<< T Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

U

Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.

Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.

Unu floras, alia ploras.

Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.

Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.

Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.

Unu guto plenigas la glason.

Unu hako kverkon ne faligas.

Unu hirundo printempon ne alportas.

Unu kapo facile trovas apogon.

Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.

Unu orienten, alia okcidenten.

Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.

Unu pasero alian valoras.

Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.

Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.

Unu sola guto la glason plenigas.

Unu soldato militon ne faras.

Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

Unu vundo alian kuracas.

Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.

Unua atesto estas la vesto.

Unua paŝo iron direktas.

Unua venis, unua prenis.

Unueco donas fortecon.

Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.

Urson al mielo oni ne tiras per orelo.

Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.

Urtikon frosto ne difektas.

Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.

Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan