<< L Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

M

Maĉi kaj remaĉi.

Magia rondo.

Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.

Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.

Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.

Malaperis kiel ŝtono en maron.

Malaperis, kiel vaporo.

Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. .

Malbona herbo froston ne timas.

Malbona virino diablon superas.

Malbone kaŝita ŝteliston incitas.

Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.

Malbonulon diablo ne prenas.

Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.

Malfeliĉo inviton ne atendas.

Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.

Malfeliĉo malofte venas sole.

Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston ― ĝi tuj venas.

Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.

Malfeliĉo venas sen alvoko.

Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.

Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.

Malfermita kelo tentas al ŝtelo.

Malgranda aspekte, sed granda intelekte.

Malgranda birdeto, sed akra ungeto.

Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.

Malgranda pezo, sed granda prezo.

Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj ― doloron.

Malhumileco estas kara plezuro.

Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.

Malkovri antaŭ iu sian koron.

Malnova afero en nova livero.

Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.

Malpaculo.

Malpaculon ĉiu batas.

Malplaĉas nenio, se taksas pasio.

Malplena sako puŝas al peko.

Malplena sako tentas al peko.

Malpli da havo, malpli da zorgoj.

Malpli da posedo, malpli da tedo.

Malpli esperu, pli konsideru.

Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.

Malpurulo.

Malriĉa kiel muso preĝeja.

Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.

Malriĉeco ne estas malvirto.

Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado.

Malriĉulo parencojn ne havas.

Malriĉulo rabiston ne timas.

Malsaĝa kiel ŝtipo.

Malsaĝo estas najbaro de mizero.

Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.

Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.

Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.

Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.

Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.

Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.

Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.

Malsaĝulo ofte estas profeto.

Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.

Malsaĝulo venas, komercisto festenas.

Malsaĝulo, kiel tamburo ― kiu pasas, lin batas.

Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.

Malsaĝulon favoras feliĉo.

Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.

Malsanan demandu, al sana donu.

Malsano venas rapide, foriras rigide.

Malsata stomako orelon ne havas.

Malsato donas spriton.

Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.

Malsato ne estas frato.

Malsato plej bone gustigas la manĝon.

Malsatulon la fabloj ne nutros.

Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.

Mankas klapo en lia kapo.

Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.

Manko de oro ne estas malhonoro.

Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.

Mano manon lavas.

Mano pekis, dorso pagas.

Manon malkvietan ĉiu muro atakas.

Marĉandado aĉeti ne devigas.

Marĉando aĉeti ne devigas.

Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.

Maro da mizeroj.

Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.

Mastro en vojo ― servantoj en ĝojo.

Matena horo estas plena de oro.

Matenas, vesperas ― kaj tago malaperas.

Matura aĝo.

Melki kaproviron.

Melku bovon senfine, li lakton ne donos.

Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.

Mensoganto devas havi bonan memoron.

Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.

Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.

Mensogo malproksimen ne kondukas.

Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.

Meti trabojn sur la vojon.

Metio lacigas, metio vivigas.

Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.

Mezuri laŭ sia metro.

Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.

Mi blinde pafos, eble trafos.

Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.

Mi havas pri tio nek scion nek supozon.

Mi hejme sidis, nenion vidis.

Mi konas miajn homojn.

Mi lavas al mi la manojn.

Mi lin liberigis, li min saĝigis.

Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.

Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.

Mi ne volas tion ĉi scii.

Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.

Mia lango ― mia malamiko.

Mia loĝejo ― mia reĝejo.

Mia loĝejo estas mia reĝejo.

Mielo sur lango, kaj glacio en koro.

Mieno fiera al ludo mizera.

Miljaroj ne povis ― minuto elŝovis.

Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.

Minacas dento al la vento.

Minaci per pugno en la poŝo.

Minacoj ne mortigas.

Miraklo inter mirakloj.

Mizero faras lerta, mizero faras sperta.

Mizero faras viziton, ne atendante inviton.

Mizero havas talentan kapon.

Mizero instruas.

Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.

Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.

Mizero saltas, mizero haltas.

Mizero sur mizero.

Mola kiel vakso.

Mono amas kalkulon.

Mono estas reĝo, mono estas leĝo.

Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.

Mono kuras al mono.

Mono mondon regas.

Mono monon naskas.

Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.

Mono perdita, nenio perdita ― honoro perdita, ĉio perdita.

Mono plenumas ĉiujn oficojn.

Mono publika estu fortika.

Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

Montradi al si reciproke la dentojn.

Montras parolo, kion cerbo valoras.

Montroj kaj konsiloj estas facilaj.

Montru moneron, ĉio fariĝos.

Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.

Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.

Morgaŭ frue venos plue.

Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.

Muele sencele.

Muelilo haltas, muelisto eksaltas.

Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.

Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.

Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.

Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.

Multe da peno, neniom da pano.

Multe da sprito, sed neniom da profito.

Multe en kapo, sed nenio en poŝo.

Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.

Multe komencite, malmulte plenumite.

Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.

Murmuri tra la dentoj.

Muso la katon ĉiam ofendis.

Muso satiĝis, faruno malboniĝis