pri Esperanto-aranĝoj.
Se vi kapablas produkti el la materialo taŭgan filmeton vi povos utiligi vidbendkasedojn kiel portanta objekto. Tamen la produktkostoj estos verŝajne tro altaj kaj per varbfilmo vi ne povos esperi pri grandaj enspezoj. Do vi bezonas konsideri nur komputilajn informportantojn. Ĉar sonoj, fotoj kaj filmoj okupas multan spacon vi povas decidi nur inter la reto kaj komputila kompaktdisko. Inter tiuj du vi devos decidi precipe laŭ la publiko, kiun vi volas atingi.

Se ĝi konsistas el Esperantistoj kaj amikoj de ili, vi elektu komputilan kompaktdiskon, ĉar la informoj okupas multan spacon, kaj tiun vi eble ne povos akiri malmultkoste en la reto, krome por transporti tutajn filmetoj tra la reto, ĝi estas tro malrapida kaj ne ĉiuj havas aliron al la reto.

Se aliflanke vi volas atingi ne-esperantistojn, la komputila kompaktdisko ne bone taŭgas, ĉar ne-esperantistoj ne trovos ĝin en la Esperanto-libroservoj. En la reto la informoj estas atingeblaj por ĉiu ajn. Ili estas aŭtomate registritaj en la grandaj serĉindeksoj, kaj do iu, kiu serĉas laŭ la vorto "Esperanto" aŭ iu alia karakteriza vorto aŭ termino, kiu troviĝas en la informoj, kondukiĝas al via informejo.

Ekzemplo 5

Vi volas eldoni sciencan verketon pri iu sufiĉe speciala temo rilate al informscienco.
Ĉar via verko verŝajne trovos nur tre malmultajn legantojn, eble kvin aŭ dek, via celo devas esti minimumigi la produktkostojn, sed maksimumigi la alireblecon al via verko. Ĉar alikaze estas multaj formulaj kaj teĥnikaj desegnoj en la verko, la kutima HTML-formato de la komputila reto ne taŭgas por ĝi. Verŝajne plej bone vi solvos la problemon per duparta strategio. Vi preparos la tekston en iu formo, kiu estas pli kapabla bildigi formulojn kaj desegnojn, ekz. Postscript aŭ TEX kaj laŭ unuopaj mendoj presas la tuton sur paperon kaj malaltkoste vendas ĝin al la petinto. Por ke vi trovu ĉiun eventualan legonton vi samtempe metas resuman paĝon en la reton por ke laŭ certaj fakterminoj ĝi estu trovata. Tie vi proponas la Postsript- aŭ TEX-dosieron, por ke ĉiu, kiu havas la eblecon povu mem presi ĝin. Aliaj povos peti ĉe vi presitan ekzempleron.

Komputilaj formatoj

En la tradicia librofarado la termino formato signifas la grandecon, t.e. alteco, larĝeco kaj dikeco de libro. En la komputila tempo ĝi havas multe pli larĝan signifon, nome - unuflanke ĉio, kio rilatas al la aspekto de dokumento: skribspeco, skribgrandeco, skribstilo, linidistanco, marĝengrandeco ktp. - kaj aliflanke la difino laŭ kiu dokumento estas konservata en dosiero sur informingo (t.e disketo, KKD, ...). Por distingi ambaŭ oni povas paroli pri tekstformatoj kaj dosierformatoj. En tiu ĉi ĉapitro temas nur pri dosierformatoj; la tekstformatoj estos traktataj en la parto 5. (Kelkaj preferas la terminon "speco" anstataŭ "formato", sed laŭ mi tiu jam havas tro ĝeneralan signifon.)

Pasis nur malmultaj jaroj de la tempo, kiam oni ankoraŭ donis sian tekston en formo de manuskripto, t.e. mane aŭ skribmaŝine preparitan tekston al la eldonejo, kie oni kompostis la tuton per metalaj literoj.

Nuntempe oni uzas la komputilon por la kompostado, kaj fakte estus nenecesa laboro kaj erarofonto, se oni tajpus unue per skribmaŝino kaj poste per komputilo. Aparte ĉe la malgrandnombraj eldonoj de esperantaj verkoj tiu kroma laboro kostus tro multe kaj ne estus farebla vere bone de neesperanta eldonanto. Do, se vi preparas tekston pli longan ol tri paĝojn nepre uzu komputilon. Eĉ simpla teksto sen formatoj sur disketo estas akceptebla, ĉar tiel poste ne plu povas enveni tajperaroj.

Formatigi la tekston antaŭ la fordono al la eldonejo valoras, kondiĉe ke

  1. vi estas sufiĉe sperta pri taŭga enpaĝigo
  2. la eldonejo povas konverti la tekston kun la formatoj al sia sistemo
Por doni al vi ioman helpon pri la unua punkto utilos la parto kvina. Por ekscii pri la dua vi devos scii iom pri komputilaj dosierformatoj kaj pri la sistemo de la eldonejo. Do demandu ĝin antaŭ kiam vi komencas la enpaĝigon de la teksto.

La elekto de malĝustaj dosierformatoj povos signifi la neceson de posta transformado, kio ofte kaŭzas perdon de informoj kaj do postlaboron, kiun vi eble povus ŝpari, se vi decidus jam antaŭe por la ĝustaj dosierformatoj.

Momente ekzistas tri sistemoj de komputiloj, kiujn vi devus eble konsideri. T.e. PC, Macintosh kaj Unix-sistemoj. Aliaj, kiuj siatempe estis vaste uzataj en privata medio, kiel C64 aŭ Atari nun estas malmodernaj kaj kaŭzus tre grandajn problemojn, se vi volus transmeti tekston de tia sistemo al iu el la aliaj. De la tri supre menciitaj la PC estas la plej vastiĝinta en privata medio, la Macintosh estas uzata en mezgrandaj presejoj kaj Unix-sistemoj en la grandaj. Tamen ekzistas multaj esceptoj de tiu regulo, do ne fidu al ĝi. La informingojn de la PC la aliaj sistemoj normale povas iel legi. Tamen tio ne signifas jam, ke ili ankaŭ povos legi la enhavon de la dosieroj faritaj per la PC.

Dokumentformatoj

Ĉiu el la tri sistemoj havas siajn tradiciajn tekstredaktilojn. Por la PC tio estas Word, Word Perfect kaj Wordstar. La unuaj du estas ankaŭ haveblaj por Macintosh. Sub Unix estas tre vastiĝinta TEX kio estas tre kompleksa sistemo por profesia tekstprilaborado. Ekde la lasta jaro ekzistas ankaŭ oficeja programaro StarOffice, kiu estas havebla pro ĉiuj tri sistemoj kaj uzas por ili saman dosierformaton.

Por ekscii, kiun el la nomitaj programoj vi povus uzi, restas nur kompari la eblecojn de la presejo kun la viaj. Multaj programoj posedas ankaŭ tiel nomatajn filtrojn por povi legi ankaŭ dosierojn faritajn de aliaj programoj. Tamen tiuj filtroj ofte ne reproduktas centprocente la originalan dokumenton, sed forigas diversajn detalojn, foje la skribstilojn, foje bildojn aŭ distancojn ktp.

La universala sur ĉiuj tri sistemoj sub ĉiuj kondiĉoj uzebla dosierformato estas principe nur simpla teksto konsistanta el la bazaj 128 signoj de la ASCII-kodo sen iuj formatoj, bildoj ktp. Se vi preparas vian tekston per iu el la supraj programoj, ne forgesu savi ĝin poste kiel simplan tekston, vi ne povas scii, ĉu la dosierformatoj de la supre nomitaj programoj estos legeblaj ankoraŭ post kvin jaroj.

Sufiĉe longe jam ekzistas ankaŭ internacia normo por interŝanĝi dokumentojn inter la sistemoj sur bazo de ASCII-kodo kun logika strukturo (ĉapitroj, titoloj, alineoj, bildoj, tabeloj ktp.) Tiu normo nomiĝas SGML kaj permesas la difinadon de dokumenttipoj. La strukturon oni metas en la dokumentojn per tiel nomataj strukturiloj. SGML ĝis antaŭ mallonge servis preskaŭ ekskluzive por grandaj entreprenoj. Malmultkostaj universalaj prilaboriloj por ĝi estas tre raraj. Tamen spertulo povas uzi simplan tekstredaktilon por krei novan dokumenttipon kaj skribi dokumentojn laŭ tiu tipo. Nun ekzistas unu tre populara dokumenttipo difinita per SGML - ĝi nomiĝas HTML kaj estas uzata por la prezento de dokumentoj en Tut-Tera Teksaĵo (post e-mail la intertempe plej uzata Interreto-servo). Kaze, ke vi deziras publikigi vian verkon en Interreto vi ne povos eviti HTML. Por ekscii, kiel publikigi per HTML vi povus legi la enkondukon verkitan de Franko Luin.

Sed SGML ne entenas informojn pri la aspekto de dokumento - nur pri la enhavo kaj la strukturo. Do sen tia aspektodifino ĝi ne taŭgus por eldonado de teksto sur papero. Sed se vi volas eldoni verkon, kiu estus uzebla sur ĉiuj sistemoj kaj ankoraŭ post dek jaroj, kaj en kiu la strukturo estas tre grava, ekz. terminaro aŭ vortaro, tiam nepre konsideru SGML!

Bildformatoj

Se en via teksto aperu ankaŭ grafikoj, desegnoj kaj fotoj, vi devos decidi ne nur pri taŭga tekstformato, sed ankaŭ pri taŭga grafikformato. Universale uzeblaj estas precipe du formatoj: unu vektora (t.e. ĝi savas grafikajn objektojn kiel strioj, cirkloj, tekstpartoj, ...) - EPS kaj unu punktgrafika - TIFF.

EPS estas variaĵo de la fama lingvo por presiloj Postscript, sed ĉar ĝi fakte estas lingvo kaj ne nur iu simpla formato ĝi povas kaŭzi multajn problemojn al programoj, kiuj ne konsideras la tutan gamon da eblecoj. EPS precipe taŭgas por desegnoj. Por fotoj kaj similaj grafikoj vi preferu TIFF. Fakte TIFF ekzistas por du sistemmondoj - unu por PC kaj unu por Macintosh/Unix. Ĝi estas tiel farita, ke principe programoj de ambaŭ sistemoj povu interŝanĝi grafikojn en formato TIFF. Sed tie estas kelkaj malhelpaĵoj. Kelkaj stultaj programoj por PC ekz. ne konsideras TIFF-grafikojn faritajn per Macintosh aŭ simple mortas post erarmesaĝo. Krome TIFF estas kvazaŭ ŝelo, en kiun oni povas enmeti diversajn bildojn en diversaj formatoj: laŭ diversaj kolorsistemoj kaj laŭ diversaj kunpremalgoritmoj.

Por kompreni la signifon de tio, oni devos klarigi kelkajn detalojn. Grafiko povas enhavi malgrandan nombron da koloroj: ekz. du - nigro kaj blanko - aŭ 16 aŭ 256. Tiujn kolorojn oni metas en tabelon kaj donas al ili ciferon. En la bildo mem estas skribitaj nur la ciferoj de la koloroj, kio ŝparas lokon. Se la grafiko entenas milionojn da koloroj, estas sensence labori per ciferoj, ĉar la tebelo estus pli granda ol la bildo mem, tiukaze oni skribas rekte la koloron de ĉiu unuopa punkto.

Por difini koloron de punkto etabliĝis du diversaj sistemoj. Sur paperon oni presas per miksaĵoj el kvar koloroj, t.e. cianbluo, anilinruĝo, flavo kaj nigro. Sed sur ekrano oni prezentas miksaĵojn el la tri koloroj ruĝo, verdo kaj bluo. La kaŭzo estas, ke sur papero la lumo estas filtrita per la koloroj, sed sur la ekrano adiciiĝas la lumpunktoj en la tri koloroj, tial oni ankaŭ nomas la unuan la subtrahan kaj la duan la adician kolorsistemon.

Por prepari grafikon por la presado, oni devas do prezenti ĝin laŭ la subtraha sistemo. Profesiaj grafikprogramoj transprenas la konvertadon el la adicia. PC-programoj ofte ne plu povos montri grafikojn, kiuj estas jam konvertitaj al la subtraha kolorsistemo.

Ofte koloroj ripetiĝas en grafikoj, oni povas forigi tiuj ripetiĝojn laŭ certaj reguloj tiel, ke la rezulto ŝparas lokon. Laŭ la inversaj reguloj oni povas denove elpaki la kunpremitan bildon por rigardi ĝin kiel antaŭe. Laŭ la nombro de koloroj en la bildo ekzistas diversaj algoritmoj por kunpremado. Por bildoj kun milionoj da koloroj ekzistas aliaj algoritmoj. Ili simpligas la bildon tiel, ke la okulo ne aŭ preskaŭ ne rimarkas tion. Per tio oni povas malgrandigi la bildon senprobleme al 10% de la originala, sen tio, ke vi rimarkas diferencon dum normala rigardo. Ĉar dum tia kunpremado perdiĝas informoj, vi ne povas ekzakte restarigi la originalan bildon.

El la tempo, en kiu PC kun DOS nur povis adresi 640KB da memoro ekzistas la ebleco, ke bildo estas entenata en TIFF-dosiero en kelkaj strioj. Tiujn striojn programo do povis unuope prilabori kaj remeti en la dosieron.

En la formato TIFF ne estas difinita laŭ kiu el la kolorsistemoj kaj kunpremalgoritmoj estas traktitaj la enhavataj bildoj, la programoj povas elekti el pluraj eblecoj, sed ne en ĉiuj programoj estas realigitaj ĉiuj eblecoj, kaj tio sekve povas kaŭzi problemojn. Multaj programoj ebligas almenaŭ la elekton de la kunpremalgoritmo. Se do vi ne estas certa, ĉu la eldonejo povos legi vian TIFF-dosieron, eble elektu la eblecon "ne kunpremi". Por ŝpari lokon vi poste povos kunpremi la dosieron kiel tuton per kunpremprogramo kiel ekz. PKZIP aŭ GnuZIP.

Por publikigo en la Interreto vastiĝis precipe du aliaj grafikformatoj, t.e. GIF por grafikoj kun ĝis 256 diversaj koloroj, kunpremita laŭ LZW-algoritmo kaj JPEG por grafikoj kun milionoj da koloroj, ĝi permesas la kunpremon per informperda algoritmo laŭ diversaj gradoj da kunpremo.


4. Preparo de la teksto

teksti

Konceptado

Se ne temas pri traduko aŭ iu alia verko, kies enhavo antaŭe jam estas klare difinita, normale la unua afero, kiun vi devas fari, estas koncepto pri la enhavo de via publikigaĵo.

Nepre ne komencu skribi frazon post frazo, kiel oni foje skribas leteron. Tiel poste ne troviĝos klara strukturo, nek kompleteco de via publikigaĵo. Vi devas unue kolekti ĉiujn punktojn, kiuj rilatas al la temo por povi elekti tiujn, kiujn vi volas prezenti kaj doni al ili taŭgan strukturon.

Por utiligi konvenan konceptofaran metodon, vi unue eksciu iomete pri la konstruo de via cerbo. Ĝi konsistas precipe el du duonoj, maldekstra kaj dekstra. Dum al la maldekstra oni atribuas linian, abstraktan, analizan pensadon, oni la dekstran ligas kun asocia, krea pensado. Kiam vi planas skribi tekston, eble vi havas iom da materialo, kiun vi povas analizi por poste skribi la rezulton de la analizo. Tamen plej ofte vi scias kaj legis multe pri la temo, sed nun devas iel tiri el via cerbo la aferojn, pri kiuj vi volas skribi. Mankas ankoraŭ bonaj ideoj, ekzemploj ktp. Vi do nepre bezonos la helpon de via dekstra kreema cerboduono. Por stimuli tiun, vi do ne sidu antaŭ komputilo kaj tajpu iujn frazerojn kaj kapvortojn en certa ordo, sed prenu grandan blankan paperfolion kaj krajonon kaj pentru sur ĝi mapon de viaj pensoj pri la temo sen doni al ili jam iun ordon. Pensojn, kiuj iel interrilatas, vi ligu per saglinioj. La pentrado kaj la interligado de la ideoj stimulas precipe la kreemecon kaj asocian pensadon, do ĝuste la dekstran duonon de la cerbo. Vi spertos, ke laŭ tiu maniero vi ricevos pli kompletan kaj uzeblan koncepton ol per konvenciaj metodoj.

Post kiam la pensomapo ŝajnas preta al vi, vi per numeroj povos doni al la ideoj iun ordon aŭ strukturon kaj transskribi ilin en la komputilon laŭ tiu strukturo. Se temas pri mallonga publikigaĵo (ekz. artikolo) vi nun povas komenci skribi frazojn pri ĉiu punkto, tiel ke fariĝas kohera teksto. Alikaze, se temas pri pli longa verko, vi rekomencu pentri pensomapojn pri la unuopaj struktureroj ktp.

Maturiĝo

Dum la maturiĝa fazo, vi devas kompletigi la tutan tekston kaj relegi ĝin kaj korekti malkoherajn aŭ nebonajn lokojn. Vi repripensu, ĉu vi ion forgesis, ĉu eble iom komplikajn pensojn vi povus klarigi per konvena ekzemplo aŭ bildeto. Krome vi devas elekti taŭgajn terminojn por fakaj nocioj. Ĝuste en Esperanto por multaj aferoj ankoraŭ mankas firmaj terminoj. Se vi do skribas iun pli aŭ malpli fakan verkon, vi devos inventi plurajn terminojn. Fiksinte ilin helpe de via kreemo, nacilingvaj kaj esperantaj terminaroj kaj post interkonsiliĝo kun amikoj, vi kontrolu vian tekston, ĉu vi konsekvence uzis ilin, aŭ eble devos repripensi ilin, ĉar post la verkado vi perceptas la nocion iom alie.

Korektado

Por ricevi plej altan kvaliton de via teksto, vi nepre utiligu ĉiujn eblecojn de kontrolado kaj korektado rilate al via teksto. Unue relegu vian tekston mem por forigi videblajn erarojn. La problemo estas, ke post plurfoja legado oni blindiĝas rilate al propraj eraroj. Utiligu laŭeble ankaŭ aŭtomatan kontrolilon, kiu montras precipe tajperarojn, kiujn la okulo foje toleras.

Post kiam vi tiel jam mem sufiĉe kontrolis la tekston, vi nepre donu ĝin al spertaj esperantistoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Precipe stilajn erarojn ĝuste ili povos plej bone trovi. Neniu estas ne influata de sia propra gepatra lingvo, pro tio la kontrolado de diverslingvaj legantoj certigas la forigon de tiuj nacilingvismoj. Prefere mem redaktu la tekston post kiam vi ricevis la korektojn. Ĉar ankaŭ la kontrolantoj ja estas influitaj de siaj gepatraj lingvoj. Pripensu ĉiun proponon de ili kaj trovu bonan kompromison. Foje oni devos reverki plurajn frazojn, por ke la tuto estos komprenebla al ĉiuj aliaj.

Tradukado

Se temas pri tradukaĵo, vi ne bezonos koncepti, aŭ inventi frazojn. Tamen tradukoj en Esperanto ofte havas malpli bonan kvaliton ol tekstoj originale verkitaj en Esperanto. Multaj tradukantoj ne sukcesas liberiĝi de la originalo por redoni la sencon utiligante la stilajn rimedojn de Esperanto. Anstataŭe ili fidelas al la originalo frazon post frazo kaj vorton post vorto. Sed multaj esprimoj de la originala lingvo ne estas kompreneblaj aŭ almenaŭ efikas fremdaj, se oni tro rigide tradukas ilin al Esperanto. Pro tiuj problemoj por tradukoj estas des pli grava, ke kontrolas ilin spertaj korektantoj.

Tekstaranĝo

En antaŭaj tempoj informoj estis raraj kaj oni uzis multan tempon por kolekti ilin rilate al iu temo por publikigi ilin poste en formo de libro. Pro tio oni donis al la informoj linian strukturon tiel, ke oni povas komenci sur la unua paĝo kaj legi plu kaj plu ĝis la lasta kaj fine sciis ĉion haveblan pri la temo. La linia strukturo certigis, ke oni ne forgesis legi iun detalon el la valoraj sciaĵoj.

linia tekstarangho

Nuntempe informoj estas ofte nur mallongvivaj kaj malraraj. Pri ĉiu temo oni povas legi en iu gazeto aŭ en Interreto. Ofte la informoj post kelkaj semajnoj aŭ monatoj jam estas senvaloraj, ĉar la evoluo malvalidigis ilin. La problemo de la informiĝanto ne estas akiri kaj ensorbi rarajn informojn, sed bone elekti kaj digesti tiujn informojn, kiuj estas gravaj por li.

Por tiaj efemeraj informoj oni konsideru do nelinian aranĝon. En gazetoj la leganto laŭ la kaplinioj kaj bildoj trovas la artikolojn, kiuj interesas lin kaj li povas ignori la negravajn.

Ĉe pli granda verko oni devas tamen uzi aliajn rimedojn. Plej grave kompreneble estas la enhav- kaj indekstabelo por trovi rapide iun informon ene de la tuta tekstokvanto. Sed ankaŭ interligoj en la teksto al referencaj alineoj en alia parto de la libro povas helpi al la elektema leganto.

Publikigo en Interreto eĉ permesas tute forlasi la linian aranĝon kaj anstataŭe aranĝi la temerojn laŭ reta strukturo kun multaj interkonektoj. Reta aranĝo permesas al la leganto trovi la intereasajn partojn kaj ignori la konatajn aŭ neinteresajn informojn.

linia tekstarangho

Fakte la Tut-Tera Teksaĵo mem sekvas al tiu filosofio. Alie ĝi ne eblus. Imagu, ke vi devus tralegi la tutan paĝaron de Interreto komencante ĉe iu unua paĝo ĝis la lasta por trovi iun informon...

Se vi uzas retan aranĝon de la temeroj vi atentu, ke laŭeble la unuopaj partoj estu kompreneblaj sendepende de la aliaj. Se vi uzas iun terminon, kiu en alia loko estas difinita kaj klarigita, vi nepre enmetu referencon de la termino al ĝia difino.


5. Enpaĝigo

enpaghigi

Strukturigo

Pli longaj tekstoj normale havas certan strukturon. Ili konsistas el antaŭparolo, enhavtabelo, ĉapitroj kaj indekstabelo. La unuopaj ĉapitroj konsistas el titolo kaj pluraj partoj, tiuj el alineoj, bildoj, tabeloj ktp.

Por ke la leganto rekonu tiun strukturon oni uzas certajn stilajn rimedojn, ekzemple oni skribas la titolojn per granda grasa skribo kaj eble donas al ili numeron laŭ ilia rango en la hierarkio, same oni donas numerojn al la bildoj kaj titolas ilin per oblikva skribo. Ĉe grandaj dokumentoj povas esti iom malfacile memori ĉiujn detalojn de la formatoj de unuopaj strukturelementoj kaj povus okazi, ke en la unua parto oni skribas la ĉapitrotitolojn per skribo je 20 punktoj kaj en la dua parto je 22 punktoj, aŭ oni volas ŝanĝi la grandecon de la titoloj kaj devus do trarigardi la tutan dokumenton aŭ oni eble volas rearanĝi tekstopartojn laŭ alia vicordo.

Por pliefektivigi tiujn taskojn multaj tekstredaktiloj ebligas la indikadon de strukturnomoj ĉe la tekstopartoj. Oni ekzemple povas alordigi al ĉiuj ĉapitrotitoloj la strukturnomon "titolo 1" al ĉiuj subtitoloj la nomon "titolo 2", al ĉiuj bildtitoloj la nomon "bildtitolo", al versoj la nomon "rimaĵo" al ekzemploj la nomon "ekzemplo" ktp. Poste oni por ĉiu uzita strukturnomo povas difini ĝian aspekton: la skribstilon kaj grandecon, la maldekstran kaj dekstran marĝenon, la lini- kaj literdistancon k.a. Tio nun aplikiĝas aŭtomate al la tuta dokumento kaj ŝparas multan laboron. Krome la plej multaj redaktiloj permesas konstrui enhavtabelon aŭtomate el la nomitaj titoloj. Ĝi ebligas ŝanĝi la skribstilon de strukturelementoj per malmultaj movoj, nove aranĝi la tutan dokumenton, aŭ aktualigi la enhavtabelon post ŝoviĝo de paĝoj. Se vi do konsekvence uzas la eblecojn de via redaktilo pri strukturigo de la dokumento vi povas ŝpari multan laboron kaj ankaŭ eksperimenti por eltrovi la plej plaĉan aspekton.

Kial mi skribas tion tie ĉi? Nu, multaj novuloj sed foje ankaŭ spertuloj komencas verki tekston, donas al la titoloj grasan skribstilon, ŝovas ĉiun unuopan alineon en la ĝustan pozicion kaj nur iom post iom malkovras, ke la programo ebligas aŭtomatigi tiujn aferojn. Sed se oni finpretigis la tekston je 80% oni ne facile rekomencas uzi la eblecojn por aŭtomatigo, ĉar ĝi nun ne plu multe povas helpi ŝpari tempon.

Konatino ekzemple verkis doktoriĝan tezon kaj enmetis fontindikojn por la libroj per numeroj. La fontoj devas estis ordigitaj laŭ la alfabeto en la malantaŭa parto de la verkaĵo. Post kiam ŝi estis preta, ŝi konstatis, ke ŝi forgesis enmeti malmultajn indikojn kaj dum kelkaj horoj ŝanĝis ĉiujn numerojn. Se ŝi antaŭe studus la instrukciojn de la redaktilo ŝi eble eltrovus, ke oni povas aŭtomatigi la numeradon de fontindikoj kaj sukcesus fari la ŝanĝon dum kelkaj sekundoj sen granda cerbostreĉo.
Do, unue esploru vian redaktilon pri ĝiaj eblecoj aŭtomatigi - la strukturadon kaj enpaĝigon de la dokumento, la starigon de enhavtabeloj kaj indeksoj, elprovu ĉion laŭeble per malgranda teksto kaj nur post kiam vi scias, kiel ĉio funkcias apliku viajn sciojn al via longa dokumento.

Paĝaspekto kaj stilo

Ĝis antaŭ malmultaj jaroj la paĝaspekto de literaturaj verkoj ne estis problemo, ĉar pro la necesaj multkostaj teĥnikaj rimedoj pri tio zorgis la eldonantoj kaj tiuj antaŭe studis kiel komposti verkon laŭ estetike plaĉa maniero. Kun la vastiĝo de malmultkostaj komputiloj kaj presiloj fakte ĉiu privatulo povas eldoni siajn verketojn kaj la modernaj mastrumsistemoj kaj redaktiloj donas riĉaĵon da tiparoj kaj stilaj rimdeoj pri kiuj la kompostistoj antaŭ malmultaj jaroj ankoraŭ nur povis revi. La sekvo estas, ke la plej multaj verketoj aspektas kvazaŭ la farinto volis elprovi ĉion, kio eblis per lia komputilo - sed ĉiukaze ne belaj nek komforte legeblaj. Ĝuste ĉar vi havas multajn eblecojn vi konsideru kelkajn regulojn kaj estu avara pri viaj stilaĵoj por ke la rezulto plaĉu al la legantoj.

Ni volas doni tie ĉi tri bazajn regulojn kaj poste konsideri detale la diversajn aferojn atentendajn dum la enpaĝigo.

Bazaj reguloj

Do kion volas diri tiuj reguloj? Ĉu vi eble foje vidis afiŝon, sur kiu ĉiu linio estis presita per alia skribstilo aŭ skribgrandeco? Se jes, ĉu plaĉis al vi tiu afiŝo? Mi supozas, ke ne. En klasikaj verkoj oni uzas nur unu skribstilon en la tuta verko, kaj plej ofte tiuj verkoj aspektis tre plaĉaj. Eble vi povas uzi alian skribstilon por la titolo, sed NENIAM uzu pli ol du diversajn skribstilojn sur unu sama paĝo! Se vi jam uzas du diversajn skribstilojn, ili, laŭ la dua regulo, estu klare distingeblaj (ekz. grandan grasan senserifan skribon por la titoloj kaj negrasan serifan normalgrandan skribon por la cetera teksto). Laŭ la tria regulo vi ne uzu ekzaktajn rilatojn por difini skribgrandecojn, marĝenojn ktp. sed juĝu laŭ via propra okulo.

La nematematikeco de la homa okulo ekzemple montriĝas en la sekvaj aferoj: Ĉe grasa skribo la blankaj spacoj en la literoj a, o k.a. estas pli malgrandaj, pro tio la tuta skribo ŝajnas pli malgranda. Do bona kompostanto pligrandigas grasan skribon je 5% rilate al la normala, foje tio estas aŭtomate farata de la modernaj komputiloj.

distancoj

Ankaŭ la distancoj inter la literoj devas esti diversaj, ĉar ekz. inter HL kaj LO la blanka spaco ŝajnigas alian distancon. La litero O normale ne situas sur la baza linio sed iom sub ĝi, ĉar alikaze ĝi ŝajnus ŝvebi.

Paĝgrandeco

La klasika proporcio garantianta estetikan aspekton estas la Ora Sekco.

ora sekco

Ĝi estas difinita kiel la proporcio de du longoj tia, ke ilia proporcio estas la sama kiel la proporcio de la pli longa al la sumo de ambaŭ. Kiel formulo tion oni povas skribi:

a : b = a+b : a
Tiu ekvacio havas la solvon:
a = (1/2 + radiko(5)/2) * b = 1,618...
Tamen en Eŭropo alia proporcio estas industria normo.

DIN A Nome

a = radiko(2)*b
Tiu proporcio, konata kiel grandecoj A0, A1, ..., aspektas iom ordinara. Kial do ĝi estas uzata? Nu, ĝi ebligas duonigi paĝon tiel, ke la paĝoproporcio restas la sama:
a : b = b : a/2
Avangarde aspektanta proporcio estas 2:11:2, foje uzata por invitkartoj aŭ artlibroj. Alia bonaspekta proporcio, ŝatata por flugfolioj estas 1 : radiko(2)/3, kiun oni ricevas per trioniga faldado de A4-paĝo ekzemple.

Marĝenoj

Ankaŭ por marĝenoj ekzistas klasika difino, kiu estas konstruita tiel,

marghenoj

La granda marĝena areo donas ripozlokon por la legantaj okuloj kaj tenas ilin en la paĝo. Ke la supra marĝeno estu klare pli mallarĝa ol la malsupra estas pro la optika mezo. Kio estas tio - la optika mezo?

Por eltrovi tion, vi faru eksperimenton. Prenu grandan blankan folion kaj krajonon kaj metu nigran punkton en la mezon de la folio. Nepre ne uzu iun helpilon, kiel ekz. mezurilon kaj ne faldu la folion iel. Farinte la punkton, eltrovu kie estas la geometria mezo de la folio per diagonala faldado aŭ per mezurilo. Vi vidos, ke via punkto estas klare pli alta ol la geometria mezo de la folio, proksimume unu centimetron, sed tio varias de homo al homo.

El la eksperimento sekvas, ke uzante samgrandan marĝenon supre kaj malsupre, la teksto ŝajnas fali malsupre el la libro. Tio povas eĉ malfavore subinflui la leganton, sen tio ke li konstatos la kaŭzon.

Bedaurinde oni nuntempe ĉiam provas eluzi la tutan paĝareon minimumigante la marĝenojn. Pro tio rigardantoj de libro aranĝita laŭ la supra maniero, supozos, ke okazis iu eraro dum la kompostado aŭ presado de la libro. Do mi malkonsilas uzi la klasikajn marĝenlarĝecojn, sed tamen iomete atenti la precipajn regulojn: La eksteran kaj supran marĝenojn faru iom pli grandaj kaj ĉiujn marĝenojn ne tro mallarĝaj entute.

Tekstaranĝo

Ĝi donu estetikan bildon al la leganto, por ke li povu trankvile ĝui la legadon. Do atentu, ke la tekstareo kaj la marĝena areo bone kontrastu, estu proksimume same grandaj kaj konstrastu bone.

Bonan kontraston oni atingas per la ĝusta (ne tro granda, sed ankaŭ ne tro malgranda) linidistanco kaj per alĝustigo de la teksto al unu aŭ ambaŭ randoj.

Estas malfacile por la okulo sekvi la liniojn, se ili entenas pli ol 60 literojn. Linilongeco de 40 literoj estas alstrebinda. Kaj eĉ vertikale oni povas legi, se ĝi enhavas ankoraŭ malpli da literoj. En gazetoj oni tial uzas kolumnojn por la tekstaranĝo. Ankaŭ klasikaj verkoj foje metas la tekston en kolumnojn.

La problemo ĉe kolumnoj estas la dividado de la vortoj. Se la spaco inter unuopaj vortoj fariĝas tro granda, la tekstareo ne plu aspektas kohera. Se oni do volas alĝustigi la tekston laŭ ambaŭ randoj maldekstra kaj dekstra oni devas bone dividi la vortojn. Fakte oni povus rezigni pri alĝustigo laŭ la dekstra rando, ĉar la kolumnoj jam montras bonan ordon sur la paĝo.

Por dividi la enhavon de la teksto laŭ sencunuoj oni uzas alineojn. Por montri al la okulo tiujn alineojn oni povas aŭ lasi spacon inter ili, aŭ en- aŭ elŝovi la unuan linion de alineo. Se temas pri kolumna teksto nepre atentu, ke la alineointerspaco estu multoblo de la linidistanco, ĉar alikaze la linioj de diversaj kolumnoj ne estus sur sama nivelo, kio konfuzas la okulon.

Alĝustigon al la dekstra rando aŭ meza aranĝo de la teksto oni uzas por specialaj celoj: Poemoj aŭ nombrokolumnoj en tabelo.

Bildaranĝo

Se oni volas aranĝi unu aŭ plurajn bildojn sur paĝo, oni ofte ne scias kiel. La paĝo aspektas foje iom stranga, sed oni ne scias kial. Sed se oni unufoje komprenis la regulon, bona solvo estas ne tro malfacila.

Simple la aranĝo de la bildoj respondu al la normalaj vidkutimoj. Do helajn blukolorajn bildojn oni metos supren de la paĝo, fortkolorajn, ruĝajn malsupren. Malgrandajn supren, grandajn malsupren. Portreton malsupren, sed pejzaĝon pli supren. Alikaze, aparte se temas pri du kontrastaj bildoj, vi atingus neharmonian aspekton - viaj okuloj konfuziĝus.

Ne metu pli ol unu, du bildojn sur unu paĝon kaj se vi havas nur unu bildon, ne metu ĝin en la ekzaktan mezon de la paĝo, vi scias jam kial - pro la optika mezo.

Se vi havas du bildojn, ili klare kontrastu unu al la alia kaj la kontrasto ankaŭ jam diktas la aranĝon laŭ la supraj reguloj.

Skribgrandeco kaj linidistanco

Laŭ unu el la supre menciitaj bazaj reguloj vi ne uzu tro multajn diversajn skribgrandecojn sur sama paĝo. Se vi volas distingi la titolojn de normala teksto per skribgrandeco, uzu klaran proporcion. Plej bone oni uzas la proporcion 2 : 1.

Atentu krome, ke ĉe plurliniaj titoloj la distanco inter la linioj estu rilate al la skribgrandeco pli malgranda ol ĉe normala teksto. Plej bone elektu la distancon tiel, ke la du linioj tuŝas, se supre vi skribas sublinian kaj malsupre majusklan literon. Multaj tekstredaktiloj aŭtomate uzas norman distancon, kiu ne taŭgas por titoloj. Vi devas mane plimalgrandigi la linidistancon.

tauga linidistanco por titolo

Skribstilo

Oni povas meti la skribstilojn principe en du ĝis tri kategoriojn: serifaj, senserifaj kaj ornamaj. Serifoj oni nomas la malgrandajn pintojn ĉe la finaĵoj de la literoj.

litero H kun serifoj

Origine ili estiĝis tie, kien oni komence metis la ĉizilon por ĉizi strekon. Nuntempe ili servas por teni la okulon en la linio dum la legado. Longaj tekstoj do nepre estu skribitaj per serifa skribo. Tamen ekzistas ankaŭ maltaŭgaj skriboj, kies serifoj ne estas sur sama nivelo. Plej bone provu mem, elpresu paĝon kaj rigardu, ĉu la literoj ŝajnas sur unu linio kaj ĉu oni povas flue legi la tekston.

Oni cetere ankaŭ povas distingi la skribstilojn en du kategoriojn: samdistancaj kaj proporciaj; t.e. kun literoj ĉiuj samlarĝaj kaj kun literoj tiom larĝaj kiel konvenas, do "i" kaj "l" mallarĝaj, "W" tre larĝa.

La samdistancaj skribstiloj devenas el la tempo de la skribmaŝinoj, ĉar ili bezonas pli da spaco ol proporcia kaj ankaŭ iom pli malfacile legiĝas. Ili hodiaŭ estas uzataj nur, se oni volas montri per ilia iom neperfekta aspekto, ke ankaŭ la enhavo de la teksto povas esti iom neperfekta, do por leteroj, manuskriptoj, telegramstilaj tekstoj, konceptoj; aŭ por specialaj celoj kiel: programkodo, tabeloj k.s.

Por afiŝtekstoj aŭ titoloj, kiuj konsistas el nur unu, du linioj, oni ne bezonas serifojn. Oni do povas utiligi senserifan aŭ ornaman skribstilon. Tamen uzu tra la tuta dokumento la saman skribstilon por la titoloj.

Por emfazoj oni uzas oblikvan skribon. Nepre ne uzu substrekojn - tio estas malbona stilo. Oni utiligis tiun rimedon en la tempoj de manskribado kaj skribmaŝinoj, ĉar tiam estis la plej konvena emfazrimedo. Sed en libropresado tio estas ne bela. Por specialaj celoj, ekzemple por marki kapvortojn en leksikono aŭ lernolibro, vi povas uzi grasan skribon.

Frazosignoj

En naciaj lingvoj ekzistas striktaj normoj por frazosignoj: Citiloj en la angla estas rektaj kaj ĉiam supre; en la germana estas komoformaj kaj antaŭe malsupre, malantaŭe supre. En la franca ili estas angulformaj, la pintoj montras eksteren; en malnova literaturo ili montras internen. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ne ekzistas normo por uzi frazosignojn, elektu la plej konvenan.

Pensostrekoj estu videble pli longaj ol silabstrekoj. La problemo estas, ke ili ne troviĝas sur normala klavaro, vi povas eble skribi ilin unu per du aŭ tri silabstrekoj kaj poste aŭtomate anstataŭi ilin kontraŭ la ĝusta.

Atentu, ke post ĉiu frazsigno (aŭ se temas pri pluraj, tiam post la lasta el la vico) devas esti spaco:

	"Hej, venu!" li kriis. Sed ŝi eĉ ne rigardis lin.

6. Eldonado kaj financado

presi

Eldonejoj

En Esperantujo ekzistas same multe da eldonejoj kiel ekzistas libroj, kaj la kvalito de la eldonaĵoj estas ofte same malbona kiel la tekstoj de la publikigaĵoj. Mi iom hiperbolas, sed estas ne tute malĝusta tiu fakto. Sed kial?

La plej grava kaŭzo verŝajne estas la financa malforteco. La limigita merkato ne permesas multprofitan eldonadon. Pro tio eldonado estas (same kiel preskaŭ ĉio en Esperantujo) hobia afero. Neniu privatulo do povas vivi de libroeldonado kaj do ankaŭ ne estas interesita pri ricevo de manuskriptoj por publikigado. Pro tio multaj aŭtoroj mem eldonas siajn librojn kaj foje eble ankoraŭ du tri aliajn similtemajn sed ne pliajn.

Malbona informado kaj organizado verŝajne estas la dua kaŭzo. Se la eldonejoj uzus pli da tempo por informi aŭtorojn pri sia ekzisto kaj profilo kaj pli profesie organizus ne nur sian eldonadon, sed ankaŭ subtenon al la aŭtoroj pri plibonigo de la manuskriptoj, ili sukcesus eldoni pli da bonkvalitaj libroj, kiuj donus certan profiton kaj povus vivteni la eldonejon.

Estus pli favore por la esperanta libromerkato, se ekzistus unu du profesiaj profitdonaj eldonejoj ol dudek hobiaj malprofitantaj.

Sed kiel trovi taŭgan eldonejon por via teksto? Se temas pri verko originale verkita en Esperanto,verŝajne UEA kaj Flandra Esperanto-Ligo estas la plej profesiaj eldonantoj. Sed pri tradukoj ili ne sentas eldonemon, kion fakte mi ne komprenas, se temas ekzemple pri sukcespromesa verko. Se vi do volas publikigi tradukaĵon, plej bone vi trarigardu en libroservo aktualajn eldonaĵojn kaj eltrovu librojn, kies enhavo estas komparebla al via, kies kvalito estas tre bona kaj kies prezo modesta. La eldonejo de tia libro eble taŭgas ankaŭ por publikigi vian verkon. Aldone vi povas ankaŭ rigardi en jarlibron kaj demandi amikojn aŭ anonci en gazeto por trovi eldonejon. Verŝajne vi devos peti ĉe pluraj ĝis vi trovis iun, kiu pretas publikigi vian verkon.

Konsiderante la estontan prezon de via publikigaĵo vi serĉu eldonejon en ŝtatoj kun pli malforta valuto. Konsiderante la kvaliton kaj la bonan interkomunikadon, la eldonejo estu bone atingebla per telefono, fakso aŭ retpoŝto kaj presu per moderna maŝinaro. Ne facila tasko, trovi kompromison inter tiuj du kontraŭefikaj konsideroj.

Fondusoj kaj aliaj monfontoj

Normale vi mem devos zorgi pri la financado de via eldonaĵo. Pro la supre menciita financa malforteco eldonejo ne havas aŭ ne volas riski multan monon krom eble en tre maloftaj esceptaj kazoj, kiam ĝi estas certa povi profite vendi la librojn.

Por akiri sufiĉan monon do restas por vi precipe du vojoj. La unua estas la parta aŭ tuta financado pere de fondusoj. La avantaĝo de tio estas, ke vi havas financan sekurecon kaj ankaŭ la serĉado de eldonejo estos pli facile, ĉar vi povos indiki la fonduson kiel garantianto de bona kvalito aŭ eble la fonduso mem eĉ povos helpi en traktado kun eldonejo. La malavantaĝo estas, ke fondusoj normale havas iom rigidajn regulojn por aspirantoj. Vi plej ofte devas sendi al ili kelkajn ekzemplerojn de via verko sur papero kaj atendi ilian prijuĝon de la verko. Foje ili ankaŭ diktas la stilon de via publikigaĵo aŭ postulas ŝanĝojn en via verko, antaŭ kiam ili konsentas subteni ĝin. Precipe pro la tempopaso dum la decidoprocedo de la fonduso vi turnu vin jam frue dum la verkado al ĝi kun via peto.

La alia ebleco estas mem financi la verkon helpe de via ŝparaĵo kaj pruntoj de amikoj, kiujn vi povas konvinki pri via verko kaj kiuj do pretos kunfinanci ĝin. La avantaĝo de tiu alternativo estas, ke vi ne dependas de la bonvolo kaj rapida objektiva laboro de iu oficiala institucio. La malavantaĝo estas, ke vi mem prenas la riskon de malprofito. Se via ŝparaĵo ne sufiĉas por la eldonado kaj vi ankaŭ ne trovis helpemajn amikojn, por vi ĉiukaze nur restas la unua alternativo.

Alternativaj formoj de eldonado

Se via verko ne devas esti publikigata kiel bonkvalita libro, vi povas pensi pri alternativoj.

Unu ebleco estas la memeldonado en formo de broŝuro. Vi povas presi la paĝojn per bonkvalita komputila presilo sur A5-paĝojn, eltondi ilin kaj glui sur A4-paĝojn en tiu ordo, en kiu ili poste aperos en la broŝuro (la unua apud la lasta, la dua apud la antaŭlasta paĝo ktp.). Nun vi povas kopii ilin en limigita kvanto kaj krampi per speciala krampilo por broŝuroj. Tia krampilo amortiziĝos, se vi intencas poste eldoni pliajn broŝurojn. Foje ankaŭ kopiocentroj ofertas krampadon. La broŝura eldonado permesas produkti ekzemplerojn en malgrandaj kvantoj laŭ la mendoj, do ne ekzistas financa risko pro malcerteco pri la vendebla totala kvanto.

Se via legantaro estas sufiĉe moderna, vi povas konsideri eldonadon en Interreto. Publikigi tie verŝajne kostas nenion, ĉar ekzistas multaj esperantaj paĝadministrantoj, kiuj ĝojus kompletigi siajn paĝojn per via verko, simple demandu retpoŝte la administranton de iuj Esperanto-paĝoj, kies temo konvenas al via verko. Kompreneble vi ankaŭ ne havos enspezojn publikigante en Interreto. Se temas pri traduko, vi atentu, ke la donanto de la uzorajto povus eble malkonsenti pri publikigado en Interreto aŭ postuli tro grandan pagon por tio.

Kaj cetere, foje, se mankas mono, aŭtoroj publikigas sian verkon unue en gazetoserio por testi la ĝeneralan intereson kaj por atentigi eldonejojn pri sia verko.


7. Vendado

vendi

Vendado de libroj en Esperantujo estas pli pena afero ol verkado de ili. Kial?

Prezoj kaj rabatoj

La plej grava por sukcese vendi vian libron apud la enhavo kaj aspekto de ĝi, estas la prezo. Kaj ĝuste la prezo estas ankaŭ tre tikla afero en Esperantujo. Pro la malgrandaj eldonkvantoj la kostoj por unuopaj ekzempleroj estas ne malaltaj, eĉ se vi presis ĝin en ŝtato kun malaltaj laborkostoj.

Aliflanke via aĉetontaro estas sufiĉe malgranda unuflanke kaj loĝas en ŝtatoj kun tre diferencaj pagokapabloj aliflanke. Se vi difinas tro altan prezon, la nombro de viaj venditaj libroj tendencos al nulo.

Vi ne revu pri profito, sed kalkulu ioman malprofiton eĉ. Vi ne povos rekompenci la laborhorojn viajn kaj de viaj kunlaborantoj (prefere donacu al ili ekzempleron, tio havas pli grandan valoron ol iom da mono).

Simple kunkalkulu ĉiujn netajn kostojn (precipe eldon- kaj rilatajn kostojn). Dividinte tiun sumon per la nombro de eldonitaj ekzempleroj, vi ricevas la kostojn por unu. Tiun nombron multipliku per la nombro de atendataj senpagaj ekzempleroj, kiujn vi devos doni al kunhelpantoj, recenzantoj k.a. (proks. 10%). Kaj aldonu tion al la antaŭe kalkulitaj kostoj. Fine vi ne forgesu, ke ankaŭ la vendantoj volos profiti, do aldonu trionon kaj vi ricevos kostokovran prezon. Por homoj, kiuj preferas formulojn, jen ĉio iom pli koncize kaj klare:

prezo = 1,5 * eldonkostoj/nombro * (1+(senpagaj/nombro))
Kalkulante per 10% da senpagaj ekzempleroj la formulo simpliĝas al:
prezo = 1,65 * eldonkostoj/nombro

Ankoraŭ kelkaj vortoj pri rabatoj. La libroservoj havas kelkajn interkonsentojn pri interŝanĝo de libroj, devas normale mem pagi la aldonvaloran imposton (komparu la alineojn pri aldonvalora kaj importimpostoj) kaj havas ankaŭ elspezojn por varbado kaj vendado. Pro ĉio ĉi ili atendos de vi pluvendadorabaton de triono de la prezo. Tiun trionon ni enkalkulis jam en la supra formulo.

Por stimuli la mendon de pluraj libroj vi ofertu tiun rabaton ekde certa nombro da menditaj libroj, ekz. ekde tri, kvin aŭ dek menditaj libroj. Por ankoraŭ pli grandaj nombroj vi povas oferti eĉ pli da rabato kaj por iom akceli la vendadon vi povas oferti specialan rabaton por la unuaj monatoj post la aperdato.

Libroservoj

La tasko de la vendado konsistas precipe en la trovado de la libroservoj kaj legantoj.

Por trovi la libroservojn feliĉe ekzistas relative fidinda rimedo en Esperantujo: la jarlibro de UEA kun la landaj asocioj. Ĉar plej ofte la adresoj de la landaj asocioj estas identaj kun tiuj de la libroservoj, aŭ almenaŭ ekzistas bonaj kontaktoj inter ambaŭ.

Do prenu la jarlibron kaj sendu mesaĝon pri via libro al ĉiuj libroservoj. Facile plenumita tasko (kvankam estas tre multaj libroservoj). Tamen antaŭe konsideru kelkajn punktojn:

Varbado kaj privata vendado

Eble la varbado devus esti en la unua loko de tiu ĉi ĉapitro. Ĝi tamen troviĝas tie ĉi, ĉar ĝi kostas la plej multan tempon kaj oni eble eluzu unue la aliajn rimedojn por iom ekscii pri la proporcio inter proponado kaj postulado.

Esperantistoj estas sufiĉe imunaj por varbado, ne ĉar ili estas pli inteligentaj ol aliaj homoj, sed ĉar ili estas malfacile atingeblaj pro la mondvasta disvastiĝeco. Vi facile atingos nur tiujn Esperantistojn, kiuj legas regule gazetojn aŭ la informojn en Interreto.

Do kiel atingi ilin plej bone? Pripensu iomete kiam kaj pro kio vi mem aĉetas esperantajn librojn. Mi mem aĉetos librojn tiel. Okaze de esperantaj renkontoj mi uzas liberan tempon por legeti en libroj, kiuj tie estas haveblaj pere de libroservo kaj kaze, ke iu plaĉis al mi, kaj mi povis konstati el la foliumado kaj iometa legado, ke ĝi interesas min kaj havas bonan kvaliton laŭ enhavo, mi eble aĉetos ĝin.

Verŝajne ekzistas malmultaj homoj, kiuj aĉetas libron nur, ĉar ili legis anoncon en iu gazeto aŭ ricevis varbmesaĝon per Interreto. Tamen la ŝancoj, ke ili aĉetos libron en libroservo estas pli granda, se ili jam iel aŭdis pri ĝi kaj ankoraŭ pli, se ili iel scias pri la libro, ke ĝi enhavas ion, kio ilin interesas, ekz. el favora recenzo aŭ ĉar temas pri traduko de iu fama nacia verko aŭ ĉar temas pri io, kio interesas ilin profesie aŭ hobie.

Foje ankaŭ libro vendiĝas bone, ĉar oni konas la axutoron tre bone aŭ havas iun personan ligon al la afero.

Post tiuj pripensoj ni provu ellaboru nian varbstrategion. Unue ni do devas informi, ke la libro entute ekzistas. Ĉar la homoj ne aĉetos nur pro tiu informo, ni ne malŝparu tro da mono. Ni uzu la eblecon meti afiŝon en la Interreta forumo soc.culture.esperanto kaj informu speciale ĉiujn konatojn, ĉar konante nin, ili espereble fidos al ni aŭ simple iom intencas helpi nian laboron per la aĉeto.

Due ni ne forgesu la multajn legantojn, kiuj ne informiĝas per la reto, sed per la multnombraj gazetoj. Tamen por aperigi ion en la gazetoj estus bone, se tio estus bonkvalita recenzo, ĉar tiun legos la homoj pli atentemaj ol nuran anonceton.

Por akiri recenzon ekzistas du eblecoj. Vi sendos ekzempleron al gazeteldonejo petante recenzon de la libro. Sed ĉar vi por tio devos malŝpari senpagan ekzempleron de via libro, vi antaŭe demandu, ĉu ili pretos verki recenzon pri ĝi, alikaze sufiĉos sendi simplan anoncon kaj peti aperigi ĝin.

La dua ebleco estas donaci aŭ prunti ekzempleron al konato aŭ renomata recenzisto, petante recenzon, kiun vi poste povos sendi al pluraj gazetoj.

Al kiuj gazetoj sendi anoncon aŭ peti recenzon? Nu prefere al ĉiuj kompreneble, sed specialan atenton vi direktu al gazetoj kun plej multaj abonantoj kaj internacia disvastiĝo. Ĉar tiuj estas legataj plej ofte de aktivaj legantoj. Se temas pri proza verko, vi ne forgesu literaturajn gazetojn, se temas pri scienca kunkonsideru la fakajn.

Sekve ni povus nomi kelkajn adresojn de esperantaj gazetoj, sed eble tio ne estas bona ideo, ĉar la adresoj ofte ŝanĝiĝas kaj la elekto fariĝos subjektiva. La gazeto Eventoj havas datumbazon kun tre multaj aperaĵoj, kiun vi petu de ili kaj el tio elektu taŭgajn gazetojn por la temo de via eldonaĵo.

+++ fino +++


Wolfram Diestel <ejs@www.uni-leipzig.de>
la desegnojn faris Lydia Amolik