<< S Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

Ŝ

Ŝafaro harmonia lupon ne timas.

Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.

Ŝafo kalkulita ne estas savita.

Ŝajno trompas.

Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro.

Ŝerce dirite, cele pensite.

Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.

Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.

Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.

Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.

Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.

Ŝlosilo uzata ruston ne konas.

Ŝparu groŝon ― vi havos plenan poŝon.

Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.

Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.

Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.

Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.

Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.

Ŝtono de falpuŝiĝo.

Ŝuldo estas unua heredanto.

Ŝuldo havas longan vivon.

Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.

Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.

Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.

Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.

Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.

Ŝuldon tempo ne kuracas.

Ŝuti polvon en la okulojn